Bernardo Published on August 1st, 2009
by Bernardo

Bernardo's blog

Browse posts
Nova grupo: Historio de la Esperanto-Movado
Posted on August 3rd, 2009
Demokratio kaj satiro
Posted on August 1st, 2009
5 comments (latest 2 months ago)
Bjalistoko - bona etoso, nur tri ksenofobiaj atakoj
Posted on August 1st, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Andy foriris ...
Posted on August 1st, 2009
6 comments (latest 3 months ago)
".. malnova fot', .., mistika vizaĝ' .." - Marie Schrøder mortis antaŭ 100 jaroj
9 comments (latest 2 months ago)
Kantri-muziko
Posted on July 29, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Eichkorn: Ambicia Kristana Terminaro
Posted on July 21, 2009
Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono
Posted on July 19, 2009
Ni ne sukcesis ...
Posted on July 19, 2009

Member tags

Ailanto
KaGu:-}
Kim J: Henriksen
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."
Jens S. Larsen
Betty Chatterjee

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 251 times

".. malnova fot', .., mistika vizaĝ' .." - Marie Schrøder mortis antaŭ 100 jaroj

Saturday August 1st, 2009 at 07:19AM

En aŭgusto 1909, survoje al la Universala Kongreso en Barcelono, kie ŝi reprezentu la danajn esperantistojn, mortis Marie Schrøder en Svisio en la aĝo de nur 27 jaroj pro akcidento. Ailanto dankinde rememorigas pri ŝi.

Marie Schröder (1882-1909)
Marie Schröder (1882-1909)
Margrethe Noll (1874-1962), ok jarojn pli aĝa kunlaborantino de Schröder kaj poste mem la eble plej konata dana esperantistino, skribis la sekvan nekrologon en Dana Esperantisto 1909, p. 93-94, el kiu estas ankaŭ prenita la foto. La stilo kaj vortumo estas originala, nur unu evidentan pres-eraron mi korektis kaj aldonis malmultajn klarigon en angulaj krampoj ([..]).

Nekrologo

"„La vera animo forlasis nin“, tiel skribis antaŭ unu jaro unu el la K.E.K’aninoj [membro de la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago fondita je 1908-01-02], kiam Sino Marie Schrøder forlasis la estraron de K.E.K.; tiam ni ne pensis, ke post unu jaro la tuta dana esperantistaro povos ripeti la saman frazon aldonante la malgrandan vorton „por ĉiam“.

Jes, nia kara, ŝatata samideanino estas for; je mardo la 31-a de Aŭgusto alvenis de Ĝenevo telegramo, kiu mallonge raportis ke: La Esperantistino Sino Marie Schrøder estas trovita morta.

Neniam la esperantistoj en Danujo ricevis pli malĝojan sciigon ol tiu; neniu povas kompreni, ke la juna gaja virino, kiun oni ĵus adiaŭis antaŭ ŝia vojaĝo al Barcelono, ne devas atingi ĉi-tiun urbon, ne devas reveni kaj rakonti pri la kongreso, kie ŝi devus reprezenti Danujon kiel delegito.

Granda estas la doloro en la esperantistaro, ĉar granda estas la perdo; neniu certe laboris tiel multe kaj fervore por nia afero dum la lastaj du jaroj, neniu sin oferis tiel volonte kaj donis sian tutan [94] liberan tempon kaj ĉiujn siajn fortojn al la esperanta laboro.

Se ni legos la historion de la movado en Danujo dum la lastaj du jaroj, ni ĉie trovos la nomon de Sino Schrøder. De la unua momento, kiam ŝi fariĝis Esperantisto ŝi nelacigeble aranĝis ĉion; estas ŝi, kiu fondis K.E.K., kiu starigis C.D.E.L. [Centra Dana Esperantista Ligo, nuntempe Dana Esperanto-Asocio], kiu ĉefe aranĝis la postkongresajn tagojn en Kopenhago dum la lasta somero [post la 4-a UK en Dresdeno en 1908]; ŝi plibonigis nian gazeton [Dana Esperantisto, fondita kun CDEL en 1908], elsendis la kolektarojn de gazetoj inter la diversaj kluboj, proponis la unuan danan esp. jarkunvenon [en Aarhus je 1909-07-11] kaj ankaŭ zorgis pri ĝia efektiviĝo; ni ĉiuj memoras la grandan laboron, kiun ŝi havis antaŭ ĉi-tiu unua loka kongreso en Danujo, kaj ankaŭ ŝian grandan sukceson, kiam ŝi preskaŭ sen ia antaŭ-preparo parolis, ne sole por si mem, sed ankaŭ por Sro Skeel-Giørling [1876-1910], kiu ja bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Ne malpli valoraj estis ankaŭ ŝiaj penadoj por kunligi niajn svedajn samideanojn al Dana Esperantisto.

Glumarko CDEL (ĉ. 1910)
Glumarko CDEL (ĉ. 1910)
Jes, certe ne ekzistas ia entrepreno en la dana Esperanto-movado, pro kiu ni ne ŝuldas dankon al Sino Schrøder. Ĉiuj multe aŭdis pri ŝia granda energio, kaj ankaŭ multaj konis ĝin, sed certe neniu konis ŝin kaj ŝian laboremecon tiel kiel mi, kiu dum unu kaj duona jaro preskaŭ ĉiutage laboris kune kun ŝi kaj de proksime vidis kiom da tempo kaj kiom da fortoj ŝi uzis por servi al nia afero; ofte ŝi havis tiom da laboro, kaj la laboro tute okupis ŝiajn pensojn, ke ŝi forgesis manĝi dum la tuta tago. Estis granda plezuro labori kune kun ŝi, ĉar ŝi ĉiam laboris kun ĝojo kaj intereso, kaj dum ĉi-tiuj laborplenaj vesperoj kaj noktoj, mi konatiĝis kun ŝia varma kaj riĉa koro; ŝi estis sindona kaj fidela kiel amiko, pardonema kontraŭ malamikoj.

La dana esperantistaro perdis unu el siaj plej valoraj apogoj, al kiu ni ŝuldas multe da danko, kaj kiam ni diros al vi, nia kara neforgesebla samideanino, la lastan adiaŭon, ni aldonu ankaŭ nian plej sinceran dankon pro via granda laboro; la memoro pri vi ĉiam restos inter viaj dankemaj samideanoj kaj amikoj.

Margrethe Noll."

Samkajere sur p. 96 ankoraŭ troviĝas jena noto:

"La entombigo de Srino Schrøder

Vendrede la 10an de septembro okazis la entombigo de Srino Schrøder [en Kopenhago]. Grandega reprezentaro de la danaj Esperantistoj ĉeestis, kaj multaj belegaj florgirlandoj de la diversaj Esperantist-societoj ornamis la ĉerkon. La pastro bele parolis pri la alta idealismo, la sindona laboremeco, kiu distingis la mortinton; ŝi estis homo, kiu ion volis, kaj ion povis. Fine sonis la belega kantado de nia samideanino Srino Melchior, kiu sole kantis Litanio de Schubert. – La tuta ceremonio estis tre bela kaj solenplena."

Foton de ŝia tombo-ŝtono vi trovas ĉe Ailanto, same kiel la kanton de Esperanto Desperado omaĝe al ŝi: "... malnova fot', belulin', mistika vizaĝ', mi tre ŝatus koni vin ...".

Iom pli pri Marie

Dana Esperantisto, 1908
Dana Esperantisto, 1908
Marie Schröder ne nur estis "belulin' ", sed ankaŭ tre saĝa kaj surprize "moderna". Kion Noll alludas per la hodiaŭ iom neklara "elsendis la kolektarojn de gazeto" estis jeno: Dana Esperantisto estis interŝanĝita kun aro de aliaj tiamaj Esperanto-periodaĵoj. Schröder legis ilin kaj redaktis la rubrikon "Esperanto i Udlandet - Tutmonda Kroniko". Surbaze de la pro tio akiritaj spertoj ŝi publikigis artikolon "La Esperantista Gazetaro" (Dana E-isto 1909, p. 82-83) kie ŝi konstatas kaj pledas:

"... Kiam oni havas la plezuron ĉiumonate tralegi aron da Esp. gazetoj, oni vidas denove kaj denove la samajn notetojn, oficialajn sciigojn, informojn pri la kongresoj, pri U.E.A., kaj antaŭ ĉio la eksterlanda movado; plie tre ofte malgrandajn rakontetojn aŭ artikolojn de esp. eminentuloj, represitajn laŭ unu gazeto de la aliaj, - kaj oni do nepre devas pripensi, kiel granda ŝparado estus, se ĉ-tiuj sciigoj estus presataj samtempe en unu presejo anstataŭ en multaj diversaj lokoj.

La penso estas malnova: en multaj landoj ekz. la stenografiaj gazetoj de la diversaj unuiĝoj havas la saman stenografiitan aldonon, dum ilia presita enhavo estas tre diverĝanta.)

Rezultus el simila aranĝo pri Esperanta aldono kun absolute neŭtrala enhavo (mallongaj ĝeneralinteresaj sciigoj pri la tutmonda movado, bonstilaj rakontetoj, konsiloj pri lernado, instruo, kaj propagando) multaj gajnoj: ŝparado de mono kaj evito de tempperdo je la konstanta represado ... Kiel malgranda komenco oni eble povus realigi la aranĝon inter gazetoj en najbaraj landoj, kaj mi tial precipe petas al skandinavaj samideanoj pritrakti la ideon por eble ĝin realigi je la komenco de la proksima jaro kiel unu el la unuaj paŝoj al skandinava kunlaborado."

Jam sur paĝo 77 de la sama 2-a jarkolekto 1909 unuan fojon legeblas nova rubriko "Esperanto en Svedujo (Sverige)", kie oni en la sveda informas la svedajn esperantistojn (Till Sveriges Esperantister), ke "Dana Esperantisto nun estas la organo de la Esperanto-Movado en Svedio" kaj ke svedaj esperantistoj devus aboni ĝin.

Ankaŭ alian proponon ŝi faris, nome ke dum la Universalaj Kongresoj la Lingva Komitato diskutu kun la kongresanoj pri lingvaj demandoj: "... mi volas diskuton aŭ, se oni preferas, demandadon kaj respondadon." (Dana E-isto 1909, p. 74).

Ŝian rolon por kaj dum la 1-a "Dana Esperantista Jarkunveno" en Aarhus, dimanĉon la 11-an de julio 1909, rande de "grandioza nacia ekspozicio", Margrethe Noll mencias. Sur paĝoj 1909, 71-72 ni iom pli detale ekscias:

"En la foresto de S-ro Skeel-Giörling ĉi-tiu kunsido estas direktita de S-ino Marie Schröder, kaj sukcesis en la daŭro de 2 horoj prit[r]akti la tutan tagordon."

Evidente ŝi do estis ankaŭ lerta estro kaj gvidanto de labor-kunsidoj en epoko, dum kiu tute ne estis "normala", ke 27-jara virino prezidas tiajn rondojn konsistantaj precipe el pli aĝaj viroj. La akceptitaj "resolucioj rekomendantaj" tre probable ankaŭ estas preparitaj de ŝi, i.a. "laŭpove serĉi kunlaboradon kun svedaj, norvegaj kaj finnaj esperantistoj".

Post la labor-kunsido Marie devis paroli nome de la esperantistoj dum la malfermo de la publika kunveno fare de la urbestro de Aarhus en la ekspoziciejo. I.a. ŝi konsilas "al gepatroj kaj instruistoj apogi la movadon, kiu enhavas tiel grandajn realajn kaj idealajn valorojn por la infanaro kaj la junularo".

Aktivecon, kiun Noll ne mencias, ni fine trovas sur p. 1909, 76 en la dana. Dimanĉon, la 20-an de junio 1909 okazis la "fonda ĝenerala kunveno" de "Esperantista Biciklistklubo" (Cykleklubben). Marie estas elektita al la tripersona estraro, poste sekvis ekskurso "til Eremitagen".

Mari', saĝulin', mi tre ŝatus koni vin ...

9 Comments / add your comment?

Neuza Brienze says:
Mirinda vivo kaj imitinda ekzemplo!
Dankon Bernard por konigi al ni pri Marie Schröder.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bernardo replies:
Dankon Neuza pro via afabla laŭdo, pri kiu mi tre ĝojis. Sed la merito konigi al ni Marie apartenas al Ailanto. Mi nur iom foliumis en la malnova jarkolekto de Dana Esperantisto (kies titol-paĝon mi intertempe fotis por via informo).
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ailanto says:
Dankon, Bernhard. Bonega artikolo!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Betty Chatterjee says:
Saluton Bernhard kaj gratulon pro la artikolo pri Marie Schrøder. Mi legis ĝin kun granda intereso kaj plezuro. Hodiaŭ mi enmetis blogaĵon pri ŝi en mian blogon ĉe http://rosejo.blogspot.com/2009/08/pri-tragedio-antau-100-jaroj.html . Tiu blogaĵo estas resumo de artikolo mia, kiu lastjare aperis en 'Esperanto en Danio'.
Amike salutas
Betty
Posted 3 months ago. ( permalink )
Bernardo replies:
Dankon Betty, ke vi enigis vian tre legindan kaj rekomendindan artikolon kun multaj pliaj informoj pri Marie Schrøder. Espereble la UK 2011 en Kopenhago estos ebleco spuri ŝian vivon ankoraŭ pli detale. Kiun lokon oni celis per "Eremitagen"?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Jen vere kortuŝiga artikolo, kiu koncernas nin ĉiujn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Omaĝe al Marie Schröder

Animo por animoj,
DANKON PRO VIA LABORO,
forpelanto de timoj,
MEM VI RESTOS EN MEMORO

POR ALTA, KARA CELO,
korprofunde vi fortigas:
ĉar brilas VERDA STELO,
poreterne nin kunligas.

Imre Szabó
Posted 3 months ago. ( permalink )
Bernardo replies:
Dankon, ke vi donacis la belan poemon al la legantoj, Imre!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Dankon pro la atentigo (via kaj de Ailanto). Mi uzis parton de viaj informoj (kaj la foton, mi esperas ke vi permesu tion) por artikolo en la hispana:
http://www.soitu.es/participacion/2009/09/10/u/tonyo_1252602277.html
Vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/blog/tonyo/182826
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...