About this blog

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 28, 08

Malordinara kato

Mi trovis tre malordinaran katon!

Vi nepre devas konatiĝi kun ĝi

Published at 13:59 ( 1 comment / 41 visits )
This post is public

September 18, 08

Litova popola kanto

Litova popola kanto “Bieron” kantata per nun populara ĉe ni stilo “folkŝoko”. Vortoj tre simplaj : “Bieron, bieron, Dio donos bieron.Tra la tuta tago pluvis biero kaj lupoloj neĝis…”

Eble taŭgos tiu kanto por “Octoberfesto” ?

Published at 18:21 ( 5 comments / 51 visits )
This post is public

August 22, 08

Tre plaĉas al mi tiu ĉi kanto

Kial kantoj, melodio de kiuj estas mirinda, havas tiajn sopirojn vortojn?

Published at 18:37 ( 8 comments / 124 visits )
This post is public

August 18, 08

Zoologia ĝardeno aŭ malliberejo?

Antaŭ nelonge mi vizitis unu novan malgrandan

zoologian ĝardenon. Mi vagadis tie, rigardis kaj

miaj pensoj fariĝis pli kaj pli malgajaj…

Ĉu homoj rajtas fondi zoologiajn ĝardenojn?

Ĝi estas ne ĝardeno, sed malliberejo por

bestoj.

Unu virino diris, ke tio estas bona ebleco montri

bestojn al infanoj. Ĉu por tiu cello nesufiĉas

bildoj? Egzistas multege fotoj, faritaj de

profesuloj fotistoj en naturaj kondiĉoj.

Mi faris kelkaj fotoj de tiaj kompatindaj bestoj.

Precipe mi bedaŭras pri linkoj. Ĝi nehavas

eblecon kuŝi sin, ja ĝi estas tre timemaj.

Ĉu katoj jam dubemaj al ĉiuj?

Ĉu por tiu fiera besto taŭgas loko inter kradoj?

Ĉu ĝi ŝajnas feliĉaj?

Kion vi pensas pri zoologiaj ĝardenoj?

Published at 15:20 ( 17 comments / 143 visits )
This post is public

Published at 18:29 ( 2 comments / 54 visits )
This post is public

August 1st, 08

El la Verda Biblio

Izrael Lejzerowicz

El la Verda Biblio

En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon. Kaj Volapuko

estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa

Mistero diris: Estu lumo! Kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis

Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de

Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj

Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno – unu

tago.

Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis

tiun firmaĵon. Kaj li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis

vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon,

kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la

firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.

Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas

ĝojon: vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas

en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Fundamento elkreskigis

verdaĵojn, laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon,

vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem,

en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis

vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi

Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero;

kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la

mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi

lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj

la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno,

la kvara tago.

Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn

kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn

aperigis la vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la

Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante:

Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel

multiĝas ĝis nun). Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj

vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn

vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. Kaj

la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian

internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian

gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo

-n Li kreis ĝin. Kaj la Spirito diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la

verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento.

(Kaj de post tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo) .

Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la

Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito

rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis

vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj

apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li

faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj

la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis,

legante la originalan literaturon , kiun li faris kreante.

I. Lejzerowicz. El la «Verda Biblio». – Budapest, 1978, p. 5-8. Fragmento.

 

 

Published at 18:18 ( 0 comments / 66 visits )
This post is public

July 31, 08

TRUMPETO

Hodiaŭ mi ekaŭdis muzikon de trumpeto, per

kiu ludis Chris Botti. Tiu muziko fascinis min. Kaj

mi volas prezenti al vi ...

 

Published at 17:29 ( 2 comments / 59 visits )
This post is public

July 14, 08

LETERO

Dum BET - 44 mi konatiĝis kun la fama verkistino esperantistino Inita Tamoŝiuniene.Al mi tre ekplaĉis ŝia verso "Letero". Ŝi permesis al mi publiki ĝin ĉi tie kaj mi volonte prezentas ĝin al vi ĉiuj.

 

LETERO

 

Ĝi venis.

Ĝi venis ne plu atendita

Letero de homo

Duonforgesita.

Paper’ ordinara

La manojn bruligas,

Per ĉiu linio

La koron tremigas.

Sen dolĉaj vortaĉoj,

Sen pompaj konfesoj

Kaj dube necesaj

Banalaj promesoj,

Estanta samtempe

Prozaĵo kaj verso –

Letero – eksplodo,

Letero – renverso,

Letero,kaŭzanta

En kor’ fulmotondron…

 

 

Jen kuŝas sur tablo –

 

Atendas respondon.

Published at 19:07 ( 9 comments / 156 visits )
This post is public

June 24, 08

Dancu aŭ gimnastiku!

 

Garifildo  invitas fari  paŭzeton  dum viajn laborojn kaj vi 

povos  ĝojkrii  "  I  FEEL  GOOD! "

Obeu katon, ĝi estas saĝulo

Published at 07:58 ( 5 comments / 161 visits )
This post is public

June 9, 08

EURO2008

 

 

Hodiaŭ piedpilko estas tre populara kaj aktuala temo.

Pro kiaj kaŭzoj homoj tiel ŝatas ĝin? Mi trarigardis malnovajn filmetojn el YouTube kaj admiris. Kiom da homoj sentoj – ardo, pasio, inĝenieco, stulteco, kloŭnado…Kia aktorado!

Mi nur nekomprenis, kial viroj preparante spekti matĉon nepre provizas pri biero?

 

 

Published at 18:31 ( 10 comments / 233 visits )
This post is public

March 17, 08

Kato muzikisto

 

Tiu tre talanta kato mi trovis en YouTube.Mi pensas, ke egzistas en Ipernity pli multe de katamantoj.

© Published at 20:10 ( 7 comments / 364 visits )
This post is public

March 3rd, 08

Rideto

Mia amikino trovis unu versaĵo.Ĝi estas malnova, tamen mi pensas, tre  grava.

Rideto kostas nenion


Sed ĝi metas ĝojon en la koron


Ĝi riĉigas tiun, kiu ĝin ricevas


Sen malriĉigi tiun, kiu ĝin donacas


Ĝi daŭras nur momenton


Sed ĝia memoro kelkfoje estas eterna


Neniu estas tiom riĉa, ke li ne bezonas ĝin


Neniu estas tiom malriĉa, ke li ne meritas ĝin


Ĝi kreas feliĉon hejme


Gi estas signo de amikeco


Rideto donas ripozon al la estulo


Rekuraĝigas la plej senkuraĝan


Ĝi estas nek aĉetebla, nek pruntedonebla, nek ŝtelebla


Ĉar ĝi estas valora


Nur ekde kiam ĝi estas donacata


Kaj se vi iam renkontas iun,


Kiu ne plu scipovas havi rideton


Estu bona, donacu al li la vian,


Ĉar neniu tiom bezonas rideton


Kiom tiu, kiu ne scias donaci rideton


Al la aliuloj

                       

                                Aŭtoro ne konata

 

 Neniam estos tro multe ridetoj!

© Published at 19:25 ( 7 comments / 367 visits )
This post is public


( 12 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Zefirina