César Dorneles Published on May 11, 08
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Notoj pri la historio de Brazilo (1)
Posted on May 27, 08
6 comments (latest 7 weeks ago)
Esperanto en brazila televidkanalo (videofilmeto)
Posted on May 22, 08
6 comments (latest 5 weeks ago)
Inventoj, virinoj kaj mensogoj
Posted on May 21, 08
4 comments (latest 8 weeks ago)
999 jaroj, trajnoj, bovinoj ktp.
Posted on May 19, 08
8 comments (latest 8 weeks ago)
Lesbaninoj, fundamentalismo, Karl Marx ktp.
3 comments (latest 2 months ago)
Etimologioj, San-Paŭlo, koro ktp...
Posted on May 8, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Humuraj anoncetoj, Irako, puno ktp.
Posted on May 4, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Como seriam os títulos dos filmes se eles fossem rodados nos pampas...
Posted on May 1st, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Eŭropaj turistoj, geja kiso, Diogeno ktp.
Posted on April 26, 08
3 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 154 visits

Lesbaninoj, fundamentalismo, Karl Marx ktp.

Sunday May 11, 2008 at 04:57PM

La veraj lesbaninoj...

Virinoj de Lesbo, greka insulo en la Egea Maro, volas, ke la Komunumo de Gejoj kaj Lesbaninoj de Grekio ne plu uzu la terminon 'lesbaninoj' por gejinoj ĉar fine ili estas la 'aŭtentikaj lesbaninoj' kaj ili ne estas samseksemaj... La ampoemoj de Sappho, en la 7a jarc. inspiris la terminon 'lesbanino' kun seksa konotacio.

F U N D A M E N T A L I S M O

En Florido, Usono, iu instruisto estis eksigita pro akuzo pri nigra magio. La kompatinda ulo simple faris magiludon antaŭ la lernantoj, kiu  konsistis en la malaperigo kaj reaperigo de dentpurigilo...

Parto de Usono samkiel aliaj partoj de la mondo inkluzive Brazilo kompreneble ankoraŭ mense ne atingis la 21an jarcenton.

En Brazilo, ekzemple, iu kresktanta religia fundamentalismo sentas sin diskriminaciita de aliuloj sed ili aliflanke rezervas al si la rajton publikigi librojn ofendantajn aliajn religiojn ĉefe spiritismon kaj afrikdevenajn religiojn se ne paroli pli antaŭkelkjara televida epizodo en kiu iu 'episkopo' piedbatis statuon de Nia Sinjorino, kio kompreneble ŝokis precipe milionojn da katolikoj tra la lando.

Fine, 'blinduloj gvidantaj blindulojn' - kiel diris Jesuo.

Kion ili diris

La plej bonaj kaj plej belaj aferoj en la mondo ne povas esti vidataj nek tuŝataj sed sentataj. > Helen Keller

As melhores e mais  belas coisas do mundo não podem ser vistas nem tocadas, mas sentidas.

La arto estas la mensogo kiu permesas al ni koni la veron. > Picasso

A arte é a mentira que nos permite conhecer a verdade.

Ni ne devas permesi ke iu foriru el nia ĉeesto ne sentante sin pli bona kaj pli feliĉa. > Tereza el Kalkuto

Não devemos permitir que alguém saia de nossa presença sem sentir melhor e mais feliz.

Ĉiuj artoj kontribuas por la plej granda el ĉiuj artoj, la arto vivi. > Bertold Brecht

Todas as artes contribuem para a maior de todas as artes, a arte de viver. 

El ĉiu homo akorde kun liaj/ŝiaj lertecoj, al ĉiu homo akorde kun liaj/ŝiaj necesoj. > Karl Marx 

De cada um, de acordo com suas habilidades, a cada um de acordo com suas necessidades.

 

 

3 Comments / add your comment?

Tilio says:
Bone, interese - grazias!
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Do en lando vere atingita la 21an jarcenton instruistoj montru nigramagiaĵojn en lernejoj, ĉu ne?

Koncerne Marx-on. Kiujn lertecojn havis li?. Kaj ĉu de li menciitaj necesoj (fakte: bezonoj) inkluzivas liajn ĝisĉielajn ludŝuldojn?
Posted 2 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
>En Florido, Usono, iu instruisto estis eksigita
> pro akuzo pri nigra magio.

Nur eksigita, ĉu? En Barato ĉiusemajne legeblas novaĵo pri severa batado ĝis mortigo de iu kiu praktikis la 'nigran magion'. Oftege temas pri (maljunaj) virinoj -- plia ekzemplo de la perforto kontraŭ inoj.

Jen lando, kiu multnivele ankoraŭ ne trafis la 20an jarcenton, se diri nenion pri la 21a....
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.