Tiĥvinanoj elurbiĝas



La 12-an de junio okazis tradicia elurbiĝo de Tiĥvina Esperanto-klubo (TEK). Dum preskaŭ du jardekoj tiĥvinaj esperantistoj fermas ĉiun kluban agadsezonon per komuna festado en pitoreskaj apudurbaj arbaroj.

Ĉi foje la elurbiĝon partoprenis dek tri homoj kaj unu dobermano ; inter la homoj, krom la tiĥvinanoj ĉeestis du gastoj : Jean-Pier el nia franca ĝemelurbo kaj Olga el Sankt-Peterburgo.

La programo estis kutime varia kaj brila. Okazis kelkaj gajaj konkursoj. La plej trafajn kantetojn, verkendajn dum 10 minutoj, prezentis familio Belov kaj Jean-Pier. La plej amuzajn klarigojn pri itinero por la franca gasto prezentis Elena. Plej bone sukcesis dancigi ĉiujn Vasilij kaj Vera. La tradician dart-ludon tradicie gajnis lerta Aleksandr... Estis preparitaj tradiciaj ŝaŝlikoj, kaj dum la festa manĝo-trinko pli ol vino fluis kantado.

Ĉirkaŭ la tagmezo ni triumfe, aplaŭde kaj ĝojkrie renkontis netradician novaĵon, ĵus alvenintan : je la duono post la deka la klubo ricevis novan membron. Nia Inga naskis filon, por kiu estis anticipe preta nomo Matvej.

Post la tagmanĝo ni piediris al Astraĉa, la vilaĝo, kie en 1941 okazis batalo inter la soveta armeo kaj invadistoj-nazioj, la batalo, kiu fakte iĝis decida por savo de Leningrado. Tie, ĉe la koncerna monumento okazis iom da memorsolenaĵoj.

Vespere la klubanoj revenis al siaj hejmoj. Post la planitaj someraj vojaĝoj, en septembro ni malfermos novan agadsezonon.