Helmut Welger (1946-2008) skribis siajn "Kritikajn rimarkojn pri la doktrino de la Analiza Skolo“ en 1995. Ĉar post lia morto lia retejo www.homaranismo.info estis malŝaltita, ni redonas la daŭre aktualan tekston tie ĉi.
La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo
La "Analiza Skolo" postulas senesceptan ĝeneralecon por ĉiuj reguloj. Ĝia idealo estas, ke Esperanto baziĝu kvazaŭ sur aksiomaro - aro da naturaj normoj, kiuj pro logikaj kialoj nepre devas esti ĝeneralaj, senkontraŭdiraj kaj kompletaj, ĉar alie ili tute ne povas ekzisti. Ekzemple la matematika aksiomaro ne toleras esceptoregulojn. Sed Zamenhof prave diris: "Lingvo ne estas matematiko.“ La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo - aro da sociaj normoj, kiuj baziĝas sur komuna interkonsento. Tiaj normoj ne estas tute senkontraŭdiraj, nek logike kompletaj, tamen kontraŭdiro inter leĝaj normoj ne nepre estas logika: plej ofte temas pri t.n. normkolizio.
Normkolizioj estas solvataj per jenaj du metodoj: Se unu el la koliziantaj normoj estas pli altranga ol la alia, ĝi nuligas la malpli altrangan. Se ambaŭ normoj estas samrangaj, tiam la pli speciala normo (esceptoregulo) sur sia tereno forigas la pli ĝeneralan normon aŭ donas esceptan permeson.
La leĝecon de Fundamento konfirmis Zamenhof en Antaŭparolo: Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1) La 16-regula gramatiko; 2) la Universala Vortaro; 3) la Ekzercaro. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardos tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Kaj la tuta esperantistaro oficialigis tion per la Bulonja Deklaracio (§ 4.3): La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
Kiel konate, la esperantistaro akceptis la Fundamenton kune kun ĝia Antaŭparolo la 9-an de aŭgusto 1905. Ekde tiam ĝi fariĝis leĝo.
La Analiza Skolo rajtas kritiki la normajn bazojn de Esperanto, sed ne rajtas ilin ŝanĝi.
Kiaj "eraroj“ povas troviĝi en la Fundamento?
La rekte lingvonormigaj partoj de la Fundamento (Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro, Aldonoj) laŭdifine enhavas neniujn erarojn koncerne Esperanton, ĉar ili mem estas la netuŝebla kriterio de lingva ĝusteco en Esperanto. Estas vero, ke laŭ la Antaŭparolo la Fundamento povas enhavi "erarojn“. Sed oni devas precize legi la koncernan tekston, por ekkoni, ke temas pri aliaj specoj de eraroj: Zamenhof tie parolas pri preseraroj kaj pri el Esperanto erare tradukitaj nacilingvaj vortoj. Memkompreneble preseraroj ne povas esti netuŝeblaj, ĉar ĉe ili ja ne temas pri la vera teksto de la Fundamento; kaj por eraraj, nelertaj aŭ nebonaj nacilingvaj esprimoj ekzistas eksterfundamentaj kriterioj de ĝusteco kaj erareco, ĉar la Fundamento ja nenion povas preskribi al la lingvoj angla, franca, germana, rusa kaj pola. Nur koncerne Esperanton la Fundamento estas senerara.
Atente legu la norman tekston de la Antaŭparolo: Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro“. Mi permesis al mi korekti nur la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.
Fakte en la Fundamento, spite al la opinio de multaj esperantistoj, troviĝas malmultaj esceptoreguloj, precipe en la Ekzercaro, sed ne nur tie: la formo "unuj“, la uzado de "kiel-tiel“ en la senco de "kiugrade-tiugrade“, la oficiala permeso de senfinaĵaj kaj eĉ senapostrofaj nomformoj kiel "Vaŝington“, permeso de duoblaj konsonantoj en "Anno“ aŭ "Ŝillero“ por eviti homonimecon aŭ almenaŭ parte konservi internacie konatan nomformon, la permeso anstataŭigi la substantivan finaĵon per apostrofo.
La Analiza Skolo, por akordigi tiujn esceptoregulojn kun la postulo de nepra senescepteco, promocias la Fundamentan Gramatikon kaj la Universalan Vortaron al "baza kodo“ (= sola fonto de aksiomoj) kaj degradas la Ekzercaron al "nura apliko“ de la "baza kodo“. Kaj ĉar aksiomeca "baza kodo“ ne toleras esceptojn, la Skolo rigardas ĉiujn Ekzercarajn esceptojn al la reguloj de la baza kodo“ kiel " mallogikaĵojn“, do "erarojn“ forigendajn. Iugrade por ĝi la " logiko“ rolas sendepende de la baza kodo“ kiel memstara normfonto. Kaze de kolizio kun reguloj bazitaj laŭdire "rekte kaj sole sur la logiko“, ĝi provas deklari "erara“ aŭ almenaŭ forigenda la malpli "logikan“ regulon.
Ĉio ĉi estas malakceptebla, ĉar la opinio, ke estas norma hierarkio inter la partoj de la Fundamento, havas nenian norman bazon. Male, la Antaŭparolo de la Fundamento tute sendistinge deklaras ilin leĝoj. Do ili estas tute samrangaj. La Ekzercaro ne estas nur "apliko“, ĉar ĝia jura valideco ne dependas de la konformeco kun la Fundamenta Gramatiko, sed baziĝas senpere kaj egalrajte sur la Bulonja Deklaracio.
Plie, la logiko koncernas nur la formalan ĝustecon de la pensado, sed ĝi ne povas garantii ties enhavan veron aŭ norman validecon. Ankaŭ formallogike tute ĝusta konkludado el malveraj premisoj liveras malveran rezulton. Do, antaŭ ĉio la Skolo devus kritike pripensi siajn proprajn normajn premisojn, sed ĝuste tion ĝi ne faras, ĉar ĝi hipnotigas sin mem per la prestiĝa nocio "logiko“.
La logiko ne memstare povas generi sociajn normojn. La metodo de la Skolo estas "logiko“ ne en strikta, sed nur en ĉiutaga nepreciza senco; prefere oni nomu ĝin "lingvonorma rezonado surbaze de certa normsistemo“. Tia rezonado estus akceptebla nur, se ĝi baziĝus sur la valida normsistemo de Esperanto.
La logiko de la Analiza Skolo
Multaj eldiroj de la Skolo sugestas, ke ĝi uzas la logikon kiel memstaran normfonton. Laŭ Rikardo Ŝulco (1985) la Kvinlingva Gramatiko vere permesas per apliko de la logiko "determini la tutan lingvon ĝis la plej lastaj detaloj.“ Alivorte: la "baza kodo“ rolas kiel norma premisaro. Sed ĝi ne sufiĉas: nur se la Gramatiko estus kompleta aksiomosistemo, ĝi liverus ĉiujn bezonatajn premisojn. Ni jam konstatis, ke tia ĝi ne estas. Ankaŭ la Analiza Skolo ne povas ignori, ke la baza kodo - eĉ se ĝi havus aksioman karakteron - en la dirita senco ne estus kompleta.
Do la Skolo bezonas kompletigajn normfontojn. Kiel tiaj servas:
- nesistemaj lingvoplanadaj konsideroj
- etimologiaj konjektoj (Ŝulco 1987)
- la "logika instinkto“ (Ŝulco 1987)
- la reguloj kaj modeloj de la Ekzercaro, sub la kondiĉo, ke ili ne kontraŭas la "bazan kodon“ (Do la Ekzercaro rolas ĉi tie kiel leĝo de malpli alta rango; ni jam klarigis, ke tio estas erara, ĉar ĝi estas samranga)
- krome la aŭtoritatan, kvazaŭ-norman karakteron havas ankaŭ la verkaro de Ludoviko Mimoo
Oni povas dubi, ĉu la Skolo plene konscias, ke ĝi enkondukis normojn, surbaze de kiuj eblas facile dedukti aŭ malkovri novajn regulojn. Kaj ĉiu nova regulo povas kolizii kun jam ekzistantaj elementoj de la Ekzercaro aŭ de la tradicia lingvouzo. Per tio la Skolo povas daŭre trovadi novajn forigendajn "erarojn“. La rezulto de la konstanta malkovrado de novaj reguloj kaj forigado de "eraroj“ estas propra varianto aŭ dialekto de Esperanto, kiun oni povus nomi "Regula Esperanto“. Ĝian aspekton determinas ne la "logiko“, sed la kaŝe enkondukitaj normaj premisoj.
La Skolo provas akceptigi sian dialekton helpe de la prestiĝo de la nocio "logiko“, kiu servas kiel Troja ĉevalo por kontrabandi la diritajn normfontojn. Profesoro Ŝulco kredas kaj kredigas al aliaj per sia emocia, retorike lerta stilo, ke jam en la nura LOGIKO - "la unika, universala, al ĉiuj homoj komuna logiko, kiu estas tiu de la scienco“ (Ŝulco 1985) - la Skolo posedas la universalan solvorimedon por ĉiuj lingvaj problemoj. Tiu kredo ofte sorbigas liajn eldirojn per certa morala patoso. Tial li emas en la nomo de la neerarpova logiko kategorie korekti eĉ la Fundamenton.
La principoj de lingvoplanado
Planlingvo estas internacia lingvo konstruita racie kaj celkonforme laŭ bazaj pricipoj, kiel ekzemple: unueco, stabileco, klareco, facila komprenebleco, esprimada oportuneco, facila lernebleco, simpleco, reguleco, fleksebleco, viveco, beleco, mallongeco ktp. La principoj parte koincidas, parte kontraŭas unu la alian. Kiam unu el du konfliktantaj principoj estas perfekte plenumita, suferas la alia. La solvo povas esti ĉiam nur optimuma kompromiso. Absoluta perfekteco estas neatingebla, ja eĉ nedezirinda.
Resume ni povas diri:
- En Esperanto ne absoluta senescepteco, sed kiel eble plej granda taŭgeco kiel internacia lingvo estas la plej grava principo
- La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo
- Ĉiuj tri partoj de la Fundamento estas samrangaj
- Kaze de normkolizioj interne de la Fundamento temas ne pri logikaj kontraŭdiroj aŭ eraroj, sed pri esceptoreguloj
- La Fundamento povas enhavi preserarojn, sed ne lingvajn erarojn
Literaturo
- MIMOO, L: Kompleta lernolibro de Regula Esperanto, Esperanto-Centro Paderborno 1989
- ŜULCO, R: Pledo por unueca lingvo, Esperanto-Centro Paderborno 1985
- ŜULCO, R: Noto pri la scienceco de la internacia lingvo, 1985
- ŜULCO, R: Notoj pri la aksiomado de la internacia lingvo, 1985
- ŜULCO, R: Sur la vojoj de la Analiza Skolo, Esperanto-Centro Paderborno 1987
- ŜULCO, R: La Analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo, E-Centro Paderborno 1991
- ŜULCO, R: La esenco de la Analiza Skolo, Esperanto-Centro Paderborno 1991
- WELGER, H: Pri la dezirendaj neperfektaĵoj de planlingvo, Naturista Vivo 1981
- WELGER, H: Kontribuoj al la norma esperantologio, Marburg, Info-Servo 1994
- WELGER, H: Die Analiza Skolo und die Logik, Marburg, Info-Servo 1994
- ZAMENHOF, L: Fundamento de Esperanto


Do, kie estas difinitaj de punkto al punkto tiuj gramatikaj reguloj, kiujn Fundamento enkaŝas? Se mi referencas ekzemple Plenan Analizan Gramatikon, oni ofte priridas min, ja ĝi - onidire - estas tute privata opinio de ĝiaj verkistoj, cetere eĉ mi sentas, ke ĝi ne klare distingas tendencojn kaj regulojn.
Tuj, se oni komencas diskutadi pri gramatikaj reguloj, du esperantistoj persistas por tri diversaj "reguloj", kaj nenia regularo troviĝas por decidi pri tiaj diskutoj.
Cetere mi tre dubas, se ekzemple ia gramatika solvo aperas unufoje en ĝi, ĉu tio signifas, ke tiun rilaton oni ne rajtas alimaniere esprimi? Mia opinio estas, ke tiuj ekzemploj signifas nur tion, ke la prezentitan formon neniu rajtas nomi erara. Sed ĝuste tiun principon daŭre ignoras ekzamenaj komitatoj. Ekzemple se oni uzas "unu" kiel nedifinan artikolon, oni punas, kvankam en Fundamento ĝi estas klare uzata por tiu celo. Mi povus citi abunde ekzemplojn pri "reguloj" kontraŭ Fundamento. Kion fari?
Miaopinie László pravas kaj pri la bildo de "Biblio" kaj pri la manko de "regularo", kiu gvidus nin tra la diversaj interpretaj aliroj.
Ĝuste pro diversaj interpretadoj de la Biblio ekz. ekestas skismoj aŭ eĉ kredmilitoj, kiuj nuligas parton de la pacema pretendo. Kaj kiu estu tiu, kiu posedas la solan veron por juĝi, kiuj metodoj aŭ interpretoj ĝustas? Demandoj super demandoj - dume la angla plivastiĝas, kaj la ordinara popolo mokadas aŭ nescias.
Bernardo has replied to brilanto*V I Z I László* has replied to BernardoLa plej baza regulo devus esti, ke nenia esprimo trovebla en Fundamento povas esti gramatika eraro.
Do, oni rajtus diri, ke "unu", kiel nedifina artikolo estas malbela, nekonsilinda, sed neniu rajtas diri, ke ĝi estas eraro.
Se Esperanto ne havas klare difinitajn, unuecajn gramatikajn regulojn akceptitajn ĝenerale kaj oficiale, ĉiu ekzameno fariĝas sia propra parodio. Ekzemple multaj ekzamenantoj kredas pri la superstiĉo, ke antaŭ superlativa adjektivo la difina artikolo ĉiam estas deviga. Tiuj kompreneble ignoras Fundamenton kaj la klarigon de PAG pri absoluta kaj relativa superlativoj.
Tiel la "regulo" fariĝas sia propra parodio, ĉar kelkaj, kiuj rajtas decidi eĉ tute ne komprenas la aferon. Pli bona estus la regulo, ke tia regulo ne ekzistas, ĉar hazardece uzata artikolo ne estus tiom komedia, ol aplikado de tute ne komprenata "kvazaŭregulo".
Bernardo has replied to V I Z I László*----- komenciĝo de citaĵo ------
17. Unu
Demando: Kiel vi solvos jenan kolizion? a) El la unua regulo de la Gramatiko: "Artikolo nedifinita ne ekzistas." b) Ekzercaro 11;1: "Unu vidvino havis du filinojn." c) Zamenhofo en la Lingvaj Respondoj (Marmande 1962, pagho 93): "En la Lingvo Internacia oni devas obei sole nur la logikon."
Respondo: Lingva Respondo n-ro 111, en kiu trovighas la citita eldiro de Zamenhof, alie ol la Fundamento, ne estas konstitucia legho, kaj pro tio ghi ne povas malvalidigi iujn normojn de la Fundamento. Pri la Lingvaj Respondoj validas:
Bulonja Deklaracio § 4.2 Chiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de chiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.
Bulonja Deklaracio § 4.3 La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj fundamento de la lingvo estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari shanghon.
Fundamento A3.5 Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; chio alia, kion mi verkis au verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion chi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Por la solvo de la chi tie pritraktata normkolizio LR 111 do estas nekonsiderenda. La normoj de la Fundamento ne devas esti tute "logikaj".
Tiu "unu", pri kiu temas chi tie, ne estas identa kun la baza numeralo, sed - kaj tio estas konfuziga - ghi estas deklinaciebla homonimo. La lingvouzo de Zamenhof montras, ke ghi ne funkcias kiel nedifinita artikolo, kvankam ghi estas parenca al tia artikolo, same kiel "certa" kaj "iu". La unua regulo estas tute ne tushita.
Se oni ne akceptas tiun argumenton, sed opinias, ke tiu "unu" kolizias kun la unua regulo de la Gramatiko, tiam oni devas solvi tiun kolizion lau la gheneralaj jurosciencaj principoj. Tio signifas, ke temas pri esceptoregulo, kiu estu kiel eble plej restrikte interpretata.
Kiel ajn, rezulte ni devas akcepti la juran ekzistorajton de tiu t.n. "duondifinita artikolo" (vd. PAG § 85 Rim. I.). Mi dubas, chu la nomo "duondifinita artikolo" estas tre adekvata. Nomoj povas havi sugestian forton, kaj tiu chi nomo provokas kverelojn. Io simila eble okazus, se ni nomus "duondifinitaj artikoloj" vortojn kiel "iu" au "certa".
Alia demando estas, chu oni rekomendu la uzadon de tiu "unu". Mi prefere malrekomendus ghin, char ghi konfuzigas multajn esperantistojn kaj povas esti miskomprenata kiel plensenca nedifinita artikolo. Kompreneble tiu malrekomendo havas tute privatan karakteron.
---- fino de citaĵo ----
V I Z I László* has replied to BernardoSe ni montus la 16 regulojn, oni priridus min, se ni montrus PAG-on, oni dirus: tiom da reguloj sufiĉas ankaŭ por la angla, kial ni elektu Esperanton?
Mi pensas, ke Esperanto bezonus tiom da reguloj, kiom konas kaj aplikas ordinaraj esperantistoj, kiuj cetere bone komprenas unu la alian sen scii, kio estas absoluta aŭ relativa superlativoj.
Mi proponus elekti PAG-on, kiel bazon, kaj el ĝiaj reguloj elekti la vaste konatajn, aplikatajn, kiuj cetere estas gravaj por vortumi unusence. Ekzemple ŝajnas al mi, ke antaŭ superlativo artikolo ne faras konfuzon ĉu ĝi estas, ĉu ĝi mankas.
Mi taksas, ke tiel Esperanto havus ĉirkaŭ 100-130 regulojn.
Alia mia problemo estas la (17-a 1954) "kritika" eldono de Fundamenta krestomatio, kiu en piednotoj korektas la "erarojn" de la originalo. Mia sangopremo ĉiam altiĝas, kiam mi foliumadas ĝin, ĉar la duono de tiuj "korektoj" estas tute stultaĵo, la alia duono superflua.
Min tre tedas, kiam oni evidente miskomprenas ian regulon aŭ tendencon, kaj surbaze de tiu miskompreno kritikas senerarajn tekstojn.
Ekzemple sinjoro W. J. Downes pensis, ke estas regulo, kiu devigus uzi "da", se temas pri unueca aro. Fakte li (kaj multaj nekomprenuloj) renversis la konsilon, ke oni NE uzu "da", se temas pri NE unueca aro.
Tiel li zorge korektis ĉiujn frazojn, kie aperas "multaj". Do "multaj jaroj" estas korektita al "multe da jaroj" tiel konfuzante simplajn esperantistojn per tiu sensencaĵo.
Ankaŭ tiaj fenomenoj indikas, ke ni bezonus klaran, simplan, unuecan gramatikaron, ke fantaziuloj ne konfuzu bonvolajn komencantojn, kaj ĉiu (ne nur fakuloj) povu kontroli, ĉu ekzistas iu regulo, aŭ ne.
Kaj mi ripetas, kiel Bernhardo ankaŭ faris, ke ni ne forgesu ke Esperanto jam pli ol cent jarojn perfekte funkcias. En tiu frazo, kiu eble ĉe vi starigis viajn harojn, perfekte signifas. same bone kiel iu ajn nacia lingvo. En tiu frazo, "same bone" fakte signifas... pli bone. Jen, tia estas lingvo! Kaj plie. perfekteco varias de homo al homo.
Tre kore,
petro
V I Z I László* has replied to Petro Desmet'Se oni ne povas (kiel entute eble) racie decidi: precize kio estas regulo, kio estas konsilo, kaj kio estas ies propra manio, kian sencon havas la ekzamenoj?
Mi konstante vidas, ke la diskutpartneroj ne povas rigardi la aferon el alia vidpunkto. Por Ipernity-umi kompreneble nenia regularo estas bezonata, sed ekzistas ankaŭ aliaj aferoj.
http://web.archive.org/web/20080723224402/http://www.info-servo.de/enhavo.htm
Bernardo has replied to Gilles HUTEREAUSign-in to post a comment.