Mikaelo Bronsxtejn Published on March 29, 08
by Mikaelo Bronsxtejn

Mikaelo Bronsxtejn's blog

Browse posts
Elpensita amo
Posted on June 24, 08
3 comments (latest 2 weeks ago)
Vojagxo al IF
Posted on April 9, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Opelecxjo
1 comment (latest 3 months ago)
Libella
Posted on March 7, 08
Germania taglibro
Posted on March 7, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 84 visits / 1 vote

Opelecxjo

Saturday March 29, 2008 at 05:53PM

 

                               

                                                     

 Opeleĉjo

 

“ OPEL-KADETT “, 1,2 l, HATCHBACK,

farbo: “pruno kun ŝtalo” 3 pordoj, alarmo,

centra seruro, fuelkonsumo- 5 l/100km.

Prezo grave rabatita : ... mil DEM.

ĜUU VIAN “OPEL” KAJ ŜPARU VIAN MONON!

 

                                           *    *    *

 

- Franz, ĉu vi vidas? Venu tien ĉi, hej - lasu tiujn monstrojn dormi en paco! Jen - admirinda ludilo...- mia onta mastrino karese tuŝetis mian maldekstran flankon, malfermis la pordon kaj ensidiĝis, refoje vokante la edzon, kiu gapis ĉe la eksterŝoseaj aŭtegoj. - Franz, kiom komforte mi sentas min en tiu etulo! Mi volas ĝin, mi jam ĝin amas! Estu ĝi mia Opeleĉjo!

- Hej, Sabina,- rebatis la edzo, venante al mia dekstra pordo,- ĉu vi certas, ke ĝi estas li? Kaj ĉu tio signifas, ke mi devas ekĵaluzi?- li malfermis la pordon kaj okupis la dekstran lokon.

Responde ŝi proksimigis siajn lipojn al la liaj, kaj okazis la unua feliĉa kiso en mia sino. Ho, kiom da ili estis poste!... N-nu... mi diru ke momente ankaŭ mi sentis min feliĉa, ĉar Sabina diris duonflustre:

- Otelo, mia amata! Certe ĝi estas li, mi sentas tion. Kaj li estos mia bona amiko. Ja mi delonge bezonas aŭteton por ke vi ne klopodu veturigi min al la oficejo kaj reen ĉiutage... Ĉu ne estas vi, kiu promesis, kara?

Ŝi turnis la ŝlosilon, kaj mi ekmurmuris kontentavoĉe, montrante mian plej teneran senton al tiu ĉarma virino. Momente, kun la diro “ ... do, montru, ke vi estas viro”, ŝi nehaste sed insiste premis mian gaspedalon. Mia tenera murmuro sekvante movon de ŝia piedeto transformiĝis al leona raŭko. Mi ne scias, kio estas leono; ŝi elbuŝigis tiun vorton en tono de grava komplimento.

- Ha, li vere posedas potencon! - diris Franz kun mireto iom falsa, tamen mi akceptis, kaj, ĉar Sabina lasis la pedalon, mi elmurmuris humile , ke mi faris ĉion eblan por plaĉi...

 

                                        *   *   *

Mi naskiĝis en marto 1984 kaj estis aĉetita de Sabina kaj Franz mezmaje en mia bebaĝo. Sed vi scias, aŭtoj maturiĝas rapide. Kaj tamen mi povas diri, ke mi havis feliĉan infanaĝon. Vere, la plej feliĉa kaj senzorga tempo ĝi estis - tiuj kvin jaroj, kiujn mi vivis kun Sabina.

Se mi konfesu la nuran veron... - ŝi ne estis tro sperta pri stirado.

Ŝi mallerte parkadis min ĉe urbaj butikoj, kaj, dum ŝi estis for, mi devintis aŭskulti, kiel grumblas kaj eĉ insultetas mian mastrinon la mastroj de l’ apude starantaj aŭtoj, kiel mokemas veninta vojpolicisto, sed - jen proksimiĝis ŝi, mia ĉarma Sabina, kaj degelis tuj la viraj koroj. Kaj malaperis insultemo, grumblado, mokoj. Kaj post la vortoj “ Aĥ, pardonu, mi estas tiom malatenta...”, elmurmuritaj kun tiom sincera kaj hela rideto, post tiuj simplaj vortoj ĉiam pretis deko da fortaj viraj manoj por leveti kaj turni mian poŭpobufron al la bezonata direkto. “ Dankon, dankon...” - diris ŝi svage, kaj tuj al mi : “ Ah, Opeleĉjo, kara, ili ofendis vin, ili ĵetis vin teren tro dolore!” Nu, ĉu mi povus ne admiri ŝin!

Dank’ al Sabina mi vidis la plej mirindan kaj belan lokon en mia vivo - la montaron! Estis ŝi, kiu ekinsistis : “ Mi volas iri al Svisujo nur per Opeleĉjo. Hej, kara, ni ja ne devas preni multajn aĵojn. Ni iras por ferii, ĉu ne?  Ni ŝparos monon ĉe l’ benzinaĉeto. Ja via fortegulo BoMoVo senkompate formanĝos  tion, kion ni povus elspezi por distroj. Nu, kara...” Kaj sola forta kiso suplemente al la vortoj plene sufiĉis por ke Franz cedu.

...Laŭvoje, post kiam mia benzinujo estis plenigita, Franz proponis al Sabina lunĉon en la apuda kafejo, sed ŝi rifuzis.

- Ja kien ni poste uzu la provizon kunprenitan? Jen la sako staras en kofrujo: sandviĉoj, legomoj, kafo... Mi preferas pikniki for de tiu benzinodoraĉo.

Ŝi mem elektis la lokon por pikniko, direktinte min laŭ vojeto al la bordo de iu rojo - tie estis konvena placeto inter ulnoj. Mi dormetis en la ombro dum ili ĝuis la akvolirladon kaj la manĝojn, do ilia gaja babilado kaj interkisado restis ekster mia atento. Vekis min ĝemetoj de Sabina - min frapis subita penso, ke io malbona okazas al ŝi. Sed ĵetinte la rigardon ŝiaflanken mi trovis ŝiajn ĝemetojn strange kontentaj, kaj entute ili agis iom strange sur tiu mola herbo, laŭ mi... Nu, pardonu, mi ja ne vidis antaŭe kiel homoj amoras!

Sed jen Sabina lace kisis la edzon kaj levis la kapon.

- Franz, vidu! - ŝi pepetis.- Opeleĉjo spektis ĉion... Ĉu mi forgesis malŝalti la lumojn? Jen konfuzo!...

- Ĉu li ĵaluzu vin eĉ kontraŭ via edzo? - ridetis Franz. - Ja li ne povas fari tion anstataŭ mi.

- Fi, arogulo! - reridis Sabina, sed...  mi ne scias, kio estas ĵaluzo, sed  ofendon mi jam spertis, do ankaŭ nun mi sentis min ofendita.

Tamen post iom da tempo antaŭ miaj okuloj aperis la foraj blankaj montopintoj - tio estis admirinda! Forgesinte la stultan (ĉu ne?) ofendiĝon mi gaje akcelis min al tiuj foraj blankaĵoj. Cetere ne longe mi sukcesis rapidi, ĉar la vojo iĝis malvasta, simila rubandon, ĵetitan  inter grandegaj rokoj. Jen dekstren, jen malen turnadis Sabina mian stirilon... Vertiĝo, jes - tion sentis ŝi, ankaŭ mi,versimile, nur Franz ridegis, dirante:

- Nu,  vi preferus vidi min ĉe la stirilo nun, ĉu ne?

- Ne, kara...- ŝi remurmuris, kunpreminte la dentojn pro atentostreĉo. Kaj eĉ akcelis min iom pli por antaŭiri kamionegon dum daŭris la rekta vojoparto. Sed subite antaŭ ni de-post vica vojturno aperis alia kamiono. Ĝi iris rekte al mia frunto. Cento da metroj,eble  eĉ malpli restis inter ni.

- Bremsu! - ekblekis Franz horore, sed mi sentis, ke estas malbona solvo. Ja ni jam preskaŭ vidis la ŝoforon de la apuda kamiono! Sed tiu renkonta ne reduktis sian rapidecon. Ĝi ŝaltis fortegan lumon kaj eksignalis jelpe, timige. Mi ne scias, kion faris Sabina, sed mi jam elektis la solvon. Kuniginte ĉiujn ĉevaletojn, agantajn en mia motoro, mi tutforte ekimpetis antaŭen kaj - okupis mian vojoflankon antaŭ la apuda kamiono kaj sekundojn antaŭ ol la timiga kamionmuzelo kun la blasfemanta ŝoforo ene pretersvingis la alian vojoflankon.

- F-fu!- elspiris Sabina ĉe la konsternita rigardo de Franz.- Savis nin Opeleĉjo, kara...                                 

...Ĉu mi povus rakonti la sentogamon kiu atakis min, dum Sabina pli kaj pli formovadis malantaŭen sian seĝon pro la ventreto kreskanta? Dum ŝi  aĉetis kaj instalis malantaŭe la etan seĝon kun rimeno? Dum ŝi gluis al la malantaŭa vitro afiŝeton “ Bebo en la aŭto” ?

Ĉio ĉi kortuŝis eĉ miajn ŝtalajn nervojn - jen kion mi povas diri, kaj punkto. Kiom da tempo povas elteni la ŝtalnervoj - mi ne scias. Sed kiam tiu uleto amuza, karesata kaj adorata( mi ne komprenas kial, sed mi samsentis...) de ĉiuj familianoj, kiam ĝi, malsekiganta fojfoje mian malantaŭan seĝon aŭ eĉ la genuojn de Sabina, jam kapablis sidi kiel reĝeto en sia seĝo kun rimeno, - tiumomente mi ekmalsanis grave la unuan fojon. Poste - la duan. Kaj Franz diris:

- Ni devas ŝanĝi vian aŭton, Sabina. Ne protestu, ja vi oftege veturadas kun la bebo, - kaj se Opeleĉjo paneos dumvoje... Pripensu tion.

 

                                      *     *      *

Post kelkaj tagoj ni iris en la saman vendejon, kie mi estis aĉetita. Sabina elektis tie mian multe pli junan fraton, venigis ĝin al mi por montri, kaj longe-longe staris apud mi, karesante min per siaj delikataj fingretoj. Poste ili foriris sed mi restis.

Por nelonge, tamen. Dum semajno la riparistoj ion ŝanĝis en mia motoro kaj ekster ĝi en aliaj partoj de mia korpo - mi sentis la freŝan metalon, gumon kaj oleon ĉie. Poste mi estis starigita en la salonon por vendo kaj la sekvantan tagon min aĉetis iu junulo kun barbeto kaj razita kapo.

Mi eĉ ne memoras lian nomon. Kaj ne volus memori. Estis li, kiu instalis en min suplementajn laŭtparolilojn - tiu freneza tambura ritmo estis troa por mia saloneto, sed li ŝatis tion. Estis li, kiu apenaŭ zorgis pri mia aspekto, direktante min al lavejo nur post insista postulo de polico. Estis li, kiu nutris min per la plej ĉipa fuelo, do, komence ofte protestis mia motorstomako. Estis li, kiu riskis vetkurigi min kontraŭ multe pli potencaj kaj same nezorgitaj aŭtaĉoj. Ho, kiajn insultojn mi ricevadis de li ĉe la neevitebla malgajno! Estis li... Tia vivo daŭris ĉirkaŭ jaron; tiam unu el liaj same sentaŭgaj konatoj gajnis min ĉe ia ludo. Tamen mi dankas mian unuan fimastron, ĉar dum restado kun li mi hardiĝis. Do, la sekvantaj uloj, kiuj posedis min, jam ne povis kaŭzi al mi pli gravan damaĝon. Restis nur spuro de ŝueto virina sur la plafona ledo de mia saloneto - mi eĉ ne diru kiel ĝi aperis - kaj diverskoloraj makuloj sur miaj seĝoj...

Sed iun tagon mia vica posedanto komencis trakti min kun nekutima zorgemo. Li forigis la nigran fulgoplenan oleon el mia motoro kaj plenigis ĝin per la freŝa, mielkolora. Li ŝanĝis miajn kalviĝintajn pneŭojn - ne je tute novaj, sed je la pneŭoj, donantaj ioman sekuron dum veturo. Per ŝampuo ( la unuan fojon!) li lavis mian internon kaj eksteron. Iajn tegaĵojn li aĉetis por kovri miajn makulitajn seĝojn. Kelkkolora strio kun la vortoj “Ŝild Cat” estis gluita  de li laŭlonge de miaj flankoj por ŝirmi etajn skrapvundojn. Ha, mi ekvidis min en ia vojspegulo! Vi ne kredos, estis jam 1997, mi estis oldulo inter funkciantaj aŭtoj, sed mi trovis mian aspekton estiminde brava!

Kaj la sekvantan tagon ni iris al iu oficejo. Tie mia posedanto renkontis la virduopon, parolantan inter si la lingvon, kiun mi ne aŭdis ĝis nun. Mi havis jam sufiĉan sperton por konjekti, ke mi refoje estas vendata, kaj tiu ĉi vendo ne estas ordinara. Tiel, do, okazis. Ŝvitaj manoj de mia nova posedanto, ĵus forkalkulintaj por la antaŭa kelkajn paperaĉojn, inter homoj nomataj “mono”, prenis mian stirilon lerte, kiel prenas vera fakulo pri aŭtoj. Kaj ni startis, en kompanio de kelkaj aŭtoj, samaĝaj kiel mi.

Nia longa vojo estis paŭzata de kelkaj bariloj, kiujn mia nova posedanto nomis “landlimo” aŭ “doganejo”. Tie iuj uniformuloj kontrolis miajn numerojn ĉie, kaj interŝanĝis kun mia posedanto iajn paperojn kontraŭ lia mono. Same ili agis rilate al miaj kompanoj, kiujn mi ne perdis, ĉar tutan tempon ni veturis procesie. Krom tiuj paŭzoj ni estis kelkfoje haltitaj de policistoj, kies uniformo estis ne simila al tiu, kiun mi vidis ĝis nun. Ankaŭ al la policistoj  estis donata mono, tamen sen ricevi ian paperon rekompence. Unu nokton ni dormis en iu arbaro, la du aliajn - veturis... Kaj fine ni atingis la grandurbon. “Sankt-Peterburgo” - mi legis la nomon sur ŝildo apudvoja, sed tiu nomo dume diris nenion al mi.

En la placo, kien ni venis, lokiĝis kelkcentopa grego da diversaj aŭtoj, inter kiuj svarmis homamaso. Estis la aŭtobazaro, mi komprenis. Al mia posedanto proksimiĝis kelkaj homoj. Ili ion parolis kun li, poste komencis detale esploradi min. Dum la esplorado kelkaj foriris, dirinte, ke mi estas rusta ladskatolo. Ĝi estis malvero ofenda por mi. Sed restis unu kun profunda cikatro survange. Li longe marĉandis, ĉiam menciante mian naskiĝjaron, kaj mia posedanto evidente iom reduktis la prezon, dekomence diritan. “ Taŭgas.”- diris finfine la cikatrulo. - “ Al tiuj etaj kaj malnovaj aŭtoj estas malpli da atento”. “ Kaj, do?” - demandis mia posedinto. “ Ha, ne gravas...” - mia nova mastro respondis.

 

                                      *    *     *

 

Mi admiras la urbon, kie mi vivas nun. Mi, en mia estiminda aĝo, sentas beban ĝojon, veturante en aŭtogregoj laŭ la stratoj, inter ŝtonaj homokaĝoj, inter brilaj kupoloj, rigardantaj al abunda akvaro - la riverego Neva kaj apudaj riveroj, riveretoj, kanaloj -  trans la aron da pontoj. Kelkaj el tiuj eĉ estas disigataj por la nokto - tiam laŭ la riverego al la maro kaj reen, al diversaj kajoj krozas varŝipoj. Tamen, apenaŭ oni povas nomi nokto tiun diafanan, iom nebulan krepuskon, kiu kovras la urbon post hela tago. La vojo klaras tiom, ke mi eĉ ne devas ŝalti miajn lumojn...

Mi admirus la urbon eĉ pli, se ne incitus min foje tiuj kavoplenaj stratetoj, kien direktas min mia mastro, tiuj fetoraj kortoj, kie li lasas min foje... se entute mi havus alian mastron.

Sed ne aŭto elektas mastron, bedaŭrinde. Sekve mi devas toleri la mian, obei liajn ordonojn kaj partopreni liajn aferojn, kiuj, cetere, tute ne plaĉas al mi.

Mi haltas nokte ĉe iaj butikoj kaj atendas dum mia mastro kun la kompano rompas ferajn serurojn, ŝarĝigas mian kofrujon kaj malantaŭan seĝon per iaj kestoj kaj poste devigas min hasti tutforte - ĉu mi estas junulo!? Iunokte ekis postkuri nin polica aŭto! Sed mia mastro orientiĝas en la labirinto de trairaj kortoj pli bone ol la policistoj, do ili perdis nin...  Tage la kestoj poparte estas venigataj al aliaj butikoj en bazaro, kaj la butikistoj ŝvitfingre forkalkulas monon por mia mastro. Li diras : “ Aha, ni gajnis!”, kaj mi jam antaŭscias, ke vespere ni ne iros rompi vican butikon, sed vagados laŭurbe kun fiodoraj ulinoj, ridegantaj false, alternantaj drinkadon kaj interkisadon kun mia mastro kaj la kompano, ĝis ili ne lasos min ripozi en iu el iliaj fetoraj kortoj.

Fojfoje la mastro lasas min en ombro apud iuj diverskoloraj lumigitaj pordegoj. Iam super  pordego estas lumoŝildo “ Casino”, aliam - “ Hotel “ aŭ “ Restaurant “. Mi ŝatas tion malplej, ĉar mi scias, kio estas okazonta. La uloj, sidantaj en mi vaĉas ĝis kiam el la pordego aperos ne kompanio, sed sola homo, aŭ paro. Poste ili lasas min por sekvi la elirintojn piede ĝis la ombro. Tiam mi aŭdas kriojn, miaj uloj ensidiĝas rapide kun fremdaj monujoj aŭ saketoj, kaj mi devas denove akceli min tutforte en iun fetoran korton...

Samtiel okazis hodiaŭ vespere. Mi estis parkita ĉemure kontraŭ lumigita pordego de hotelo,mi murmuris kviete, ĉar la afero estis kutima, sed ili ekvaĉis, streĉe okulumante la pordegon. Dum longa tempo neniu eliris, estis nur venantoj peraŭte. Tiujn renkontis ĉiufoje aperanta oficisto en orumita uniformo. Sed jen eliris virino kun saketo. Ŝin akompanis knabeto ĉirkaŭ dekjara. “ Ĉu ni dormu, kara,-

ŝi diris al li en la lingvo, kiu ŝajnis al mi tute konata, - ŝu ni rajtas dormi, se ni havas nur unu ŝancon por vidi la blankan nokton? Ni iru al la riverstrando. Oni diras, ke tie, apud la Hermitaĝo eblas spekti disigon de la pontoj.” Ŝi parolis trankvile kaj karese, io en ŝia voĉo tuj atentigis min. Sed ankaŭ miaj uloj streĉiĝis.

“ La klientino taŭgas.” - elgrumblis mia mastro. - “ Mem fordonos la saketon tuj. Pro la infano. Do, ek al laboro!”

Ili elaŭtiĝis, sed tuj kaŝis sin malantaŭ mi, ĉar al la pordego venis vica aŭto kaj renkontopreta aperis la orumita oficisto. Mi aŭdis malantaŭe, inter mia poŭpo kaj muro ilian senpaciencan spiradon. Tiumomente la virino kun la knabo proksimiĝis, kaj ankaŭ mia spirado iĝis iom stertora. Ĉar mi rekonis ŝin. Mia amo, mia Sabina iris al mi per  senzorgaj malrapidaj paŝoj. La knabo volis ŝajnigi sin memstara, sed antaŭ transiri la straton ŝi prenis lian manon, kaj tiel man-en-mane ili paŝis renkonten al la danĝero.

“ Ili apudas, estu preta.” - aŭdis mi mian mastron de malantaŭe. Ĉio ekprotestis en mia sino, mian kvietan murmuron ŝanĝis obtuza stertoro. Ie en mia fera sino naskiĝis arda deziro averti, fortimigi, savi... Sed mia voĉo ne estis komprenebla por ŝi, sendube ŝi eĉ ne rekonis min en mia nuna aspekto, ankaŭ pro la krepusko. “ Estos dolore...” - venis al mi subita penso.Mi ekmuĝis, kaj faris abruptan movon malantaŭen, puŝinte mian poŭpobufron kontraŭ la granita muro. Jes,ja, estis dolore, mi aŭdis krakon de la ŝtalo kaj plasto. Sed mi aŭdis ankaŭ la krakon de ostoj kaj jelpon teruran malantaŭ mi, kaj mi estis kontenta.

 

                                                                                          

    

 

 

 

1 Comment / add your comment?

Serbo says:
Poezio!
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.