La manuskripto de GDEF estis finita en 1955, la libro aperis en 1957, suplemento en 1976. Aperinte meze inter Plena Vortaro 1930/1934 kaj PIV 1970 en (tiuepoke) disvastigita lingvo kiel la franca kaj aŭtorita de la tiam plej renoma Esperanto-vortaristo Waringhien, ĝi fariĝis grava referenc-verko ankaŭ por vortaroj de aliaj lingvoj. Post 65 respektive 34 jaroj ĝi intertempe tamen ne plu estas sufiĉe ĝisdata kaj mankas multaj modernaj nocioj. Tre salutinda 'stas do enretigo kiel bazo de aktualigo. Ni iom rigardu la nunan staton laŭ formo kaj enhavo.

1. Formaj ŝanĝoj

Forme enretigo necesigas kelkajn ŝanĝojn kompare al la libro-versio.

Malaperis:

  • indikoj pri "Fundamenta vorto" (" *dank/i " -> "danki", sen asterisko)
  • oblikvaj strekoj disigantaj radikon de ĝia finaĵo (dank/i -> danki)
  • la tildoj; anstataŭe la plena tektsto estas ripetita ("mi ~os al vi pro tio" -> mi dankos al vi pro tio)
  • kelkaj francaj mallongigoj (qn -> quelqu'un)

Aldoniĝis:

  • antaŭ la simbolo "=" por sinonimoj la plena franca vorto ("fordanki : remercier (en refusant) // = abdiki" -> "fordanki : remercier (en refusant) // abdiquer = abdiki")

Nepre ankoraŭ farenda estas enigi la vorto-trezoron de la Suplemento 1976 en la bazan verkon, kiu ĝis nun ankoraŭ mankas, tiel ke la stato de la reta dosiero esence estas de 1955.

Nepre necesas krome ankoraŭ skrupula trarigardo por elkribri klav-erarojn. Ili ja ne svarmas, tamen en vortaro estas eĉ pli ĝenaj ol en proza teksto. Ĉiuj estas invititaj sendi indikojn pri tiaĵoj al la prilaborantoj de GDEF.

2. Enhavaj ŝanĝoj

Malaperis:

  • pluraj radikoj, ekzemple la persona nomo"Daniel/o Daniel; ~a Danielle" kaj la malofta fak-vorto "datari/o daterie (rel.); ~estro dataire" el la libro de 1957 mankas en la reta versio)

Aldoniĝis:

  • pluraj "modernaj" vortoj kiel datao, dato, datregistraĵo, datobanko k.a. (ĉiuj el la fako informatiko), sed ankaŭ ekzemple (kaj bonvene) "datlinio".

Surprize estas, ke kiel baza formo ne plu aperas la verba "daŭri" (tiel en la libro-eldono de GDEF, la Fundamento, PIV ktp.), sed la substantiva "daŭro". Ĉu intenco aŭ pretervido pro iuj teknikaj problemoj?

Por iom montri la nunan staton mi intermetis la esperantajn vortojn, kiujn la Granda Vortaro Esperanto-Germana de Krause (GVEG 1999) registras en la sama specimena parto inter "danki" kaj "daŭri" ("novaĵoj" estas substrekittaj).

3. Ekzempla specimeno

Jen kiel ekzemplo la specimeno de "danki" ĝis "daŭro" (p. 73 en la libro). Signifas

[..] mia komento, ekzemple pri klav-eraroj ("... iu pro ..." -> "... iun pro ...")

{..} estas en la libro, sed forfalis en la reta versio ("danki ... {être redevable (à qn)} ..." )

.... mankas en la libro, sed estis aldonita en la reta versio (".. abdiquer = abdiki ...", ".. datlinio ..")

[[...]] mankas en GDEF, sed troveblas en GVEG 1999.

| danki : remercier (iu[n] pro) quelqu'un de, rendre grâce (à qqn.) // être reconnaissant (de qqch.), savoir gré de // remercier, récompenser, payer (qq[ch]. par qqch.), devoir (qqch. à qqn.) {être redevable (à qn)} ¦ mi dankas : merci bien! (= oui // = non) ¦ mi dankos al vi pro tio : je vous revaudrai ça ¦ vi, al kiu ni dankas la vivon : vous, de qui nous devons la vie | danka : de remerciement // reconnaissant, obligé | danke : avec reconnaissance | danko : remerciement // grâces (rel.) | danko[n]! : merci! | dank' al : grâce à | dankema : reconnaissant | dankemo : reconnaissance, gratitude | dankinda : digne de reconnaissance | dankatesto : témoignage de reconnaissance | dankokanto : chat d'action de grâces | dankletero : lettre de remerciements | dankofero : sacrifice d'action de grâces | dankoporta : qui rend bien, qui rapporte | dankopreĝo : action de grâces | antaŭdanke : avec mes remerciements anticipés | fordanki : remercier (en refusant) // abdiquer = abdiki | nedankema : ingrat | nedankinde! : il n'y a pas de quoi! | sendanka : ingrat (p. f.) | sendankeco : ingratitude | sendankulo : un ingrat

| Danto : Dante | danta, danteska : dantesque [en la libro ~eca; ĝusta modernigo]

| Danubo : le Danube | danuba : danubie[n] [[Danuba Ebenaĵo]]

| Dardaneloj : les Dardanelles

[[Dar-es-Salamo]] (reg-urbo de Tanzanio)

[[darfi = rajti]]

| Dario : Darius

| dariolo : rissole (à la frangipane, aŭ abricots…) [la Suplemento 1976 havas "dariol/o dariole, chausson (aŭ pommes, etc.)"; la Suplemento ne jam estas integrita en la baza verko]

| darkemono : darique (d'or : B.)

[[Darlingo]] (aŭstralia riverego)

| darmo : dharma (rel.)

[[darsonvalizi]] (medicine terapii per altfrekvencaj kurentoj)

| dartro : dartre (méd.) | dartra : dartreŭx

| Darvino : Darwin | darvinismo : darwinisme | darvinisma : darwinisme [? darvinien!]

[[Darvino (2)]] (urbo en norda Aŭstralio)

[[dasimetro]] (ilo por mezuri la denson de gasoj)

| dato : date | dati : dater, mettre la date à | datado : datation | datiĝi, datumi (de) : dater (de), remonter (à telle époque) | dateraro : fausse datation | datfalo : échéance, terme (d'un billet) | datlinio : ligne de changement de date (géogr.) | datreveno : anniversaire | datstampilo : timbre à date | antaŭdati : antidater | ĝisdata : à jour | ĝisdatigi : mettre à jour | postdati : postdater | sendata : sans date, non daté

| datao : données (if.) = dateno [la Suplemento 1976 havas jam "datum/oj données, data (informatique)"; la Suplemento ne jam estas integrita en la baza verko]

| dato : données, data (if.) | datregistraĵo : registre de données | databanko : banque de données

{datari/o daterie (rel.); ~estro dataire.}

| dativo : datif (gr.)

| daturo : datura (bot.) [familiare ankaŭ dornpomo; daturujo = daturo 1]

| daŭo : boutre (mar.)

| daŭbo : douve (de tonneau) [[ankaŭ bareltabulo]] // fuseau (géom.) // fuseau horaire = horzono | ŝirebla [ ] daŭbo : panneau de déchirure (aérostat) | daŭbligno : merrain

| daŭfeno : dauphin (titre) | Daŭfenejo, Daŭfenlando : Dauphiné

| daŭro : durée ¦ en la daŭro de la tutaj horoj : des heures entières, des heures durant | daŭra : durable // continuel // persistant // continu (phon.) | daŭri : durer, persister, subsister, continuer | daŭre : continûment, durablement // continuellement | daŭrado, daŭreco : continuité | daŭrema : durable, vivace, stable (f.) // persistant (bot.) | daŭreme : à demeure | daŭremo : durée (d'une étoffe), stabilité (d'un mélange), résistance (des matériaŭ) | *daŭrigi : continuer (qqch.), poursuivre (un travail), prolonger (l'attente) | daŭrigo : continuation, suite | daŭrigilo : aliment (d'une haine…) | daŭrigota : à suivre (feuilleton) | daŭraspekto : aspect duratif (gr.) | daŭrafolio : à feuilles persistantes | daŭrakurado : course de fond | maldaŭrigi : discontinuer, interrompre | nedaŭra : passager, fugace, éphémère, fugitif | sendaŭreco : caractère transitoire, courte durée (d'un phénomène… ) [daŭro antaŭ daŭri, malsame al la libro-eldono. Ĉu intenco aŭ pretervido?]