Mikaelo Bronsxtejn Published on March 7, 2008
by Mikaelo Bronsxtejn

Mikaelo Bronsxtejn's blog

Browse posts
La landlimo
Posted on October 11, 2008
6 comments (latest 7 weeks ago)
La burgo
Posted on September 22, 2008
6 comments (latest 7 weeks ago)
Mi revenas
Posted on September 15, 2008
Ordeno
Posted on August 4, 2008
2 comments (latest 2 months ago)
Elpensita amo
Posted on June 24, 2008
7 comments (latest 2 months ago)
Vojagxo al IF
Posted on April 9, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Opelecxjo
Posted on March 29, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Libella
Posted on March 7, 2008
Germania taglibro

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 239 visits

Germania taglibro

Friday March 7, 2008 at 08:48AM

 


Trier. 26.12.05

La muĝad’ sonorila fluetas serene, kantike,

Ensorbante odorojn de pipro, vanilo, cinamo.

Mil sennomaj ridetoj surstrate konfirmas al mi, ke

La urbeton plu regas Kristnasko – kaj Festo, kaj Amo.

 

Ridetantan amason bonvole englutas butikoj,

Por ellasi kontente kun sakoj, pakaĵoj, rubandoj -

Vivoĝojo triumfas ĉirkaŭe en festa medi’, kaj

Mozelvinojn fidinde atestas la stat’ de l’ urbanoj.

 

Paca vivo! La rev’, aspirata de miloj kaj miloj,

Estas jen, antaŭ mi, en apudo, proksima, reala!

Ŝvebas blanka kolombo, tenata per fajnaj flugiloj,

Super la feliĉega amas’, super fest’ akvofala.

 

Kaj min kaptas la penso, por iu sendube hereza, -

Ke en tiu feliĉa festad’ de l’ urbet’ paradiza

La doktrinon detruan pri ŝajna plibon’ komunisma

Povus naski person’ malfeliĉa. Aŭ iom freneza.

 

 

Landlim’ de Luksemburgio. 30.12.2005

Kelkkilometre trans Mozelo

Aŭtar’, avida je fuelo,

Ne maltrankvilas, ne malsatas,

Kaj tamen gvatas.

 

Ja pravigitas la atendoj -

La prez’ malplia je dek cendoj –

L’ aŭtar’, kutima ĉiam ŝpari

Preferas stari.

 

 

Sen koleremo, sen malico

Moviĝas la nelonga vico

Trans nevideblan limlinion –

Luksemburgion.

 

Anstataŭ la landlimo bara

Triumfas eta prez’ najbara, -

Nek limgardistoj nek dogano, -

Per sorĉa mano

Aperis fuelŝarĝa templo –

 

Ja imitindas la ekzemplo:

Iam anstataŭ doganejoj

Ĉieos la fuelŝarĝejoj,

Kaj pace gvidos vojrubando

De land’ al lando!

 

 

JoMo, 30.12.2005

Estas eta epitomo

Pri l’ event’ kun nomo JoMo.

Ties veno – jen simptomo

De baldaŭa fenomen’.

JoMo estas ne fantomo,

Sed ekstreme gaja homo.

Jen senduba aksiomo:

Nin ĝojigis lia ven’.

 

 

 

 

 

 

 

En la fino de la jaro

JoMo venis kun gitaro –

Nek husaro, nek korsaro,

Sed aminda por publik’.

Li, kantanta sen avaro

Por olduloj, junularo,

Estas vera komisaro

De plej gaja dancmuzik’.

 

Postgalopas kanton kanto –

Vigle vervas la kantanto!

Kantas li en Esperanto,

Ja sendube, sed ne nur –

Rusa tristo, franca vanto,

Angla svag’ en deca kvanto –

Mankas nur enua lanto

En senĉesa kanta kur’.

 

Tempo pasas tre tempeste,

Kaj dancetas senproteste

Eĉ sidintoj pordigeste

Surdivane ĝis printemp’.

Endas diri do honeste:

JoMo nin regalis feste,

Ŝarĝis ĝojon malmoleste

Por la longa-longa temp’.

 

Novjaro en IF. 31.12.05

Silentiĝas brueg’ en la gaja salon’,

Kaptas lastajn sekundojn krepusko enkorte

Haltis sled’ de l’ Novjaro ĉe l’ festa peron’,

Ĉar la tempo plu daŭras – senĉese, senmorte.

 

 

Gvato preskaŭ sopira, enpensa forkur’ –

Adiaŭo kun jar’, forfluanta el vivoj.

Spirohalta streĉiĝo, eksvinga susur’ -

Jen abrupta impulso de l’ sentoj naivaj.

 

Kaj ektinte pokalon salutas pokal’,

Infanecan ekĝojon estingas nenio,

Kvazaŭ post la dekdua horloĝa signal’

Ĉies viv’ komenciĝas de l’ pura folio.

 

 

Alina kaj Melani’, 09.01.2006

Iel-tiel amikiĝis ja ni, –

Mi, Alina kaj Melani’, -

Oldulet’ - grizbarba densec’

Kun infanoj –ok jaroj kaj ses.

Do ekludas brue, gaje sen lac’

Ni sur la tapiŝa etspac’,

Ĝis alveno de laciĝo por leg’

De l’ fabeloj – laŭ ilia elekt’.

 

Kaj Alina, la pli aĝa knabin’,

Ruze ekrigardas nun min,

Milde petas kune kun Melani’:

Montru, oĉjo, piraton por ni!

Via barbo vere taŭgas en tut’,

Nur okulon vian ŝirmu per tuk’!

Sed mansvingas nee mi por protest’

Kaj gitaron prenas el kest’.

 

 

 

 

Tute mi ne ŝatus esti rabist’,

Nek pirat’ el morna fabel’ –

Malgraŭ la horora aĝa abism’

Infankantojn tiras mi el

Apudnuka mia cerboprovinc’, -

Ja l’ knabinoj venis kun pet’, -

Kantas mi pri abieto, pri vintr’

Kiel kantus por mia nepet’.

 

Okuletoj brilas – jen la plezur’!

Devas iom do instrui mi nur, -

Kaj triope kun impet’ kantas ni, -

Mi, Alina kaj Melani’.

 

Munkeno, Hofbrauhaus, 11.01.2006

Tiri-tira-ta-ta-ta,

Tiri-tira-ta-tu-ta,

Tira-tira-ta-ta-ta-

Ta-ta-tu-tam!

 

Kun akordeon’ fraŭlin’

Alridetas kvazaŭ nin,

Kvazaŭ nin invitas trumpeto kaj flut’.

La bavara melodi’

Ekrondelas ĉirkaŭ ni

Kaj leviĝas kruĉoj por tinta salut’.

 

Tiri-tira-ta-ta-ta, -

Mire iras tuta tag’

Ebriigas la bier’, tamen ne tre.

Verdas plumo sur ĉapel’,

Glimas lumo de l’ kandel’

Plian kruĉon prenu ni!

Kial do ne?!

 

Eble poste en la strat’

Vi jam pretos por marŝad’,

Takton de l’piedoj agordos tambur’.

Post biera brua bal’

Ne timigos vin batal’,

Sed ĉi tie nur bier’ kaj ĝojo nur.

 

Tira-tira-ta-tu-ta

Koron ŝiras tiu takt’,

Morna rememoro solviĝas en kant’.

Sed la homa forgesem’

Plej utilas por ni mem,

Do la kruĉojn levu kaj tostu kun vant’:

 

Tira-tira-ta-ta-ta,

Tira-tira-ta-tu-ta,

Ta-ta-tu-tam!

 

Nurenbergo. Muzeo de naziaj kongresoj, 14.01.2006

Tambura takta frap’,

Trumpeta streĉa kriĉ’.

En tiu fest’, feliĉ’ -

La onta malfeliĉ’,

 

Ankoraŭ svaga tro,

Ankoraŭ fora tre...

La festo ekas re

Laŭvoje al pere’.

 

Sed tiuj ducent mil,

Ekstazo dum semajn’,

Impeta ardo kaj

Ĉielen tondra “Heil!” –

 

Ĉu venis en delir’?

Ĉu sonis en sincer’

Ĝis tribunala ver’

En olda Nurenberg’?

 

...Ĉe la betona plac’

Vanuas nun silent’ –

Jen muĝas vintra vent’,

Jen grakas korva gent’,

 

Polverojn levas vent’

Al kruda korva kri’

Super pormarŝa stri’.

Kaj viŝas larmon mi.

Nurenbergo.La fremduloj, 14.01.2006

Ili venis Germanion antaŭ jaroj,

Ili fartas bone – pli ol en Patrujo.

Sed grizet’ videblas en iliaj haroj-

Blankaj signoj de l’ unua sorto-prujno.

 

Dum rebrilo glita de koloraj lampoj,

Io trista larme glimas enokule, -

ĉu problemoj, elirantaj ekster krampoj,

ĉu doloroj, ekspertitaj transspegule.

 

La flambirdo de l’ destino en komenco

Antaŭ ili ŝvebis tente, alvokante,

Kaj la strebojn inspirigis ŝajna senco,

Kaj aperis komfortet’ – se eĉ brokante.

 

 

 

 

En bonfarto de l’ekzisto ajnmomenta

Jam lukritas-akiritas preskaŭ ĉio.

Mankas nur la aĵo grava, fundamenta,

Mankas kerno – la amika vivmedio.

 

Ĉiu sentas sin fremdulo enreale

Ekster tiu ĉi keleto, bierejo, -

Tie bunta viv’ bobelas akvofale,

Sed eĉ spuro mankas de serĉata hejmo.

 

Do la sortoj ne kurbigas, sed pensigas:

Kiel vivi, adaptiĝi, ekprosperi?

Ili pensas kune, ĉar la viv’ instigas

Pensi kune por en sol’ ne malaperi.

 

 

 

La landlimo. 21.01.2006

Haltis la buso. Ekas atendo.

Punkto kulmina dum mia reven’ do, -

Verdaj kasketoj, uniformitoj, -

hejma landlimo. Bariloj fermitaj.

Jen la fidinda defenda zono

Por ke la ŝtaton ne trafu malbono.

 

Juna knabeto, drole severa,

Ŝajnas, ke eĉ kompatinda, se vera

Krima persono venus armite...

Mankas krimuloj, sed sidas fermite

Mi en la buso - la suspektato,

La esplorato eĉ eble ĉasato.

 

 

Streĉa rigard’ de indigno al digno –

Nek kaŝrideto, nek estimsigno.

Poste – pasporten – ĝustige, kontrole.

Barb’ malsimilas!” – mi timas nevole.

Kvazaŭ post dubo li min rekonas

Kaj malkongruon de l’ barbo pardonas.

 

Sekvas la teritorio traserĉa.

Doganistino – severa, senŝerca,

Ŝajne, ŝatanta tiun ĉi distron,

Raŭkas tradenten : “Malfermu tornistron!”

Kaj post sekundo : “ Do ne nesesas!

Viaj libraĉoj min ne interesas...”

 

Ho, la sagaco! Ho l’ fajna kapablo!

Ho, l’ bonkoreco, kaŝita en diablo!

Mi jam enbuse, mi preskaŭ bonfartas...

Kun adiaŭa fumeto ni startas.

Levas barilon soldat’ ĉe vojrando.

Ni enveturas. Saluton, hejmlando!

24.12.2005 – 22.01.2006

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.