La konatoj diras : - Stulta viro

stultajn floroj bredas kun admiro !

Ja anstataŭ viajn bedojn sterki

povus vi poemojn novajn verki,

kantojn, noveletojn, eĉ romanojn,

sed ne mergi grunden l’ kotajn manojn...



Tamen mi responde nur ridetas :

- Homoj, mi humile pardonpetas,

sed la bedfosado, estas tio

la ŝatata distro kaj hobio !

Sentas mi min malfeliĉa, se ne

ekfloradas io enĝardene.

La tulipoj, malvoj kaj dalioj

estas bonaj inspirantoj miaj,

peonioj, rozoj, krizantemoj

ja provizas min per novaj temoj,

do, pro miaj pensoj bonhumoraj

dankas vin mi, miaj karaj floroj!