Kiel mi lernas Esperanton
Mi diplomiĝis en la ruslingva fakultato de la Shanghai-a Fremdlingva Instituto, tio estas, nuna Shanghai-a Fremdlingva Universitato en 1960. La dua lingvo, kiun mi lernis en la Instituto, estas la angla lingvo. Mi tre ŝatas la fremdajn lingvojn. Krom la rusa kaj angla lingvoj, en mia juneco mi memlernis iomete da franca, germana, hispana, albana, japana kaj latina lingvoj. Komence de la someraj ferioj de la jaro 1978 mi hazarde trovis la libron PLENA
LERNOLIBRO DE ESPERANTO, kompilitan de s-ro Shen Guocheng kaj unuafoje eldonitan en 1929, en iu librobrokantejo sur la strato Jinling de la urbo. Antaŭe mi ne sciis, ke en la mondo ekzistas Esperanto.Tre scivola, mi tuj aĉetis la libron, kvazaŭ mi trovus netakseblan trezoron. Mi ekŝatas Esperanton kaj tuj komencis ĝin memlerni laŭ la libro,pensante, ke post la ellerno de Esperanto mi povus interŝanĝi kulturojn kun diverslandaj popoloj de
la mondo,ĉar la ĉina nomo de Esperanto estas shi jie yu(la monda lingvo). Post ĉirkaŭ unu monato fine de la someraj ferioj mi jam tralernis la libron de 290 paĝoj. Mi, ne malstreĉinte mian strebon, tuj komencis legadi librojn en Esperanto unue en la legoĉambro de la Urba Biblioteko de la Kultura Palaco de la Laboristoj en la libera tempo, ĉar laŭ mia tiama scio, nur tie estis libroj en Esperanto kaj la poŝa NOVA VORTARO ESPERANTA-ĈINA, kompilita de ĈEL kaj eldonita de la libropresejo Shangwu en 1962, kiujn oni ne permesis al la legantoj prunti el la biblioteko. Poste mi havis ŝancon aĉeti kelke da libroj en Esperanto, eldonitajn enlande kaj kelke da numeroj da revuo El POPOLA ĈINIO en iu librejo sur la strato Nanjinglu kaj legadis hejme. Kiam mi trovadis novajn vortojn, ilin mi konsultadis en la angla-ĉina, franca-ĉina, germana-ĉina, hispana-ĉina kaj aliaj vortaroj. Mi sentis iomete da maloportuno, sendis leteron al la redakcio de la revuo EL POPOLA ĈINIO en la ĉefurbo Beijing kaj demandis, kie mi povus aĉeti la vortaron Esperanta-ĉinan kaj kiu scias Esperanton en Shanghai. S-ro Hou zhiping respondis al mi, ke en la urbo Guiyang, Guizhou-provinco, oni povas aĉeti la poŝan vortaron NOVA VORTARO ESPERANTA-ĈINA por 1.8 yuan inkluzive de la sendokosto kaj ke s-ro Liu Huozi(1) kaj s-ino Shi Yiming scias Esperanton en Shanghai. Mi tuj sendis du yuan al la urbo Guiyang kaj oni sendis al mi la vortareton. Baldaŭ mi iris viziti s-ron Liu Huozi en lia oficejo. Li demandis min:” Ĉu vi
estas membro de la Kompartio?” Mi respondis: “Ne.” Li silentis kaj mi revenis. Tuj kiam mi volus iri al s-ino Shi, ŝi venis en mian hejmon. Ŝi diris, por ke mi legu ion al ŝi. Mi legis artikoleton, ŝi tuj diris al mi:
”Via prononco estas norma.” Post kiam ŝi fondis la Shanghai-an Esperanto-kurson, ŝi petis, ke mi instruu Esperanton en ŝia kurso. Mi instruadis tie Esperanton ekde 1980 ĝis 1989, kiam s-ino Shi iris al Usono kaj la
kurso ne plu ekzistis. Poste mi instruadis senpage al grupetoj aŭ individuoj Esperanton en mia hejmo, en iu mezlernejo de Pudong kaj en la fama hospitalo Changzheng ĝis 2003 kiam mi translokiĝis el la urbocentro. En 1990, antaŭ la Kvina Azia kaj Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao, mi aliĝis al la interparolo- grupo de dek geesperantistoj en la Shanghai-a Fremdlingva Universitato, organizita de profesoro Wei Yuanshu,tiama prezidanto de la Shanghai-a Esperanto-Asocio.En 1992,dum la Kvina Azia kaj Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao, mi sukcesis en la Mezgrada ekzameno de ILEI/UEA. Ekde 1993 mi estis membro de la konsilantaro de la Shanghai-a Esperanto-Asocio ĝis 2006, dume la interparolo-grupo estis en
mia hejmo kaj ĉirkaŭ 20 geesperantistoj renkontiĝadis en mia hejmo vespere de ĉiu vendredo ĝis 2003.Tiam mi havadis la libreton PASPORTA SERVO kaj senpage tranoktigadis kaj manĝigadis geesperantistojn , kiuj vojaĝis en Shanghai. Mi akceptadis geesperantistojn el Japanio(multfoje kaj la japana junulo YASUTORA FUJII pasigis la ĉinan novjaron en mia hejmo en 2002), Bulgario, Anglio(dufoje), Belgio(dufoje) kaj aliaj
ankaŭ ĝis 2003, kiam mi translokiĝis al la ĉirkaŭurbo Pudong
kaj mia antaŭa domo kaj la domoj de mia tiama najbaro estis malkonstruitaj kaj la toftoj fariĝis verdaĵa spaco. En 2005 en Shanghai aperis Shanghai-a Esperanto-salono kaj pli ol 20 geesperantistoj renkontiĝas posttagmeze de
la lasta dimanĉo de ĉiu monato en la Shanghai-a Fremdlingva Universitato kaj parolas Esperante. Mi aktive partoprenas kaj ĉiufoje parolas.Mi ofte helpas tiujn, kiuj havas malfacilaĵon en korespondado kun geesperantistoj
eksterlande vidalvide, telefone aŭ retpoŝte. Krome, mi helpadas gekomencantojn paroli aŭ skribi ion en Esperanto. Antaŭ ol mi translokiĝis el la urbocentro, mi igis s-inon Jiang Xiaofeng, kiu renkontiĝadis en mia hejmo vespere de ĉiu vendredo, fariĝi gastigantino kaj nun ŝi senpage akceptas geesperantistojn, kiuj vojaĝas en Shanghai. Ekde 1979 mi korespondas kun la japanaj geedzoj ŜIBAYAMA Noriko kaj Zyun’iti.Ili sendis al mi <PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO>,< PLENA ANALIZA GRAMATIKO DE ESPERANTO>, librojn en Esperanto, respondas al mi pri tio, kion mi ne scias. Ili multe helpas min en mia lernado de Esperanto. Ĉirkaŭ ekde 1993 mi estas individua membro de UEA kaj mi tralegas ĉiujn artikolojn en la revuo Esperanto atente. Se mi havas novajn vortojn, mi neniam ilin preterlasas senpene. Mi nepre konsultas ilin en naciaj fremdlingvaj vortaregoj kaj ilin ekstraktas. La ekstraktataĵojn mi strebas memorigi, kio ankaŭ helpegas min en mia lernado de Esperanto. Krome, mi skribas kaj tradukas Esperante. En 1982 mi legis en la revuo El POPOLA ĈINIO ,ke en Germanio oni fondis Esperanto-eldonejon. Mi tuj sendis al ĝi miajn tajpaĵojn. Iu kamarado respondis, ke li povos eldoni miajn tajpaĵojn,sed mi ne havos rekompencon. Mi sendis leteron kaj demandis, ĉu li povus doni al mi kvin ekzemplerojn da libro. Li respondis, ke li povos. Baldaŭ mi diris pri tio al iu junulo, li respondis al mi:”Ne permesate!” kaj mi ree sendis leteron, por ke oni resendu al mi la tajpaĵojn. Kelke el la tajpaĵoj estis publikigitaj en nia lando poste kaj kelke el ili en Japanio. La japana Esperanto-revuo Preludo publikigis la rakonton Ĉasisto Hai Libu en 1988,tradukitan de mi el la ĉina lingvo kaj ĝi estis elektita kiel unu el la ses plej ŝatataj prozoj. En 1999 la japana revuo Riveroj publikigis la novelon Amata kaj ŝia deveno, skribitan de mi kaj ĝi havis bonan komenton de la redaktoro MINE Yositaka,kiu skribis al mi kaj demandis,kiel mi povis elskribi tiel bonan rakonton. Mi respondis kaj la respondo estis publikigita sub la novelo. En 2004, dum la 89-a Internacia Kongreso
de Esperanto en Beijing, li serĉigis kaj trovis min. Li, s-ro Shi Chengtai, s-ro Liu Xiaojun kaj mi kvarope faris al ni foton. En 2005 mi skribis la disertacion RADIKOJ, PREFIKSOJ KAJ SUFIKSOJ DE ESPERANTO ĉinlingve,kiu akiris elstaran internacian premion de la disertacio en Hong Kong kaj estis kolektita en la librego Respubliko-konstruistoj. La sesa numero de la revuo INFORMILO DE ĈEL publikigis la artikolon Kiel legi en la junio de 2009 kaj oni eblas publikigi la vojaĝrakonton Mi vizitis la Konfuzian Templon en Ningbo. Librolegado estas lerno,ankaŭ aplikado estas lerno kaj eĉ pli grava speco de
lerno.Ĉio ĉi tio estas la lernado de Esperanto, lernado en praktiko.
Mi propre spertis,ke por ni ĉinoj, tiuj, kiuj lernis iu(j)n nacia(j)n lingvo(j)n el la hindeŭropaj lingvoj, lernas Esperanton ja pli facile ol tiuj, kiuj neniam lernis iu(j)n nacia(j)n lingvo(j)n el la hindeŭropaj lingvoj.Kiam mi lernis la vorton kamaradon, mi tuj
pensigis pri la hispana vorto camarada. Kiam mi lernis la vorton lundon, mi tuj asociis ĝin kun la franca vorto lundi. Kiam mi lernis Dankon, mi tuj mense ligis ĝin kun la germana Danke, kaj tiel plu kaj tiel plu. Tiele nuligitaj estis multe da tempo parkerigi kaj memorigi multe da Esperanto- vortoj. En 1980, kiam mi tradukis la ĉinan popolrakonton Alfluginta Montokresto en Esperanton; mi ne sciis, kiel mi
devas traduki la ĉinan vorton 罗汉 en Esperanton kaj nenie povis ĝin konsulti. Mi riskeme pliigis la Esperanto-finaĵon o post la angla vorto arhat. La rakonto aperis en la japana Esperaanto-revuo Dua Buso en 1982. Fakto
pruvis, ke la vorto arhato, riskeme uzita de mi, ja estas prava; sed tamen bone ellerni Esperanton kaj atingi la liberan aplikadon de ĝi estas malfacile, por kio oni devas legi kiel eble plej multe, devas lerni diligente, devas kapti ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon.Ĉina antikva poeto Du Fu diris:”Traleginte pli ol 10,000 volumojn da libroj, oni skribas kiel kun la dia kapablo.” Legi povas altigi bonedukitecon de la homo,kulturi noblajn sentojn de la homo, igi la homon saĝa kaj sagaca, akiri novajn sciojn ripetante tion, kion oni lernis, plialtigi la kapablon de legado, skribado, aŭskultado, parolado kaj tradukado kaj altigi la totalan nivelon de Esperanto. Mi ofte metas libron aŭ gazeton, vortaron, kajeron kaj globokrajonon ĉe mia litkapo. Ĉiu vespere, kiam mi enlitiĝas,unue mi legas iomete da libro aŭ
gazeto, farante noton. Estas ekstraktataj renkontitaj novaj vortoj kaj de mi ŝatataj frazoj, ekzemple, “ Sekve de la peko, afliktoj estus por ni pordo al pli alta vivo:vere, ni rigardus ilin kiel necesan parton de la feliĉo.” el <PRO IŜTAR> p. 45…. Kiam mi sentas laceta, unue mi ripetetas la noton kaj poste mi kuŝiĝas dormi. En la sekva mateno, post kiam mi ellitiĝas, unue mi denove ripetetas la noton,poste mi faras la aliajn. Tage mi strebas trovi tempon por legi. Mi legetas sur haltejoj, en busoj, antaŭ kunvenoj, dum la starado en vico, irante aŭ intertempe de kuirado eĉ post vekiĝo meznokte. Oni devas persisti legi ĉiutage. Se oni povus trovi tempon, oni devas legi pli multe. Se oni estas tre okupita kaj ne povus trovi multe da tempo, do oni legu malpli multe. Estas bone, eĉ se oni legas kelkdeko da minutoj eĉ dekkelke da minutoj tage. Oni nepre ne povus kiel proverbo diras:”fiŝkapti dum tri tagoj kaj sekigi la retojn dum du tagoj” legi kelke da tagoj kaj halti legi por kelke da tagoj. En lernado same kiel en la navigado kontraŭ fluo,kiam oni ne progresas, oni malprogresas; tiel oni nepre devas persisti legi longtempe, la tutan vivon.
La radikajn vortojn, ekzemple, manĝon, floron, doloron, tempon,koloron kaj aliajn, prefiksojn, ekzemple, bo-, ek-, eks-, dis-, ge-, kaj ceterajn, sufiksojn, ekzemple, -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, kaj tiel plu, neesperantajn prefiksojn kaj sufiksojn, kiuj devenas de la latina, greka kaj aliaj naciaj lingvoj kaj radikojn, kiuj ne povas esti uzataj sole, ekzemple, a-, ab-, bi-, bio-,ciklo-, -ac-, -al-, -algi-, -ator-, -stomi-, avi el avikulario, bibli(o) el biblioteko , kser(o) el kserodermo, ksil(o) el ksilofono, sen el senato , sol el solarizi kaj aliajn oni devas strebi scii parkere kaj firme memorigi. Mi ŝatas tian laboron. Mi kolektis ĉirkaŭ 100 vortojn kun –it-,ekzemple,rinito… kaj pli ol 50 vortojn kun (-)lit-,ekzemple,litoskopo, aerolito,….Tio estas treege utila por plikvantigo de poseditaj Esperanto-vortoj.Por faciligi la memorigon de Esperanto-vortoj, oni ne devas parkerigi la vortojn sen kompreno; sed devas analizi kaj povas sekci la vortojn. La vorton gastroenterostomion se oni memorigas sen kompreno; do oni eble pensas, ke ĝi estas tre longa kaj malfaciligas memorigon de ĝi. Sed tamen se oni povas analizi kaj sekci ĝin kaj scias, ke gastro signifas stomakon, entero signifas inteston, stomi signifas anastomozon, gastroentero estas la radiko de la vorto, stomi estas sufikso kaj o estas la substantivo-finaĵo; do oni faciligas la memorigon de la vorto. Por ke mi mem plifaciligu la analizon, sekcon kaj memorigon de Esperanto-vortoj, mi kolektis ĉirkaŭ 1,000 prefiksojn, sufiksojn inkzuzive de neesperantajn prefiksojn, sufiksojn kaj radikojn, ne sole uzatajn, kaj kompilis vortareton (manuskripto) por mia propra referenco, ekzemple:
a- 无,不,非
atonala 无调的
acikla 无环的
acefala 没头(脑)的,
afonio 【医】失音症
在元音和h前用an-
anarkismo 无政府主义
anonima 无名的
anoksio 【医】 缺氧症
analgezio 【医】 痛觉缺失
analfabeto 文盲
anenimo【医】贫血
anelektra 不起电的
anhidra 无水的
…
Mi mem pensas, ke ĉi tio estas tre utila por la sekco, plilarĝigo kaj memorigo de Esperanto-vortoj. Mi jam estas pli ol 70-jaraĝa. Mi kredas, ke por mi, maljunulo, la lernado de Esperanto ne nur plialtigas mian Esperanto-nivelon sed ankaŭ prokrastas la malfortigon de la cerbo, kio estas trafi du birdojn per unu ŝtono.Esperanton mi daŭrigos lerni, nur se mi vivos.
Ji Yingeng
(1)Liu Huozi naskiĝis en Taishan, Guangdong en 1911. Li, meminstruito, ĵurnalisto-eldonisto kaj poeto, aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en decembro 1956 kaj estis difinita por vicĉefredaktoro, redaktoro-ekzamenisto de la Shanghai-a branĉo de la Granda Enciklopedio-eldonejo de Ĉinio en 1978. Li estis honora membro de la konsilantaro de ĈEL kaj iama honora prezidanto de la Shanghai-a Esperanto-Asocio. Li mortis de malsano en Shanghai en 1990. Lia ĉefverko estas la kolekto de raportaĵoj Kune kun la plej amindaj personoj.
|