Marius Dyglys Published on February 27, 08
by Marius Dyglys

Marius Dyglys's blog

Browse posts
LEGU "LITOVAN STELON" !
Posted on March 2nd, 08
3 comments (latest 3 months ago)
Repacigxo.. ?
Posted on February 29, 08
1 comment (latest 4 months ago)
Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco!
Posted on February 29, 08
6 comments (latest 4 months ago)
ISLAMO EN LITOVIO
Posted on February 28, 08
SUKCENO - LA ORO DE LITOVIO
ĈU IO TROVIS „LA SUKCENAN ĈAMBRON “?
Posted on February 27, 08
2 comments (latest 4 months ago)
AUXSKULTU LA RADION DE VATIKANO EN ESPERANTO!
Posted on February 23, 08
3 comments (latest 4 months ago)
LA PAPO – CELFIGURO DE PARODIOJ
Posted on February 23, 08
13 comments (latest 3 months ago)
ESPERANTO SERVAS AL KATOLIKECO
Posted on February 23, 08
8 comments (latest 5 months ago)

Member tags

Marius Dyglys

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 220 visits / 1 vote

SUKCENO - LA ORO DE LITOVIO

Wednesday February 27, 2008 at 10:13AM

 

Kemia formulo de Sukceno estas C10H16O. Ĝi estas malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe enbuŝaĵojn de pipoj kaj ornamaĵojn. Ĉar ĝi havas biologian devenon, ĝi ne apartenas al la veraj, multekostaj juvelŝtonoj, sed al ornamjuveloj.

Pro la biologia deveno, ĝi kelkfoje entenas malpuraĵojn kaj tre rare eĉ insektojn el tre fora tempoepoko. Ĝi estiĝis ĝis 260 milionojn da jaroj antaŭ nia tempo.

El la greka vorto por sukceno, elektron, devenas (tra naciaj lingvoj) la Esperanta vorto elektro, ĉar la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo aŭ besthaŭto.

INFORMACIO EL VIKIPEDIO EN RETO.http://eo.wikipedia.org/wiki/Sukceno

 

Pri deveno de sukceno estis multaj hipotezoj. Ekzemple en mezepoko oni opiniis, ke ĝi formiĝis el ŝtonkarbo kaj bitumo, el nafto kaj mara ŝaǔmo, el abela mielo kaj graso de nekonataj maraj bestoj. En 2-a jc. p. K. Servius devenigis sukcenon el ambro, eligita en maron de balenoj. Pro tio en kelkaj lingvoj sukcenon oni nomas erare am­ber, ambre, ambra... Sed Plinio jam en la unua jarcento estis tre proksime al la vero: li asertis, ke sukceno fariĝis el rezino de norde kreskintaj pinglarboj, kiu en mara akvo iĝis malmola.

La nuna scienco diras, ke sukceno estas rezino de pino (pli ĝuste - de sukcenarbo) el eocena epoko (t. e. antaǔ 40-45 milionoj da jaroj), ŝanĝita de mikroorganismoj, oksidado, polimerio, hidradaj-dehidradaj procesoj.

Sukceno estas forfe ligita kun litova prapopolo. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke sukcenaj faritaĵoj en Litovio disvastiĝis jam dum neolitika periodo. Pere de sukce­no niaj praavoj komencis interŝanĝan komercon kun la plej famaj antikvaj civilizacioj. Fama estis tiel nomata Vojo de Suk­ceno. La "Baltmara oro" disvastiĝis en Meza kaj Suda Eǔropoj, ĝi atingis eĉ Egiption kaj Malgrandazion. Grekoj kaj romanoj alte taksis sukcenon kaj nomis ĝin "norda oro", elektrono kaj sukcenito. Pli­nio en la unua jarcento skribis, ke romanaj negocistoj vizitadis Baltan bordon kaj alportadis de tie multe da sukceno, el kiu estis farataj diversaj ornamaĵoj. Kiel ornamaĵo, kuracilo aǔ talismano la sukceno akompanis homon tra la tuta historio de kulturo ekde pratempa socio ĝis niaj tagoj.

Pri ĉio, kio rilatas sukcenon, oni povas ekscii vizitante Muzeon de Sukceno en Palanga, kiu malfermiĝis en 1963 en palaco de grafo Tiškevičius (en 1940 soveta reĝimo eksproprietigis ĉiujn grandbienojn). Longan tempon la muzeo estis unika en sia speco. Ĉi tie estas kolektitaj c. 20 000 eksponaĵoj, el kiuj 11 000 estas kun inkludaĵoj de plantaj branĉetoj, de skaraboj kaj insektoj vivintaj antaǔ 40 milionoj da jaroj. Tiaj pecetoj de sukceno estas precipe valoraj. Pli ol mil eksponaĵoj estas diversaj antaǔhistoriaj faritaĵoj. La muzeo havas riĉan kolekton de unikaj sukcenpecoj pezantaj po kelkaj kilogramoj. Por pli bone ekvidi malgrandajn pecetojn kaj inkludaĵojn ili estas eksponataj sub lupeoj. La skemoj en la standoj montras disvastiĝon de Baltmara sukceno tra la tuta mondo. Por litovoj estas kara salono, en kiu oni rakontas pri la rolo de sukceno en nia historio de kulturo. En la muzeo estas riĉa ekspozicio ankaǔ de nuntempaj sukcenfaritaĝoj.

Ĉiujare la muzeon vizitas ĉirkaǔ 300 miloj da spektantoj ne nur el Litovio. En Palanga ĉiam oni povas aĉeti diversajn sukcenajn memoraĵojn.

Informacio: artikolo de Gintautas STALNIONIS. Litova Stelo. 1997 j. Nr. 3. P. 6 - 7.

 

Tiel ofte oni nomas sukcenon, ĉar ĝi brilas plejofte per diversaj nuancoj de flava koloro kaj de antikvaj tempoj estis objekto de komerco, ludanle similan rolon kiel oro en aliaj landoj. Kiel atestas elfosaĵoj apud la lago Biržulis (Bir'ĵulis) en nordokcidenta Litovio, jam en 3a miljaro antaǔ nia epoko homoj el la sukceno, kolektita el forĵetaĵoj de Balta Maro, majstradis diversajn ornamaĵojn kaj amuletojn.

Ankaǔ en aliaj lokoj oni trovas amasojn da kruda kaj prilaborita sukceno, ekzemple apud la lago Lubans en Latvio estis trovitaj 19193 ellaboraĵoj el sukceno. La plej granda en la mondo akumulaĵo de sukceno estas en duoninsulo Semba (alia litova nomo Sambija, germana Samland), apartenanta al nuntempa Kaliningrada provinco de Rusa Fedefacio. Oni taksas, ke tie ĝis nun da sukceno restis kelkcent miloj da tunoj. En la loko, nuntempe ruslingve nomata Jantarnij (= Sukcena), antaǔe litove nomita Palvininkai, sur Semba duoninsulo soveta reĝimo tre intense ekspluatas minejojn de sukceno. Laǔ la gvidlibro "Durch Litauen und ehemaliges Ostpreussen” (Tra Litovio kaj iama Orientprusio, germanlingve), minejoj de sukceno, apud rabado de najbaraj prusaj kaj litovaj teroj, prezentis gravan parton de enorma riĉeco de Krucista (Teǔtona) Ordeno, kiu regis nome sur Semba duoninsulo kaj en apudaj regionoj.

 

Jam antaǔ nia epoko prusoj kaj litovoj sur la tuta bordo de Balta Maro kolektadis sukcenon, ĝin prilaboradis kaj vendadis al komercistoj eĉ el tre malproksimaj landoj - Roma imperio, Egiptio, Hindio. Pri tio skribis historiistoj de Romo: Cajus Plinius Secundus Maior (23-79 jaroj de n. e.), Publius Cornelius Tacitus (55-117 j. de n. e. ) k. a.

Pri deveno de sukceno estas kreitaj diversaj legendoj. Unu el ili, verse rcrakontita de litova poeto Maironis (Majro'nis), asertas, ke sukceno estas splitoj de sukceno palaco de Jūratė (Jura'te), diino de maro, kiun la plejsupera dio Perkūnas (Perku'nas = Tondro) punis pro ŝia amo al fiŝisto Kastytis (Kasti'tis) kaj pro tio frakasis ŝian palacon sur la marfundo.

Tamen la realan devenon de sukceno divenis jam la menciitaj sciencistoj de Romo. Ĝi estas rezino de pinoj el eocena epoko, antaǔ 40 milionoj da jaroj subterigita kaj subakvigita de kataklismoj kaj ŝangita per agado de mikroboj, temperaturo kaj kemiaj procedoj. Frotata ĝi eligas agrablan odoron de pinarboj, akiras elektran tension. Ankaǔ odoro de bruligata sukceno memorigas tiun de bruligataj pingloj de pino. Tluj ecoj instigis antikvajn homojn kredi pri kuracaj kaj sorĉaj eblecoj de sukceno.

Sukcenon elĵetadas ondoj de Balta Maro sur marbordon en kelkgramaj pecetoj, en tero estas trovataj diversgrandaj pecoj, eĉ kelkkilogramaj. Ĝia koloro plejofte estas helflava, pli rare - bruna, blanka, eĉ blueta, iam buntkolora. En ĝi ofte estas trovataj diversaj naturaj inkludaĵoj: insektoj, pecetoj de plantoj. La formo de krudaj sukcenaj pecoj aspektas kiel gutoj, glacipendaĵoj, lentoj, buloj.

Ornamaĵoj el sukceno estas farataj plej ofte nur per ŝlifado de surfaco de apartaj pecoj sen grave ŝanĝi ilian formon. Nur malofte etaj pecoj estas fandataj aǔ pregataj por fari bidojn por kolieroj aǔ broĉojn. Sukcena kolĉeno estas preskaǔ integra ornamaĵo de nacia kostumo de litovino. Krom ornamaĵoj de virinoj: broĉoj, braceletoj, kombinitaj kun arĝentaj, oraj fadenoj, el sukceno estas farataj cigaredingoj, diversaj vazetoj, kandelingoj, tabakujoj, cindrujoj, plumteniloj, damludiloj, ŝakoj. Per sukceno oni inkrustas lignon, ledon, vitron. Oni ofte vidas sukcenajn kultobjektojn: krucifiksojn, difigurojn, rozariojn, skulptaĵojn de Jesuo Kristo, Sankta Maria. Tre bele aspektas mozaiksukcenaj bildoj de eminentaj litovaj homoj, ekzemple tiu de litova verkistino Žemaite (Ĵemaj'te) en Muzeo de Sukceno. Tiu muzeo, instalita en apudmara urbo Palanga', eksponas pli ol 20 000 sukcenajn objektojn, ĉiujare ĝin vizitas centmiloj da gastoj. Ĝi organizis ekspoziciojn en dekoj da eǔropaj urboj.

Informacio: artikolo de Amandas Vyšniauskas. Litova Stelo. 1992 j. Nr. 1. P. 24 - 25.

 

 

 

 

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.