La ordeno
1.
Varma akvo ĉesis alveni en la duŝejon subite, abrupte, kaj sapumitan korpon de Boris ektordis strioj de la malvarma – fridaj, tranĉaj, molestaj.Boris saltis for de sub tiu aĉa duŝilo, sakrante per ĉiuj obscenaj vortoj de la rusa, konataj al li. Ja jes, li konis multon da tiuj, do lia sakrado daŭris sufiĉe longe, por ke la kompanoj, saltintaj for de sub aliaj duŝiloj same sakrante, jam elspezu sian vorttrezoron kaj ekridegu, eksaltu, ekmontru lin per fingroj.
- Hej, brigadestro! – kriis inter la rideksplodoj hakmaŝinisto, korvohara tataro Zagit. – Nur por la neruso – enskribu vian vortaron! Eĉ duonon mi ne kaptas!
- Ne – por la tuta brigado skribu! – blekis barboza Stepan Antonoviĉ, la plej aĝa ministo, sen tri monatoj pensiulo, kun la vizaĝo cikatrita. – Vidu min, oldulon – eĉ mi ne ĉion kaptas!
Ridegis ĉiuj: Janĉjo-elektristo - la plej juna brigadano, la Ŝafaro – du korpulentaj larĝŝultraj blondaj fratoj-trabistoj Paulo kaj Kostja Baranov-oj[1], etkreska sed muskolforta atleto-transportilisto Griĉjo Djomin, sed obeza majstro Pjotr Nikitiĉ, kurtanome - Petnik, rideganta ĝisstertore kaj saltetanta surloke, sukcesis eĉ stumbli sur iom glita planko de la duŝejo kaj fali, merginte la postaĵon en malpuran flaketon, bobelantan super akvofluejo. Tio provokis novan rideksplodon eĉ pli tondran, ĉar ankaŭ Boris aliĝis, elĉerpinte sian stokon da sakraĵoj.
Intertempe densa vaporo, aperinta ĉe la duŝiloj, signalis realvenon de varma akvo, do la ministoj, plu ridegante, daŭrigis lavadon. Karba polvo, kiu penetris iliajn harojn ĝisradike, kovris la vizaĝojn, kolojn, brustojn dum seshora laborego en la mino, estis nun forfluanta en malpuraj akvostrioj, lasanta tiujn sanajn virkorpojn, manifestanta la finon de unu plia subtera labortago. Do la viroj havis almenaŭ tri kaŭzojn por gaja rido. Unue, hodiaŭ Zagit havis naskiĝtagon, kaj la tuta brigado estis invitita de li por postlabora festeto. Due, estis vendredo, kaj lumis al ili la perspektivo de ĝuinda semajnfina ripozo. Kaj trie, tiu ĉi lasta labortago de februaro konfirmis, ke la brigado refoje elminigis 130 procentojn da karbo, kompare kun la monata plantasko – la naturaj sekvoj de tiu glorago devus esti konsiderinda monpremio, minimume du “Lada”-aŭtoj por la brigadanoj dum la printempa aŭtodistribuo, honorfolioj kaj ceteraj agrablaĵoj.
Laciĝo postlabora forfluadis el iliaj korpoj, kvazaŭ forlavata de la akvostrioj; ĉiuj ili denove sentis sin freŝaj kaj posedantaj sufiĉan fortprovizon por vespera diboĉado. Sed antaŭ tiu aspiraĵo la brigado brile pura, ruĝvanga, lasinta polvoplenajn kombineojn, jakojn, kalsonojn kaj piedtukojn por la semajnfina organizita lavado, vestinta vintrajn botojn, kurtajn ŝafpeltojn kaj varmajn felĉapojn, nepre devis veni al la fakestro por ordinara ĉiutaga raporto.
Fakestro Ĥaulin jam atendis ilin. Ankaŭ li estis ruĝvanga kaj freŝaspekta, ĉar ankaŭ li tiun ĉi lastan tagon de l’ monato devis pasigi subtere, kontrolante la finmonatan situacion pri karbofrontoj, transportaj kaj ventolaj galerioj, maŝinaro kaj aliaj aferoj en la dekstra alo.
Ĝuste la dekstran alon de la minejo en la profundo pli ol kilometra priservadis lia fako. La minejo estis maljuna – ekde 1943 ĝi, gazetlingve, “donadis karbon al la lando” – do ambaŭ aloj atingis tre profundajn horizontojn. Tiuj transkilometraj horizontoj enhavis plenan “bukedon” da konataj subteraj danĝeroj: eventualajn montofrapojn, polveksplodojn, karbekbrulojn kaj abundon da gaso-metano, eĉ pli eksploddanĝera ol la karba polvo. Sed la karbo! Ĝi estis preskaŭ unika, ĉar la plej taŭga por koaksigo kaj posta uzo en ŝtalgisado. La mezuristoj asertis, ke la elmineblaj karbotavoloj estas etendiĝintaj eĉ pli profunden, ĝis la tria kilometro aŭ eĉ pli. La karbo estis ŝtata trezoro, kaj la ŝtato zorgis ricevi ĝin. Ĝuste por tio, por doni karbon al la ŝtato ĉiutage, kvaralterne per liftoj descendadis en la danĝeran profundon centoj da ministoj, havantaj klarajn kaj precizajn taskojn. Ĉe lumo de kaplanternoj ili konstruadis novajn galeriojn kaj longigis la jam uzatajn, tiradis tien per manforto kelkdekpersona elektrajn kablojn sesmilvoltajn, instaladis maŝinaron, relojn kaj konvejrojn[2], forpumpadis supren akvon kaj metanon, faradis eksplodprotektajn aranĝojn kaj, certe, hakadis, hakadis, hakadis tiun altvaloran, grasan, rebrilantan nigran substancon, nomatan karbo. La substanco, forhakata permaŝine de kelkaj minejaj karbofrontoj fluadis senĉese en konvejraj ĉenoj kaj rubandoj, karbofale plenigadis vagonetojn, per vagonaroj, cirkulantaj same senpaŭze, atingadis ŝakton, levita perlifte surteren, venadis al karbogradigejo kaj de tie per sesdektunaj vagonoj foriradis mil kilometrojn suden al la plej granda ŝtata metalurgia uzino.
Fakestro Ĥaulin, havanta dudeksesjaran sperton pri minista laborego, konscie determinis sian rolon kaj la rolojn de siaj subuloj en tiu gravega senfina procezo. Laŭ lia konvinko, ili estis soldatoj de l’ avano, prenantaj la plej grandan parton de la risko batali kontraŭ la neaŭgurebla terprofundo. Ĉiam antaŭ la komenco de vica alterno, disdonante la taskojn, li kvazaŭ sendadis ilin en atakon, kaj kiam ili revenadis por raporti pri rezultoj de la laboro, li renkontadis ilin kiel heroojn, se eĉ ne finplenumintajn la taskon pro iaj naturaj obstakloj, tamen senvundaj, vivaj post la danĝera batalo. Ĉiam li trovis kuraĝigajn vortojn por ili – por tiuj, kiuj honeste batalis, - estante absolute senkompata por pigruloj kaj timemuloj, kiuj fojfoje aperadis en la kolektivo, por nelonge, dank’ al liaj edukmetodoj.
Ankaŭ nun li havis sincerajn vortojn por la brigado de Boris Ŝiman, sed ĉi foje li devis dividi la gratulhonoron kun Levakov, la partiestro de la minejo. Ĉar la okazo estis elstare grava, Levakov mem descendis el la partia kabineto, situanta en la dua etaĝo, malsupren, al la unua, kaj estis sidanta apud Ĥaulin, dum gaja aro de la brigadanoj brue eniĝis la fakĉambron. Ĥaulin pergeste invitis ĉiujn sidiĝi, kaj ili okupis seĝojn, nur Boris starante ekraportis per sia lingvaĵo ne tro lerta:
- D-do, kamarado estro, kara amiko Nikolaj Platonoviĉ, la brigado plenumis ĉion… La brusto de la karbofronto… formovita je tri metroj kaj duono… La subtenilojn de ĉefronta spaco ni sukcese transmovis al la fronto… Cent tridek tunoj iris supren hodiaŭ… La hakmaŝino… kaj ĉiuj ceteraj… estas en ordo. La homoj – nu, vi vidas mem…
- Pri la akvo, pri la akvo diru! – flustre sufloris Petnik.
- Kion pri la akvo? – maltrankvile demandis la fakestro. – Ĉu pli multe venas laŭ la transportgalerio?
- D-do ne… - ĝene respondis Boris. – Pri la duŝo… denove varma akvo jen estas, jen ne…
- Estas krimo! – iniciateme intervenis partiestro Levakov. – Mi parolu kun la vicdirektoro pri mastrumo! Niaj heroaj ministoj devas postlabore ricevi komplete ĉiujn komfortaĵojn! Ni estas batalantaj por doni karbon al la lando, kaj nia Komunista partio ne toleros malkomfortajn kondiĉojn por ni, la batalantoj!
- Ne tiom gravas… - elbalbutis Boris, sed Ĥaulin palpebrume signis, ke li silentu.
Cetere, la partiestro Levakov neniam estis donanta karbon al la lando. Li ne mem afiŝis tion, sed la tuta ministaro konis, ke, iĝinte komsomolaganto ankoraŭ dum la studado en la Mininstituto, post sendefenda diplomricevo, Levakov estis sendita ĉi tien por okupi vakan postenon de komsomolestro. Sep jarojn poste li iĝis jam partiestro de la minejo, descendite subteren dum tiuj sep jaroj ne pli ol dudekfoje ĉe akompano de oficialaj partiaj kontrolistoj aŭ aliaj gravaj vizitintoj. Li tamen havis la talenton paroli elokvente kaj daŭre, sed senofende akceptis se oni per lerta aludo aŭ urĝa interveno ŝtopis lian buŝon meze de la parolado. Pro tiu dua talento li estis pace tolerata same de la estraro kaj de la ministoj, kaj opiniata ne la plej grava plago por normala funkciado de la minejo.
- Ni provizos vin, niajn heroojn, per la plej komforta komunisma ekzistado! – daŭrigis Levakov. – Sed nun mi devas gratuli vin, kamarado Ĥaulin, pro tio ke vi kune kun la partio sukcesis formi kaj eduki tiom respondecan, tiom gloran kolektivon, kaj aparte – la brigadon de nia estimata kamarado Boris Ŝiman. Vi, kamarado Ŝiman estas fieraĵo de nia minejo, ĉar dum la lastaj kvin jaroj la glora brigado de Ŝiman ĉiumonate plenumis kaj superplenumis la taskojn ŝtate gravajn. Pasintsemajne la estraro de la distrikta minkombinumo decidis lokigi foton de la brigado en la distriktan honortabulon – mi gratulas vin, kamarado Ŝiman!
Obeante kaŝan signon de Ĥaulin, la brigadanoj feble ekaplaŭdis kaj la brigadestro ruĝiĝinte elbalbutis ion neklaran, kion oni povus kompreni kiel “Dankon al nia komunista partio…” aŭ, samverŝajne, kiel “Al diabla avinjo tiun tabulon…”
- Hej, buboj! – abrupte intervenis Ĥaulin. - Ĉu vi bone komprenas, kion signifas tio?
La buboj montris interesiĝon, kaj Petnik eĉ diris: “Ha, jes, pli-malpli…”
- Ne estu “pli-malpli”, - plu parolis Ĥaulin. – Mi diru al vi precize: lokigo de via foto en la honortabulo signifas ke samtempe ĉiu el vi ricevas monpremion, egalan al tri monataj salajroj…
- Hura-a! – duvoĉe ekkrietis la Ŝafaro.
- … Ĉiu el vi ricevas ankaŭ honorministan uniformon kaj la rajton ferii somere en du vicaj jaroj…
- Hura-a! - ekkriis jam la tuta brigado.
- … Estas antaŭvidataj ankaŭ valoraj donacoj por la Tago de ministo, - daŭrigis Ĥaulin, paŭzinte por momento, - ankaŭ rajtigo ekstervice aĉeti la aŭtomobilojn “Volga” por la bigadestro kaj “Lada” – por du el inter la brigadanoj.
Ekaplaŭdegis ĉiuj, sed Zagit demandis kun konspira rideto:
- Kamarado estro, sed pelton por la edzino – ĉu eblas?
- Nature, ankaŭ ĉapon kaj botojn… - respondis Ĥaulin ĉe komuna ekrido.
- Kamaradoj! – la partiestro kaptis la okazon ekparoli. – Mi ankoraŭfoje gratulas vin okaze de via laborista glorago kaj volas anonci la plej gravan novaĵon… La estraro, la sindikatkomitato kaj la partia komitato de la distrikto konfirmis kamaradon Boris Ŝiman por honorigo per la ordeno de Ruĝa Standardo!
2.
- Bone vi festis hodiaŭ… mi opinias, ke eĉ tro, - duonflustre grumblis Inga, penante estingi malkontenton en la voĉo. – Alinjo atendis vian donacon, Rudik ploris – ne volis enlitiĝi sen paĉjo. Sed jen la paĉjo – vidu lin – revenas hejmen ĉe la noktomezo!
En sia ŝatata noktĉemizo kun faraonoj kaj hieroglifoj, aĉetita dum lastjara turismado en Egiptujo, kun la blonda ĉarma hararo, iom taŭzita, sen ajna spuro de dormo – evidente, ŝi estis atendanta lian revenon – Inga aspektis tiom varma, alloga kaj dezirata, ke Boris eĉ ne pensis pri regrumblo, tuŝinte ŝian vangon per manplato. La manplato estis frida kaj malseka pro neĝofalo ekstera, sed Inga ne formovis ĝin, nur diris jam pli pace:
- Do?
- M-morgaŭ eŝtaŝ r-ripoztago, - pravigis sin Boris per necerta voĉo. – K-k-krome mi avertiŝ vin p-pri la f-feŝto de Zagit…
Ŝanceliĝante li staris en koridoro kaj pene serĉis sur muro hokon por pendigi la pelton. La hoko, ĵus trovita, iel formoviĝis flanken, kaj la pelto falis planken. Inga klinis sin, prenis la pelton kaj pendigis ĝin, flustrante kun imita malkontento:
- Vi avertis, jes! Ankaŭ mi petis, ke vi diru al Zagit mian gratulon… mi estas certa, ke vi forgesis! Sed mi telefonis al ŝia Flura kaj gratulis…
- M-mi?! – rebatis Boris incitiĝante. – M-mi n-niam forgeŝaŝ. Ĵ-ĵagit riĉeviŝ vian g-gratulon kaj d-dankaŝ. Vin!
- Parolu pli mallaŭte! – flustre mokis lin Inga. – Aŭ silentu. La infanoj dormas!
- Ha-a, jes-s! – elsiblis Boris, forprenite maĉgumon el la buŝo. – C-certe, mi n-nenion forgesis! Je-en, - li ŝovis la manon en la plastan saketon, kiu servis por kunpreni tagmanĝon al la minejo, kaj eligis de tie belan pupon en diafana skatoleto. – T-tion – por Alinjo… - sekvis plasta aŭtomobilo ruĝa, - t-tion por Rudik… - la trian fojon li ŝovis la manon en la saketon kaj aperis en lia mano tri palruĝaj tulipoj. – T-tion por vi, m-mia bona!
- Aĥ! – Inga prenis la tulipojn kaj tuŝetis per varmaj lipoj la frostiĝintan vangon de Boris. – Ĉu jam maturas ili en la forcejo? Dankon… Ĉu vi banos vin?
- N-nature! – elflustris Boris, dum nelerta provo ŝin brakumi.
- Lasu, - ŝi diris pli promese ol proteste. – Denove Zagit aranĝis la feston en sia garaĝo, ĉu ne? Tia odoreto… vi devas tuj senvestiĝi kaj bani vin.
- N-nature! – refoje elflustris Boris. – Ĉu Zagit p-povas sidigi la t-tutan brigadon en s-sia ĉambreto?
- Nu bone, bone, - flustris Inga. – Permesu… mi helpos vin. Mi nur scivolas – kion la kompanio povas tiom longe pribabili dum viaj kundrinkoj?
- Ha-a, simpla afero… - respondis Boris, demetante la veston kun ŝia helpo. – Do, mia Ŝafaro, la fratoj Baranov… ili … ili povas rakonti, kiel ili instalis vandruton[3] super du fostoj… ili povas dum du horoj rakonti… gaje, interese…
Ŝi eniris la banĉambron al li, duonkuŝanta, pro dimensioj de la bankuvo, en agrable varma akvo, prenis ŝampuon kaj komencis enfroti la konvalodoran ŝaŭmon en lian densan rufan hararon, flustrante : “ Jen do, pura vi estos, suneto mia…”. Tiom teneraj kaj agrablaj estis ŝiaj manmovoj, ke Boris eĉ ekmurmuris kontentege: “M-m-m…”
Tiumomente el la koridoro alvenis nelaŭta telefonsonoro. Inga haste forŝvebis en la koridoron, kaptis la aŭskultilon, kaj Boris kun granda bedaŭro eltiris sian konscion el la beata nirvano por streĉi la aŭdon al la mallaŭta parolo de Inga:
- Bonan… matenon jam… - ŝi diris. – Kiu estas… aĥ, pardonu, mi ne rekonis… ne, li dume ne enlitiĝis… Li estas en banĉambro. Tuj mi transdonos la aŭskultilon… Estas Levakov, - ŝi flustris, disvolvinte telefonŝnuron ĝis la bankuvo. – Eble io urĝa…
Tenante la aparaton per la maldekstra mano, ŝi donis la aŭskultilon al Boris per la dekstra. Li kaptis ŝian manon kun la aŭskultilo, iom altiris ŝin al si kaj kisis la lipojn. Poste li alpremis la aŭskultilon al la malseka orelo kaj klare, soldattone diris:
- Ŝiman aŭskultas.
- Kamarado Ŝiman? - la senkolora voĉo de partiestro Levakov vagis en la aŭskultilo - jen proksima kaj klare komprenebla, jen iom for a kaj obtuza. – Boris Semjonoviĉ, Levakov estas…
- Mi jam scias, - respondis Boris.
- Kamarado Ŝiman, pardonu, ke mi zorgigas vin en tiom malfrua.. ne, en tiom frua horo, - daŭrigis Levakov karamele, - sed estas la kaŭzo… Morgaŭ kaj postmorgaŭ vi havos liberajn tagojn, do eble vi sukcesos plenumi la peton…
- Kian peton, je diablo, por la ripoztagoj? – koleriĝis Boris, perdinte la lastajn erojn de ĵusa nirvano.
- Mi petas vin, Boris …Jakovleviĉ, ne koleru… - plu parolis Levakov. – Ne tro temporaba estas mia peto. Ĉu vi povus fosi en via dokumentujo kaj trovi la atestojn pri viaj parencoj, nu, vi komprenas - plena nomo, naskiĝloko, deveno, nacieco… Mi bezonas ĉion ĉi lunde matene – tio estas grava por vi, ne por mi…
- Ja vi ĉion scias! – eĉ pli koleriĝis Boris. Li eĉ impete faligis liberan manon en la bankuvon, kaj akvoŝprucoj disflugis tra la tuta banĉambro. – Mia dosiero, kiun vi tenas en via partkomo[4], enhavas ĉion pri miaj gepatroj. Komplete, absolute ĉion!
Tiumomente li rekaptis per okulrando la vizaĝon de Inga, kiu alpremis la montrofingron al siaj lipoj. “Pardonu… li kulpas” – montris li per la okuloj kaj manoj.
- Jes, jes… ne maltrankviliĝu, kamarado Ŝiman… Boris…Semjonoviĉ, - plu karamelis, preterlasante la koleron de Boris kaj venante al konfida duonflustro, – pri la gepatroj ni havas … sed pri la geavoj – ne. Do mi petas vin trovi ĝuste pri la geavoj…
- S-sed por kia diablo? - embarasita Boris respondis same duonflustre.
- Mi diru al vi honeste, kamarado Ŝiman… - solene duonflustris Levakov, - kvankam mi ne rajtas… sed vi komprenos. La listo de honorigatoj venis en Moskvon por konfirmo en nia ministerio kaj posta ukazo de la ŝtatestro, jes… kaj iu tie, en la ministerio… eble la vicministro mem m-m… metis per ruĝa krajono demandsignon ĉe via familinomo. La koncerna respondeculo klarigis al mi… oni suspektas, ke vi estas judo… do devas esti alsendita ankaŭ atesto pri la geavoj.
- Mi estas belaruso, panjo via fikata! – ne plu povis toleri Boris. – Por kia diablo mi devas atesti miajn geavojn? Kaj ĝenerale, mi ne komprenas…
- D-do, mi diris al vi la peton, kamarado Ŝiman, - intervenis Levakov kun iom da ofendo en la voĉo. – Vi estas ebrieta, mi estas ebrieta… dormu ni trankvile, sed morgaŭ bonvolu tamen serĉeti… Grava afero! Ordeno!
La aŭskultilo eligis kurtajn ekzumojn. Inga kviete forprenis ĝin, instalis sur la aparaton kaj metis tiun sur la plankon. Poste, same kviete ŝi brakumis la malsekan korpon de Boris, kaj dum ŝia daŭra kiso ien forflugis el lia kapo ĉiuj Levakovoj kun ĉiuj iliaj levakovaj petaĉoj…
3.
Ruiniĝo de la karbofronto ekis subite, senatende, sed tute ne embarasige por la brigado. Spertego de la brigadanoj, bazita sur la sperto de antaŭaj ministaj generacioj kaj sur nemaloftaj eventoj dum propra minista vivo, provizis ilin per efikaj metodoj por kontraŭstari tiun naturan fenomenon. Ĉiu faris tute konsciajn, lertajn agojn rapide sed sen tumulta hastemo. Kiam aŭdiĝis suspektinda kraketado fronte antaŭ la hakmaŝino, Boris faris kurtan ordonon per radio, kaj Janĉjo, kiu vaĉis sube, en la transportgalerio, malŝaltis ĉenstablon enminan por eviti hazardan rompon de ĉenoj per abrupta falo de eksternorma karbopecego. La Ŝafaro, helpata de Petnik en la supra, ventola galerio arde ekagis per hakiloj ĉe antaŭpreparita trabaro. Dum kelkaj minutoj ili sukcesis instali du firmajn trabkadrojn, protektantajn la galerion ĉeelire el la mino mem. Farinte tion ili, unu post alia penetris en la minon kaj inter du vicoj de hidraŭlikaj subtenstangoj ekimpetis suben, al la fluo de freŝa aero. Zagit jam estis eble nur dek metrojn for de la transporta galerio, akurate stirante la hakmaŝinon suben, al tiu. Ĉe la supra maŝinparto Boris konsekvence antaŭenmovis la hidraŭlikaĵojn konkorde kun movo de la hakmaŝino, ne ĉesante observi la fronton kaj komandi per radio.
La unuaj pecegoj falis sur la ĉenstablon pli supre de la hakmaŝino, kiam kaplumoj de la Ŝafaro kaj Petnik proksimis al Boris.
- Hej brigadestro! Ĉu bezonatas helpo?! - ekkriis Petnik tra muĝadon de la motoroj.
- Ne! – rekriis Boris. – Eliru al Janĉjo, eble tie estas io urĝa por fari!
La tri kaplumoj preterrampis la hakmaŝinon kvar metroj longan kaj dissolviĝis en la suba nigro. Restis ne tro da tiu ĝis la minfino, ĝis la kruciĝo de tiu kun la transporta galerio. Boris kaj Zagit moviĝis tien kun rapideco de la hakmaŝino – ja ne eblis aliel. La krakado ĉefronte fortiĝis, karbopecoj diversgrandaj faladis senĉese, kaj la karba polvo vualis la aeron, farante ĝin preskaŭ maldiafana eĉ por la kaplumoj. Unu pecego falis sur la hakmaŝinon, dissplitiĝis kaj la plej etaj splitoj ekfrapis la kaskojn.
- Aj! – elkriis Zagit, viŝante sangogutojn de sur la vundita vango.
- Punkto! – kriis al li Boris. – Stop maŝino! Tuj – en la galerion!
- Je-es, brigadestro! Ankaŭ vi! – respondis Zagit, malŝaltante la motorojn.
Trifoje li kapjesis, do lia kaplumo faris tri vertikalajn movojn tien-reen, signalante plenankomprenon. La apenaŭ videbla kaplumo de la brigadestro faris la samajn movojn. Zagit preskaŭ elfalis el la mino en la galerion; post momento sur la hakmaŝinon falegis plata karbopeco, glitis inter du hidraŭlikaj subteniloj de la enmina trairspaco, lasinte por la eliro nur mallarĝan fendon. Boris, kiu moviĝis en la trairspaco post Zagit, sukcesis eligi el la mino nur la supran duonkorpon, la malsupra restis premita per la karbopeco. Li eligis sakraĵon kun ĝemo.
- Hej, Ŝafaro, helpu! – kriis Petnik kaj kaptinte la vatjakon de Boris je ŝultroj provis eltiri lin.
- Ne taŭgas! – kriis Boris. – Pneŭmartelojn portu!
- Jam pretas! – respondis la fratoj, kaj per du pneŭmarteloj komencis disbati la karbon.
- M-m-m! – muĝis Boris. – Karbopanjo fikata! Rapidu! Povas fali la tuta kruciĝo!
Petnik plu klopodis ĉe la vatjako, faradis kuraĝigajn gestojn, kriegis ion nekompreneblan, tumultis, kaj fine estis forpuŝita de Griĉjo kaj Zagit, kiuj provis iom levi la pecegon. Subite inter ili sin ŝovis Janĉjo kun “ursido” – eta pneŭmatika kriko, uzata por ĝustigi kapon de la ĉenstablo. Du aertuboj sekvis lin. La viroj tuj komprenis la ideon. Ili formoviĝis flanken dum Janĉjo ŝovis sin en la minon kaj lerte instalis la krikon inter piedo de la lasta hidraŭlikaĵo kaj la karbopeco. Li turnis anson, eksiblis aero kaj la pecego iom post iom leviĝis je kelkaj centimetroj. Tio estis sufiĉa por ke Boris kun vica sakraĵo elfalu for el la mino. Kaj samtempe la pecego, levita per kriko rompiĝis je du partoj, unu el kiuj elfalis post Boris.
- Nu, ĉu sendifekta?! – kriis Petnik.
- Ha, jes! – respondis Boris. – Nur la pantalonojn ŝiris, damnaĵo!
- Janĉjo! – subite ekblekis la fortulo Djomin.
Li ĵetis sin antaŭen, streĉinte la muskolojn forpuŝis la karban duonpecegon kaj trenis la knabon for de la kruciĝo. Tuj sur la liberigitan lokon elfalis el la mino la dua duonpeco, akompanata de kelkaj pli malgrandaj. Janĉjo provis rideti, sed larmoj estis en liaj okuloj. Dekstra mano lia pendis iel nenature, la sango gutis sur malsekajn relojn de la galerio. Boris kaptis latpecon kaj per drato rapide fiksis la rompitan manon kaj la brakon de Janĉjo.
- Ek al la ŝakto! – komandis li. – Mi telefonos supren kaj postkuros vin.
La krakado iĝis eĉ pli intensa, pecoj diversgrandaj faladis el la mino, sed feraj subtenarkoj ĉe la kruciĝo dume rezistis la premon de karbamaso. Post du aŭ tri minutoj la unua arko cedis al la premo kaj, fleksiĝinte lasis la amason en la galerion. Tiutempe la brigado estis jam malproksime de la kruciĝo…
Ili atendis dum timigita juna helpkuracistinjo, asistate de Boris, faris portempan pansaĵon al Janĉjo. Ili akompanis la knabon al frosta placo antaŭ la kontoro kaj sidigis lin en blankan buseton kun ruĝa kruco.
- Ĉio estos en ordo, Janĉjo, - diris Boris. - Ni venos al vi. Vespere ĉiuj ni venos.
La buseto startis elane de sur la monteto, kie situis ĉiuj supraj konstruaĵoj de la minejo, al la urbo, volvita en fumon de kutima februara frosto tridekgrada. Kelkmomente la brigadanoj akompanis la ruĝan krucon per rigardoj, poste ĉiuj ekrigardis al la nigra vango de Zagit kun blanka plastra kruco, al la vatbuloj eliĝantaj el la ŝirita pantalono de Boris kaj kun ridego direktis sin en la duŝejon.
Tie, ĉe la enirpordo ilin jam atendis Ĥaulin, urĝe ascendinta supren el la minejo, nigra, nelavita samkiel ili, kaj la partiestro Levakov en malbutonumita ŝafopelto kun felĉapo en la maldekstra mano.
- Ĉio en ord’, ĉefo…- diris Boris responde al la elokventa rigardo de Ĥaulin. – La karboatako mezforta… gravaj damaĝoj ne estas… la galerion riparos vica brigado… la karbo denove iros supren… eble post tri horoj. Janĉjo rompis oston… nu, al la onta edziĝo li venos sendifekta.
- Ja ne estas rompita la membro pli grava! – elbalbutis Petnik.
Sekvis sovaĝa rideksplodo, dum kiu Levakov proksimiĝis al Boris.
- Do, kamarado Ŝiman, - diris li kun komplota rideto, - mi devas gratuli vin okaze de vica via glorago! La partio amas siajn heroajn filojn. Vi ne devas serĉi la atestojn pri viaj geavoj – tie, en Moskvo, oni jam ĉion esploris. Vi estas kavaliro de la ordeno de Ruĝa Standardo – denove mi gratulas! Ankaŭ viaj brigadanoj meritas honorigon – mi nepre levos la demandon poste, en plenkunsido de la kombinumestraro. Ĉiuj meritas!
- Janĉjo… - diris Boris, morne rigardante la partiestron. – Li meritas. Unuavice.
- Janĉjo? – iom embarase demandripetis Levakov. – Ĉu tiu knabaĉo-elektristo? E-e… Epŝtejn, ĉu? Mi parolos… Sed mi dubas, ke tie… – li montris per okuloj al la plafono, - ke tie oni aprobos…
- Kial ne? – demandis Boris kun kreskanta kolero.
- Do, vi devas kompreni… - balbutis Levakov. – La tempo estas tia… Ĵus, kune kun vi oni ordenumis Ŝapiro, ĉefmekanikiston de la “Norda”, do ne plu estas kvoto por judoj.
- Mi ne komprenas, - diris Boris.
- Kion vi ne komprenas, kamarado Ŝiman?! – koleriĝis la partiestro. – Ni devas havi diversnaciajn ordenumitojn! Proporcie al la naciamplekso. Jen estas la linio de la partio. Kaj vi, kiel konscia partiano, devas subteni tiun linion! Eble oni enmanigos valoran donacon al via Epŝtejn... Kaj ĉesu imiti nekomprenemon!
- Jes, - diris Boris. – Ni ĉesu.
Li levis la dekstran manon, jam premitan pugne, kaj donacis al Levakov, staranta kun la buŝo ankoraŭ ovrita, fortan baton en makzelon. Poste, nehaste turninte sin, li iris en la duŝejon.
dec.2007

Send a message
Search for members
Viktoro says:
Tre ŝatas al mi via novelo!
Dankon!
Mikaelo Bronsxtejn says: