Apud Helmut Kohl kaj la nigxeria prezidanto ankaux la lingvo
Esperanto
trovigxas inter la cxi-jaraj kandidatoj!
La eksa germana kanceliero Helmuth Kohl, la algxeria prezidanto
Abdelaziz Bouteflika kaj ankaux "Esperanto kiel lingvo de paco" trovigxas sur la dua plej longa kandidatiga listo de la historio de la Pac-Premio -informis la 27-an de februaro s-ro Geir Lundestad, gvidanto de la Instituto Nobel.Pli longa ol la cxi jara listo de kandidatoj estis nur en 2005. En tiu cxi jaro la listo enhavas nomon de 33 organizajxoj kaj de 164
personoj. La konkretaj nomoj ne estas publikigitaj, sed la rajtigitoj pri
kandidatigado povas informi pri siaj favoritoj, tiel do kelkaj nomoj jam
estas scieblaj. Ministroj de la registaro kaj la algxeria parlamento
kandidatigis sian prezidanton. Premiito de la jaro 1990, la lasta sovetia
gvidanto Mihail Gorbacxov kandidatigis la eksan kancelieron Helmut Kohl, kiu
laux li faris tre multon por fini la malvarman militon, kaj agis tre multe
por la interpacigxo en Euxropo. Du svisaj parlamentanoj kandidatigis
la lingvon Esperanto, kiu estas laux ilia opinio la lingvo de paco kaj
espero. Je kandidatigo de Nobel-premioj estas rajtigitaj parlamentanoj,
membroj de registaroj kaj universitataj profesoroj en cxiuj landoj, la
antauxaj premiitoj, kaj membroj de pluraj internaciaj
institucioj. Anoncado de rezultoj kaj publikigo de nomoj de la gajnintoj
okazos en komenco de oktobro, la solena transdonado de la Premio: la
10-an de decembro.
laux: [http://news.dolphio.hu]
-----
fonto: Ret-info: http://www.eventoj.hu
Send a message
Search for members
esocom says:
César Dorneles says:
Odamir says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
esocom replies:
Bira Fehera says: