AMIKA INVITO al tradicia semajna seminario en Ĉeĥa paradizo, en familian pensionon ESPERO en vilaĝeto SKOKOVY – 75 km nordoriente de Prago – en kolorriĉan naturon de la 12-a de majo ĝis 18-a de majo 2014 inter homoj sanaj, sanhandikapitaj, junaj kaj maljunaj, kiuj ŝatas Esperanton kaj deziras ĝui naturon. Oni povas ekzerci korpon kaj spiriton, krei mane memoraĵojn kaj ion alian plu… babili, frandi, promeni, ekskursi, diskuti, ludi, eĉ lerni…. Senbara modesta medio, 2-5 litaj ĉambroj, prezo proksimume 420 Kč/tago (l Eǔro 25 Kč) por kompleta servo je unu tago. Necesejoj kaj duŝeoj en koridoro. Oni pagas surloke. Kontaktoj: Jindriška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav 293 01 Tel: 420 720 652 320 drahotovaesperanto@seznam.cz drahotova@esperanto.cz www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy www.evinatelier.cz