Katalin Kovats Published on November 15, 2009
by Katalin Kovatspro

Katalin Kovats's blog

Browse posts
Poulet cru - Preta kokino - Rauwe kip
Posted on November 26, 2009
3 comments (latest 4 days ago)
Knaboj de la Paŭlo-strato
Posted on November 24, 2009
39 comments (latest 9 days ago)
La episkopo de Tours
Posted on November 24, 2009
13 comments (latest 3 weeks ago)
Sinterklaas - Hodiaŭ alvenis al Hago la Sankt-Nikolao
23 comments (latest 4 days ago)
S.O.S : Panoramo de Mesdag en danĝero
Posted on November 10, 2009
28 comments (latest 2 weeks ago)
La 13a jaro en Pluezek
Posted on October 26, 2009
13 comments (latest 5 weeks ago)
Rainy and chilly, but full of atmosphere - Regenachtig & kil, maar vol stemming
Posted on October 23, 2009
7 comments (latest 6 weeks ago)
La vie de Van Gogh en espéranto
Posted on July 12, 2009
13 comments (latest 3 months ago)
The BIG ASK!!
Posted on March 25, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 946 times

Sinterklaas - Hodiaŭ alvenis al Hago la Sankt-Nikolao

Sunday November 15, 2009 at 08:07PM

2009, 14a de novembro, Hago:

Hodiaŭ venos la sankta Nikolao per ŝipo al Hago. Almenaŭ mi tion esperas, ĉar pluvegas, ventas, estas grize kaj malbele ekstere. Mi rezignis iri, sed Sylvain kaj Martin tamen ekiris bone vestitaj. Mi esperu ke ili prenos novajn fotojn...

Ma érkezik a "Télapó" hajón Hágába. Esik, fúj a szél, pocsék időnk van. Még a kutyát is bűn lenne kizavarni. Én meg is hátráltam, de a fiúk nekiindultak és remélem, hoznak pár új fotót..

Vidu la pasintjarajn fotojn en la albumo:

Tavalyi fotók itt láthatók:

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/95069

----------

14 nov. 2009

Posttagmeze mi eniris la urbon por fari foton pri iu Van Gogh-aĵo (vi vidos baldaŭ) kaj hazarde trafis la paradon de la Sanktulo. Sen pluvo, sen nuboj, eĉ kun suno.... kaj pro iu trafikproblemo la tuta aro devis halti, kvazaŭ nur por ke mi povu foti ilin. Tiaj ŝancoj nur unufoje okazas por fotisto..eĉ por amatoro...ĉu ne?

Kio estas la problemo? Kial ni devis halti?
Kio estas la problemo? Kial ni…
Li scias, kial la karavano estas haltigita ...
Li scias, kial la karavano est…

Brakumu min...!
Brakumu min...!
Saluton, Katalin!!!
Saluton, Katalin!!!

Vidu kelkajn fotojn pri la evento kaj legu, aŭskultu en Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net) la tuttan artikolon el kiuj sube vi vidas nur fragmenton.

-------------------------------------

Ĉiu infano en Nederlando scias, ke Sinterklaas vivas dum la tuta jaro en Hispanio kaj venas al Nederlando fine de novembro – per vaporŝipo - por prepari SIAN vesperon, nome la kvinan de decembro. Okaze de sia naskiĝtago – la sesan de decembro – li disdonas donacojn al ĉiuj bonaj geknaboj. Rajdante sian grizmakulan ĉevalon li saltas de tegmento al tegmento kaj legas en sia granda libro pri la infanoj kiuj loĝas tie. De liaj notoj dependas ĉu liaj nigraj helpantoj - nomataj Zwarte Piet ([zvarte pit] / Nigra Petro - subengrimpos la kamenon kun bongustaĵoj kaj ludiloj, ĉu kun vipo aŭ eĉ kun malplena sako por forpreni la bubaĉojn al Hispanio. >>>>>>

Daŭrigo ĉe Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net)


23 Comments / add your comment?

Sylvain Lelarge says:
Madrid, 15a de novembro 2008

Via Sanktulo cxi jare
ne venas per boato plu
sed preparas nun kare
dometon por ni du.

Li esperas bonan vojagxon
kaj alvenon sen tard',
komfortan segxon
gxis la Leotard'

Via Sint
Posted 12 months ago. ( permalink )
Sylvain Lelarge edited this comment 12 months ago.
Margaretha Symoens says:
Bone ke vi anoncis la alvenon de Sinterklaas! Kiel avino mi estis supozita scii tion, sed li alvenas tiel frue, kaj la vetero estas ankoraŭ tro milda, kaj mi okupita, ke la surprizo estis granda.
Feliĉe mi havas atentojn amikojn!! Margaretha
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Simpatia sanktulo, kun granda diversa historio kaj trafa internacieco. :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Malreklamas mi kolaon

Sankta Nikolao
trinkas ĉiam teon,
dum tre stultaj, multaj,
trinkas ni kolaon.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Andrzej Olejarz replies:
- Liaj rengiferoj ridas
"nur kiam infanoj vidas"...
Posted 4 days ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Mi restas cxe teo.
Dankon, Blazio.
Posted 12 months ago. ( permalink )
LaPingvinopro says:
Ĉu mi rajtas korekti vian Zwaarte piet al Zwarte piet? ... estas mallonga, ne longa a en tiu vorto (alie estus pezeca kaj ne nigra petro...)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Oh, jes, dankon. Des pli, ĉar morgaŭ aliokaze mi ricevos nur "roe". :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Mi trovas tiun nederlandan tradicion tre ĉarma, kompare al la usona.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Kia estas la rusa?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Tio ja estas bela tradicio por ĉiuj, bedaŭrinde tiaj tradicioj estis malpermesitaj en Kubo ekde la 60aj jaroj kaj mi neniam spertis aŭ ĝuis ĝin!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Malpermesataj?
Kiujn tradiciojn vi havis antaŭ la malpermeso kaj kiuj estis la argumentoj por malpermesi ilin? Ĉu la reĝimo ne toleris religiajn agadojn?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Antaŭ la malpermeso Kubo havis la katolikajn tradiciojn, tamen post la "entroniĝo" de la komunisma sistemo ili argumentis ke la ŝtato baziĝas sur la Marksaj kaj Leninaj Principoj kaj Filozofio, do, ĝi estos ateisma ŝtato kie la religio estos privata afero (tio estis mensogo ĉar religianoj estis persekutataj, enkarcerigitaj kaj eĉ ekzilitaj)
Ekde 1998 kiam la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon denove la 25an de decembro estis deklarita kiel feritago sed oni ne mencias kristnaskon.
La reĝimo scias ke ili fiaskis rilate la religion ĉar la kuba popolo estas kredema je Dio (aŭ gedioj, kaze de la santerianoj).
Posted 12 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon, Andy. Io simila okazis antauxe en la eks-socialismaj landoj en Euxropo. Sed en mia infanagxo (en Hungario) ni jes ja festis Sanktan Nikolaon, simple necesis nomi lin Avo Frosto, aux Avo-Vintro... sed cxio restis la samo. :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Sankta Nikolao ĉi-momente ankoraŭ estas en Antverpeno. Dio li certe iom malfrue alvenos ĉe vi!
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Mi komencas dubi pri la ekzisto, aŭ pli precize je la ekzisto de unu sola St. Nikolao.
Li alvenis tute precize je la 11a horo.... kaj estis nekredeble...la pluvo ĉesis, la grizo malaperis, eĉ iom da bluo estis en la ĉielo.
Mi hejme bedaxuris ke mi ne kuraĝis iri al la maro kun la knaboj, kiuj denove tre ĝuis la aferon.
Kaj ekde morgaŭ mateno karotoj en la botojn!!!!
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Manolopro says:
Diable! Mi mistrafis lian eliron el Madrido! ;-)
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Jes, jes, granda problemo.
Sed eĉ pli granda, ke mi mem forgesi tiun bonan transproteblon, ja Pedro jam delonge akiris por mi la hispanan version de la libro "Knaboj de la Paŭlo strato", kaj nun li povintus sendi ĝin pere de Sankta Nikolao. Damne!
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Hoooo..... Veeeee..... Kial vi ne avertis min???? :-(
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
Andrzej Olejarz says:
Samideanoj,
- Rusa "dieduŝka Moroz" vivas en alia kultura tradicio ol Sankta Nikolao en latinkultura Europo.
En Pollando, la same kiel ekzemple ankau en Hungario niaj infanoj kredas, ke Sankta Nikolao venas al ni el malproksima Laponio en granda sledo jungita al multaj rangiferoj, en kiu Li alportas al ĉiuj (sed nur bonaj) geinfanoj multe da prezentoj-babilaĵoj en granda sako. Kaj vergojn por ĉiuj infanoj nesubordinataj. Do estu Vi ĝentilaj !!!...
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Andrzej Olejarz says:
Karaj geamikoj
Por forlaso de kristiana, Sankta Nikolaa tradicio komunisma rusa reĝimo propagandis ateisman "Avon Froston" en sovieta Ruslando kaj ankau en aliaj socialismaj landoj. Sensukcese !. Do vivu la Sankta Nikolao kaj ci- tiuj etaj ruĝĉapelaj gnometoj, kiuj en Vroclavo tiel longe mokis el komunisma reĝimo kaj milica terroro. Hodiau Vroclavo estas ĝoja urbo de la gnometoj !. Eĉ en Malnova Urbo (antikva centro de Vroclavo), ekzistas turisma trako de gnometoj. Venu al Vroclavo en iel-ajna periodo, elserĉu kaj ekvidu ĝin. Ili atendas Vin !.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Andrzej Olejarz edited this comment 2 weeks ago.
Manolopro replies:
Nu, ne forgesu ke la kristismo mem piratumis la multe pli antikvan kaj tradician paganan koncepton pri Julo, Avo Frosto, ktp. Eĉ en Eŭskujo, kie la katolikaj bigotoj abundas, la tradicia donac-portanto estas iu homo kiu loĝas en arbaro nomata Olentzero [olencero], sen rilato kun iu ajn sanktulo.

Pri la koboldoj de Vroclavo... jes mi scias ;-)

Sizifa koboldo
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Andrzej Olejarz says:
Bonvenon Manolo !
Mi memoras ankau pri tio, ke multaj nuntempe kristanaj tradicioj devenas el antikvaj paganaj tradicioj de diferencaj kulturoj, en kiuj kristanismo disvolviĝis - Slavaj, Celtaj, Germanaj, Italaj, Hipanaj, ktp.
Tial oni havas nuntempe kelkajn diferencajn tradiciojn de Sankta Nikolao, ekz. "Steleton", kaj aliaj multaj kristanaj religiaj festoj. Ne posedas tamen ĉi-tiujn tradiciojn kristanoj vivantaj en "varmaj landoj", sed ili posedas aliajn, la same adorantajn kaj glorigantajn kristanajn religiajn festotagojn. Mi ne konas tradicion de Julo, ka de Eŭskulo. Ĉu Vi aŭdis pri "Prima-Apriliso", "Nokto de sankta Johano", "Smingus-Dyngus" (kiam junuloj surverŝas per akvo junulinojn) kaj aliajn el latinkultura, centrala Eŭropo ?. Ĝi estas antikvaj, antaŭkristanaj regionaj, paganaj festoj kiuj prikristaniĝis.
Pri ĉi-tiu bela kaj en mia urbo fama koboldeto el Via foto: ĉe dua flanko de ĉi tiu ŝtona globo staras dua, la same malgranda koboldeto, kiu ĉi-tiun globon penas ekpuŝi, tamen alia kolego... kiel ini vidas el ĉiu forto kontraŭe malkonfesas. Kaj nur tial ĉi-tiu ŝtona globo plu staras en la sama loko sur la pasaĝo de Svidnicka strato en Vroclavo. Jen du el multaj vroclavaj koboldetoj.
Koraj salutoj el urbo koboldoj. Montru al lia ĉapelo ! ĉu Vi vidas, ke ĝi estas ... elpolerigita ?
- Se vi volas esti feliĉa en Vroclavo, Vi devas memori, ke pli bone Vroclavajn koboldetojn karesi ol piedbati !... Tial Vroclavanoj kaj turistoj ofte karesas la ĉapelojn de niaj koboldetoj. HA !.
Kun korsalutoj
Andreo
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Andrzej Olejarz edited this comment 2 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...