Elpensita amo
(dekdu poemetoj por ***)
Skribaĵ’ sur la vizitkarto
Vi tre plaĉas al mi - estas vero.
Sama vero, ke vi flugas for.
Tamen mi kun sincero
diru, ke ja protektos memor'
la dancadon kun ardo,
ĝojon de la rigardo,
revojn kun iluzi'...
Koran dankon al vi!23.08. 07
Eble
Eble, serĉanta inspiron,
sonĝas mi nun al subten’ de
vi, kiu folan admiron
vekas en mi ekstermende.
Eble, impetas koncentre,
mi por kompreni vin, kaj ne
palpi la vojon necerte
per meditad’ tutsemajne.
Eble… sed venas la fido,
kiu entempe ne feblas,
ke ne tro foras revido,
ke en la viv’ ĉio eblas.
05.09. 07
Via voĉo
Mi kredas, ke mi vin bezonas –
sed kial?
Nur via voĉo milde sonas
en mia
eventoriĉa viv’ necerta
kaj en la
matura koro, ami sperta –
sed sen la
sincera vorto ĝustesona –
velkanta…
do mi vin dankas, mia bona,
elkanta!
09.09.07
La vortoj
La vort’, metita ĝustaloke,
efikas pli ol la hazarda.
Ĉu sonas voke aŭ provoke
la vort’ de l’ enamiĝo tarda?
Ĉu en la sonĝ’ almenaŭ foje
vi rememoras min? Apenaŭ…
Vortumus mi eĉ jelpe, boje,
se trovus tion pli konvena
por komprenigi mian senton
al vi… al mi – unuavice,
ĉar mi hezitas, kaj prudenton
alvokas damne kaj malice.
La vortojn trovi. L’pensojn formi.
Alie l’ viv’ ne bonas por mi.
10.09.07
Pluva bluso
Mi estas for
de prudentaj decidoj pri ia ekag’,
vanuas el kor’
la deziro kompreni, ke daŭras la tag’,
kaj vea venen’
plenigas bobele pokalon de l’ sort’,
kaj sonas en splen’
senpasia despero de blusa akord’.
Revenu vi home, vizie, fantome,
revenu en tuto eĉ nur por minuto
kaj restu kun mi!
Amata senfine, plej ĉarma virine -
en festoj, en plagoj, dum noktoj, dum tagoj
delekto por trista anim’…
Fluas la pluv’,
gutoj lense grandigas ombregojn de l’ nokt’ –
jen estas la pruv’,
ke ne lasos min jam la kutima sufok’
de larma real’ –
same lense en larmoj grandiĝas vizi’ –
ebriiga fatal’
tute dronas en bluso kun penso pri vi.
Aperu senbrue, mirakle kaj flue
sur nuba podio por la melodio,
por blusa paŝad’.
Al rev’ efemera, glimante malvera,
loganta nin fore, tentanta amore,
nin blusas la pad’…
Cedas mallum’ -
nuban tukon je flikoj disŝiris la vent’,
telere la lun’
ŝvebas inter la flikoj de mia prudent’,
kaj kreas gitar’
purajn sonojn post sombre sopira obtuz’.
Trankviliĝas mi, ĉar
eĉ se vi ne revenos, plu daŭros la blus’.
nov.-06 – sept.-07
Preskaŭ invito
Mi iĝos iam sobrul’,
tedema avaĉo,
knarvoĉe pri morboj miaj
mi plendos dum nia kun’, -
sed ardon de mia brul’
aprobas dume la aĝo,
kaj ridas okuloj viaj,
responde al miaj nun!
Plu daŭras iriza ir’ –
aŭroroj septembraj
naskiĝas en bunt’ kolora,
en fora arbara ben’,
kaj pli ol plenaĝa vir’
pri siaj plagoj portempaj
forgesas kun juno kora,
revante pri via ven’.
Juvele pretas por vi
manpleno da prunoj,
sincera regalo, predo
de mia ĝardena vag’,
kaj, malgraŭ ies envi’,
ni ambaŭ restadas junaj
ĉe nia senzorga kredo
pri l’ suno de nova tag’.
14.09.07
Amplitudo
Amplitudo de miaj pensoj
foje saltas ekster konscion,
aludante pri la atencoj
de l' racio ricevi ĉion.
Sen apudo, en pensa nudo
ne medito - traviv' ektrema...
Vidu, estas ĝi amplitudo -
do, nature, - pensad' ekstrema.25.09.07
Envio
Mi prenas liniilon kaj surmape
mezuras la distancon inter ni, -
ĝi estas kurta, - deksep centimetroj!
Ĉu kredi tion? Ŝatus la anim’,
sed sobra penso frapas jam enkape,
ke l’ tuta lando estas…
Sen komentoj
mi vidas gruojn flugi al la sudo,
mi vidas nubojn flugi al la sudo,
la sudon celas blanka spur’ avia,
kaj mi envias…
27.09.07
Papilia aŭtun’
Papilia aŭtun’.
La aero plenplenas je revoj.
Adiaŭas anseroj -
kojno flugas al sud’ super mi.
Kaj hezitas mi nun
inter miaj preferoj kaj devoj,
inter vero kaj vero, -
la realo kaj la iluzi’.
Ion kaŝas maten’.
Savas min konifera arbar’ de
turmentiĝ’ triviala
per amika humida brakum’.
Mi liberas, kaj sen
konsekvenca pensad’, malmingarde,
sen serĉado kiala
simple paŝas al fora eklum’.
Ĉu naskiĝas la ver’ -
absoluta, senduba, difina -
en senzorga paŝado,
en la pina kaj muska ekspir’?
Min alvokas sincer’
de l’ malkaŝa rigardo virina,
kaj forestas la pado,
kiu gvidas al saĝa elir’.
29.09.07
Vespera saluto
Venas vesper’
kun tristo.
Mia esper’ –
en disto.
Vastas la Ter’,
la lando…
Gravas la ver’:
ĉe l’ rando
norda nun mi
ekrevas,
ke sude vi
nun levas
glason da vin’
je mia
stranga destin’
ebria.
Do ankaŭ mi
englutu
brandon kaj vin
salutu
en via varm’,
elkora,
ho mia ĉarm’, -
aj, fora!
06.10.2007
La portreto
L’ okuloj en via portret’
depende de la sunekbrilo
jen montras la grizon de ekmaltrankvilo,
jen bluon de via kviet’.
Kaj pensas mi en embaras’
pri la diferenco mistera:
ĉu en maltrankvil’ aŭ kvieto ekstera
enestas bonŝanca okaz’?
Agordas mi spiron de l’ sent’
kun la itinero de l’ suno
por diri la vortojn, plej gravajn en nuno,
dum tiu konvena moment’.
Sed pace rondiras la sun’
sen kredi al ver’ Galilea,
kaj fuĝas de mi la moment’ malobea
al la sunsubira katun’.
Do kun senrezulta envi’
mi vane baraktas en reto…
ja antaŭ mi estas nur via portreto –
la muta fantomo de vi.
09.10.2007
Elpensita amo
Venis senatende
elpensita am’ kaj
tristo ekstermende,
helaj revoj ankaŭ
volvis min inunde,
en la sentokirlo…
Ĝojis mi dumlunde
pro la am-akiro.
Amo neĉasita,
ĉasta babilado,
post ekzist’ ermita
fajro kaj elan’, do
sentojn el la fundo
levis mia koro
ĝis agrabla vundo -
ĝuo kaj doloro.
Mi eĉ ne rimarkis,
ne avertis saĝo,
ke la amo mankis
en la elpensaĵo.
Mi en la inundo
dronis malsingarde
ĝis la fin’ de lundo,
kaj elplonĝis marde.
Per revelacio
la destin’ min benis -
enamiĝo mia
tro rapide venis
al la adiaŭo
kun grinceto denta,
post trompita ravo,
ĝojo pormomenta.
Ĝis, adiaŭ, kara
elpensita amo!
Dolĉa kaj amara
estis via flamo.
Sed la kor’ sufloras:
- Havas vi bontrovon -
elpensaĵ’ jam foras,
do - elpensu novan.
Okt.2007
Send a message
Search for members
Mirna Marino says:
Mirindaj poemoj! Koran dankon!
Amo estas mia preferata temo...
Amike via!
Mikaelo Bronsxtejn replies:
kompreneble, la poemareto estis verkita por virino, kaj mi ĝojas, ke alia virino akceptas ilin kun ŝato.
Amike,
Mikaelo
Imre Szabo says: