About this blog

  • 2 posts
  • 1 013 visits
November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 13, 2008

Kanzono: ĉesis la muziko

Se repensi pri sia pasinteco, multaj rekonos en tiuj ĉi vortoj la suferon de nereciproka amo.

read more
Published at 06:00PM ( 0 comments / 342 visits )
This post is public

October 16, 2008

Kanzono: Unu jaro da amo (Mina Mazzini, 1965)

Videbendo en YouTube

Unu jaro da amo

Oni povas fini ĉi tie
sed ĉu vi vere volas
tiel forĵeti
jaron da amo?
Se nun vi foriras
ekde morgaŭ vi scios
kiom unu tago estas longa
kaj malplena
sen mi.
Kaj dumnokte
kaj dumnokte
por ne senti vin sola
vi memoros
viajn feliĉajn tagojn,
vi memoros
ĉiujn miajn kisojn.
Kaj vi komprenos
en nur unu momento
kion signifas
unu jaro da amo,
kion signifas
unu jaro da amo.

Mi scias, ne utilos
kaj vi forlasos min
sed diru, ĉu vi scias
kion ni perdas?
Se nun vi foriras
vi ne retrovos
la konatajn aferojn
vivitajn
kun mi.
Kaj dumnokte
kaj dumnokte
por ne senti vin sola
vi memoros
viajn feliĉajn tagojn,
vi memoros
ĉiujn miajn kisojn.
Kaj vi komprenos
en nur unu momento
kion signifas
unu jaro da amo.
Kaj vi komprenos
en nur unu momento
kion signifas
unu jaro da amo.

(Originalo: www.italianissima.net/testi/unanam.htm)

Originala muziko: Nino Ferrer, teksto: Mogol kaj Alberto Testa, jaro: 1964

Published at 11:40AM ( 1 comment / 178 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mauro Ortelli

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...