About this blog

  • 10 posts
  • 4 765 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 13, 2009

Poetoj

* * *

Sennombras stelaro sennoma

en la Galaksio.

Ja, tute ne gravas la homa

nescio aŭ scio

por ili, lumantaj libere

tra tempo kaj vasto.

Samtiel ellumas surtere

sen brua bombasto

modestaj poetoj, revuloj

la vortan sinceron.

Kaj tiu kvieta forbrulo

varmigas la Teron.



__________ Information from ESET Smart Security, version of virus signature database 4523 (20091019) __________

The message was checked by ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru
Published at 16:26 ( 2 comments / 50 visits )
This post is public

November 9, 2009

Bonan vesperon

* * *

Bonan vesperon, nova aŭtun’,

rufharulino!

Haŭton karesas milda tuŝet’

De via spiro,

Kaj estingiĝas tinta latun’

Ĉe l’ taga fino,

Kaj ekruĝiĝas lanta kviet’

De sunsubiro.



Ni, aŭtunaj, ne plu junaj

Amas tarde eĉ pli arde,

Kronoj brulas, vento lulas

En karesa flu’.

Longas tempo ĝis printempo

Do en nuno ni, aŭtuno,

Kune spiru, kune iru,

Kune amu plu.



Bonan vesperon, nova aŭtun’,

mia bonkora!

Mi vin invitis, mi en kamen’

Fajron bruligis.

Dancas en vinoj de mia jun’

La luno ora,

Senpacience gvatas seren’,

Kiu nin ligis.



Venu festa, en majesta

Ora pelto via svelto

Vokas loge - jen apoge

Estu mia brak’.

Kun surprizo – vangokiso

Ne laŭmende, senpretende

Ĝena honto, ĝoja ondo

Por la kuna vag’.



Bonan vesperon, nova aŭtun’,

Min ekreganta!

Mil melodiojn pentras vi per

Bunta naivo.

Do mia mondo iĝas de nun

Paca kaj kanta

Post forbrulinta brua somer’

De mia vivo.



Ni ĉelune kantu kune,

Lumrivero en aero

Akve lirlas, sonojn kirlas

Pura melodi’.

Tagoj kuraj – revoj nuraj,

Luma falo en realo,

Kaj al disto - dolĉo, tristo

Kune iras ni.



__________ Information from ESET Smart Security, version of virus signature database 4523 (20091019) __________

The message was checked by ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru
Published at 17:36 ( 2 comments / 39 visits )
This post is public

October 20, 2009

Autunaj sonetoj

Aŭtunaj sonetoj



* * *

Finaŭgusta foliaro emas bunti,

brunon, oron kaj skarlaton iel prunti

de la sablo, de la suno, de la sango

por majeste-feste paŝu la pasanto,



kiu vagas laŭ la padoj nun senpare.

Papilioj preterflugas malavare,

rojo lirlas ĝuan akvomelodion...

La pasanto ne atentas ĝin hodiaŭ,



ĉar fridiĝis la aŭgusta inkandesko,

elokventas jam ne fest’ sed nepluesto

en perfida bunto de l’ folia gamo.



Mutas mi por ne influi eĉ per spiro,

sed descendas al septembra sunsubiro

aranea fadenet’ de nia amo.

30.08.04



* * *

Hieraŭ venis tag’ stupora.

En Kaŭkazi’, en urbo fora

knabinoj, knaboj, eĉ bebaĝaj,

kelkcente iĝis la ostaĝoj.



Malhoma, senanima bando

atakis ĉe lerneja rando,

kaj al suspiroj, ĝemoj, petoj

malice krakis mitraletoj...



Se ili diras, ke l’armilojn

Alah’ direktis, benis ilin, -

ne kredu tion:



Levinta mitraleton mano

kontraŭ senkulpa id’, infano,

ne konas Dion!

02.09.04



* * *

Sinpreparo por morto – maldecas.

Sinpreparon por vivi eterne

sobraj homoj nur ride aprecas,

sin forturnas kun moko. En ver’, ne



brilos eĉ nia Suno senfine,

nek florados plej puncaj papavoj,

kiuj estas sendube por mi ne

pli ol sango de patroj kaj avoj.



Ja nemulte da tempo en tuto

restis ekde la ĵusa minuto

ĝis foriro, forflug’, malapero,



ĝis refoja papava reveno.

Vivoĝoj’ multe pli ol ĉagreno

vokas min al papero.

04.09.04



* * *

Kato rufa – silenta najbaro

ĉasas birdojn en densa arbusto,

sed flugadas apude birdaro,

suspektanta pri l’ kata embusko.



Paciencas la ruza bestio,

premas sin inter ruĝo kaj flavo

de l’ falinta amaso folia

kaj solviĝas en ties enhavo,



jen subite elpafas sin fulme,

jen kontenta ekpaŝas kun predo

dum venteto forblovas lanugon.



Enviego min boras elfunde,

ĉar pro ia malklara nekredo

mi ne povas dissolvi la nunon.

06.09.04



* * *

Abundas fungoj en arbara sin’,

kien najbaro mia movas sin.

Por iel fuĝi de l’ melankoli’

mi volnevole trenas min post li.



En gaja interpina sundancad’

jen rufas ksntareloj ĉe la pad’,

kaj mi avide plukus ilin, sed

en musko brunas ĉapo de bolet’.



Min kaptas la fervoro de ĉasist’,

okulo mia gvatas kun persist’

preter rusulo, preter kantarel’

nur brunajn ĉapojn en sekmuska hel’!



Nemulton foje mi bezonas por

retrovu ekvilibron mia kor’...

07.09.04



* * *

Pluveto estis kiel plor’ infana -

subita, elokventa, diafana.

Asterojn refreŝige asperginta

frapetis vitron ĝi kun peto tinta,



kvazaŭ varmiĝi volis ĉekamene.

Mi ovris vazistason. Sonis ene

de l’ varma ĉambro gutaj eksusuroj,

kaj surpapere restis etaj spuroj



anstataŭ penaj versoprovoj miaj –

misteraj infanecaj verslinioj,

malseka poemeto de la pluvo,



havanta harmonion kaj sinceron.

Ja mi ne certas, ke similan veron

Kapablas krei mia kripla plumo.

09.09. 04



* * *

Stranga tago. Stranga vento. Stranga sun’.

Pendas peze svaga mavo en aero.

Mi ekskribas la respondon. Eĉ vetero

ne bonvolas ial min asisti nun.



Mi ekskribas la respondon. La leter’,

peza pli ol la aera mava eno,

ĵus forbrulis facilige en kameno –

kaj la peza cindro donos al la ter’



la instigon por ke floroj kresku bunte,

semoj nepre maturiĝu, kaj fekunde

ripetiĝu en printemp’ la vivorond’ !



Stranga tago. Stranga vento. Stranga suno.

Mi hodiaŭ tamen restas en aŭtuno -

kie prenu mi la vortojn por respond’?

11.09.04





* * *

Kiom ĉarmaj estas miaj kursaninoj –

koro svenas!

Dek estuntaj esperantistinoj

gaje venas



por kvivito, ĉirpo, pepo drola,

gaja rido

ĉe l’ hazarda miso elparola –

en rapido.



Mi aŭskultas ilin; la vizaĝ’ barboza

penas montri sin severa, serioza –

vana peno!



Ekgrimacas mi nevole jam sen brido -

eble venos nun en nia gaja rido

la kompreno...

13.09.04





* * *

Mi farbas trabojn de kabano mia.

En meditado noce emocia

traflugas pensoj unu post alia,

pikantaj ĝis doloro enkrania.



La pensamaso ne toleras sarkon,

trafluge formas firman ĉielarkon,

de kiu mi, kaptinte ruĝan sparkon,

enpensiĝinta falos de l’ ŝtupar’ kun



damnaĵo, elkriita eksterpense.

Valoron perdas ajna pensa pen’, se

rezulte sekvas nur dolora falo.



Jen spert’ instrua eĉ por stulta bardo:

Plu meditado cedu al farbado

por ke ne ripetiĝu la skandalo.

14.09.04



* * *

En la mezo de septembro,

antaŭ pluv’, venonta poste,

trankviliĝas ir’ de l’ tempo,

pace ekas la ripoz’ de



bedo da asteroj buntaj,

nigre brila merlareto,

plaŭdoj fiŝaj, zumoj burdaj...

Eĉ du nadloj en diskreto



taktan movon bremsis trene,

haltis post tiktaka febro,

ripozantaj kun naiv’.



Pigre, pene, plenserene

en la mezo de septembro

malrapide fluas viv’

16.09.04



* * *

Aĥ, tiu fintaga laciĝo

ĝisfala! -

Similas al la komenciĝo

fatala



de svena, subita, silenta

senmovo,

se ŝvebas animo dum venta

forblovo.



Ĝi logas min fali impete,

eksenti kareson kusenan,

trankvilon!



La koro oponas komplete,

kaj pelas min preni konvenan

skribilon...

18. 09.04



* * *

Konservia nur ombron de nia proksim’

lupole kovrita altano.

Vagadas fantome la sentoj en sin’

de l’ densa aerdiafano.



Amare sensonas malplena trankvil’

por mia soleca obsedo,

nur daŭras brueto de burda babil’

rondire ĉe l’ bunta florbedo.



En pigra senvolo forestas dezir’

ekŝvebi, ekflugi kun juna admir’

al nova intrigo...



La blanka kapeto de vila aster’

humile, senhelpe sin klinis al ter’ –

laciĝis la tigo.

19.09.04



* * *

Ĉe finseptembra ftiza ven’

ŝirita estas la seren’

de iu lasta suna tag’

per venta vag’, per pluvatak’.



Same foli’ kaj papili’

for de l’ juli’ de l’ idili’

pelatas per ventega fort’

al malkomfort’, al certa mort’...



Anhela spiro de l’ aŭtun’

konsilas reve resti kun

bonaj amikoj,



kaj trovas mi en sonĝa klar’:

laŭ fora skota montetar’

floras erikoj.

21.09.04





* * *

Sunradioj en pina arbar’

promenadas kun gajo libera,

ĉiuloke postkuras nin, ĉar

travideblas maldens’ konifera.



Ŝajnas daŭri la varma uni’

inter bluo en supro kaj subo,

sed en for’ , trans lageta lini’

monstre montris sin rando de nubo.



La radioj rapidas en tim’:

Vigla, vante veninta ventet’

jam zorgigis vizaĝon de l’ suno,



kaj en fluo de nia proksim’

viŝas spuron de via ridet’

nefidinda trankvil’ de l’ aŭtuno.

23.09.04



* * *

Cerbo estas nur senpensa farĉo.

Oksikokoj kreskas en la marĉo.

L’ marĉo kuŝas ie en la foro.

Oksikokoj mankas – kapdoloro!..



Grizaj gruoj gurdas en malgajo.

Boataro frapas kontraŭ kajo.

Vento vunde foliaron levas.

Pro l’ ŝvelanta farĉ’ kranio krevas.



Daŭras ia morna malmateno.

En fridujo – vintro kaj malpleno.

Mankas eĉ gutero da biero.



Jam la kvina. Kokoj kokerikas.

Cerbofarĉo malfunkcias, strikas.

Kion, tamen, trinkis mi hieraŭ?

24.09.04



* * *

Hodiaŭ mi volas inviti vin, miaj amikoj,

por frandi pomvinon en simpla vilaĝa

kabano,

ĉe freŝaj verdaĵoj, plensuke perfektaj

ŝaŝlikoj.

Vi scias – en tiu ĉi art’ mi ne estas profano.



Ni trinku, ni manĝu, ni venu al distra

diskuto.

Ho ne! – pri malsanoj kaj jaroj mi tute ne

volus...

Ĉu pri l’ politiko? – Prefere ĝi dronu en

puto!

Do pri ĉarmulinoj. Ni lerte pri tiuj parolus.



Jes, jaroj rapidas... Aĥ, vere – ‘stas temo

tabua,

nu, certe, ligita al tiu – pri ĉarmaj virinoj.

Ja nun priatentas ni ilin kun ĝuo senbrua,

sed ili apenaŭ rimarkas nin, aĥ aĉulinoj!



Kaj tamen, ni havos la temon kaj tentan kaj

pikan

por frandi la vinon kaj ĝui la karnon...

Ŝaŝlikan.

27.09.04



* * *

Venas vokoj kaj mokoj el Esperantuj’,

ŝrikaj pikoj, prudentaj kritikoj.

Venas em’ por respondi al ĉiuj kaj tuj,

sed aŭtuno malhelpas, amikoj...



Ĉe la ĵus finfarita grandega labor’

mi fojfoje eksentas min nane,

do laŭdegojn akceptas kun sama humor’

kiel frapojn, faritajn profane.



Mi gvatadas envie flugantojn al sud’;

pitoresko kaj bunto – aŭtuna apud’

sopirige torturas la koron.



En singulta sopiro de la torturat’,

en ekpluva susur’, en ventega spirad’

mi pripensas pli grandan laboron.

29.09.04



* * *

Forfluis septembro. Nur du-tri foliojn

ĉe morna ŝtonego plu kirlas torento

Jam nudajn betulojn, salikojn, tiliojn

Kurbigas kaj tordas senzorga ŝtormvento.



Priploras someron la branĉoj malsekaj,

Kaj pluvo alverŝas sopiron en triston.

Du miaj piceoj, arbetoj senvelkaj

Ĝojverde elmontras obstinan reziston.



Ja jes! Ili venis de sudo benita.

Ja jes! Ili vintron atendas kun timo,

Tremante dum nokt’ sen imago pri l’tempo!



Mi gapas. Min kaptas deziro subita

Aliĝi al brava picea kutimo:

Atendi la vintron kun rev’ al printempo.

03.10.2004

Published at 05:25 ( 2 comments / 82 visits )
This post is public

September 3rd, 2009

Kotletoj

Kotletoj kaj muŝoj de UK-94



Esperantistoj venis en amas’, do

tra l’ tuta mondo iris forta vok’!

Pro l’ cent kvindeka datreven’ de l’ Majstro

la UK-on nun gastigis Bjalistok’.



Ruliĝas plu l’ eterna temporado,

eventojn dissolvante en eter’,

sed la iamaj vortoj : “Kado, kado!”

plu ŝvebas en la urba atmosfer’,

venintaj kvazaŭ el domet’ apuda,

savitaj de l’ detrua homdestin’ -

iam l’urbeto estis preskaŭ juda –

nun restas kelkaj. Eble kvar aŭ kvin…



La tempo ja instruas nin pri io, –

ne ĉiujn, - sed ne estas katastrof’,

ĉar en la Bjalistoka historio

plu famas Ludoviko Zamenhof.

Kredindas ke ne nur por nia festo

la verdaj flagoj flirtas en aer’,

parolas esperante la urbestro,

ŝoforo, ĉiĉerono kaj kelner’.

Verdstelan kukon frandas kun kuraĝo

mi en kafejo sub la verda stel’,

kaj en butik’ sub ŝildo “Glaciaĵo”

prenas porcion da freŝiga gel’…



Apudas l’ kongresejo. Jen amendo

en kapon mian venas kun deklar’:

Por ĉefeventoj servas granda tendo,

do mi min sentu, kvazaŭ en tendar’,

kutiman tendon laŭdu tuj kun danko,

ĉe bruska piko grimacetu nur –

formikoj, nestiĝintaj sub la planko

tagmanĝas ja ne nur sur mia krur’.

Eventoj brilas – mi ne ŝparu laŭdojn -

aŭdeblas ĉio pro l’teknika pret’.

Mi sendas el la lasta vic’ aplaŭdojn

al surekrana svaga siluet’…



La tendo, certe, - nur paliativo,

sed pardonindas eta malkomfort’,

se tiujn ĉi sep tagojn de la vivo

plenigas ĝua kaj mistera fort’

de l’ teatraĵoj ravaj kaj belegaj,

foiroj, kantoj, tostoj kun gemut’,

diskutoj, prezentadoj kaj prelegoj -

de la medi’ kongresa ja en tut’!

Ne plu blasfemo pri l’ kongresa temo! –

Ie en ĝi enestas vera art’,

sed pelas min senpacienca tremo

al kantoj de Nataŝa kaj Ĵomart,

al dikulet’ Georgo, kun efiko

donanta ĉerizbrandon de l’ scenej’…

Ho, la neordinara Ludoviko

ne per la brando min kortuŝas plej!



Mi havas plendon. Same kiel ĉiuj -

pri l’malinternacia malvesper’.

Laŭ mia sci’ protestaj opinioj

jam sonis vaste. Klaras la afer’,

ke multaj homoj venis por aperte

talentojn siajn montri al publik’

kaj estis forpuŝitaj. Senaverte,

per la decid’ de ies umbilik’

for de la sinofera perspektivo

sin montri antaŭ verda famili’ -

en artkafejon. Jes, paliativo,

sed vere ja dolĉiga pli-malpli.

La rusoj ja eĉ tion ne ekvidis,

ĉar ĉiutage el la kongresej’

plorante je la naŭa jam rapidis

al dekseskilometre fora hejm’.



Kotletojn apartigu mi de muŝoj

kaj diru fine: certe dum Kongres’

sukcesoj estis multaj kaj kortuŝaj.

Ne gravas do l’ mizera malsukces’.

Post botelet’ falante al nirvano,

en glaŭka lumo mi ekvidas tuj

la UK-on sekvajaran – en Havano,

kaj… senrevige skrapas en monuj’.

Aŭg. 2009



__________ Information from ESET Smart Security, version of virus signature database 4392 (20090903) __________

The message was checked by ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru
Published at 16:38 ( 5 comments / 162 visits )
This post is public

April 21, 2009

Falus' el Mileto

Falus’ el Mileto (ĉ. 333 j. AK)

(poezia heredaĵo)



* * *

Rondoj koncentraj disfluas laŭ akva kvieto -

Baldaŭ ekflustros susure ĉeborda kanaro...

Ŝvebas gracia nubet’ – ĉu anim’ de l’

droninto?



* * *

Sciu: edene ĝuinda ‘stas granda persiko,

Mordu vi ĝin, kaj laŭ brakoj ekfluas

nektaro!

Kial vi gapas kolere, ho ajlomanĝanto?



* * *

Aĥ, kiom tente moviĝas du sferoj dum iro!

Vidu, amik’, antaŭ ni la tunikon

streĉitan!

...Kara edzinjo, ĉu ankaŭ vi tion aŭskultis?



* * *

Diris najbaroj, ke lakto kaprina utilas –

Bruton kun barbo kaj kornoj akiris mi

verve ...

Diru najbaroj nun, kial do mankas

melkujo?



* * *

Vere fastado bonigas kaj sanon kaj

menson:

Sklavon-poeton ne nutris mi dum tri

tagnoktoj –

Aron da brilaj poemoj li kreis, kanajlo!



* * *

Vintro ĉe ŝtorma forpaso renkontas

printempon,

Rojo riveron renkontas ĉe l’ fino de fluo...

Mi, grizharul’, devas gapi al greg’ idiota!



* * *

Rozoj purpuraj printempe signifas amoron,

Rozoj purpuraj aŭtune signifas sopiron:

Juna Talia por mi jam nenion signifas...




* * *

Mar’ malavara donacas kareson de l’ ondoj,

Mar’ malavara min lulas tenere kaj ame, -

Mia aminda, do estu vi mar’ malavara!



* * *

Se en kaldronon da lakto enrampas vipero,

Tute ne nepre la lakto fariĝas venena,

Sed mi hezitas gustumi – ĉu eble pro sato?



* * *

Jen la bubaloj – bonegaj brutaĉoj en tuto –

Trenas plugilon aŭ ĉaron sen plendo

protesta,

Kaj sen demandi signifon de l’ vorto

“libero”...



* * *

Iu preferas brunharajn fraŭlinojn al blondaj,

Iu – la akvon sengustan al vino gajiga.

Mi, do preferas ne aŭdi konsilojn de tiuj.



* * *

Manĝo de pir’ ekputrinta provokas

laksadon,

Manĝo de pir’ malmatura la samon

provokas...

Taŭgus konklud’, sed mi manĝas nur sekajn

daktilojn.



* * *

Loĝas la glora Diar’ en transnuba Olimpo,

Punas pekulojn per fulm’, incendio aŭ morbo...

Kial ricevas ni ankaŭ la punojn de teraj regantoj?



* * *

Frua mateno. Sklavinoj prizorgas vitejon.

Ludas aŭroro globetojn de l’ mamoj kaj beroj.

Ho, kiom dolĉan aspiron provokas ĉi ludo!



* * *

Sonas simile la vortoj “heder’” kaj “hetajro”:

Unu sin kroĉas al mur’, la alia al viro.

Kial sin trudas, kroĉante, najbar’-filozofo?



* * *

Dum mia vivo mi fajfis pri rangoj, postenoj,

Gravis por mi nur liber’, pergamen’ kaj skribilo.

Fajfus mi plu ankaŭ nun, sed forfalis la dentoj.



* * *

Sorto – la in’, kiu homon elprovas turmente;

Morto – la in’, kiu donas kvietan ripozon;

Restu kun mi la unua, la dua ne hastu...



* * *

Fluis en nokto la kant’ de virina feliĉo.

Ĝin anstataŭis subite ekjelpo akuta –

Ŝi ne supozis, ke l’edzo revenos tro frue.



* * *

Amis min Ĥloe sindone, kun ard’ incendia,

Amis min Asta – la am’ inkandeske bruligis...

Flam’ estingiĝis. Brulvundoj turmentas la

koron.



* * *

Plendis porkaĉo pri l’ gusto de freŝaj ĉerizoj.

Sakris kapraĉo dum aŭdo de tril’ najtingala.

Pensu, profan’, antaŭ juĝi pri miaj poemoj...



majo-julio 2005



__________ ESET Smart Security, 3984 (20090402) __________

ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru
Published at 17:14 ( 3 comments / 241 visits )
This post is public

April 5, 2009

Motorciklo

La gajnita motorciklo



1.

Mia amata onklino Polina, aŭ onjo-Ponjo, kiel nomis ŝin kutime la genepoj, travivis okdek naŭ longajn, malfacilajn kaj ne tro feliĉoplenajn jarojn antaŭ ol akiri eternan pacon en kvieta apudmoskva tombejo. Iom kurbiĝinta pro la aĝo, tute sengrasa, kun bluverdaj okuloj, nekutimaj por nia gento, ŝi iom ekzotike aspektis en sia moskva apartamento. Ĉar tiu, versimile, estis konstruita por nanoj – unu ĉambreto iom pli ol du metrojn alta, miniatura kuirejo kaj eĉ pli eta necesejo kunigita kun duŝejo. La nanejo tamen estis aparta, kaj onjo-Ponjo fieris pro sia loĝado sendependa, ekster la familioj de ŝiaj gefiloj. Ho jes, ŝi estis tute sendependa, sed ili ŝajnis plene dependi de ŝi. Tiu eta apartamento estis stabejo, kie solviĝis ĉiuj pli-malpli gravaj familiaj problemoj. Ĝi estis azilo por la gefiloj, se tiuj emis ripozi horeton. Ĝi estis manĝejo, legejo kaj ludejo por la genepoj, venantaj post lecionoj. Ĝi estis kvietiga insuleto en vivotorento de la ĉefurbo, kaj, sendube, tiaspecan etoson lerte kreis mia bona onjo-Ponjo.

Mia estimata onklo Iĉjo havis ne pli facilan kaj ne malpli longan vivon. Nur en infanaĝo kaj dum la lasta milito li loĝis ekster la adorata de li Peterburgo. Infanojn ne donis al li Dio, do, post forpaso de la edzino, li loĝis sola, dum multaj jaroj fiere forpuŝanta penojn de la gefratoj, kaj ĉefe – de onjo-Ponjo edzigi lin denove al iu olda amikino. Entute li estis tro memstara, pene travivanta iun ajn novan konatiĝon samkiel la plej etan ŝanĝon en sia kutima vivordo. Grava parto de la vivordo estis la kortuŝe amikaj rilatoj kun la fratino Polina. La gefratoj sen monrimedoj por ofta reciproka vizitado tamen aktive korespondis, interŝanĝis porfestajn donacetojn kaj estis plene kontentaj pro la reciproka komprenemo, spirita subteno kaj tenero.

Mi, loĝanta inter Moskvo kaj Peterburgo, pro miaj oftaj oficvojaĝoj vizite venadis jen al onjo-Ponjo, jen al onklo Iĉjo, kuriere transdonante salutojn, leterojn kaj donacetojn. Min kortuŝis kaj admirigis tiu fidela amikeco inter la du maljunaj homoj. Mi opiniis tiun senton neniam kaj naniakaŭze ŝanĝebla, sed, bedaŭrinde, estis mi, kiu rompis tion. Kvankam tute senintence. Aŭ, eble ne mi, sed la blinda okazo…



2.

Estis sabato. Helblua, malvarmeta maja meteno. En la nana apartamento kunsidis stabo, solvanta gravan problemon. Ĉeestis mia kuzo Viktoro, vivgaja ŝercemulo, cetere havanta altrangan inĝenieran postenon kaj personan aŭton. Apudis lia fratino Anjo, hezitema kaj trokvieta kun la grumblulo-edzo Serĝo. Kaj, certe, onjo-Ponjo kun gvidoraj fajreroj en bluverda okulfundo estis generalo ĉi tie.

- Nu-u, mi ripetu, ke laŭ mi pli bonas ĝin vendi. Des pli ĉar mi eĉ stirrajton ne havas… - grumblis Serĝo ofendovoĉe. – Eĉ lokon taŭgan mi ne havas por ĝin meti… nur en la balkonon, ĉu?

- Ne hastu, - refutis onjo. – Ĉe nuna inflacio kion kostas la mono?! Sed jen la aĵo utila. Eĉ se vi ne uzos ĝin, do vendos poste – ĝi ne perdos valoron.

- Vi eĉ ne devas faligi vian balkonon sur ies senkulpan kapon, - Viktoro ridetis. – En mia garaĝo sufiĉos spaco. Kompreneble, se vi ne avaros botelon ĉi-vespere.

- Botelon, botelon… Por via amata franjo vi povus fari tion sen botelo, - ofendiĝis Serĝo.

- Knaboj, malpli zorgu pri tio. Festan vespermanĝon vi ricevos. Kun botelo, ĉu ne, Anjo? – ordone demandis onjo-Ponjo, kaj Anna nur kapjesis.

Mi, la ĵusveninto, estis taksita de onjo kiel valora kaj utila helpanto. Dum matena kafo kaj senkomparaj kuketoj mi ricevis de ŝi respondojn pri la afero.

Ja ŝi ne estas riĉulino. La pensio ne permesas fari Novjaran donacon por ĉiu familiano, ĉu mi komprenas? Jes, sekve, ŝi decidis antaŭ Novjaro donacadi al ĉiu loterian bileton – po unu. Pasintdecembre ŝi estis farinta tion jam la kvaran fojon. Kaj jen la bonŝanco – la bileto de Serĝo gajnis motorciklon “Ural”! jes, jes, ĝi estas bonega, oni diris, kvankam ŝi nenion komprenas pri tio. Serĝo, ho, ankaŭ li nenion komprenas – li volis, mi imagu, tuj vendi la gajnintan bileton! Sed ĉu ŝia filino Anjo kapablas ion kontraŭdiri? Ne. Do ŝi mem devis interveni la aferon kaj malkonsili la vendon; oni dume estimas ŝian opinion en la familio. Malpli ol kvin monatoj pasis, kaj jen – li, Serĝo, posedas bonan utilan aĵon. Hieraŭ ĝi venis al fervojstacio. Jes, do hodiaŭ ni nepre devas forpreni ĝin por ne pagi aldone al la deponejo. Mi estas prudenta knabo (dankon!), certe, mi ion helpos al ili!

Onjo-Ponjo konfirmis sian komplimenton per ruza rideto kaj tuŝetis mian hararon. Mi estis enigita en la aferon.



3.

Ĉe la fervojstacio inter amaso da konteneroj sub grandega argano ni trovis oficbudon kun tri duonebriaj uloj ene. La uloj kartludis, fumis, blasfemis kaj tute ne atentis nian aperon.

Viktoro diris:

- Buboj! Ni ŝatus ricevi nian motorciklon. Ĝi estas tie ĉi en kontenero.

Ruĝbarba ulo levis la kapon kaj reeĥis:

- Nu?!

- Jen… Estas dokumento, - etendis la manon kun paperoj Serĝo.

Tiam la ruĝbarbulo, ankaŭ liaj kompanoj, ekkoleris. Per kekaj laŭtaj, lerte konstruitaj frazoj ili eksplikis al Serĝo, kie ili estis vidintaj lin antaŭ cent jaroj, kiom ili estimas lian patrinon, kaj en kiun aperturon de la korpo li povas ŝovi sian dokumenton. Poste la ruĝbarbulo jam pli trankvile klarigis, ke ili hodiaŭ ne laboras, ĉar estas laŭleĝa ripoztago, ke la leĝon dume neniu nuligis, ke nur por ekstremaj okazoj ili nun estas deĵorantaj tie ĉi, ke la fervojestro neniom alpagas kontraŭ tiu deĵorado kaj ke, sekve, ili nenion devas fari, krom se okazos tertremo, inundo aŭ incendio, jes, kaj krome, ke eĉ ŝlosilon por la argano ilia estro ne lasis tie ĉi…

- Donu al ili monon por botelo! – flustre konsilis ŝoforo de luita ŝarĝaŭto.

- Ĉu mi? – ekmiris Serĝo.

- Vi, vi, kompreneble! – Viktoro elparolis rapide.

- Kial denove mi devas pagi?! – duonvoĉe ekgrumblis Serĝo. – Ĉio estas jam pagita – jen estas la kvitanco!

- La uloj jam diris alvi, kien vi ŝovu vian kvitancon! – indigne flustris Viktoro. – Ĉu vi intencas pagi aŭ ne?

- Nnn-ne…- heziteme murmuris Serĝo.

- Do ni iru for! Sed vi, stultulo, venu sola en lundo, pagu por dutaga deponado kaj aranĝu ĉion mem! – Viktoro startis al la pordo.

Mi komprenis, ke venis mia vico roli en la spektaklo. Mi proksimiĝis al la ruĝa ajlodora barbo kaj mallaŭte diris:

- La ekstrema okazo venis.

Samtempe mi ŝovis monbileton en lian ŝvitan manplaton.

- Knaboj! La ekstrema okazo venis! – feliĉe ekblekis li.

… La gajnita motorciklo ekdormis en la garaĝo de Viktoro. La gaja vespermanĝo kun ĉetablaj kantoj kaj sensencaj babiloj finiĝis, bedaŭrinde, kaj per meznokta trajno mi forveturis Peterburgon.



4.

- Ĉu mi por vi kuiru ovon? – balbutis onklo Iĉjo, zorganta pri matena kafo. – Mi ne kuiras por mi, ĉar mi jam estis manĝinta ovon hieraŭ. Mia aĝo permesas konsumi duonovon ĉiutage; se mi manĝis hieraŭ, la vican, do – morgaŭ… Ĉu kun lakto? Tamen, pardonu, lakto mankas dume. Ĉu ne gravas? Nu, ne gravas… Ĉu vi spektis “Spartak” kontraŭ “Flugiloj”? Ne? Mi kompatas, estis vera batalo, du kontraŭ unu, certe, estas “Spartak”, kiu gajnis! Ha, vin laborigis Polina, ĉu vere? Domaĝe, domaĝe… - li babilis preskaŭ senpaŭze, kiel, versimile, plejmulto el maljunaj homoj, inter la soleca vivo subite ricevintaj aŭskultanton. – Do via onjo-Ponjo kiel ĉiam moviĝas, organizas ĉion… kion nun? Ĉu ricevon de motorciklo? Por kiu? Ĉu Serĝo gajnis? Nekredeble… ĉar Serĝo… li neniam aĉetus loterian bileton! Ĉu Polina donis?.. Atendu – ankaŭ mi donacis al ĉiu por la Novjaro! Al vi mi ne donacis, vere… eble vi ne venis ĝustatempe, sed al ili – mi preskaŭ certas… aŭ ne… tamen, eble, jes…

Li enpensiĝis, kaj mi kaptis la momenton.

- Sed, mia kara oĉjo, ĉu tiom gravas, kiu donacis?

- Kial ne gravas, kial do – ne gravas?! – onklo Iĉjo emociiĝis pli kaj pli. – Mi jam estas certa, ke estas mi, kiu donacis. La motorciklo estas mia! Ĉu vi aŭdas min?

- Jes, oĉjo, mi aŭdas, sed bonvolu pripensi ĉion logike. Eĉ se estas vi, kiu donacis la bileton… kion do vi donacis? Vi donacis al Serĝo ne motorciklon, sed ŝancon! Samkiel al ĉiuj familianoj. La ŝanco realiĝis, kaj ni kune ĝoju pro la fortuno de Serĝo. Ĉu taŭgas?

- Taŭgas, jes… - murmuris onklo Iĉjo, spektante mian gajan rideton kun nekomprenebla suspektemo. – Tamen via logiko restu via logiko, sed la mia restu la mia. Mi donacis al Serĝo motorciklon. Sed, unue, li ne meritas tion. Kaj, due, mi ne estas riĉa por fari similajn reĝajn donacojn. Jes, mi ne estas tiom riĉa. Do li devas almenaŭ pagi al mi duonon de la prezo. Se li estas honesta persono!

- Nu, oĉjo! Ĉu vi emas postuli tiun pagon?

- N-ne. verŝajne, ne. Sed eble jes. Mi pripensu la aferon…

Mia onklo Iĉjo aspektis tute malfeliĉa. La kafumado estis fuŝita. Plene.



5.

“ Mia amata franjo!

Mi esperas, ke vi fartas tiom bone, kiom permesas nia estiminda aĝo. Ankaŭ, ke vin ne tre klopodigas la familioj de Viktoro kaj de Anna. Al ŝi diru mian specialan saluton. Ĉar jam la trian nokton mi apenaŭ dormas pro ŝia edzo, kiu ricevis motorciklon pere de la loteria bileto. Tiun bileton mi donacis. Espereble, Serĝo estas honesta persono, kiu redonos al mi mian motorciklon. Almenaŭ duonon el ĝia prezo. Vi rajtas nomi min kaduka avĉjo, kiel ĉiam pro malkontento. Jes, mi estas avĉjo, sed ne tre riĉa por prezenti tiom altkostan donacon.

Bonan sanon al vi. Sincere via,

frato Ivan.”

- Do li freneziĝis, nia Iĉjo! – diris onjo-Ponjo post finlego.

- Eble mi ne devus rakonti al li pri la okazo… - mi rediris.

- Certe, vi ne devus! – Serĝo pafis. – ne estas sekreto, jes. Sed vi vidas – jen li postulas monon!

- Ĉu mi komprenu, ke mi kulpas? – mi indigniĝis.

- Ĉesu, buboj! – ordonis onjo. – Neniu kulpas. Vi portos mian leteron por li. Jen, krome, lian ŝatatan tabakon. Via onklo neniam estis molkaraktera, sed li ja estas prudenta viro. Li trankviliĝos.



6.

“Mia kara kaduka avĉjo,

Komence mi diru, ke ĉiuj gefamilianoj kore salutas vin, deziras al vi bonfarton kaj trankvilan dormon.

Rememoru bone, kara Iĉjo, - pasintdecembre vi ne donacis al ni loteriajn biletojn. Nur mi tion faris, eĉ subskribis ĉiun bileton. Ankaŭ sur la gajninta estis mia aŭtografo.

Cetere, kara, eĉ se vi estus donacinta la bileton, via kaprico ŝajnas al mi stranga. Mi kaj vi, ni estas tre-tre aĝaj, kaj niaj pensioj sufiĉas por niaj etaj bezonoj. Sed serĝo havas Minjon kaj Saĉjon, kiujn vi – mi memoras – nomis “amataj nepetoj”. Per la motorciklo Serĝo promenigos ilin en arbaron. Ĝoju ni ambaŭ pro tiu bonŝanco, kara.

Kisas vin,

Via Polina”.

- Ĉu por vi mi kuiru ovon? – furiozis onklo Iĉjo. – Mi manĝis ovon hieraŭ, do… tamen, al diablo ovon! Vi legis, kion ŝi skribas! Ha, per tabako ŝi volas rekompensi la motorciklon! Despotino! Ŝi kutimas ordoni tie, en Moskvo, sed mi, feliĉe, estas tie ĉi, en Peterburgo, kaj por mi ne validas ŝiaj ordonoj! Vidu min – mi plene perdis dormon, apetiton kaj ĉiujn dezirojn…

- Krom la motorciklo, ĉu ne? – mi intervenis.

Li aspektis kompatinda. En malpura piĵamo, nerazita, kun larmantaj okuloj – neniam antaŭe tiel aspektis mia inteligenta oĉjo. Des pli – li estis furioza nun. Tamen, por ne perdi la aŭskultanton, li profunde enspiris kaj ekmonologis edife:

- Bubaĉo… vi nenion komprenas. Jes, mi deziras tion, kio devas aparteni al mi. Via kaduka onklino forgesis, ke ankaŭ mi estis donacinta la biletojn. Kaj ankaŭ mi subskribis. Kial ŝi ne montris al mi la bileton tuj post ĝia gajno?! Nun ĝi jam forestas, kaj ŝi povas diri ĉion ajn. Sed vi min konas – mi trovos la veron!



7.

La veron li estis serĉanta dum preskaŭ jaro. Komence li admonis. Poste – skandalis kaj minacadis. Foje li eĉ proklamis, ke ne plu volas vidi min, ĉar mi rifuzas transporti liajn leterojn al onjo-Ponjo.

Iutage li, tamen, telefonis al mi, svage pardonpetis kaj invitis min por “grava parolo”. Kun miro mi apenaŭ rekonis lin – malbonodoran, nezorgitan, siblantan – li eĉ ne enbuŝigis siajn makzelojn post dormo. Aŭ post maldormo. Sed okulojn liajn plenigis batalardo. Aŭ tio estis nur larmoj.

Li klarigis, ke li intencas lanĉi juĝproceson kontraŭ Serĝo, kaj ke mi devas esti atestanto de lia flanko.

- Oĉjo, - mi diris, - kraĉu al tiu afero kaj revivu trankvile. Ĉu vi ne plu rigardas spegulon? Ja vi detruas vin. Paciĝu kun onjo kaj ĝuu ŝian zorgon, amon kaj estimon de la tuta parencaro!

- Neniam, - fervoĉe respondis onklo Iĉjo kaj diris puran veron, ĉar du semajnojn poste lin pacigis la Eternulo…

Kiom hastas la tempo! Du jaroj jam pasis. Aŭ eĉ iom pli – jes – preskaŭ du kaj duono. Kiom da eventoj ekster nia rondo! Kaj en ĝi?

Onjo Polina iĝis febla, tre febla. Ŝi perdis la emon ordoni kaj ofte ŝi ploras kaŝe. Anjo al mi diris. La nana apartamento en Moskvo ne plu servas kiel stabejo familia. Domaĝe. Ĉar tio kaŭzis multajn fendojn en la rilatoj inter gefamilianoj.

Serĝo provis ekzameniĝi por ricevi stirrajton, sed malsukcesis kaj diris, ke ne plu provos. Vana monperdo…

Viktoro plendas dum niaj neoftaj renkontoj, ĉiufoje post la dua glaso, ke Serĝo eĉ botelon avaras, sed garaĝon okupas, fiulo…

Sed la motorciklo? A-a, kio okazos al ĝi? Putras poiomete. Fer-r-raĉo!





__________ ESET Smart Security, 3984 (20090402) __________

ESET Smart Security.

http://www.esetnod32.ru
Published at 16:51 ( 1 comment / 104 visits )
This post is public

March 16, 2009

Printempo

Venis printempo...



Venis printempo peka,

pela, provoka, veka,

pluva, degela, seka,

sana aŭ apoteka.



Venis printempo pika,

loza, lanuga, lika,

arda, amorefika,

hela kaj eĉ helika.



Venis printempo drola,

fajna, fragila, fola,

brila, beata, bola,

pranca, priamparola.



Venis printemp’ ebria,

kvika, kvivita, kria,

festa kaj fantazia,

kaj ja refoje - mia !

Published at 15:48 ( 7 comments / 199 visits )
This post is public

February 22, 2009

Mia kateĉjo

Mia kateĉjo rufa



Mia kateĉjo rufa

Dormas dum vintraj tagoj.

Post la somera viglo

Logas kviet’, trankvilo.

Kaŝas en varmo pufa

Sin de l’ eksteraj blagoj

Mia kateĉjo rufa.



Mia kateĉjo rufa,

Sep kilogramojn peza,

Tuj kun osced’ vekiĝas,

De-sur kusen’ leviĝas,

Trotas kun spiro snufa

Al bongustaĵ‘ tagmeza –

Mia kateĉjo rufa.



Mia kateĉjo rufa

Nokte laŭ ĉambroj vagas.

Estas la nokt’ por movo,

Serĉo, embusko, trovo.

Do en impeto blufa

Boton ĉe l’ pord’ atakas

Mia kateĉjo rufa.



Mia kateĉjo rufa

Ĉiujn dormantojn vekas!

Vanas embusk’, impeto –

Mankas en hejm’ museto!

Per okulparo gufa

Streĉe krepuskon strekas

Mia kateĉjo rufa.



Mia kateĉjo rufa,

Saltu, miaŭu, kuru!

Ludu kun mi dum tago

Vi post la nokta vago.

Nokte kun mildo mufa

Vi apud mi murmuru,

Mia kateĉjo rufa...

Published at 12:32 ( 2 comments / 118 visits )
This post is public

October 11, 2008

La landlimo

La landlimo

Kiel vica stultaĵ’ sed ne timo,

Venas nokte la latva landlimo

Per vekado far uniformitoj -

Ven’ subita de l’ homoj subitaj.



Tiuj uniformitoj senŝerce

Sian taskon plenumas ekserĉe,

Kaj valizojn prezentas sen volo

Vekiĝinta vagona popolo.



Miaŭas kato, benante la sorton –

L’kato havas litovan pasporton,

Do vojaĝas sen peti pri vizo

En plektita korbet’, ĉe valizo.



Grumblas avo, montrante naivon:

- Damne, mi liberigis Latvion,

Eĉ vundita mi estis ĉe Ventspils…

Ĉu vi novan militon komencis?



Katmastrino replikas al tio:

- Vi alvenis por okupacio!

Nur dum lastaj dek jaroj, ververe,

Ni finfine ekvivis libere!



La disput’ doganistojn ne tentas,

Ili nur pri valizoj atentas,

Kaj flavbeka serĝent’ senmalice

Lerte stampas pasportojn laŭvice.



Miaŭas kat’, avo paŭtas kun tristo,

Kaj meditas mi, esperantisto,

Pri la baroj obstinaj, doloraj,

Plu starantaj en kapoj kaj koroj.



Ili pro l’ sankta am’ ne dissaltas,

Ili feras, betonas, asfaltas,

Ĉe okaz’ agreseme ekprancas…

Miaŭas kato. Nur al ĝi bonŝancas.

Published at 04:29 ( 12 comments / 499 visits )
This post is public

August 4, 2008

Ordeno

La ordeno

 

1.

Varma akvo ĉesis alveni en la duŝejon subite, abrupte, kaj sapumitan korpon de Boris ektordis strioj de la malvarma – fridaj, tranĉaj, molestaj.Boris saltis for de sub tiu aĉa duŝilo, sakrante per ĉiuj obscenaj vortoj de la rusa, konataj al li. Ja jes, li konis multon da tiuj, do lia sakrado daŭris  sufiĉe longe, por ke la kompanoj, saltintaj for de sub aliaj duŝiloj same sakrante, jam elspezu sian vorttrezoron kaj ekridegu, eksaltu, ekmontru lin per fingroj.

- Hej, brigadestro! – kriis inter la rideksplodoj hakmaŝinisto, korvohara tataro Zagit. – Nur por la neruso – enskribu vian vortaron! Eĉ duonon mi ne kaptas!

- Ne – por la tuta brigado skribu! – blekis barboza Stepan Antonoviĉ, la plej aĝa ministo,  sen tri monatoj pensiulo, kun la vizaĝo cikatrita. – Vidu min, oldulon – eĉ mi ne ĉion kaptas!

Ridegis ĉiuj: Janĉjo-elektristo - la plej juna brigadano, la Ŝafaro – du korpulentaj larĝŝultraj blondaj fratoj-trabistoj Paulo kaj Kostja Baranov-oj[1], etkreska sed muskolforta atleto-transportilisto Griĉjo Djomin, sed obeza majstro Pjotr Nikitiĉ, kurtanome - Petnik, rideganta ĝisstertore kaj saltetanta surloke, sukcesis eĉ stumbli sur iom glita planko de la duŝejo kaj fali, merginte la postaĵon en malpuran flaketon, bobelantan super akvofluejo. Tio provokis novan rideksplodon eĉ pli tondran, ĉar ankaŭ Boris aliĝis, elĉerpinte sian stokon da sakraĵoj.

Intertempe densa vaporo, aperinta ĉe la duŝiloj, signalis realvenon de varma akvo, do la ministoj, plu ridegante, daŭrigis lavadon. Karba polvo, kiu penetris iliajn harojn ĝisradike, kovris la vizaĝojn, kolojn, brustojn dum seshora laborego en la mino, estis nun forfluanta en malpuraj akvostrioj, lasanta tiujn sanajn virkorpojn, manifestanta la finon de unu plia subtera labortago. Do la viroj havis almenaŭ tri kaŭzojn por gaja rido. Unue, hodiaŭ Zagit havis naskiĝtagon, kaj la tuta brigado estis invitita de li por postlabora festeto. Due, estis vendredo, kaj lumis al ili la perspektivo de ĝuinda semajnfina ripozo. Kaj trie, tiu ĉi lasta labortago de februaro konfirmis, ke la brigado refoje elminigis 130 procentojn da karbo, kompare kun la monata plantasko – la naturaj sekvoj de tiu glorago devus esti konsiderinda monpremio, minimume du “Lada”-aŭtoj por la brigadanoj dum la printempa aŭtodistribuo, honorfolioj kaj ceteraj agrablaĵoj.

Laciĝo postlabora forfluadis el iliaj korpoj, kvazaŭ forlavata de la akvostrioj; ĉiuj ili denove sentis sin freŝaj kaj posedantaj sufiĉan fortprovizon por vespera diboĉado. Sed antaŭ tiu aspiraĵo la brigado brile pura, ruĝvanga, lasinta polvoplenajn kombineojn, jakojn, kalsonojn kaj piedtukojn por la semajnfina organizita lavado, vestinta vintrajn botojn, kurtajn ŝafpeltojn kaj varmajn felĉapojn, nepre devis veni al la fakestro por ordinara ĉiutaga raporto.

Fakestro Ĥaulin jam atendis ilin. Ankaŭ li estis ruĝvanga kaj freŝaspekta, ĉar ankaŭ li tiun ĉi lastan tagon de l’ monato devis pasigi subtere, kontrolante la finmonatan situacion pri karbofrontoj, transportaj kaj ventolaj galerioj, maŝinaro kaj aliaj aferoj en la dekstra alo.

Ĝuste la dekstran alon de la minejo en la profundo pli ol kilometra priservadis lia fako. La minejo estis maljuna – ekde 1943 ĝi, gazetlingve, “donadis karbon al la lando” – do ambaŭ aloj atingis tre profundajn horizontojn. Tiuj transkilometraj horizontoj enhavis plenan “bukedon” da konataj subteraj danĝeroj: eventualajn montofrapojn, polveksplodojn, karbekbrulojn kaj abundon da gaso-metano, eĉ pli eksploddanĝera ol la karba polvo. Sed la karbo! Ĝi estis preskaŭ unika, ĉar la plej taŭga por koaksigo kaj posta uzo en ŝtalgisado. La mezuristoj asertis, ke la elmineblaj karbotavoloj estas etendiĝintaj eĉ pli profunden, ĝis la tria kilometro aŭ eĉ pli. La karbo estis ŝtata trezoro, kaj la ŝtato zorgis ricevi ĝin. Ĝuste por tio, por doni karbon al la ŝtato ĉiutage, kvaralterne per liftoj descendadis en la danĝeran profundon centoj da ministoj, havantaj klarajn kaj precizajn taskojn. Ĉe lumo de kaplanternoj ili konstruadis novajn galeriojn kaj longigis la jam uzatajn, tiradis tien per manforto kelkdekpersona elektrajn kablojn sesmilvoltajn, instaladis maŝinaron, relojn kaj konvejrojn[2], forpumpadis supren akvon kaj metanon, faradis eksplodprotektajn aranĝojn kaj, certe, hakadis, hakadis, hakadis tiun altvaloran, grasan, rebrilantan nigran substancon, nomatan karbo. La substanco, forhakata permaŝine de kelkaj minejaj karbofrontoj fluadis senĉese en konvejraj ĉenoj kaj rubandoj, karbofale plenigadis vagonetojn, per vagonaroj, cirkulantaj same senpaŭze, atingadis ŝakton, levita perlifte surteren, venadis al karbogradigejo kaj de tie per sesdektunaj vagonoj foriradis mil kilometrojn suden al la plej granda ŝtata metalurgia uzino.

Fakestro Ĥaulin, havanta dudeksesjaran sperton pri minista laborego, konscie determinis sian rolon kaj la rolojn de siaj subuloj en tiu gravega senfina procezo. Laŭ lia konvinko, ili estis soldatoj de l’ avano, prenantaj la plej grandan parton de la risko batali kontraŭ la neaŭgurebla terprofundo. Ĉiam antaŭ la komenco de vica alterno, disdonante la taskojn, li kvazaŭ sendadis ilin en atakon, kaj kiam ili revenadis por raporti pri rezultoj de la laboro, li renkontadis ilin kiel heroojn, se eĉ ne finplenumintajn la taskon pro iaj naturaj obstakloj, tamen senvundaj, vivaj post la danĝera batalo.  Ĉiam li trovis kuraĝigajn vortojn por ili – por tiuj, kiuj honeste batalis,  - estante absolute senkompata por pigruloj kaj timemuloj, kiuj fojfoje aperadis en la kolektivo, por nelonge, dank’ al liaj edukmetodoj.

Ankaŭ nun li havis sincerajn vortojn por la brigado de Boris Ŝiman, sed ĉi foje li devis dividi la gratulhonoron kun Levakov, la partiestro de la minejo. Ĉar la okazo estis elstare grava, Levakov mem descendis el la partia kabineto, situanta en la dua etaĝo, malsupren, al la unua, kaj estis sidanta apud Ĥaulin, dum gaja aro de la brigadanoj brue eniĝis la fakĉambron. Ĥaulin pergeste invitis ĉiujn sidiĝi, kaj ili okupis seĝojn, nur Boris starante ekraportis per sia lingvaĵo ne tro lerta:

-   D-do, kamarado estro, kara amiko Nikolaj Platonoviĉ, la brigado plenumis ĉion… La brusto de la karbofronto… formovita je tri metroj kaj duono… La subtenilojn de ĉefronta spaco ni sukcese transmovis al la fronto… Cent tridek tunoj iris supren hodiaŭ… La hakmaŝino… kaj ĉiuj ceteraj… estas en ordo. La homoj – nu, vi vidas mem…

- Pri la akvo, pri la akvo diru! – flustre sufloris Petnik.

- Kion pri la akvo? – maltrankvile demandis la fakestro. – Ĉu pli multe venas laŭ la transportgalerio?

- D-do ne… - ĝene respondis Boris. – Pri la duŝo… denove varma akvo jen estas, jen ne…

- Estas krimo! – iniciateme intervenis partiestro Levakov. – Mi parolu kun la vicdirektoro pri mastrumo! Niaj heroaj ministoj devas postlabore ricevi komplete ĉiujn komfortaĵojn! Ni estas batalantaj por doni karbon al la lando, kaj nia Komunista partio ne toleros malkomfortajn kondiĉojn por ni, la batalantoj!

- Ne tiom gravas… - elbalbutis Boris, sed Ĥaulin palpebrume signis, ke li silentu.

Cetere, la partiestro Levakov neniam estis donanta karbon al la lando. Li ne mem afiŝis tion, sed la tuta ministaro konis, ke, iĝinte komsomolaganto ankoraŭ dum la studado en la Mininstituto, post sendefenda diplomricevo, Levakov estis sendita ĉi tien por okupi vakan postenon de komsomolestro. Sep jarojn poste li iĝis jam partiestro de la minejo, descendite subteren dum tiuj sep jaroj ne pli ol dudekfoje ĉe akompano de oficialaj partiaj kontrolistoj aŭ aliaj gravaj vizitintoj. Li tamen havis la talenton paroli elokvente kaj daŭre, sed senofende akceptis se oni per lerta aludo aŭ urĝa interveno ŝtopis lian buŝon meze de la parolado. Pro tiu dua talento li estis pace tolerata same de la estraro kaj de la ministoj, kaj opiniata ne la plej grava plago por normala funkciado de la minejo.

 - Ni provizos vin, niajn heroojn, per la plej komforta komunisma ekzistado! – daŭrigis Levakov. – Sed nun mi devas gratuli vin, kamarado Ĥaulin, pro tio ke vi kune kun la partio sukcesis formi kaj eduki tiom respondecan, tiom gloran kolektivon, kaj aparte – la brigadon de nia estimata kamarado Boris Ŝiman. Vi, kamarado Ŝiman estas fieraĵo de nia minejo, ĉar dum la lastaj kvin jaroj la glora brigado de Ŝiman ĉiumonate plenumis kaj superplenumis la taskojn ŝtate gravajn. Pasintsemajne la estraro de la distrikta minkombinumo decidis lokigi foton de la brigado en la distriktan honortabulon – mi gratulas vin, kamarado Ŝiman!

Obeante kaŝan signon de Ĥaulin, la brigadanoj feble ekaplaŭdis kaj la brigadestro ruĝiĝinte elbalbutis ion neklaran, kion oni povus kompreni kiel “Dankon al nia komunista partio…” aŭ, samverŝajne, kiel “Al diabla avinjo tiun tabulon…”

- Hej, buboj! – abrupte intervenis Ĥaulin. - Ĉu vi bone komprenas, kion signifas tio?

La buboj montris interesiĝon, kaj Petnik eĉ diris: “Ha, jes, pli-malpli…”

- Ne estu “pli-malpli”, - plu parolis Ĥaulin. – Mi diru al vi precize: lokigo de via foto en la honortabulo signifas ke samtempe ĉiu el vi ricevas monpremion, egalan al tri monataj salajroj…

- Hura-a! – duvoĉe ekkrietis la Ŝafaro.

- … Ĉiu el vi ricevas ankaŭ honorministan uniformon kaj la rajton ferii somere en du vicaj jaroj…

-  Hura-a! - ekkriis jam la tuta brigado.

- … Estas antaŭvidataj ankaŭ valoraj donacoj por la Tago de ministo, - daŭrigis Ĥaulin, paŭzinte por momento, - ankaŭ rajtigo ekstervice aĉeti la aŭtomobilojn “Volga” por la bigadestro kaj “Lada” – por du el inter la brigadanoj.

Ekaplaŭdegis ĉiuj, sed Zagit demandis kun konspira rideto:

- Kamarado estro, sed pelton por la edzino – ĉu eblas?

- Nature, ankaŭ ĉapon kaj botojn… - respondis Ĥaulin ĉe komuna ekrido.

- Kamaradoj! – la partiestro kaptis la okazon ekparoli. – Mi ankoraŭfoje gratulas vin okaze de via laborista glorago kaj volas anonci la plej gravan novaĵon… La estraro, la sindikatkomitato kaj la partia komitato de la distrikto konfirmis kamaradon Boris Ŝiman por honorigo per la ordeno de Ruĝa Standardo! 

 

2.

- Bone vi festis hodiaŭ… mi opinias, ke eĉ tro, - duonflustre grumblis Inga, penante estingi malkontenton en la voĉo. – Alinjo atendis vian donacon, Rudik ploris – ne volis enlitiĝi sen paĉjo. Sed jen la paĉjo – vidu lin – revenas hejmen ĉe la noktomezo!

En sia ŝatata noktĉemizo kun faraonoj kaj hieroglifoj, aĉetita dum lastjara turismado en Egiptujo, kun la blonda ĉarma hararo, iom taŭzita, sen ajna spuro de dormo – evidente, ŝi estis atendanta lian revenon – Inga aspektis tiom varma, alloga kaj dezirata, ke Boris eĉ ne pensis pri regrumblo, tuŝinte ŝian vangon per manplato. La manplato estis frida kaj malseka pro neĝofalo ekstera, sed Inga ne formovis ĝin, nur diris jam pli pace:

- Do?

- M-morgaŭ eŝtaŝ r-ripoztago, - pravigis sin Boris per necerta voĉo. – K-k-krome mi avertiŝ vin p-pri la f-feŝto de Zagit…

Ŝanceliĝante li staris en koridoro kaj pene serĉis sur muro hokon por pendigi la pelton. La hoko, ĵus trovita, iel formoviĝis flanken, kaj la pelto falis planken. Inga klinis sin, prenis la pelton kaj pendigis ĝin, flustrante kun imita malkontento:

-         Vi avertis, jes! Ankaŭ mi petis, ke vi diru al Zagit mian gratulon… mi estas certa, ke vi forgesis! Sed mi telefonis al ŝia Flura kaj gratulis…

-         M-mi?! – rebatis Boris incitiĝante. – M-mi n-niam forgeŝaŝ. Ĵ-ĵagit riĉeviŝ vian g-gratulon kaj d-dankaŝ. Vin!

-         Parolu pli mallaŭte! – flustre mokis lin Inga. – Aŭ silentu. La infanoj dormas!

-         Ha-a, jes-s! – elsiblis Boris, forprenite maĉgumon el la buŝo. – C-certe, mi n-nenion forgesis! Je-en, - li ŝovis la manon en la plastan saketon, kiu servis por kunpreni tagmanĝon al la minejo, kaj eligis de tie belan pupon en diafana skatoleto. – T-tion – por Alinjo… - sekvis plasta aŭtomobilo ruĝa, - t-tion por Rudik… - la trian fojon li ŝovis la manon en la saketon kaj aperis en lia mano tri palruĝaj tulipoj. – T-tion por vi, m-mia bona!

-         Aĥ! – Inga prenis la tulipojn kaj tuŝetis per varmaj lipoj la frostiĝintan vangon de Boris. – Ĉu jam maturas ili en la forcejo? Dankon… Ĉu vi banos vin?

-         N-nature! – elflustris Boris, dum nelerta provo ŝin brakumi.

-         Lasu, - ŝi diris pli promese ol proteste. – Denove Zagit aranĝis la feston en sia garaĝo, ĉu ne? Tia odoreto… vi devas tuj senvestiĝi kaj bani vin.

-         N-nature! – refoje elflustris Boris. – Ĉu Zagit p-povas sidigi la t-tutan brigadon en s-sia ĉambreto?

-         Nu bone, bone, - flustris Inga. – Permesu… mi helpos vin. Mi nur scivolas – kion la kompanio povas tiom longe pribabili dum viaj kundrinkoj?

-         Ha-a, simpla afero… - respondis Boris, demetante la veston kun ŝia helpo. – Do, mia Ŝafaro, la fratoj Baranov… ili … ili povas rakonti, kiel ili instalis vandruton[3] super du fostoj… ili povas dum du horoj rakonti… gaje, interese…

Ŝi eniris la banĉambron al li, duonkuŝanta, pro dimensioj de la bankuvo, en agrable varma akvo, prenis ŝampuon kaj komencis enfroti la konvalodoran ŝaŭmon en lian densan rufan hararon, flustrante : “ Jen do, pura vi estos, suneto mia…”. Tiom teneraj kaj agrablaj estis ŝiaj manmovoj, ke Boris eĉ ekmurmuris kontentege: “M-m-m…”

Tiumomente el la koridoro alvenis nelaŭta telefonsonoro. Inga haste forŝvebis en la koridoron, kaptis la aŭskultilon, kaj Boris kun granda bedaŭro eltiris sian konscion el la beata nirvano por streĉi la aŭdon al la mallaŭta parolo de Inga:

-         Bonan… matenon jam… - ŝi diris. – Kiu estas… aĥ, pardonu, mi ne rekonis… ne, li dume ne enlitiĝis… Li estas en banĉambro. Tuj mi transdonos la aŭskultilon… Estas Levakov, - ŝi flustris, disvolvinte telefonŝnuron ĝis la bankuvo. – Eble io urĝa…

Tenante  la aparaton per la maldekstra mano, ŝi donis la aŭskultilon al Boris per la dekstra. Li kaptis ŝian manon kun la aŭskultilo, iom altiris ŝin al si kaj kisis la lipojn. Poste li alpremis la aŭskultilon al la malseka orelo kaj klare, soldattone diris:

-         Ŝiman aŭskultas.

-         Kamarado Ŝiman? - la senkolora voĉo de partiestro Levakov vagis en la aŭskultilo - jen proksima kaj klare komprenebla, jen iom for a kaj obtuza. – Boris Semjonoviĉ, Levakov estas…

-         Mi jam scias, - respondis Boris.

-         Kamarado Ŝiman, pardonu, ke mi zorgigas vin en tiom malfrua.. ne, en tiom frua horo, - daŭrigis Levakov karamele, - sed estas la kaŭzo… Morgaŭ kaj postmorgaŭ vi havos liberajn tagojn, do eble vi sukcesos plenumi la peton…

-         Kian peton, je diablo, por la ripoztagoj? – koleriĝis Boris, perdinte la lastajn erojn de ĵusa nirvano.

-         Mi petas vin, Boris …Jakovleviĉ, ne koleru… - plu parolis Levakov. – Ne tro temporaba estas mia peto. Ĉu vi povus fosi en via dokumentujo kaj trovi la atestojn pri viaj parencoj,  nu, vi komprenas - plena nomo, naskiĝloko, deveno, nacieco… Mi bezonas ĉion ĉi lunde matene – tio estas grava por vi, ne por mi…

-         Ja vi ĉion scias! – eĉ pli koleriĝis Boris. Li eĉ impete faligis liberan manon en la bankuvon, kaj akvoŝprucoj disflugis tra la tuta banĉambro. – Mia dosiero, kiun vi tenas en via partkomo[4], enhavas ĉion pri miaj gepatroj. Komplete, absolute ĉion!

Tiumomente li rekaptis per okulrando la vizaĝon de Inga, kiu alpremis la montrofingron al siaj lipoj. “Pardonu… li kulpas” – montris li per la okuloj kaj manoj.

-         Jes, jes…  ne maltrankviliĝu, kamarado Ŝiman… Boris…Semjonoviĉ, - plu karamelis, preterlasante la koleron de Boris kaj venante al konfida duonflustro, – pri la gepatroj ni havas … sed pri la geavoj – ne. Do mi petas vin trovi ĝuste pri la geavoj…

-         S-sed por kia diablo? -  embarasita Boris respondis same duonflustre.

-         Mi diru al vi honeste, kamarado Ŝiman… - solene duonflustris Levakov, - kvankam mi ne rajtas… sed vi komprenos. La listo de honorigatoj venis en Moskvon por konfirmo en nia ministerio kaj posta ukazo de la ŝtatestro, jes… kaj iu tie, en la ministerio… eble la vicministro mem m-m… metis per ruĝa krajono demandsignon ĉe via familinomo. La koncerna respondeculo klarigis al mi… oni suspektas, ke vi estas judo… do devas esti alsendita ankaŭ atesto pri la geavoj.

-         Mi estas belaruso, panjo via fikata! – ne plu povis toleri Boris. – Por kia diablo mi devas atesti miajn geavojn? Kaj ĝenerale, mi ne komprenas…

-         D-do, mi diris al vi la peton, kamarado Ŝiman, - intervenis Levakov kun iom da ofendo en la voĉo. – Vi estas ebrieta, mi estas ebrieta… dormu ni trankvile, sed morgaŭ bonvolu tamen serĉeti… Grava afero! Ordeno!

La aŭskultilo eligis kurtajn ekzumojn. Inga kviete forprenis ĝin, instalis sur la aparaton kaj metis tiun sur la plankon. Poste, same kviete ŝi brakumis la malsekan korpon de Boris, kaj dum ŝia daŭra kiso ien forflugis el lia kapo ĉiuj Levakovoj kun ĉiuj iliaj levakovaj petaĉoj…

 

3.

Ruiniĝo de la karbofronto ekis subite, senatende, sed tute ne embarasige por la brigado. Spertego de la brigadanoj, bazita sur la sperto de antaŭaj ministaj generacioj kaj sur nemaloftaj eventoj dum propra minista vivo, provizis ilin per efikaj metodoj por kontraŭstari tiun naturan fenomenon. Ĉiu faris tute konsciajn, lertajn agojn rapide sed sen tumulta hastemo. Kiam aŭdiĝis suspektinda kraketado fronte antaŭ la hakmaŝino, Boris faris kurtan ordonon per radio, kaj Janĉjo, kiu vaĉis sube, en la transportgalerio, malŝaltis ĉenstablon enminan por eviti hazardan rompon de ĉenoj per abrupta falo de eksternorma karbopecego. La Ŝafaro, helpata de Petnik en la supra, ventola galerio arde ekagis per hakiloj ĉe antaŭpreparita trabaro. Dum kelkaj minutoj ili sukcesis instali du firmajn trabkadrojn, protektantajn la galerion ĉeelire el la mino mem. Farinte tion ili, unu post alia penetris en la minon kaj inter du vicoj de hidraŭlikaj subtenstangoj ekimpetis suben, al la fluo de freŝa aero. Zagit jam estis eble nur dek metrojn for de la transporta galerio, akurate stirante la hakmaŝinon suben, al tiu. Ĉe la supra maŝinparto Boris konsekvence antaŭenmovis la hidraŭlikaĵojn konkorde kun movo de la hakmaŝino, ne ĉesante observi la fronton kaj komandi per radio.

La unuaj pecegoj falis sur la ĉenstablon pli supre de la hakmaŝino, kiam kaplumoj de la Ŝafaro kaj Petnik proksimis al Boris.

-         Hej brigadestro! Ĉu bezonatas helpo?! - ekkriis Petnik tra muĝadon de la motoroj.

-         Ne! – rekriis Boris. – Eliru al Janĉjo, eble tie estas io urĝa por fari!

La tri kaplumoj preterrampis la hakmaŝinon kvar metroj longan kaj dissolviĝis en la suba nigro. Restis ne tro da tiu ĝis la minfino, ĝis la kruciĝo de tiu kun la transporta galerio. Boris kaj Zagit moviĝis tien kun rapideco de la hakmaŝino – ja ne eblis aliel. La krakado ĉefronte fortiĝis, karbopecoj diversgrandaj faladis senĉese, kaj la karba polvo vualis la aeron, farante ĝin preskaŭ maldiafana eĉ por la kaplumoj. Unu pecego falis sur la hakmaŝinon, dissplitiĝis kaj la plej etaj splitoj ekfrapis la kaskojn.

-         Aj! – elkriis Zagit, viŝante sangogutojn de sur la vundita vango.

-         Punkto! – kriis al li Boris. – Stop maŝino! Tuj – en la galerion!

-         Je-es, brigadestro! Ankaŭ vi! – respondis Zagit, malŝaltante la motorojn.

Trifoje li kapjesis, do lia kaplumo faris tri vertikalajn movojn tien-reen, signalante plenankomprenon. La apenaŭ videbla kaplumo de la brigadestro faris la samajn movojn. Zagit preskaŭ elfalis el la mino en la galerion; post momento sur la hakmaŝinon falegis plata karbopeco, glitis inter du hidraŭlikaj subteniloj de la enmina trairspaco, lasinte por la eliro nur mallarĝan fendon. Boris, kiu moviĝis en la trairspaco post Zagit, sukcesis eligi el la mino nur la supran duonkorpon, la malsupra restis premita per la karbopeco. Li eligis sakraĵon kun ĝemo.

-         Hej, Ŝafaro, helpu! – kriis Petnik kaj kaptinte la vatjakon de Boris je ŝultroj provis eltiri lin.

-         Ne taŭgas! – kriis Boris. – Pneŭmartelojn portu!

-         Jam pretas! – respondis la fratoj, kaj per du pneŭmarteloj komencis disbati la karbon.

-         M-m-m! – muĝis Boris. – Karbopanjo fikata! Rapidu! Povas fali la tuta kruciĝo!

Petnik plu klopodis ĉe la vatjako, faradis kuraĝigajn gestojn, kriegis ion nekompreneblan, tumultis, kaj fine estis forpuŝita de Griĉjo kaj Zagit, kiuj provis iom levi la pecegon. Subite inter ili sin ŝovis Janĉjo kun “ursido” – eta pneŭmatika kriko, uzata por ĝustigi kapon de la ĉenstablo. Du aertuboj sekvis lin. La viroj tuj komprenis la ideon. Ili formoviĝis flanken dum Janĉjo ŝovis sin en la minon kaj lerte instalis la krikon inter piedo de la lasta hidraŭlikaĵo kaj la karbopeco. Li turnis anson, eksiblis aero kaj la pecego iom post iom leviĝis je kelkaj centimetroj. Tio estis sufiĉa por ke Boris kun vica sakraĵo elfalu for el la mino. Kaj samtempe la pecego, levita per kriko rompiĝis je du partoj, unu el kiuj elfalis post Boris.

-         Nu, ĉu sendifekta?! – kriis Petnik.

-         Ha, jes! – respondis Boris. – Nur la pantalonojn ŝiris, damnaĵo!

-         Janĉjo! – subite ekblekis la fortulo Djomin.

Li ĵetis sin antaŭen, streĉinte la muskolojn forpuŝis la karban duonpecegon kaj trenis la knabon for de la kruciĝo. Tuj sur la liberigitan lokon elfalis el la mino la dua duonpeco, akompanata de kelkaj pli malgrandaj. Janĉjo provis rideti, sed larmoj estis en liaj okuloj. Dekstra mano lia pendis iel nenature, la sango gutis sur malsekajn relojn de la galerio. Boris kaptis latpecon kaj per drato rapide fiksis la rompitan manon kaj la brakon de Janĉjo.

-         Ek al la ŝakto! – komandis li. – Mi telefonos supren kaj postkuros vin.

La krakado iĝis eĉ pli intensa, pecoj diversgrandaj faladis el la mino, sed feraj subtenarkoj ĉe la kruciĝo dume rezistis la premon de karbamaso. Post du aŭ tri minutoj la unua arko cedis al la premo kaj, fleksiĝinte lasis la amason en la galerion. Tiutempe la brigado estis jam malproksime de la kruciĝo…

Ili atendis dum timigita juna helpkuracistinjo, asistate de Boris, faris portempan pansaĵon al Janĉjo. Ili akompanis la knabon al frosta placo antaŭ la kontoro kaj sidigis lin en blankan buseton kun ruĝa kruco.

-         Ĉio estos en ordo, Janĉjo, - diris Boris. - Ni venos al vi. Vespere ĉiuj ni venos.

La buseto startis elane de sur la monteto, kie situis ĉiuj supraj konstruaĵoj de la minejo, al la urbo, volvita en fumon de kutima februara frosto tridekgrada. Kelkmomente la brigadanoj akompanis la ruĝan krucon per rigardoj, poste ĉiuj ekrigardis al la nigra vango de Zagit kun blanka plastra kruco, al la vatbuloj eliĝantaj el la ŝirita pantalono de Boris kaj kun ridego direktis sin en la duŝejon.

Tie, ĉe la enirpordo ilin jam atendis Ĥaulin, urĝe ascendinta supren el la minejo, nigra, nelavita samkiel ili, kaj la partiestro Levakov en malbutonumita ŝafopelto kun felĉapo en la maldekstra mano.

-         Ĉio en ord’, ĉefo…- diris Boris responde al la elokventa rigardo de Ĥaulin. – La karboatako mezforta… gravaj damaĝoj ne estas… la galerion riparos vica brigado… la karbo denove iros supren… eble post tri horoj. Janĉjo rompis oston… nu, al la onta edziĝo li venos sendifekta.

-         Ja ne estas rompita la membro pli grava! – elbalbutis Petnik.

 Sekvis sovaĝa rideksplodo, dum kiu Levakov proksimiĝis al Boris.

-         Do, kamarado Ŝiman, - diris li kun komplota rideto, - mi devas gratuli vin okaze de vica via glorago! La partio amas siajn heroajn filojn. Vi ne devas serĉi la atestojn pri viaj geavoj – tie, en Moskvo, oni jam ĉion esploris. Vi estas kavaliro de la ordeno de Ruĝa Standardo – denove mi gratulas! Ankaŭ viaj brigadanoj meritas honorigon – mi nepre levos la demandon poste, en plenkunsido de la kombinumestraro. Ĉiuj meritas!

-         Janĉjo… - diris Boris, morne rigardante la partiestron. – Li meritas. Unuavice.

-         Janĉjo? – iom embarase demandripetis Levakov. – Ĉu tiu knabaĉo-elektristo? E-e… Epŝtejn, ĉu? Mi parolos… Sed mi dubas, ke tie… – li montris per okuloj al la plafono, - ke tie oni aprobos…

-         Kial ne? – demandis Boris kun kreskanta kolero.

-         Do, vi devas kompreni… - balbutis Levakov. – La tempo estas tia… Ĵus, kune kun vi oni ordenumis Ŝapiro, ĉefmekanikiston de la “Norda”, do ne plu estas kvoto por judoj.

-         Mi ne komprenas, - diris Boris.

-         Kion vi ne komprenas, kamarado Ŝiman?! – koleriĝis la partiestro. – Ni devas havi diversnaciajn ordenumitojn! Proporcie al la naciamplekso. Jen estas la linio de la partio. Kaj vi, kiel konscia partiano, devas subteni tiun linion! Eble oni enmanigos valoran donacon al via Epŝtejn... Kaj ĉesu imiti nekomprenemon!

-         Jes, - diris Boris. – Ni ĉesu.

Li levis la dekstran manon, jam premitan pugne, kaj donacis al Levakov, staranta kun la buŝo ankoraŭ ovrita, fortan baton en makzelon. Poste, nehaste turninte sin, li iris en la duŝejon.

                                                                                                          dec.2007


Published at 17:28 ( 2 comments / 250 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mikaelo Bronsxtejn

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...