Vojaĝo al IF
1.Preludo
Kongresoj – jen esperantista vigla svarmo
dum varm’ somera!
Sed, versimile, estas pli da homa varmo
kun ĝoj’ sincera
en tiuj, lerte kaj multlande elprovitaj
kunvenoj vintraj.
Do, min inspiris la konstanta kolektivo,
nomata IF-o,
kiu kunvenas por Novjaro stabilkerne
preskaŭ eterne,
sed ja akceptis novbaptiton sen imposto
el rusa frosto.
Ĉu la event’ ne jam elstare fenomenas,
se homoj venas
tutfamilie for de la komforta hejmo -
al IF-ejo?
Mi serĉis kaŭzojn, ili estas en la listo.
Al analiz’, do!
2. La vojo
Volis la fortun’, ke mi trafu
en la buson “Vologda - Frankfurt”.
Kaj min lulas la buso fia
kun la necesej’ senfunkcia.
Duonluno soras helblanka,
duonvivo restas malantaŭ,
duonplena bus’ kun stertoro
skrapas vojon horo post horo.
Arda frost’, pisad’ ĉe taluso,
tute stranga ŝanĝo de l’ buso,
kaj denove l’ voj’ blankrusia,
monotona, senemocia.
Brest’, rublaĉoj, iro pagana
al kutima templo dogana,
priserĉado antaŭ Kristnasko -
ja ofic’, ordinara tasko.
Poste - poloj. Tiuj jam festas,
kontraŭ mia veno protestas,
kaj postulas - je mia miro -
plian pagon por plia iro.
Daŭras nokto, neĝa furoro,
glitas plu ŝoseo al foro.
Dormetado, ŝvit’ duonsvene
ĝis landlim’ germana matene.
“Aŭtobahn”, kelkhoro da hasto
pro l’ antaŭa neĝa prokrasto.
Neĝ’ flavetas, kvazaŭ eburo...
Jen. Ni venas al Magdeburgo.
- Akceptejo
Stoko da paperoj,
destinitaj por mi,
montris, ke apenaŭ
mi sukcesos dormi.
Diris, do, HDP:
- Estas ja naivo!
Ĉu por la satdormo
venis vi al IF-o?
ja vin vokos are
prelegoj, ekskursoj,
manĝejo, jumejho,
diskutoj, danckursoj,
knabinaro, kantoj...
Do, por ĉiuj vokoj
devas vi samtempe
esti en tri lokoj.
Ankaŭ vesper’-noktoj
ne por dorma fajfo,
ĉar vi mem impetos
al la loga Knajpo.
Do, kunmetu streĉe
viajn fortojn, kara,
se vi jam aliĝis
al IF novjara.
4.Prelego pri la tragedio
La dekunua de septembro -
nu, kiu gajnas?
Ĉu ŝanceliĝas l’ sankta templo,
aŭ nure ŝajnas?
Prelegas Ulrich, la spertulo,
l’aŭdantoj gapas:
Tiu ĉi svaga gajnkalkulo
ja okulfrapas!
Gajnas Usono - tiu povas
libere venĝi.
Gajnas Rusio, kiu trovas
pravigon en ĝi.
Gajnas judaro, jes, ja ili
ĉiam profitas,
ĉar se ne gajnas eĉ - trankvili
emas kaj spritas.
Ĉu kvar aŭ sep miloj pereis -
ne gravas fine,
ĉar la pereo l’gajnon kreis.
Kaj tamen mi ne
oponas arde la diskuton,
mi sidas mire,
sen povo trovi la atuton,
ĉar, onidire,-
se l’ pereinto estus unu -
jen okulpiko!-
Sed se kelkmil - ni iru plu, nu, -
nur statistiko!
- “Stenjka Razin”
Tio povus okazi
nur post kvina pokalo!
Kantas mi “Stenjka-n Razin”
en krepusko de l’ halo.
Levas voĉon libere
super rond’ aŭskultanta,
kaj ekflugas etere
tiu plendo glorkanta.
Pacan Knajpo-publikon
Volga-ondoj atakas.
Al mi ŝajnas, ke mi kun
kozakaro kozakas,
ke la persa princino
min amore karesis,
ke en nokta senfino
mi ja ĉion forgesis,
ke l’ kozakoj- kompanoj
nun min moke blasfemas,
ke l’ persin’ en la manoj
antaŭsente ektremas...
Mia voĉ’ ekdubetas,
ĉasas plian koktelon,-
mi en Volgon ne ĵetus
amatinon, la belan.
Sed post dozo da vino
pretas agi fatale.
- Eĥ, adiaŭ, persino!-
mi ekblekas finale
pri la amo ensorba,
pri libero ekkria...
Kion ŝatus mi sobra,
tion kantas ebria.
- La Novjara tablo
Mi promenas ĉe l’ tablego.
Mi englutas la salivon –
pli teruran ekzekuton
diabloj povus nur aranĝi, –
staras pladoj,–jen belego -
montras manĝo-perspektivon.
Rajtas ĉiu vidi l’tuton,
foti, flari, sed – ne manĝi!
Do, l’ amaso flare ĉeas-
sonas centstomaka ĝemo,
kaj sufiĉus glutsalivo
por plenigi du sitelojn!
Ĉiu la vizion kreas,
kun telero, forko, tremo
de la manoj, kun lascivo
okulumas frandajn belojn.
Plej raciaj kaj prudentaj
emas ĉe l’ fiŝaĵ‘ ariĝi,
ĉar viandoj pli abundas,-
tion mi konjektos poste,-
kun intencoj evidentaj
kaj kun revoj sole pri ĝi...
Ĉu animojn vere vundas
la fiŝaĵoj – eĉ senoste?
Infanaro kaj virinoj
okulvoras dolĉajn kukojn –
jen viviĝis fama fablo
pri vinberoj kaj pri vulpo!
Inoj kun dikiĝinklinoj
streĉe viŝas la nazmukojn
de l’bebaro, fortirante
ilin de l’ ŝteleta kulpo.
Kial mi solece gvatas
rusan vodkon inter vinoj?
Ĉio ĉi nur kontraŭ mono
aĉeteblas, do, forestas
dume tiuj, kiuj ŝatas...
Sed en miaj vivkulminoj
savas min nur vodka bono,
des pli kiam mi ekfestas!
Mi l’ vendistojn ne molestas,
paca restas, senprotestas,
nur scivolon manifestas –
atendadas kaj ĉeestas...
- Vico da Novjaroj
Jen Novjaro ruza, la Novjaro rusa,-
venas la unua en silvestra bal’!
Pretas mikrofono por gratula bono,
pretas ŝaŭma vino en pokaloj al
kunpuŝiĝo tinta en momento pinta,
kiam nadlo nadlon kaptos en horloĝ’,
sed ni dume drinku je la jar’ pasinta –
ja, ĝi ankaŭ havis ion por diboĉ’!
Streĉaj malfekundaj, kuras la sekundoj
lastaj en la jaro – jam ne kaptos vi –
kaj, post streĉa gapo – la horloĝa frapo!
Venis Nova Jaro, daŭras nia viv’!
Jen atendo nova ĝis Novjar’ litova,-
kisoj, dancoj, tostoj, - nur post unu hor’
ankaŭ en miela tero Israela
la horloĝoj venos al la festsonor’.
Hastu mi kun vino al la litovino –
estas bona kaŭzo por merita kis’!-
Kaj ( ne sen malico!) – staru nun en vico,
ĉar ne sola trovis kaŭzon por surpriz’.
Do, sen embarasoj tuj ekplenu glasoj!
fluu freŝa ŝaŭmo al la festa rob’!
Frapu glasojn tinte, kaj, jam englutinte,
ekatendu kune feston por Europ’!
Jen, post hor’ galopa – la Novjar’ eŭropa,
l’festo de plimulto, la apoteoz’!
Kaj refoje baŭmo de l’verŝata ŝaŭmo,-
kaptu la momentojn – ĝuu sen ripoz’!
Kvankam jam sen prancoj, tamen daŭras
dancoj,
dancas la Novjaro laŭ Ŝengena ter’.
Iru ni en urbajn stratojn Magdeburgajn,
kie ŝvebas neĝo en la noktaer’,
plonĝu en popolon, en la festan bolon,
en jubilan ĝojon de l’ sendorma ar’.
Tamen lasu l’ svarmon, hastu en la
varmon,
por denove levi ŝaumo-glason, ĉar –
pasas hor’ rapida – la Novjaro brita
ĉasas diboĉantojn per la nepra ven’,
Ebrieta brito kaptas laŭ merito
kisojn kaj gratulojn, dezirante en
molan liton plonĝi – snufi, dormi, sonĝi
plej tenerajn lipojn ĉe l’barboza vang’,
sed ne danci stulta, laca kaj tumulta
dum Novjaro flugas trans la ocean’.
Nur plej fortaj restas – tiuj daŭre festas,
sen dancad’ sidante ĉe l’ restinta vin’...
Estas jam ne por mi – mi forfuĝas dormi!
Ŝ-ŝarmaj gefeŝ-ŝtantoj, mi admiraŝŝŝ vin!
Jen Novjaro bona – la Novjar’ usona...
Ŝajnas eĉ pli brila la Novjar’ brazila...
Bonan nokton!
- Ekskurso
Ĉu mi povus almenaŭ esperi, ke
mia tre diboĉema destin’
en muzeon de Otto von Guericke
senpripense venigos min?
Sed mi devus iom kleri por ke,
scii, kiu estas von Guericke...
Jes, mi lernis fizikon en infanaĝ’
sed apenaŭ memoras mi,ke
la vakuon eltrovis per sia saĝ’
tiu Otto von Guericke.
Do, al lia kastelo iras mi kun
ekskursanta aro por scii nun...
L’ĉiĉerono klopodas liveri, ke
politiko kaj diplomati’
estis ĉefokup’ de von Guercike,
kaj pro tiuj gloriĝis li.
Mi bedaŭras – tereno de l’ diplomati’
nur dezert’ malplena estas por mi...
Ni ascendas al la scienca salon’.
Jen globegoj el pura sulfur’,
kiujn uzis por ludoj kun elektron’
en Eŭropo li sola nur.
Kaj nun mi, elektristo, certiĝas, ke
estis mia kolego von Guericke.
Duonglobojn tenatajn per la vaku’
disen tiras jungita aret’,
konsistanta el ĉevalegoj dekdu,
instigata per vipoj, sed -
ne sufiĉas ĉevaloj – eĉ dekduop’
por konkeri l’ vakuon en tiu glob’.
Etulin’ proksimiĝas en bela rob’,
ion turnas, eksiblas la kran’,
kaj je du duonoj disfalas la glob’
sen asist’ de l’ potenca man’.
Kaj certiĝas ĉiu – ‘stas vero, ke
geniul’ estis Otto von Guericke.
Kaj foriras mi el la muzeo kun
iom malpli da enkapa vaku’...
9. Magio de l’ koro
Kaj alvenas vespero
por sorĉad’, por mistero –
do, ariĝu, infanoj!
Jen la sorĉa persono
kun magia bastono,
kiu vibras en manoj,
tremas sen pacienco,
tremas antaŭ komenco
de mirinda agado!
Vaĉas l’ aro gepatra
ĉe l’ altaro teatra
post dumtaga vagado.
Jen – neglekta eksvingo,
kaj unua atingo –
post ridet’ interrompa -
serpentumas rubande
multkoloro en man’ de
magiisto, la trompa.
Pendas mir’ en okuloj
de l’ aĝuloj, etuloj –
vanas ja vivosperto
por la movon postsekvi,
kiun faris ja sen vi
l’ magiisto kun lerto.
Jen malplena poteto -
Ĉu vi riskos, knabeto
Trovi ion enpote?
Prenu ĉapon, bastonon,
diru vian ordonon,
la famul’ Harri Potter!
Kaj miksiĝas kun miro
tiom forta deziro
en buŝet’ malfermita,
ke ekbruas alarmaj
la aplaŭdoj kun larmoj
de l’ publiko ravita.
Ni aplaŭdas por tio,
ke pro l’ sorĉa magio
eĉ forgesis ni pri ni!
... Elĉerpita entute
ŝviton viŝas pertuke
l’ magiisto Triksini.
10. Neĝo en Lutherstadt
Ho, nobla Martin Luther,- pardonu,
la benon, ne la punon nun donu
al tiu gaja aro plenaĝa,
kvazaŭ infanamaso malsaĝa
ĵetanta neĝobulojn trans tempo
ĉe via monumento kaj templo.
Ho, glora Martin Luther, ĉu preĝis
Vi, kaj ĉe la vespero ekneĝis!
La rara neĝo estas donac’ al
venintoj foraj kaj nekonataj,
ludantaj en la falo lanuga –
en vivo nia, kurta, sed nuna.
Kaj mi, seneklezia profano,
eksentas kvazaŭ tuŝon de l’ mano,
benanta nin por ĝuo kaj ludo.
En la Novjara festa apudo
l’ feliĉa buŝ’ eligas balbute
la dankon por vi, ho, Martin Luther!
<b sty
Send a message
Search for members
Gražina pro says:
Mikaelo Bronsxtejn replies:
Sed jam eĉ mi ne memoras pri tiama kisĉasado...
Tamen - ĝis baldaŭ!