Miaopinie ViVo teknike estas simpla, sed plaĉa kaj efika. Per unu ago eblas serĉi samtempe en la kvin nomitaj retaj vortaroj. Ke laŭ mi kaj ReVo (baze de 1934), kaj Vikipedio ĝenerale neniel estas fidindaj fontoj, ne estas la kulpo de ViVo - eĉ se efikas strange, ke ViVo asertas "Multaj [de ViVo proponitaj vortoj] meritos la eternan vivon kaj eniros la paradizon por la vortoj, tio estas la ReVo (Reta Vortaro) de Esperanto. Tia strangaĵo pruvas nekonon de esperanta leksikologio. Ĉu la programistoj iam aŭdis pri PIV?

Kion pri la enhavo? Mi hazarde elektis la lastan artikolon 807 pri string quartet. La baza enskribo de 2011-01-12 estas

eokorda kvarteto - kordkvarteto - kordokvarteto
Difino

Muzikaĵo por kvar kordinstrumentoj, plej ofte du violonoj, aldo kaj violonĉelo.

Fakomuziko
Rilatas806:korda kvarteto;kordkvarteto;kordokvarteto - 808:arĉa kvarteto;arĉkvarteto - 809:arĉa kvarteto;arĉkvarteto
deStreichquartett
enstring quartet
Diskuto[Edmundo] +eo +eo +eo +Difino +Fako
[Fajrereto] +Diskuto
Efektive tiuj muzikiloj estas ne kordaj, sed, pli ĝuste, arĉaj. (Korda estas ankaŭ gitaro.)
[Edmundo] +Diskuto
Ili ja estas "kordaj", sed ankaŭ "arĉaj", do oni devas elekti. Kiel oni elektu? Eble oni evitu "arĉ-", ĉar ĝi tro similas al "aĉ-" ...

2011-01-12 17:30:57

frquatuor à cordes

La strukturo do estas simila al la iama "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko, 1992) de Ak. Rüdiger Eichholz: esperantaj terminoj, difino, fako, referencoj al simil-sencaj vortoj, tradukoj al germana (de), angla (en), franca (fr), diskuto kaj lasta dato de prilaboro. Nepre mankas la pekoteka kampo "fontoj". Tio ne estas banalaĵo. La artikolo klare montras, ke la unua (angla) aŭtoro "Edmundo" opinias, ke "string quartet" estus "virga" nocio, neniam jam traktita dum la 125-jara historio de Esperanto. Kio evidente - kaj konstateble dum eĉ ne du minutoj - estas malĝuste.

Unue ni do simple serĉu en PIV 2002 / 2005 je "kvarteto". Strange ni trovas artikolon "kvarteto Vd. kvar". PIV do opinias, ke kvarteto estus pluformaĵo de kvar (!?). Apenaŭ defendeble, ĉu ne? Pli ĝuste propra radiko [1]. Je kvarteto ni trovas:

kvarteto (Z) [Muziko] 1 Verko por kvar voĉoj aŭ kvar instrumentoj. 2 Grupo de kvar personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.

Laŭ Edmundo la specifa kvarteto ludata per arĉ-instrumentoj temas nur pri "muzikaĵo", ne ankaŭ pri la kvar muzikistoj. Ĉu intenso? Ĉu pretervido? Ĉu nekono? Ĉu tropigremo rapide kontroli en PIV, kiu malgraŭ ĉiuj eblaj kritikoj tamen reprezentas 80-jaran tradicion de Esperanto?

Laŭ PIV do Zamenhofa. La Zamenhof-Radikaro de Eugen Wüster (1927) tuj montras la trovlokojn: La Jürgensen-vortaro Esperanto-Germana (1904, 1907), la Germana-Esperanta kaj la Esperanto-Rusa (1910). Wüster en 1927 cetere notas ĝin sub kvartet-, ne sub kvar kiel PIV. Pri la grado de Zamenhofeco vd. la diskuton pri pizango.

Ĉiukaze nenio en PIV pri la specifa kvarteto, ludanta plej ofte per "du violonoj, aldo kaj violonĉelo". Se PIV - baze la stato de la 1960-aj, silentas, ni do serĉu en modernaj vortaroj. Kaj ĉar komforte ViVo donas la germanan tradukon, do en la Granda Vortaro Germana-Esperanta de Krause 2007. Ĝi havas:

Streichquartett n [Muziko] arĉ-instrumenta kvarteto

Ĉu Edmundo pretervidis tion? Ĉu intenso? Ĉu nekono? Ĉu tropigremo rapide kontroli?

Se la profesia leksikografo Krause havas "arĉ-instrumenta" ni povas esti preskaŭ certaj, ke li ne inventis ĝin, sed (kritike) transprenis el la literaturo aŭ el pli fruaj vortaroj. Tio estas senc-hava, ĉar nur tiel ekestas iu tradicio, iu interkonsento pri signifo kaj kompreno. Se ne tute netaŭga, tiajn vortojn por konkretaj objektoj Krause transprenis el la Esperanta Bildvortaro (EB 1988), prilaborita dum 25 jaroj de dekoj da kunlaborantoj sub la gvido de Rüdiger Eichholz. Kaj malmulte surprize, sub bildaro 302, 1-27 ni trovas "arĉ-instrumentoj" kiel specifa subgrupo de "kord-instrumentoj" (302, 1 = violono, 302, 16 = violonĉelo, 302, 27 = aldo (aldviolono) ).

Se EB 1988 havas ĝin kaj ne eksplicite indikas, ke ĝi estas nove forĝita, ni povas esti preskaŭ certaj, ke ĝi transprenis ĝin el pli fruaj verkoj. Kaj tiel estas, fonto estas la Muzika Terminaro de M.C. Butler kaj F. Merrick de 1944, repr. 1992. La diskuto "Kiel elekti inter kordaj kaj arĉaj?" do estas bubeca. La respondo estas: laŭ la almenaŭ 65-jara tradicio de Esperanto. Tre bedaŭrinde, Edmundo, ke vi ne konas fakan Esperanton, sed kial semi dubojn, ripetadi jam delonge deciditajn demandojn, kvazaŭ Esperanto estus malplena folio sen generacioj de pripensoj de la ĉiam samaj demandoj?

Ho, ĉiam tiuj malnovaj vortaroj? Tiom enua la ĉiama foliumado (sed, he, knabo, se vi ne ŝatas tion, kial vi okupiĝas pri terminologio?). Nu, bone, por la generacio klak': Elŝutu la Grandan Vortaron Esperanto-Ĉeĥan de Hron (8-a eld. 2010) kaj per SHIFT-F vi trovos la samon: arĉinstrumentisto, arĉinstrumento, arĉinstrumenta orkestro - cirkusový orchestr, krome arĉinstrumenta koncerto k.a. Kio? La ĉeĥa estas al vi tro - nu ... ĉeĥa? Provu la danan de Bick / Larsen: strygekvartet - arĉa kvarteto. Ĉu tro malgranda lingvo? Ĉu la rusa sufiĉa? "arĉa kvarteto" en la Granda Esperanta-Rusa Vortaro (ĝis nun nur literoj A-B).

Jes, sed la vortaro de Wells ja havas

string ŝnur(et)o, ~i; (mus) kordo; ĉeno; surfadenigi; ~ bean fazeolo

Jes, kara, sed Wells estas damna fuŝlibro. Nur ĉar string estas tradukinda per kordo, tio ne signifas, ke string quartet estu tradukita per io kun kordo. Jes, falsa amiko por angloj. Jes, ĉiuj aliaj infanoj ankaŭ estas feliĉaj. Nu, arĉinstrumentoj, ĉar oni diras tiel dum duono de la ekzisto de Esperanto.

Ĉiuj kombinoj de kord- kun kvarteto estas malprecizaj, kontraŭ-klasikaj, nekomprenaj, nesciaj, ĝenaj, ne-modelaj, bubecaj.

Kaj tiel - plejparte - bedaŭrinde estas ViVo: Teknike bona, laŭdinda, agrabla, enhave fuŝa, subnivela, diletanta, nescia, ignorinda.

-----

[1] La klarigon pri tiu PIV-a artikolo ni trovas sub jena alia:

-tet/ [muziko] Sufikso, kiu, aldonite al la numeraloj (precipe ekde 4), ebligas kunmeti nomojn, signifantajn: 1 komponaĵon konsistantan el la dirita nombro de partoj aŭ por la dirita nombro de ludantoj; 2 la ludantaron mem: kvarteto, kvinteto, sesteto, septeto, okteto ⇒ solo, dueto, terceto.

Tiu ideo ankaŭ baziĝas sur la Muzika Terminaro de Butler 1944 / 1992, p. 19. Sed tie ĝi estas pli radikale skemisma:

"Aldonante la silabon tet al la numeraloj, oni ricevas la serion *unuteto, *duteto, *triteto, kvarteto, kvinteto, *sesteto, septeto, *okteto, *naŭteto, kun signifo (a) Muzikaĵo konsistanta el la dirita nombro de partoj, aŭ por la dirita nombro da ludantoj; (b) la ludantoj mem. Ekz., kvarteto = muzikaĵo kvarparta, aŭ por kvar ludantoj; aro da kvar ludantoj aŭ kantistoj. ...".

Kiel oni vidas, PIV 1970, 2002, 2005 estas preskaŭ vort-identa kun Butler 1944 (en la dua signifo nur "la ludantaro" anstataŭ "la ludantoj"), Miaopinie nur estas demando de stilo aŭ gusto, ĉu oni uzas la skemisman unuteto aŭ la eleksterisman solo, ĉu dutetodueto, ktp. La asterisko ĉe Butler 1944 indikas "vorto ne jam trovebla en la literaturo".

-----

Kial tiu emo al "korda kvarteto", kalkeo, paŭsaĵo de la angla string quartet? Laŭ Vikipedio "arĉ-instrumento" en la angla estas bowed string instrument, en la hispana instrumento de cuerda frotada, en la franca instrument à cordes frottées kaj simile en aliaj latinidaj lingvoj (ekzemple okcitane instrument de còrdas hregadas, ktp.). Kombinita kun "kvarteto" okazas fortranĉo de la atributo bowed, frotada, frottées ktp. kaj restas kordo + kvarteto. Sed en Esperanto tiel ne estas. Ĝi ne sekvas la latinidan ekzemplon. Tute tipe pro tio la tradukoj ĉe De Smedt en ties vortaro Nederlanda-Esperanta (2004):

strijkorkest [muziko] arĉinstrumenta orkestro. strijkkwartet arĉinstrumenta kvarteto; kordokvarteto

De Smedt do allasas kiel kromformon ankaŭ la anglan-latinidan modelon. Kaj la Granda Vortaro Hispana-Esperanta de De Diego (bedaŭrinde) havas nur

Mús. kvar-teto: cuarteto de cuerdas, kord-instrumenta kvar-teto.

Nu, cuarteto de cuerdas enhave celas cuarteto de cuerdas frotadas kaj tio en Esperanto estas arĉ-instrumenta aŭ mallongigite arĉa kvarteto.

Serioza diskuto referencus al la gravaj vortaroj de De Diego kaj De Smedt. Sed en ViVo anstataŭe "arĉ tro similas al aĉ". Dio mia, ĉu ni ne plu uzu pik', ĉar ĝi tro similas al *ik'? Argumenta nivelo nula.