| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
Izrael Lejzerowicz
El la Verda Biblio
En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon. Kaj Volapuko
estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa
Mistero diris: Estu lumo! Kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis
Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de
Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj
Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno – unu
tago.
Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis
tiun firmaĵon. Kaj li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis
vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon,
kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la
firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas
ĝojon: vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas
en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Fundamento elkreskigis
verdaĵojn, laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon,
vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem,
en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis
vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi
Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero;
kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la
mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi
lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj
la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno,
la kvara tago.
Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn
kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn
aperigis la vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la
Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante:
Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel
multiĝas ĝis nun). Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj
vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn
vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. Kaj
la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian
internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian
gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo
-n Li kreis ĝin. Kaj la Spirito diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la
verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento.
(Kaj de post tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo) .
Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la
Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito
rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis
vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj
apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li
faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj
la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis,
legante la originalan literaturon , kiun li faris kreante.
I. Lejzerowicz. El la «Verda Biblio». – Budapest, 1978, p. 5-8. Fragmento.
Send a message
Search for members