Mikaelo Bronsxtejn Published on AprilĀ 21,Ā 2009
by Mikaelo Bronsxtejn

Mikaelo Bronsxtejn's blog

Browse posts
Poetoj
Posted on NovemberĀ 13,Ā 2009
5 comments (latest 6 days ago)
Bonan vesperon
Posted on NovemberĀ 9,Ā 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Autunaj sonetoj
Posted on OctoberĀ 20,Ā 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Kotletoj
Posted on SeptemberĀ 3rd,Ā 2009
5 comments (latest 7 weeks ago)
Falus' el Mileto
3 comments (latest 7 months ago)
Motorciklo
Posted on AprilĀ 5,Ā 2009
1 comment (latest 7 months ago)
Printempo
Posted on MarchĀ 16,Ā 2009
7 comments (latest 7 months ago)
Mia kateĉjo
Posted on FebruaryĀ 22,Ā 2009
2 comments (latest 9 months ago)
La landlimo
Posted on OctoberĀ 11,Ā 2008
12 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 248 times

Falus' el Mileto

TuesdayĀ AprilĀ 21,Ā 2009 at 05:14PM

Falus’ el Mileto (ĉ. 333 j. AK)

(poezia heredaĵo)



* * *

Rondoj koncentraj disfluas laÅ­ akva kvieto -

Baldaŭ ekflustros susure ĉeborda kanaro...

Ŝvebas gracia nubet’ – ĉu anim’ de l’

droninto?



* * *

Sciu: edene ĝuinda ā€˜stas granda persiko,

Mordu vi ĝin, kaj laŭ brakoj ekfluas

nektaro!

Kial vi gapas kolere, ho ajlomanĝanto?



* * *

AĄ, kiom tente moviĝas du sferoj dum iro!

Vidu, amik’, antaÅ­ ni la tunikon

streĉitan!

...Kara edzinjo, ĉu ankaŭ vi tion aŭskultis?



* * *

Diris najbaroj, ke lakto kaprina utilas –

Bruton kun barbo kaj kornoj akiris mi

verve ...

Diru najbaroj nun, kial do mankas

melkujo?



* * *

Vere fastado bonigas kaj sanon kaj

menson:

Sklavon-poeton ne nutris mi dum tri

tagnoktoj –

Aron da brilaj poemoj li kreis, kanajlo!



* * *

Vintro ĉe ŝtorma forpaso renkontas

printempon,

Rojo riveron renkontas ĉe l’ fino de fluo...

Mi, grizharul’, devas gapi al greg’ idiota!



* * *

Rozoj purpuraj printempe signifas amoron,

Rozoj purpuraj aÅ­tune signifas sopiron:

Juna Talia por mi jam nenion signifas...




* * *

Mar’ malavara donacas kareson de l’ ondoj,

Mar’ malavara min lulas tenere kaj ame, -

Mia aminda, do estu vi mar’ malavara!



* * *

Se en kaldronon da lakto enrampas vipero,

Tute ne nepre la lakto fariĝas venena,

Sed mi hezitas gustumi – ĉu eble pro sato?



* * *

Jen la bubaloj – bonegaj brutaĉoj en tuto –

Trenas plugilon aŭ ĉaron sen plendo

protesta,

Kaj sen demandi signifon de l’ vorto

ā€œliberoā€...



* * *

Iu preferas brunharajn fraÅ­linojn al blondaj,

Iu – la akvon sengustan al vino gajiga.

Mi, do preferas ne aÅ­di konsilojn de tiuj.



* * *

Manĝo de pir’ ekputrinta provokas

laksadon,

Manĝo de pir’ malmatura la samon

provokas...

TaÅ­gus konklud’, sed mi manĝas nur sekajn

daktilojn.



* * *

Loĝas la glora Diar’ en transnuba Olimpo,

Punas pekulojn per fulm’, incendio aÅ­ morbo...

Kial ricevas ni ankaÅ­ la punojn de teraj regantoj?



* * *

Frua mateno. Sklavinoj prizorgas vitejon.

Ludas aÅ­roro globetojn de l’ mamoj kaj beroj.

Ho, kiom dolĉan aspiron provokas ĉi ludo!



* * *

Sonas simile la vortoj ā€œhederā€™ā€ kaj ā€œhetajroā€:

Unu sin kroĉas al mur’, la alia al viro.

Kial sin trudas, kroĉante, najbar’-filozofo?



* * *

Dum mia vivo mi fajfis pri rangoj, postenoj,

Gravis por mi nur liber’, pergamen’ kaj skribilo.

Fajfus mi plu ankaÅ­ nun, sed forfalis la dentoj.



* * *

Sorto – la in’, kiu homon elprovas turmente;

Morto – la in’, kiu donas kvietan ripozon;

Restu kun mi la unua, la dua ne hastu...



* * *

Fluis en nokto la kant’ de virina feliĉo.

Ĝin anstataÅ­is subite ekjelpo akuta –

Ŝi ne supozis, ke l’edzo revenos tro frue.



* * *

Amis min Ĥloe sindone, kun ard’ incendia,

Amis min Asta – la am’ inkandeske bruligis...

Flam’ estingiĝis. Brulvundoj turmentas la

koron.



* * *

Plendis porkaĉo pri l’ gusto de freŝaj ĉerizoj.

Sakris kapraĉo dum aÅ­do de tril’ najtingala.

Pensu, profan’, antaÅ­ juĝi pri miaj poemoj...



majo-julio 2005



__________ ESET Smart Security, 3984 (20090402) __________

ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru

3 Comments / add your comment?

Karesema says:
Vere kortuŝa! Gratulon
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mikaelo Bronsxtejn says:
Dankon, Karesema!
Mi esperas, ke vi almenaÅ­ kelkloke ridetis.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Bonege!
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

CatalĆ  | ČeÅ”tina | äø­ę–‡ | Deutsch | English | EspaƱol | Esperanto | Ελληνικά | FranƧais | Galego | Italiano | Nederlands | PortuguĆŖs | Svensk ny | More...