Denove l’vintrego min kaptis
arbare.
La nokta blizardo finkantis,
kaj klare
lavitas la bluo ĉiela
matena.
Spirad’ mia hasta, anhela –
promena
karesas la pinglojn abiajn
vapore,
permesas revetojn senkriajn
pri l’fore
vaganta printempo ĉijara,
sed mutas
la densa, frostega aero...
Larmeton de la konifero
lanugo de l’ neĝo
forglutas.