INTERVJUO:
M i r n a
M a r i n o
La sekvanta intervjuo estas kun Mirna Marino, el Petrópolis, Brazilo. Mirna i.a. respondecas pri la esperanta radioprogramero Parolu, Mondo!, en Radio-Stacio Boa Nova, en Rio-de-Ĵanejro. http://parolumondo.com
Via plej kara memoro:
La adoleskaj planoj, kiujn mi kaj miaj du plej bonaj amikinoj (Mônica kaj Luíza) revis dum la gimnazio en Ilha do Governador, Rio de Janeiro. Ĉio ŝajnis facile akirebla; tiam ĉio ŝajnis ebla.
En la adoleskanteco vi estis fanino de...
Legião Urbana (1), ĉefe de Renato Russo!
Via profesio:
Radiparolisto.
Iu libro, iu filmo, iu muzikaĵo:
En la portugala: O Crime do Padre Amaro, Eça de Queiroz/ Esperanto: Doña Barbara, Galegos/ traduko de Fernando de Diego/ muzikaĵoj: Mille Lune Mille Onde/ Filmo: Henry and June.
Iu loko en la Tero:
Ĝis nun: Gramado - Rio Grande do Sul (2) (tamen mi ankoraŭ ne konas la tutan teron ;-)
Iu donaco kiun vi ŝatas gajni:
Kvazaŭjuvelojn!
Kian talenton vi ŝatus havi?
Ludi kaj kanti muzikon.
Al kiu vi donus medalon?
Al Andrea Bocelli pro lia kuraĝo ĝisoste vivi, neniam kutimiĝi al la vivbariloj kaj ĉiam defii la neeblecaĵojn! Li meritas la medalon!
Iu bela viro:
Andrea Bocelli kaj Lucas Yassumura (nepre la duopo!)
Kio dolĉigas la vivon?
Kisojn tuj poste engluti ĉokoladon! Hum...
Kio maldolĉigas la vivon?
Krioj, malpacoj, altrudoj.
Via ideo pri feliĉo...
Trovi iun lokon por vivi, kie mi sentus la trankvilan blovadon de la vento kaj la odorojn de la floroj, dume mi sidiĝus kune kun mia amato kaj ni parolus pri ĉiutagaĵoj en Esperanto... Kaj li posedus varman bruston, trankvilan voĉtonon, bonodoron, paciencon kaj brakumus min.
Se vi havus pli da tempo...
Mi lernus ludi pianon...
Kion vi skribigus sur vian tombon?
Jen Mirna - naskiĝis por toleri la malsekajn korptukojn sur la lito kaj la amaton ĉiuvespere.
Mi estas...
Karesmanka virino 
Esperanto estas...
La nura lingvo, al kiu mi sentas min kapabla koni ĝisfunde.
Iu frazo:
'Viver... e não ter a vergonha de ser feliz'! (3)
(1) Brazila muziktrupo
(2) = Suda Riogrando, la plej suda brazila ŝtato.
(3) = 'Vivi... kaj ne esti honta esti feliĉa' (verso de brazila muzikaĵo)
Mirna Marino ĉe Ipernitio: http://www.ipernity.com/home/31917
Send a message
Search for members
Dimitrije Janicic says:
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
César Dorneles replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Bona ideo intervjui radio parolistojn
Indus ankaŭ intervjui Daniel de Radio Aktiva :
radioaktiva.esperanto.org.uy
podkastoj.radioaktiva.uyserv.com
Aleksander de Radio esperanto de La ondo de Esperanto :
www.ipernity.com/home/sezonoj
aŭ ankaŭ Gabi kaj Barbara de Pola Radio :
www.polskieradio.pl/eo
www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Amike kaj salute
Flo !
César Dorneles replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro replies:
sed ankaŭ povas esti instiga por aliaj radioparolistoj malfermi paĝon en Ipernitio ;-)
Celumio says:
Mahmud says:
Mirna Marino says:
Nun mi relegis la intervjuon kaj mi iome rugxigxis..rsrsr... mi vere montris mian malfortecon, nome, la manko de kareso! Mi ne havis la plej bonan vivhistorion gxis miaj 30-jaroj sed nuntempe la felicxo plenigas mian koron dum mi legas tiajn elmontrojn de amikeco al mi! Dankon! Kaj al vi Cesar, mi same dankas, cxefe pro tio, ke vi donis atenton al mi, gxuste mi, tiel tioma nenietulino! ;-)
Brakumojn al cxiuj vi!
Kore via!
César Dorneles replies:
František Horáček says:
Mielo says:
Parisoserk says:
Mirna Marino says:
Tre agrable esti intervjuita tie cxi!
Imre Szabo says:
Paŭl Peeraerts pro says:
César Dorneles replies: