Esperanto-Asocio de Britio (EAB) permesis publikigadon en la reto, anonima volontulo skanis la ĉ. 450 paĝojn, Edmund Grimley Evans afiŝis ilin kiel foto-pdf de 26 MB, Despero faris ĝin traserĉebla kiel tekst-pdf de 12 MB: Jen la vortaro Esperanto-angla de Montagu Butler de 1967 je via dispono. Dankon kaj gratulon al ĉiuj kontribuintoj de la elektronika versio!

Ĉu vortaro pli ol 40 jarojn aĝa ankoraŭ taŭgas?

Jes!

Jes, se temas pri la baza, klasika vort-stoko de Esperanto (pri la anglaj tradukoj mi ne kapablas juĝi). Ni rigardu ekzemplon:

EKSPLUAT-i (-n), exploit (w.s.). 1 Cultivate, manage, run, work. ~i bien- (fervoj-minej-)on. 2 draw profit fm, make use (the most) of, take advantage of, turn no account, utilize for o'o ends, ~i cirkonstanc-(hom-land-talent)on. 3 (a. ~aĉi, fi~i), take unfair advantage of, trade upon, sweat. ~isto, sweater. El~(Tro~i) (trouzi), exhaust, wear out. ~~i pacienc-(ter-)on. Cp profit, utilig.

Tuj ni vidas, ke la Butler-vortaro estas inform-riĉa, sed ja defias la konsultanton pro la multaj mallongigoj por densigi la presitan version al "nur" ĉ. 450 paĝojn. Jen la sama artikolo en klar-teksto, t.e. kun la mallongigoj malŝlositaj:

ekspluat-i [oficiala vorto] (ion), exploit (wide sense). 1 Cultivate, manage, run, work. ekspluati bienon, fervojon, minejon. 2 draw profit from, make use (the most) of, take advantage of, turn no account, utilize for own's one ends, ekspluati cirkonstancon, homon, landon, talenton. 3 (also ekspluataĉi, fiekspluati), take unfair advantage of, trade upon, sweat. ekspluatisto, sweater. elekspluati, troekspluati) (trouzi), exhaust, wear out. elekspluati, troekspluati paciencon, teron. Compare profiti, utiligi.

La majuskloj en la artikol-titolo (EKSPLUAT-) do signifas "oficiala vorto" (nia ekzemplo pli precize el la 2-a Oficiala Aldono). Se krome asterisko estas aldonita, majuskloj signifas "el la Universala Vortaro de 1893". Pli bone estus normala usklado kaj indiko de la Fundamenteco aŭ oficialeco per alia rimedo (ekzemple per malgrandaj ciferoj kiel en PIV). (Ne-) transitiveco de la esperanta vorto estas indikita per "(-n)". Sekvas la plej ĝenerala traduko: "exploit" kaj poste pliaj dekdu (!) eblaj anglaj tradukoj laŭ la cirkonstancoj. Kunmetaĵoj same troveblas (~isto, el~i, tro~i) kiel ekzemplaj frazeroj (~i bienon ktp. naŭ ekzemploj!), preskaŭsinonimoj (trouzi) kaj referenco al signife similaj vortoj (profiti, utiligi). Ĉio tio ŝajnas al mi tute trafa, helpa kaj ĝusta. Ni komparu kun la vortlistoj (mise nomita "konciza vortaro") de Wells 1969/2010:

ekspluat/i exploit

And that's it ĉe Wells. Sentaŭga, nehelpa, misgvida nur. Kion ni trovas en PIV 1970, 2002, 2005?

1. ekspluati minejon, fervojon, fabrikon, bienon, firmon, gazeton; laboroj estas ekspluataj.

2. ekspluati sian influon al la princo, ~i la publikan scivolemon, ies paciencon, indulgon; ~i sian venkon.

3.ekspluati kompatindajn laboristinojn, la proletaron, ekspluata popolo, ~i situacion.

Sekvas referencoj al elsuĉi, senplumigi (!) kaj vampiro (!!). Kiel kunmetaĵoj PIV notas ~o, ~ado, ~anto, ~ebla, ~isto kaj konfid~o.

La distanco inter ambaŭ ne estas tre granda. La substrekitajn ekzemplojn ambaŭ havas, kelkaj pliaj estas en PIV, kelkaj aliaj en Butler (PIV: situacio, Butler: cirkonstancoj). Fine ni ankoraŭ rigardu modernan vortaron, nome tiun de Krause 1999. Kiel PIV ĝi krome havas elsuĉi kaj aldone ekscesa ekspluato (el ekologio, ekzemple de tropikaj praarboroj, de la maroj pro troa fiŝ-kaptado ktp.) kaj la marksisman "la ekspluatado de la homo per (aŭ fare de) la homo". Kromaj kunmetaĵoj apud la PIV-aj estas ~aĵo kaj ~indeco, ambaŭ el la fako de min-ekspluatado.

Resume ni do vidas, ke eĉ post preskaŭ duona jarcento la Butler-vortaro estas tute fidinda, taŭga kaj detal-riĉa pri "klasika" vorto kiel "ekspluati".

Ne!

Evidente la mondo-scio kaj temoj de Butler estas tiuj de la 1960-aj jaroj. Vane ni do serĉos ekzemple vortojn el la fakoj ekologio aŭ komputiloj. La plej moderna termino el la fako aviation / avioj estas "sputniko".

Kaj la angla kaj Esperanto dum la lastaj jardekoj konsiderinde ŝanĝiĝis. Se ni perkomputile serĉas "peep show" ni trovas

dioram-o, diorama, peep-show. Cp panoram.

La nuna prefera skribmaniero en la angla estas aŭ peepshowpeep show (sen la streketo), sed ni certe ne tradukus ĝin per dioramo (Vikipedio proponas "seksgapejo").

Pri tiaj "modernaj" vortoj Butler evidente ne helpas.

Atentu!

En kelkaj kazoj Butler surbaze de Plena Vortaro 1934 rekte kontraŭas modernan (PIV-an) uzon. Vidu la konatajn ekzemplojn de "ofendi kontraŭ leĝo (regulo)" (nuntempe malrekomendinda) kaj la formon "gleĉero" (nuntempe "glaĉero").

Resumo

Jes, por klasika kaj ne tro faka Esperanto oni povas daŭre profite uzi la malnovan Butler-vortaron, sed oni faru ĝin saĝe kaj konsciu pri ĝiaj limigoj. Oni probable bezonos iom da paciencon por hejmiĝi inter la multegaj mallongigoj. Facile konsultebla vortaro ĝi ne estas.

La elektronika versio

La senkoste elŝutebla versio estas bona, mislegoj de la OCR-programo surprize maloftaj. Oni devas iom alkutimiĝi al senc-hava serĉado. Je "ami" oni ekzemple devas serĉi per "am-i" kaj senprobleme ĝi trovas "*AM-i" (kaj deklam-i ktp.), do ignoras la uzklecon. Post savado de la pdf al la komputila disko eblas marki kaj kopii artikolojn aŭ pecojn (ne eblas rekte kopii pecojn el la reto) [2].

Ĉu estonta prilaboro?

Ĉu indas ankoraŭ prilabori la Butler-vortaron? Miaopinie jes. En unua paŝo oni povus pure formale malŝlosi grandan parton de la uzitaj mallongigoj, ekzemple je ludo: "ŝakludo gm of chess" ⇒ "game of chess". Limigo de pres-paĝoj ne plu gravas kaj traserĉeblo multe pliboniĝus (probable neniu serĉus je "gm" por trovi "game"). Parte tion oni probable povos fari aŭtomate (o'o ⇒ one's own). Poste eblus iom post iom aldoni "novajn" vortojn laŭ la ekzemplo de la prilaboro de la Granda Vortaro Esperanto-Franca de G. Waringhien. Prov-cele mi faris tion pri duono de p. 90 (dinastio ĝis diplomatio) tie ĉi.

La bazo nun ekzistas, dank'al la laŭdinda laboro de la supre menciitaj kontribuantoj. Dankon al ili denove.

-----

[1] Wells, John. [Pri Butler. Esperanto-English Dictionary ]. En: Esperanto (UEA) 1967/10, p. 140. Pliaj recenzoj:

  • N.B. [= Bartelmes, N.] (1968). [Pri Butler, M.C. Esperanto-English Dictionary ]. Sennaciulo 1968/4, p. 39
  • Gregor, D.B. (1967). Brita Esperantisto 736, p.165-167 (1967).
  • Hoog, H.A. De (1967). Dia Regno 1967/12, p. 12-13.
  • Mangold, M. (1968). Butler kaj la lingvistiko. [Pri Butler. Esperanto-English Dictionary ]. Okcident-Germana Revuo 1968/6, p. 46.
  • R.R. [Reto Rossetti] (1967). [Pri Butler. Esperanto-English Dictionary ]. HdE 1967/11, p. 4.

[2] Tiu frazo ŝanĝita laŭ la malsupra diskuto.