About this blog

  • 12 posts
  • 3 984 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 11, 2009

BELA MONTURBO CHONGQING

        BELA MONTURBO CHONGQING

  La centra distrikto de Chongqing kuŝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Yangzi kaj Jialing. Ĝi estas konstruita sur monteto. Chongqing estas konata kiel Monturbo”, ĉar ĝiaj vojoj kaj domoj estas sur krutaj montetdeklivoj. Ĉiuvespere aperas ĉarma bildo kun milionoj da lamplumoj el domoj.

  La unikaj ĝardenoj en Eling-parko, la diversaj floroj sur Nanshan-monto kaj la belaj Norda kaj Suda Termofontoj formas ĉarman pejĝzaon de la monturbo.

  Korme, la vidindejoj en Chongqing, kiaj la Furong-kaverno. Shibaozhai, la Tri Montgorĝoj ĉe Yangzi-rivero kaj la Tri Malgrandaj Montgorĝoj ĉe Daling-rivero estas fame konataj tra la mondo.

Published at 21:13 ( 0 comments / 214 visits )
This post is public

July 11, 2009

PRI CHONGQING




              PRI CHONGQING

  Chongqing situas en la orienta parto de la sudokcidenta Ĉinio.

Oni povas ŝipe veturi kontraǔflue laǔ Yangzi-rivero al la urbon de

Shanghai 2500 kilometrojn. Samkiel BeijingTianjin kaj Shanghai.

Chongqing estas municipo rekte sub la centra registaro. Chongqing

havas sub si 40 distriktojn, guberninivelajn urbojn kaj guberniojn,kun

la areo de 82000 kvadrataj kilometroj kaj 30 milionoj da loĝantoj ( el

kiuj 6 milionoj loĝas en la urbaj ditriktoj ). La klimato de la urbo estas

subtropika. Ĝia jara averaĝa temperaturo estas 18°c, la

pluvkovanto-1000 milimetroj kaj la humideco-79 %eĉ vintro ĝiaj

plantoj verdas.

 La kvar sezonoj de Chongqing estas karakterizataj per frua

printempo, varmega somero, pluvabunda aǔtuno kaj varmeta

vintro. Ĝia plej bona vetero estas en aprilomajoseptembro

kaj oktobro.

Chongqing-anoj kaj esperantistoj estas tre amikemaj, ni varmege malfermas
niajn brakojn al vi.



Bonvenon al Chongqing!


Published at 21:07 ( 1 comment / 457 visits )
This post is public

December 26, 2008

Bondezirojn al ĉiuj geamikoj

1
1


Bondezirojn al ĉiuj geamikoj





Okaze de la Novjara Festado, mi elkore bondeziras al vi kaj al via tuta familio ĝojajn, feliĉegajn kaj sanajn en la Novjaro 2009!



Samtempe mi elkore bonvenu vin al Chongqing. Niaj urbanoj estas tre amikemaj kaj gastemaj.



Bonvenon al vi en Chongqing!



Published at 16:21 ( 0 comments / 365 visits )
This post is public

September 1st, 2008

BONVENON AL CHONGQING!

Se vi volus labori en nia urbo Chongqing, kaj se vi volus fari komercon en nia urbo Chongqing, bonvolu skribi al mi.

Mia retadreso estas; cqesperantisto@163.com



Published at 07:57 ( 0 comments / 301 visits )
This post is public

August 28, 2008

NI SUKCESE OKAZIGIS LA 2008-an ESS-on EN CHONGQING

Je la 23a ĝis la 27a de aŭgusto, Ni sukcese okazigis la 2008-an Esperantistan Someran Semajnon en Chongqing de Ĉinio. Pli ol 53 esperantistoj partoprenis tiun ĉi renkontiĝon en Chongqing,

Ni ĝuu Esperanton!
Ni uzu Esperanton!
Ni vivas en Esperanto!

Vizitu miajn fotoalbumojn pli ol 300 fotojn.

Published at 14:54 ( 1 comment / 170 visits )
This post is public

August 21, 2008

POST DU TAGOJ NI INAŬGUROS LA 2008-AN ESS-ON EN CHONGQING

Nuntempe, ĉiuj aferoj de la 2008a ESS jam estis pretaj kaj post du tagoj ni inaŭguros tiun ĉi renkontiĝon.
Esperantistoj preskaŭ 52 personoj renkontiĝos en Chongqing per unu semajno, Ili estas el Hubei, Jiangsu,Shanxi, Jiangxi, Guizhou, Sichuan kaj Chongqing provincoj....

Se vi havus gratulan mesaĝon, sendu al cqesperantisto@163.com Dankon!

Lernu Esperanton!

Ni ĝuu Esperanton!

Ni uzu Esperanton!

Ni vivas en Esperantujo!

Published at 17:43 ( 0 comments / 138 visits )
This post is public

August 13, 2008

2008 Esperantista Somera Semajno okazos en Chongqing, Ĉinio

              Invitilo  3 

2008 Esperantista Somera Semajno okazos en Chongqing, Ĉinio

De la 23-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2008 okazos en Chongqing de Ĉinio Esperantista Somera Semajno kun la temo "ESPERANTISTOJ, KORO ĈE KORO".

La ĉefaj programeroj estas “DEKLAMADO DE HUMORAJ RAKONTOJ EN ESPERANTO”, prezentado de Ĉina Kongfuo (Ĉina Uŝuo), Taiĝiĉuan kaj kantoj de Esperantoj, vizitado al temploj, antikvaj urbetoj, Dazu-a ŝtona kavernaro, la Tri Montgorĝoj de Yangzi-rivero ktp.

Kontaktu kun

Yuan Ailin: Tel.: 0086-013508371998, 0086-023-63830201, Retpoŝto: Cbsy2004@163.com

Zhao Dezhi: Tel.: 0086-013002364815, 0086-023-62901571, Retpoŝto: cqesperantisto@163.com

Gong Yinbi: Tel.: 0086-023-63854233, 0086-023-63606636

 

Programeroj de 2008 Esperantista Somera Semajno de Chongqing

          (CQESS 2008)

Titolo:2008-a Esperantista Somera Semajno de Chongqing

Temo: “ESPERANTISTOJ, KORO ĈE KORO”

Tempdaŭro: 5 tagoj, de la 23-a ĝis la 27-a de aŭgusto, 2008

Laborlingvo: Esperanto

Plano de agadoj

1. Interkonatiĝa vesperkunveno

2. Inaŭgura kaj ferma solenoj

3. Deklamado de humoraj rakontoj en Esperanto.

4. Prezentado de Ĉina Kongfuo (Ĉina Uŝuo), Tajĝiĉuano, kaj kantoj.

5,Vizito al Malnova loĝejo de Verda Majo.

6,Unutaga vizito al nova urbo Chongqing

7. Spektado al la bela noktpejzaĝo de Chongqing per ŝipo sur Yangzi kaj Jialing riveroj

8. Vojaĝvizito al la mondfamaj Tri Montgorĝoj sur Yangzi-rivero kaj la Tri Malgrandaj Montgorĝoj sur Daling-rivero.

9. Vizito al Budhistaj kaj Taoistaj temploj

10, Vizito al la antikva urbeto Laitan en Chongqing.

 

          Bonvenon al Chongqing!

Published at 06:22 ( 2 comments / 201 visits )
This post is public

August 9, 2008

MI FARIĜIS VOLONTULO AL LA TERTREMAJ REGIONOJ

 

Posttagmeze je la 2:28a horo de la 12-a de majo 2008, la grandega kaj fortega tertremo de magnitudo de 8.0 okazis en Wenchuan de Ĉinio. Multe da homoj estis mortigitaj kaj multe da domoj falis de la tertremo. Nia urbo Chongqing estas proksima de la tertrema centro Wenchuan nur 230 km-oj laŭ rekta linio.
 
Multe da soldatoj, policistoj, kuracistoj kaj volontuloj rapide iris al la tertremaj regionoj por doni urĝan savon al la vunditaj personoj. Ankaŭ mi fariĝis volontulo per 15 tagoj kune kun miaj amikoj, kiuj estas samfakaj laboristoj kiel mi.    ,          
 
Ni servis al hospitaloj por kuraciloj ĉe la plej danĝeraj lokoj, kiuj estas vilaĝoj kaj urbetoj Yingxiu de Wenchuan, Dujiangyan, Hanwang de Mianzhu kaj Shifang ktp…  .
En la regionoj, ni renkontis postskuojn de tertremojn, kiujn plej fortecoj estis de magnitudoj de 6.1 ...          
Mi fotis multe da fotojn preskaŭ 300 pecojn, kiujn mi faris 5 partojn.
Published at 19:33 ( 0 comments / 114 visits )
This post is public

July 5, 2008

MIA KAMPARA VIVO DE LA 1970-1979 (1)

 

En la 60-aj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento multe da urbaj lernantoj kaj junuloj laboris en la kamparoj aŭ montozaj regionoj de Ĉinio. Ankaŭ mi estis inter ili. Jen estis granda movado en nia lando, tiam ni obeis la alvokon de la prezidanto Mao Zedong. Pri tio, mi forte memoras ke dum mi vivis en la kamparo la tagoj kaj noktoj. Jen estis neforgeseblaj memoraĵoj dum mia la tuta vivo…
 
Tiam mi estis nur 16 jaraj……  
 
 
Ĝis nun po du jaroj mi revenis al la loko, tie jam fariĝis mia la dua hejmloko.......  
Published at 03:47 ( 0 comments / 126 visits )
This post is public

June 28, 2008

DANKON AL ĈIUJ AMIKOJ

 

 
Saluton al ĉiuj amikoj

Dankon pro viaj zorgadoj!

Mi longe ne povis retumi en la ipernity, ĉar mia komputilo estis difektita de la tertremo. Mi ĝojegas ke antaŭ du tagoj mi iris al la riparejo, ho, mia komputilo denove funkcias. Do mi denove povas skribi novaĵojn kaj prezenti fotojn al vi. Post la granda tertremo, nun niaj ĉiutagaj vivoj iras al kvietaj samkiel antaŭe.

Via ĉina amiko ZHAO Dezhi

cqesperantisto@163.com

 

Published at 17:16 ( 0 comments / 128 visits )
This post is public

May 24, 2008

Mi laborvojaĝis ĉe la tertrema centro Wenchuan

 

En la pasita jaro 2007, mi laborvojaĝis ĉe la regiono Wenchuan, Dujiangyan, Lixian, Beichuan, Mianzhu kaj Maoxian, k.t.p lokoj per kvin monatoj. Tie okazis tertremo de 8.0 je la 12-a de majo 2008.
 
Urbo Chongqing estas proksima de la tertrema centro Wenchuan nur 285 km-oj laŭ rekta linio.
 
Po du jaroj, mi devas laborvojaĝi al la regiono de Tibeto, lastfoje, mi sole iris ĉe la lokoj ekde Julio ĝis la jarfino de 2007, Tie mi fotografis belajn fotojn,
 

Eeble mi  refoje aliros la regiono poste kelkaj tagoj por ...

 
Published at 16:20 ( 1 comment / 185 visits )
This post is public

March 25, 2008

Tibeto estas plej bela loko en la tuta mondo

 

 

Tibeto estas plej bela loko en la tuta mondo

En la bela regiono Tibeto, tien mi kelkfoje laborvojaĝis, jes ĉe la loko la popoloj kaj la lamaoj estas tre amikemaj, sinceraj kaj fervoraj.

Po du jaroj mi devas laborvojaĝi al la bela loko de Tibeto por miaj riparadoj en la hospitaloj aŭ lernejoj (universitatoj), dum mi estis libera en la loko, kaj mi certe vizitis lokajn popolojn kaj templojn de la lamao-ismo (budhismo).

Tien ni vojaĝis kun mia patrino antaŭ ses jaroj, en la Enjue lamao-templo, iu maljuna lamao donacis la senmakulan kaj blankan silk-tukon Hadao al mia patrino, ĉar tiu tago estis ŝia naskiĝtago je la 23-a de junio 2002.   

La silk-tuko Hadao signifas? Ĝi montras kaj donas ĉion bonan al oni (ekzemple; paco, sano, feliĉo ktp. ).

Mi fotografis multe da fotojn en la loko de Tibeto, tien mi estas bone konata!

 

Mi havas amikojn, kiujn estas lamaoj.

Se vi volus vojaĝi al Tibeto, do mi povos gvidi kaj helpi vin pri tio.

Kontaktu min!

 

cqesperantisto@163.com

cqesperantisto.blog.163.com

(  http://espdezo.cc333.com  )

 

 

Published at 07:15 ( 3 comments / 330 visits )
This post is public


( 12 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dezhi Zhao

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...