Katalin Kovats Published on February 6, 2009
by Katalin Kovatspro

Katalin Kovats's blog

Browse posts
La 13a jaro en Pluezek
Posted on October 26, 2009
13 comments (latest 8 weeks ago)
Rainy and chilly, but full of atmosphere - Regenachtig & kil, maar vol stemming
Posted on October 23, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
La vie de Van Gogh en espéranto
Posted on July 12, 2009
13 comments (latest 4 months ago)
The BIG ASK!!
Posted on March 25, 2009
2 comments (latest 9 months ago)
Rubik - 360
12 comments (latest 7 months ago)
Edukado de multlingva infano kontraŭ la fluo
Posted on February 1st, 2009
24 comments (latest 6 months ago)
Alvoko voĉdoni en la DUA RONDO!
Posted on January 5, 2009
16 comments (latest 9 months ago)
La argilaj najbaretoj de Jesuo - provenca tradicio
Posted on December 20, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Respondo de s-ro Harald Hartung
Posted on December 18, 2008
18 comments (latest 12 months ago)

Member tags

biciklanto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 933 times

Rubik - 360

Friday February 6, 2009 at 07:56AM

Rubik 360
Rubik 360

Hieraŭ oni prezentis la novan ludon de la hungara inĝeniero, kiu en la 80-aj jaroj lanĉis la faman RUBIK-kubon.
La solvo baziĝas ne je matematikaj konoj, sed je fizikaj : pezo kaj ekvilibro.
La ludilo konsistas el tri globoj. Estas 6 globetoj en la interna globo, kaj la celo estas movi la triopon tiel ke la internaj koloraj globetoj fine troviĝu en la globujoj de la ekstera travidebla granda globo.
Atentu, ke la jam enestantaj globetoj ne elfalu dum vi manipulas la aliajn.
Oni antaŭvidas saman sukceon ol atingis la Rubik-kubo antaŭ jardekoj.
La RUbik-360 ankoraŭ ne aĉeteblas en la butikoj.

Ĉu vi konas la kubon? Ĉu vi sukcesas solvi?

Jen filmeto: http://www.youtube.com/watch?v=wQJ_6ba2r-0

Rubik-cube
Rubik-cube

http://fr.wikipedia.org/wiki/Rubik%27s_Cube

12 Comments / add your comment?

Anjopro says:
Kiam aperis la Rubik-kubo, mi estis ĉ. la 10a persono, kiu aĉetis ĝin. Komence estis malfacile diveni la sistemon por ke ĉiuflanke estu metitaj la samkoloraj kubetoj. Iom post iom, mi komencis meti tiel ilin, ke aperis aŭ litero, kiel "y", aŭ "x" aŭ mi turnis nur la kubetojn ĉe la anguloj tiel, ke ankaŭ ili estu kongruaj kun la koncernaj anguloj.. Do jen miaj travivaĵoj pri tiu tre kleriga ludilo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon, Anjo. Mi mem ne estis tiom freŝa por aĉeti ĝin, fakte eĉ ne solvi..sed ĉiam fieras pri tioke estas hungaro kiu eltrovis ĝin. Estas bone vidi kie ajn en la mondo, kiam mi vidas ke oni turnadas ĝin, ĉu en Japanio en metro, ĉu en Aŭstralio en hospitalo, ĉu en Usono en flughaveno.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Jes, kaj organizi konkurson, kiu povas la plej rapide turnadi la kubetojn, ke ĉiuflanke estu la samaj koncernaj koloroj. Tiun programeron mi hazarde vidis en televidkanalo ne hungara. Jam mi ne memoras el kiu lando estis la elsendo. Ne tio gravas. Gravas, ke tiu ĉi kubo estis kaj nuntempe denove estas ege populara ludilo kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj en la mondo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Chris Lelarge says:
hi kati i have a 5x5 rubiks cube do you want to borrow it?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon, Cristophe, mi lasos ĝin al vi por ekzerci vin. Mi scias, ke vi ŝatis ĝin.
Ĉu vi interesiĝas pri la nova ludo 'Rubik 360'?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Bardhyl Selimi says:
Tre interese, mi jam eksciis kaj propraokule vidis tian kubon ecx antaux 1990 jaro, cxi tie en Tirana. Sed kial vi diras ke gxi ne bazigxas sur matematikaj ideoj. Cxu vi scias ke la nombro de diversaj manipuladoj per gxi atingas 43 252 003 274 489 856 000 ! Gxi kontentigas la ecojn de matematika strukturo de grupo, t.e. la movoj estas fermitaj: kiel ajn vi tordu gxin la rezultato estas denove elemento de la aro originala. Cxiu movo havas sian inversan kaj ekzistas ja la identaj movoj por cxiun el ili. Simile la movoj gxuas la asocian econ kaj same la loksxangxan econ.
Saluton, Bardhyl Selimi, Tirana Albanio
Posted 10 months ago. ( permalink )
Elizabet B says:
La nova ludilo de Sinjoro Rubik s'ajnas al mi tre alloga.
Hejme, trovig'as tre multaj cerbumiloj, c'efe el ligno au' el metalo. Ne c'iujn, mi kapablas solvi. Kompreneble, ankau' mi posedas la faman kubon kaj libron kun la "receptoj" por ordigi g'in. En la 80aj jaroj, mi pasigis tiom da tempo per manipulado de tiu diablaj'o !
Nun, inter esperanto kaj komputilo, mi ec' ne havas minuton liberan por amuzig'i. ,-))
Posted 10 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon , Elizabeth por la komento. Mi pensas, ke ni multaj estas en la sama situacio.
Posted 10 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Kiam mi partoprenis bazan esperanto-kurson, mi renkonti s-inon Csiszár Pálma (denaska samideanino), kiel eble kvar jaran infanon. Ŝi lulis pupon inter la brakoj. Mi deziris iom paroli kun vera, viva denaska esperantisto, do mi alparolis ŝin:

- Kiel belan ludon vi havas!

Ŝi respondis kvazaŭ ofendita:

- Ĝi ne estas ludo, sed ludilo!

Ekde tiam mi singarde distingas tiujn du vortojn.

Pardonu min, sed mania korektado devenas el mia instruista praktiko, do: Rubik-kubo estas ludilo ne ludo.

Amike: Laĉjo
Posted 10 months ago. ( permalink )
Jose says:
Me questionas me ka la sama Britaniano qua tardis solvar la originala kubo depos 26 yari intencos solvas co!
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Laslo Sebestyen says:
sosem tudtam kirakni, rengeteg ilyen magyar játék van, a rubik-kocka kirakó világbajnokság győztese ,bekötött szemmel ,magyar gyerek
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Milica Lopicic says:
Mi ne aŭdis pri globo! Ŝajnas ege interese!
kaj pri kubo: mi sukcesis solvi tri kolorojn... sed poste, mi trovis libron pri Rubik-kubo, kaj sciigis solvi gzxin entute...
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...