Leontodo aŭtuna


Se vi atendos,
venos la printempo,
en kiu pompaj papilioj kaj abeloj
ne mankos.

Sed kial ne hodiaŭ?
Se vi hodiaŭ
ekflori povas.

Ĉe falintaj folioj
ekfloris la leontodo
kiel fremdulo en dezerta herbejo.
Ĝin vizitis la subiranta suno,
kies ruĝa radio tenere karesas
timoplenajn flavajn petalojn.
Alvenis en ĝi diversaj insektetoj, kiuj
ekfaldas siajn flugiletojn.

Do, kial ne nun?
Se vi nun
ekflori povas.
(tradukita 12.11.2012)


늦가을 민들레



기다리면 으례히 봄이 오고

화려한 벌나비를 날아들겠지만

오늘 꽃피울 수 있다면야

황량한 들녘 낙엽 쌓인 풀밭에서

낯선 가을꽃으로 피어나니

노란 두려움 속속들이

지는 해도 파고들고

풀벌레도 나랠 접네

지금 꽃피울 수 있다면야

(verkita 2006.11.28)