La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/
Ni kore salutas vin en la konstruaĵo de la Panoramo de Mesdag.
Starante sur la podio vi estas ĉirkaŭata de unu el la plej belaj kaj plej grandaj panoramo-pentraĵoj de la mondo. La vidaĵo de tie ĉi estas la Norda Maro, Scheveningen kaj Hago, kiaj ili estis ĉirkaŭ 1881.
Panoramo estas pentraĵo, kiu donas la iluzion de realo kaj en la sama tempo ne rajtas aspekti pentraĵo. Pro tio la supra kaj suba partoj de la bildo ne videblas, kaj vi staras tiom malproksime de la pentraĵo, ke vi ne povas vidi la penikstriojn.
La podio, sur kiu vi staras, kaj la artefaritaj dunoj nerimarkeble kunfandiĝas kun la pentrita pejzaĝo.
Ankaŭ la taglumo, penetranta tra la tegmento, estas kovrita. Tiel, malgraŭ la veterŝanĝiĝoj, la ĉiama impreso estas, ke la vizitantoj la realon vidas. Ĝuste tio estas la magio de la Panoramo.
Hendrik Willem Mesdag, helpata ĉefe de sia edzino Sientje-Mesdag van Houten kaj de pluraj aliaj famaj pentristoj kiel Blommers, De Bock kaj Breitner, reprezentantoj de la Haga skolo, pentris la Panoramon ene de 4 monatoj, en la jaro 1881. Ili laboris en tiu ĉi, speciale por tiu celo konstruita pavilono. La tolotroviĝas je nur 14-metra distanco de vi, ĝi estas preskaŭ 14 metrojn alta, kaj ĝia cirkonferenco longas je 120 metroj.
Scheveningen aspektis tute alia ol nuntempe. En la sud-okcidenta direkto vi vidas la vilaĝon de fiŝistoj, la lumturon kaj la malnovan preĝejon. Sur la strando kuŝas boatoj, kiujn oni per ĉevaloj trenis el la maro. La haveno estis konstruita nur en la komenco de la 20a jarcento, post kiam forta ŝtormo detruis ĉion.
Inter la boatoj videblas ankaŭ sinjorino Mesdag, sidanta antaŭ sia stablo, sub granda, blanka sunombrelo.
Norde rajdosoldatoj ekzercadas sin, kaj banĉaroj kun siaj sinbanontoj iras en la maron.
En tiu tempo oni komencis atribui sanigan efikon al marakvo.
En la antaŭo de la norda parto staras la Pavilono Von Wied, aparteninta al princo Frederik van Oranje. En ties kelo kaj sur la antaŭaj dunoj troviĝas nun la muzeo nomata ’Statuoj ĉe la Maro’.
Dekstre, malantaŭ ĝi staras la blanka Hotelo de Galerioj, kaj en la norda direkto apenaŭ rimarkeblas malantaŭ la konstruaĵoj, kun flago sur sia tegmento, la bandomo. Sur ties loko konstruiĝis post kelkaj jaroj la nuna Kurhaus (kuracdomo).
El Roterdamo kaj Hago la banloko estis atingebla per vaportrajno, kiu puŝblovadante fumon alvenis el la nord-orienta direkto. En la malproksimo videblas la ankaŭ nuntempe staranta lumturo. En la sud-orienta parto etendiĝas Hago, kiun tiam ankoraŭ dunoj disigis de Scheveningen.
Mesdag kaj liaj asistantoj pentris Scheveningen kun konsiderinda precizeco. Por la pretigo de la unuaj skizoj Mesdag decidis uzi vitran cilindron. Uzante la Seinpost-dunon, la plej altan dunon de Scheveningen, kiel elirpunkton, Mesdag skizis sur la vitrocilindro la konturojn de la pejzaĝo. Poste li starigis la cilindron mezen de la pavilona podio kaj projekciis la faritan skizon sur la tolon, por ke la pentristoj facile povu komenci la pentradon.
En 1986 oni devis restaŭri la pentraĵon, kaj la laboro daŭris 10 jarojn. La pentraĵo estis en tre malbona stato, kaj oni antaŭvidis la riskon ke ĝi disŝiriĝos ĉe la supra parto. Tio signifus la finon de tiu mirinda verko. La posteuloj de Hendrik kaj Sientje Mesdag, kiuj eĉ nun manaĝas la Panoramon, nepre volis eviti tion. Tial, kun helpo kaj subteno de multaj, oni ellaboris novan metodon. Ties esenco estis fortigcele glufiksi nilonan tolon sur la malantaŭan parton de la pentraĵo, kaj poste pendigi ĝin de la supro de la konstruaĵo helpe de nova sistemo.
Oni ankaŭ purigis la pentraĵon. Tiujn partojn, kie la koloroj aŭ la desegnoj estis damaĝitaj, aŭ kie la humido lasis spurojn, oni riparis. Ankaŭ la konstruaĵo estis renovigita, kaj per moderna klimatizilo oni zorgas, ke la Panoramo restu en bona stato, kaj la vizitantoj ankoraŭ dum longa tempo povu ĝui tiun kulturan kaj historian retrorigardon kaj povu admiri la pitoreskan panoramon.
Tradukis al Esperanto, laŭtlegis kaj la sonmiksaĵon faris Katalin Kováts.
La esperantlingva sonmaterialo faras parton de la informkolekto de la Muzeo Mesdag, bv peti ties aŭdigon, kiam vi vizitas la muzeon.
BV Panorama Mesdag -Zeestraat 65 -2518 AA Den Haag – Nederlando
La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/
Tiu pentraĵo estas nun en danĝero kaj necesas 5 milinoj da eŭroj por savi ĝin.:
Bonvolu legi pri tio ĉi tie. http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6498255
Dimitrije Janicic says:
Katalin Kovatspro replies:
Bv vidi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6498255
Andrzej Olejarz says:
Mi tralegis Vian artikolon pri dangxero de la panoramo de H. V. Mesdag kaj kunlaboristoj-pentristoj.
Mi laboras jam pli ol 10 jaroj en alia, amika, granda Panoramo de batalo apud Raclavice, situanta en Vroclavo, en Pollando, kie mi logxas kaj laboras. Ni kunlaboras kun estraro de panoramo en Scheveningen. Tial en nia panoramo oni povas auskulti komentaron al la pentrajxo ankau en la Nederlanda lingvo (Dutch) inter 12 elekteblaj alinaciaj lingvoj, montri Vian panoramon de Mesdag en diapozitiva filmo "Panoramoj de la Mondo" kaj acxeti eldonajxojn pri Via Panoramo. Mi tuj donos Vian artikolon al la registaro de mia Panoramo de batalo apud Raclavice. Mi esperas, ke polaj konservistoj, kiuj sukcese rekonstruis nian Panoramon, volonte helpos al Via Panoramo !.
Kun koraj salutoj el Vroclavo -
Andreo
Katalin Kovatspro replies:
Bedaxurinde mi ne povas doni al vi la tekston en alia lingvo, mi fakte eble eĉ ne rajtus aperigi ĝin ie ajn, ja ĝi estas la oficiala teksto de la muzea ĉiĉeronado.
La sola germanlingva teksto legeblas sur la hejmpaĝo de la muzeo, ĉi tie:
http://www.panorama-mesdag.com/#pagina=1506
Betreten Sie förmlich das größte Gemälde der Niederlande, drehen Sie sich einmal um 360º und betrachten Sie sich alles in Ruhe. Erleben Sie die magische Illusion des sinnetäuschenden Panoramas, das im Jahre 1881 entstand. Dieser überwältigende Anblick ist nie der gleiche.
An trüben, winterlichen Tagen ist die Atmosphäre grau und frisch, in sonnigen Momenten der Lichteinfall überaus faszinierend, ja er verändert sich von Minute zu Minute. Die Rundumsicht auf Meer, Dünen, das alte Fischerdorf und den sich entwickelnden Badeort Scheveningen hat der wohl bekannteste Künstler der Haager Schule, Hendrik Willem Mesdag geschaffen. Mit seinen enormen Ausmaßen von 120 x 14 Meter ist Panorama Mesdag ein einmaliges, kulturhistorisches Monument.
Sed se vi havas kontakton jam kun la muzeo mem, vi certe povas trovi la rimedojn helpi, ĉu ne?
Andrzej Olejarz replies:
Nederlandanoj kopiis polan teknologion de prifortigo de la reversa parto de la Mesdaga panorama bildego. Ĉu Vi scias, ke ĉiuj nuntempaj konstruaĵaj klopodoj kaj problemoj sekvas el konstruado de nova multigaraĝa subtera konstruaĵo TRO PROKSIME de konstruaĵo de Panoramo de familio Mesdag. Polaj konservistoj de Panoramo de batalo apud Raclavice el Nacia Muzeo en Vroclavo volonte helpus al siaj nederlandaj geamikoj. Ekzistas kelkajn problemojn...
Manolopro replies:
Mi estis en Vroclavo pasintan someron kaj ĝuis la mirindan panoramon pri la batalo de Raclavice.
Sed vi forgesis mencii gravan aferon: la laŭt-gvidilo troviĝas en lingvo esperanto! Danke al aktivado de Russ Williams, tradukisto, kaj Aaron Chapman, parolisto. Mi ĝuis la e-tradukon, verŝajne eĉ pli kvalitan ol la hispana, laŭ la raporto de mia korparulo.
Katalin Kovatspro replies:
Mi esperas, ke Manolo kaj multaj aliaj povas ĝui iam tiun en la haga muzeo mem, eĉ se ĝi ĉi tie aŭdeblas sen la ĝuo de la petraĵo.
Bonvolu ne forgesi poste raporti al mi..... :-)
Andrzej Olejarz replies:
Manolo diris pri unuokaza prezentado de Esperantlingva komentario al la Panoramo de batalo apud Raclavice sukcese prezentita lau Kristiana Ekumena Kongreso organizita tiu-ĉi jare en Vroclavo.
Ĝis nun en kelkaj laut-gvidiloj (palmtop'oj) funkcias ĉi-tiu Esperanta komentario (en loko de Ĉina -lingva komentario). Lau dauro de ĉi-tiu Ekumena Kongreso oni organizis en Raclavica Panoramo kelkajn Esperantlingvajn spektaklojn kun plena ĝenerala komentario (sen individuaj laut-gvidiloj), kaj en aliaj spektakloj estis povebla esperantlingva aŭskultado de la komentario en 10 laut-gvidiloj.
Mi scias pri ĝi, ĉar mi mem preparadis ĝin al senproblema uzado (kiel ĉiutage ekde pli ol 10 jaroj). Mi laboras en ĉi-tiu Panoramo kiel teknika dispozicisto de ĉiu teknika instalaro kaj teknikaj sistemoj de la Panoramo. Alvenu kara !.
Manolopro says:
Nu, kompreneble estas iaj esprimoj aŭ lingvo-uzoj kiujn mi preferus alimaniere; ekzemple, pri la vorto "manaĝi", kiun mi ne certas bone enradikiĝinta. Sed tio dependas de la personaj stiloj.
La nura trovita erareto aŭ misuzo estas tiu ĉi:
Mi uzus efikon anstataŭ efekton, kiu laŭ mi signifas ion malsaman al celita koncepto.
Mi komentas tion cele al plibonigo, se tio entute ankoraŭ eblas.
Katalin Kovatspro replies:
Por korekti la tekston en la muzeo kaj refari ĉion estas jam vere malfrue kaj neeble, sed en la skriba teksto mi faros la modifon, ja vi tute pravas. Mi simple ne komropenas kial mi skribis "efekto" kaj kial neniu kontrolanto rimarkis tion. :-(
Cetere, kio koncernas la stilon, mia mano estis relative ligita ja mid evis resti tute fidela al la alilingvaj tradukoj.
Andrzej Olejarz replies:
Iam mi volis lerni... Hungaran lingvon... ĝis nun sensukcese. Jó napot !.
Andrzej Olejarz replies:
Manolopro says:
Ne konsterniĝu kara. Kiel diras hispana proverbo: eĉ la plej bona skribisto(*) foje lasas ink-makulojn Sed tio ne vualas la kvaliton de la traduko.
(*) De la tempo kiam skribado bezonis profesiulojn!
Péter Kovács says:
http://www.interlingua.com/official/2009-10-31-panoramadigital
Andrzej Olejarz says:
Manolo, pri " vortkoboldoj": Ĉu Vi scias amiko, kio signifas en genealogio la signo (*) ?!...
- "senpatrido". Ne konsterniĝu tamen !. Mi estas rekte genealogo. Ha !.
La vorto "panoramo" entute ne estas esperantlingva, tamen kompreneble uzata greklingva gluaĵo de duopvorto signifanta "ĉion vidi".
Katalin, kara amikino mi trovis anglan lingvan priskribon de Hungara Panoramo Feszty en Ópusztaszer. Traduki ĝin ?. Tiam Manolo korektados jam ne nur Vin !...
Saluton !
Andreo
Katalin Kovatspro replies:
Péter Kovács replies:
Andrzej: Leginte ĉi tiun artikolon ĝuste mi pripensis la Panoramon de Feszty en Hungario: paralele; ankaŭ ĝi estas iom simila al Panoramo de Mesdag (eĉ ĝi fariĝis en la sama epoko, kiel ĝi de Mesdag) kaj same ĝi estas en danĝero! Ĝi povas facile difektiĝi aŭ eĉ ĝi estas jam difektiĝita, sed "ne estas mono" por repari la tegmenton de la konstruaĵo kie ĝi troviĝas por eviti la efekton de la pluvo... Ĝi ankaŭ meritus (almenaŭ) artikolon...
Andrzej Olejarz replies:
La granda financa krizo en tuta mondo kauzas, ke multaj kulturaj centroj en multaj niaj Europaj landoj havas nuntempe financajn problemojn kun sia normala ekzisto, ne dirante pri ĝia necesa konservigo kaj renovigo. Ankau la "Panoramo de batalo apud Raclavice" en Vroclavo, kie mi laboras, havas ĉi tiujn problemojn. Kaj ne ŝanĝas ĝin formo de proprieto - privata, en okazo de Panoramo de Mesdag, au nacia, en okazo de ambau Panoramoj - Pola kaj Hungara.
Ĉu mi bone komprenas ? - la Panoramo de Feszty tramalsekiĝas ?. Jes, ĝi ankau estas temo. Sed Katalin komencis skribi pri malbona situacio de la Panoramo de Mesdag ŝerĉante helpon al ĝi kaj ni komencis priskribi problemojn de aliaj grandaj Panoramoj. Katalin, pardonu, ni ne povas mem helpi al Via Panoramo, tamen konstruktive mi povas kontakiĝi kun vroclavaj konservistoj de ambau Viaj panoramoj.
Katalin Kovatspro replies:
mi tre aprecas viajn helpproponojn,s ed unu aferon vi devas scii.
Estas neniu rilato inter mi kaj la enderlanda Panoramo, krom tio, ke mi vivas en als ama urbo kaj pro mia amo al van Gogh kaj la pentrarto ĝi estas kara por mi. Tial mi tradukis la tekston kaj mem prizorgis la studio-aferojn kaj donacis al ili. Sed mi havas neniun aliron al la muzeo por doni al ili konsilojn pri tio, kion ili faru aŭ ne faru.
Mi eĉ lernis de vi, ke ĝi detruiĝis verŝajne pro la apuda konstrulaboro, kion mi jes ja kredas, ja dum monatoj oni boris ĉion ĉie kaj tio ne povis ne lasi malbonajn efikojn.
Do, mi lasos miajn orelojn malfermitaj kaj observos kio okazos kaj esperrtas ke ONI trovos solvon kaj monon...
Andrzej Olejarz replies:
Jes, jes, jes... Kara Katalin, mi komprenas. Mi ne sciis, kie Vi laboras nek kion Vi faras. Mi iom ekkonis la faman pentroarton de Via granda pentristo Vincento Van Gogh dum ekspozicio en nia Nacia Muzeo en Vroclavo kiam oni organizis en ĝi prezentadon de belega Nederlanda Arto. La Panoramo de batalo apud Raclavice, en kiu mi laboras ekde pli ol 10 jaroj, estanta filio de Nacia Muzeo en Vroclavo, situas proksime, en dua fojo de la sama strato. La mondo estas eta !. Mi kara komprenas, ke ne ĉiu laboras en Panoramoj... Ĉi-tiu temo estas por mi interesa, kaj en mia naturo kuŝas "pli labori ol paroli". Tial mi trairis de skribdo al agado. Rekte, kara amikino!. Mi povas pli multe surskribi pri aliaj grandaj kaj pli malgrandaj panoramoj, eĉ Esperante !.
Mi ŝercis petinte pri eton da betono por mia Panoramo, tio estas la sama ŝerco kel sendi al Ósztaszer ... ombrelon. Ne iritu al mi Katalin. "Poloj tiel havas" !...
Andrzej Olejarz replies:
Jes, nia amiko Petro kapablas korespondi Esperante. "La Mondo estas eta !. Kaj ĉiam pli Esperanta. Tio ĝojas !.
- "Plenigu la glasojn, ho ĉiu bonul'..."
Péter Kovács replies:
[eo] Tamen: vivu la plurlingvismo! :-P (Mi ne povas promesi, ke mi uzos ĉi tie nur Esperanton...)
Katalin Kovatspro replies:
Rozumirm duzo po polsku, ale mówic' pisac' jeszcze nie potrafiee. Chcialabym dobrze nauczuc' sie jenzyka polskiego ale jestem zajeta i nie mam czasu.
Andrzej Olejarz replies:
...Ŝtopis min !. Mi volus tiel bone koni Hungaran lingvon !... Ho !. To może kilka lekcji języka polskiego ?.... UFF !, kie Vi lernis mian lingvon ?. Antau multaj jaroj unu Hungarineto Andrea, mia pasinta Budapeŝta amikino el juna periodo, komencis lerni polan lingvon en Domo de Pola Kulturo en Budapeŝto volinte korespondadi kun mi pole. La same kiel mi hungaran lingvon sole en Vroclavo por korespondi kun ŝi hungare - sed domaĝe tamen sensukcese. Ho, lany !. Se Vi volus lerni polan lingvon tio: Bardzo proszę. Nauczyć Ciebie ?.
Kion Vi faras, ke Vi estas tiel tre okupita kaj la same tre kiel mi ?. Vi faris al mi grandan surprizan donaceton kara Katalin !...
Andrzej Olejarz says:
Péter Kovács replies:
Andrzej Olejarz replies:
Andrzej Olejarz says: