P1160959
Gastoj de necesejo de Esperanto-kafejo

Esperanto-kafejo situas meze de ĉefstrato de Herzberg la Esperanto-urbo.
Restoracio kaj kafejo, kiu estis komenca parto de ĉefstrato, fermiĝis delonge, tial Esperanto- kafejo estas la unua, kiun oni povas trovi de la ĉefstrato.
Hodiaŭ neniu venis al Esperanto-kafejo kiel hieraŭ.
Iam antaŭ fermiĝo de la kafejo venis unu maljuna viro kun longaj haroj al la kafejo.
‚Ah, finfine unu gasto’ mi pensis kaj ĝoje salutis lin
„ Bonvenon!“
„ Ĉu mi rajtas uzi vian necesejon?“
„Jes, kompreneble. Ĝi estas tie.“ kaŝante mian disreviĝon mi direktis la necesejon.

Estas du slipetoj, kiujn mi gluis kaj sur pordon de la necesejo kaj sur muron.
„Se vi ne estas gasto de la kafejo, bonvolu lasi 50 cendojn! Dankon!!“
Kaj sub la slipeto mi metis etan lignokovlilon de skatoleto.

Komence mi ne pripensis pri uzado de necesejo, kien fojfoje vizitis homoj (ne klientoj), al kiuj ja urĝis.
Sed ian tagon tri foje venis tri homoj, kiuj nur uzis nian necesejon kaj sen vortoj foriris.
Tiam mi pensis, ke `Tiel ne povas esti. Homoj, kiuj eĉ ne esprimas danketon, tiuj ricevu iom da ŝarĝosento pro la slipo.`
En sama tago mi metis la slipetojn.

Foje mi trovis 50 cendojn sur la skatoleto.
Foje mi ricevis dankoesprimon de tiuj, kiuj ne havis monon.
Foje iu viro revenis por meti 20 cendojn, kiuj mankis je la tago, kiam li uzis la necesejon.
Kompreneble mi rezignis lian monon.
Fojfoje iuj nek monon nek dankon metis kaj foriris tute senĝene.

Sed iam mi akre reagis.
Venis du maljunaj paroj al Esperanto-kafejo kiam mi estis en kuirejo, kiu estas je unua etaĵo.
Aŭdinte sonorilon mi tuj kure venis suben por akcepti gastojn, kiuj tamen ne interesiĝis kafejon.
Mallonge Ili rigardis korton de la kafejo kaj unue la virino eniris necesejon kaj poste la viro.
Mi rigardis ilin, kiuj forlasis kafejon. Kaj mi pensis, ke ĉar ili ne dankis min pro uzo de necesejo certe ili metis unu euron. Tuj poste mi kun scivolemo kontrolis la skatoleton, en kiu nenio estis.
Mia humoro rapide malboniĝis.
Mi ja kure venis nur pro ili. Kial ili nek monon metis nek dankon espriminte forlasis kvankam mi ja estis en kafejo.
Amenaŭ ili devus lasi al mi dankemo eĉ per okuloj.

Mi ekkuris al straton por trovi ilin, kiuj ankoraŭ estis proksime de nia kafejo.
Mi kun akra voĉo diris al la virino.
„Kian malĝentilan konduton vi faris! Vi ja lasis nek monon nek dankon al mi kvankam vi legis slipeton, sur kiu mi petis 50 cendojn se iu ne estas gasto de la kafejo.“
Ŝi murmuris.
„ Ah, ni intencis triki kafon sed mi ne trovis kafon. Ah, mi pensis, ke mia edzo lasus monon.“
Tre malrapide ŝi trovis monujon, el kiu ŝi prenis 50 cedojn, kiujn ŝi donis al mi.
„ Mono ja ne gravis por mi.“
Mi tamen prenis 50 cendojn de ŝi.
De tiam mia koro longe ne bonfartis.

Hodiaŭ iu viro forlasis sen vorto al mi post vizito de la necesejo.
Mi scivoleme rigardis skatoleton, en kiu nenio videblis.
Tuj mi vizitis oficejon de mia edzo Harald, al kiu mi rakontis pri la neceseja gasto, kiu ĵus forlasis
sen vorto. Kaj kun fiero mi diris al li, ke ĉi-foje mi ne sekvis lin por grumbli. Ĉar post la grumblaldo mi ĉiam malbonfartis.
Tiam mi rimarkis, ke iu venis al kafejon. Mi tuj forlasis la oficejon kaj atingis korton de la kafejo, en kiu staris kun hundo la viro, kiu ĵus forlasis uzinte nur la necesejon sen vorto.
„ Ah, vi revenis. Mi ĵus havis malbonan penson pri vi.“
„ Mi ja lasis mian dorsosakon sur seĝo en la korto.“
Nur tiam mi pensis, ke li nur forlasis la kafejon por konduki lian hundon.

Li mendis kaj trinkis ginsengan teon. Dume ni gaje babilis pri diversaj temoj.
Antau 3 jaroj li translokiĝis el Berlino al iu malgranda vilaĝo, proksime de Herzberg.
Al li tre plaĉis la kafejo, tien li intencas ofte viziti.
Kiam ni adiaŭis nin mi diris al li, ke komence mi ne bone pensis pri li, kun kiu nun mi eĉ amikiĝis. Ĝis revido!
Ah, ne plu eĉ grumleto pri gastoj de necesejo de Esperanto-kafejo!
(29.11.2014)