www.youtube.com/watch

(1967 - Bindi - Nisa - Califano)

Ecco, la musica è finita
Gli amici se ne vanno
Che inutile serata, amore mio
Nascondendo la malinconia
Sotto l'ombra di un sorriso.

Ecco, la musica è finita
Gli amici se ne vanno
Che inutile serata, amore mio
Ho aspettato tanto per vederti
Ma non è servito a niente.

Cosa non darei
Per stringerti a me,
Cosa non farei
Perché questo amore
Diventi per te
Più forte che mai,

Ecco, la musica è finita
Gli amici se ne vanno
E tu mi lasci solo
Più di prima,
Un minuto è lungo da morire
Se non è vissuto insieme a te,
Non buttiamo via così
La speranza di una vita d'amore
Jen, ĉesis la muziko
La amikoj foriras
Kian senutilan vesperon, amato mia,
Kaŝante la melankolion
Sub la ombro de rideto.

Jen, ĉesis la muziko
La amikoj foriras
Kian senutilan vesperon, amato mia,
Mi atendadis tiom longe por vidi vin
Sed neniel utilis.

Kion mi ne fordonus
Por ĉirkaŭpremi vin al mi,
Kion mi ne farus
Por ke tiu ĉi amo
Fariĝu por vi
Pli forta ol iam ajn,

Jen, ĉesis la muziko
La amikoj foriras
Kaj vi lasas min sola
Pli ol antaŭe,
Unu minuto longege daŭras for
Se ĝi ne estas vivita kun vi,
Ni ne forĵetu tiel
La esperon de ama vivo.


Ofendita de malmildaj fidiroj pri lia samseksemo, kiuj malavantaĝe influis lian partoprenon en la konkurso Festivalo de Sanremo en 1961, Umberto Bindi decidis de tiam ne plu konkursi (li denove faros nur en 1996, per la verko "Litoj"), sed li estis plurfoje inter la aŭtoroj de muzikaĵoj verkitaj por aliaj artistoj. Skribita kun Franco Califano [Franko Kalifano] kaj Nicola [Nikola] Salerno,"Ĉesis la muziko" ("La musica è finita") elmontras, kiel kutime por li, belstilajn klasikajn respurojn en sia muzika arĥitekturo, kiuj trafe kuniĝas al melankolie ŝargita teksto. Majstre interpretita de Ornella [Ornela] Vanoni, kiu senmanke metos ĝin en sian repertuaron, la kanzono ne havis tiam grandan sukceson, tamen en la daŭro de la tempo akiris lokon en la komuna memoro. Eta kuriozaĵo: ekzistas ankaŭ anglalingva versio, "Nia Kanzono" ("Our Song"), interpretita de Robert Plant, kiu la postan jaron ekmembros en muzikgrupo destinita al mito, Led Zeppelin.

(eltirita kaj tradukita de la paĝo: www.italica.rai.it/index.php?categoria=musica&scheda=canzone_bindi_musica_finita, aŭtoro: Francesco Troiano)