|
| Pál utcai fiúk - La knaboj de… |
|
| Les gars de la rue Paul |
Mi celas kunmeti ekspozicion kaj rondirigi ĝin en lernejoj, bibliotekoj por ankaŭ tiel atentigi pri la multlingveco de nia mondo kaj la forto de literaturo, kiu pere de tradukaĵoj transportas kulturon.
La kolekton mi planas kunmeti pere de esperantistoj, kiujn mi petas enskribi kelkajn vortojn en la libron en ilia nacia lingvo kaj en Esperanto.
Kompreneble helpo de ne-esperantistoj ankaŭ bonvenas.
Se vi havas tiun libron aŭ povas por mi aĉeti ĝin, bv unue rigardi, ĉu ĝi jam troviĝas en la kolekto:
http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/134972, kaj se ne, kontaktu kaj koresponde interkonsentu kun mi pri la sendo.
Mi pretas pagi la kostojn mone aŭ per libroj.
Se vi venos al UK, persona transdono de la libro eĉ pli bonas.
Dankon pro la helpo ankaŭ tiel propagandi Esperanton kaj la kulturon.
Artikoloj, fotoj pri la libro kaj ties tradukoj legeblas ĉi tie :
www.edukado.net/subject/19548
Jene legeblas hungare la romano.
Dankon pro via helpo.
Je cherche pour un projet culturel des traductions du plus grand nombre possible de langues et d'éditions différentes du roman hongrois: 'Les gars de la rue Paul'.
Pouvez-vous l'aider? Si oui, contactez-la par message a travers Ipernity.
|
| Knaboj de Paŭlo-strato |
|
| Knaboj de Paŭlo-strato |
|
| Die Jungen von der Paulstrasse |
|
| Pál utcai fiúk (hungara, hunga… |
|
| I ragazzi della via Pál (Itala… |
|
| Pál utcai fiúk (hebrea versio) |
|
| Koulupoikia - Kirja Pál-kadun… |
|
| Koulupoikia |
|
| Dječaci Pavlove ulice (kroata… |
|
| I ragazzi della Via Paal - Mau… |
|
| A Pál utcai fiúk - film |
|
| The Paul Street Boys |
|
| Chlopcy z Placu Broni - Audio… |
|
| Chlopcy z Placu Broni (pola ve… |
|
| Chlopcy z placu Broni (pola ve… |
|
| Os Meninos da Rue Paulo |
|
| Os Meninos da Rue Paulo |
|
| Os Meninos da Rue Paulo |
Send a message
Search for members




















Katalin Kovatspro says:
Andrzej Olejarz replies:
Jes, mi tralegis la libron de F. Molnar "Chłopcy z Placu Broni". Kaj ĝis nun mi memoras historion de Nemeĉek, kaj iliajn kortajn batalojn. Kun salutoj !
Katalin Kovatspro says:
Çunat e rruges Pal
Angla: The Paul Street Boys
No Greater Glory
Armena: Pal csampu teghake
Bulgara: Момчетата от Павловата улица [Momcsetata ot Pavlovata ulica]
Момчетата от улица Пал [Momcsetata ot ulica Pal] (bulgara)
Ĉeĥa : Chlapci z Pavelské ulice
Esperanta : La knaboj de Paŭlo-strato
Estona : Pál-tänava poisid
Finna : Koulupoikia (kirja Pál-kadun pojista)
Franca : Les garçons de la rue Pál
Les gars de la rue Paul
Germana: Die Jungen der Paulstraße
Hebrea : Máhánájim
Hispana : Los chicos de la calle Paul
Itala: I ragazzi della via Pál
I ragazzi della Via Paal
Kartvela: Paliskuzeli bizebi
Kroata: Junaci Pavlove Ulice
Dječaci Pavlove ulice
Litova: Palo gatvės berniūkščiai
Macedona: Decata od Pavlovata ulica
Moldva: Bastii din sztrada Pál
Nederlanda: De jongens van de Pálstraat
Norvega: Kampen om løkka
Pola: Chłopcy z Placu Broni
Portugala: Os meninos da rua Paulo
Rumana: Băieţii din strada Pal
Rusa: Мальчишки с улицы Пала [Malcsiski sz ulici Pala]
Sveda: På liv och död
Serbo-kroata : Junaci Pavlove Ulice
Дечаци Павлове улице / Dečaci Pavlove ulice
Slovaka : Chlapci z Pavlovskej ulice
Slovena : Dečki Pavlove ulice
Turka : Pal Sokağı Çocukları
Pal Sokağının Çocukları
Ukraina : Хлопці з вулиці Пала [Hlopci z vulüci Pala]
Danka Leyk says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Andrzej Olejarz replies:
Vi pravas, mi ankau ne scias, kial pola tradukisto de ĉi-tiu libro donis al ĝi la titolon "Knaboj el la placo de armilo". Eble tial, ke uzante diferencajn alireblajn armilojn, unaj el ĉi-tiuj knaboj batalis por tiu-ĉi placo kaj aliaj el ili devis defendi ĝin ?. Ja tiuj knabaj bataloj por tiu placo estis bataloj por ilia loko en sia ekzistenco, sia domineco sur sia korto kaj infana vivo-spaco. Mi opinias, ke nomo de la strato de Paulo estus lau tradukista opinio malmulte komprenebla por la same jaraĝaj polaj geknaboj, ne sufiĉe redonante karakteron kaj sencon de ĝia fabelo. Lau mia opinio ĝi ne estas do la stranga.
Andrzej Olejarz edited this comment 3 weeks ago.
Roland Platteau says:
Margarita Zelve says:
Libro latve estis eldonita en 1961 en Usono, eldonejo "Grāmatu Draugs" ("Amiko de libroj"). Sed en 1994 oni laŭ libro scenararanĝis spektaklon kun la sama titolo en unu el la ĉefaj teatroj de Rigo - Dailes teatro.
Katalin Kovatspro replies:
giorgosesper says:
Katalin Kovatspro replies:
Josip Pleadin says:
Katalin Kovatspro replies:
Josip Pleadin says:
Katalin Kovatspro replies:
Mi respondis en mesaĝo.
Katalin Kovats edited this comment 3 months ago.
Katalin Kovatspro replies:
Ĝi estas tre bela eldonaĵo.
Mi havas demandon. Ĉu ĝi estas deviga legaĵo kaj se jes, en kiu klaso de la lernejo?
Dankon pro la respondo.
Josip Pleadin replies:
Mi ĝojas, ke la libro plaĉas al vi.
Katalin Kovatspro replies:
Bonvolu ripeti tiun informon sub la libro mem. Dankon!
Dr. Molnár Lajos says:
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo
José Mário Marques II says:
La unua eldono aperis en 1992, kaj elĉerpita. Eblas aĉeti malnovajn ekzemplerojn en Brokantejoj, ĝenerale tre malmultekoste, ĉ. 2,50 eŭroj, tamen uzitajn, kun flaviĝintaj paĝoj, ks.
La dua eldono aperis en 2005, jam post la morto de la tradukanto, ŝajne reviziita de alia hungardevena brazilano, ne multekosta (ĉ. 13 eŭroj), disponebla pere de la reto kaj eble en miaj lokaj librovendejo, kion mi baldaŭ esploros.
Ĝi estas anoncita kiel literaturo por infanoj, tamen mi iam legis ĝian esperantan tradukon kaj ĝi ne montriĝas kiel tia, sed kiel grava socia romano, kiu nun igas min memori pri niaj stratbubaĉoj kiuj svarmas en grandaj urboj, devenantaj de malriĉaj familioj kiuj iras al la strato por ion pergajne eĉ se ŝtele, aliaj, bedaŭrinde, por preni drogojn kaj helpi en ĝia surstrata komercado, ĝenerale sen pluaj kontaktoj kun siaj familioj. Vere ke la situacio priskribita en la la libro alias, ĉar ĝi ŝuldiĝis ĉefe al la krizo postmilita kiu envolvis ĉiujn loĝantoj de detruitaj urboj en Eŭropo antaŭ la rekonstruado.
Kun ĝojo mi pretas helpi al vi en via projekto per akiro miakosta kaj sendo al vi de unu aŭ de ambaŭ eldonoj, serĉante en la unua la plej bone konservata ekzemplero, ĉar pri la dua, krom tre belaspekta eldono mi sukcesos elkovi tute nova ekzemplero facile.
Bv. min diri nur se sufiĉas la lastan plej novan eldonon kun belaspekta kovrilo kaj la adreson kien sendi la materialon. Poste mi petas nur iom da pacienco por ke mi mendu kaj eble kun rekta sendo al vi, se tio eblos ĉe la librovendejo/brokantejo.
Kun simpatio kaj forta admiro pri via belega laboro ĉe Edukado.net,
Salutas vin,
José Mário Marques
Katalin Kovatspro replies:
Mi respondis al vi en aparta mesaĝo.
José Mário Marques II replies:
En posta serĉo, por mendo de la libro, mi konstatis ke oni jam produktis en Brazilo minimume 3 eldonojn de la libro, kun pluroblaj republikigoj, ĉefe destinitaj al la infana (mi kredas ke pli bone, lerneja) publiko, kun, por mia surprizo, pli ol 1.500.000 ekzempleroj.
Mi ne scias ĉu iu el tiuj, kun resumiga adapto, kiel ofte okazas en Brazilo, por ke la legaĵo ne fariĝu tro longa. Ĝenerale ĉiujare ĉiu lernejo elektas difinitan kvanton da titoloj legotaj de la lernejanoj dum la periodo. Eble tio pravigas la grandegan eldonan kvanton de la libro, ne ofta en Brazilo por literaturaĵoj, escepte kiam temas pri tiuj sezonaj furoraĵoj.
Tial mi prizorgis la aĉeton nur de la lasta eldono, kies grafika aspekto ŝajnas la plej moderna el la trio, krom esti tute nova libro, do, ne de brokanto.
Tamen se por via projekto gravas havi almenaŭ unu ekzempleron el ĉiu eldono, mi pretas prizorgi tion por vi. Do sufiĉas min sciigi pri la intereso, tamen, mi petas, ne unu ekzempleron el ĉiu publikigo, ĉar tiukaze anstataŭ iri al brokanto mi iros al bankroto! :-))
José Mário Marques II edited this comment 3 months ago.
Katalin Kovatspro replies:
Oh, ne, ne... eble krom la nova iam se vi trovas sendu al mi unu bronaktan, malnovan ekzempleron... kaj ne forgesu, ke mi rekompensos vin pro la helpo.
Antaŭdankon, amike, Katalin
José Mário Marques II says:
Katalin Kovatspro replies:
La libroj bonorde alvenis. Mi esktreme dankemas al vi pro tiu belega donaco, ĝuste je unu tago antaxu mia nomtago. DANKEGON!!!
Mi eltrovas manieron reciproki vian malavaran donacon.
Mi samtempe petas vin komenti la librojn, doni la informojn sub la bildo, kie mi prezentis ilin. (mi celas tiujn, kiujn vi skribis ĉi tie pri la tradukinto kaj eldonoj, kvanto, ktp... kaj konateco de la romano en Brazilo. Amiek, Katalin
Andy Անդի says:
Katalin Kovatspro replies:
Sed la praktiko montras ke ofte ne eblas simple aĉeti ĝin, sekve, se vi povas iom enketi nun, mi dankus vin. Se vi mem partoprenos la mediteranean semajnon http://personales.ya.com/semajno kaj povos kunpreni tien ekzempleron, des pli bone. Mi pagos, kompreneble la kostojn. DANKON!
Andy Անդի replies:
Katalin Kovatspro replies:
Bonan ekskursumadon, amike Katalin
Katalin Kovatspro says:
Jose Roldan Leon says:
Katalin Kovatspro says:
La liston mi kopiis el Vikiepedio, eble tie tiam estis malĝuste,
Amike, Katalin
Katalin Kovats edited this comment 2 weeks ago.
Dimitrije Janicic says:
Mi esperas ke vi havas serban (aŭ serbokroatan) tradukon.
Libro estas deviga literaturo por lernantoj de kvina klaso elementa lernejo.
Katalin Kovatspro replies:
Ne, mi ne havas la serban, nur la kroatan, kiun vi povas vidi en tiu blogo. Ĉiuj miaj libroj kaj sonmaterialoj, filmoj pri la sama verko estas listigita ĉi tie.
Do, se vi povas akiri al mi serban ekzempleron, bonvolu kontakti min en mesaĝo por ke ni faru interkosneton. Dankon.
Przemysław Wierzbowski says:
De la jaro 1987 en Pollando funkciis rokmuzika bando, kies nomo estis la pollingva titolo de la libro. En la jaro 2000, pro akcidenta morto de ĝia gvidanto, la grupo ĉesis sian funkciadon.
Katalin Kovatspro replies:
23 eldonoj? Nekredeble!! Bone ke mi ne celis kolekti ĉiujn eldonaĵojn de la mondo!
Tamen se ni trovas plurajn de la sama lingvo, mi ne rifuzas akcepti, aĉeti.
Kiam mi rete serĉis la polajn librojn, mi jes ja trafis la muzikgrupon, kaj scivolas, ĉu la nomon ilin elektis pro la libro? Kaj se jes, kial? Ĉu vi scias ion pri tio?
kaj fine, ĉu vi legis la libron? Ĉu ĝi lasis en via pozitivan impreson? Cxu vi kiam ajn povus memori la nomon de "nemeĉek" (minuskle), ja vi certe scias kion signafis tiel skribi lian nomon, ĉu?
Katalin Kovats edited this comment 10 days ago.
Przemysław Wierzbowski replies:
La libro certe lasis al mi tre pozitivan impreson. Mi ankaŭ spektis iam polan televidfilmon faritan baze de ĝi.
Kaj pri la nomo de Nemeĉek mi ne vere scias, ĉu io ligita kun germano? :)
Katalin Kovatspro replies:
La kamaradoj srkbis lian nomon minuskle por esprimi, ke li valoras neniom, estas simpla membro en la klubo. Fine ili ŝanĝas lian nomon kaj skribas ĝin plene majuskle NEMEĈEK....sed tiam jam estas mafrue ĝojigi lin.... Tial por ni, hungaroj, skribi ies nomon minuskle signifas ne estimi, ne apreci lin/ŝin. Se iu mem skribas sian nomon tiel, povas esti modesteco aŭ pigreco premi la ĝustajn klavojn kune. Amike, katalin :-)
Przemysław Wierzbowski replies: