De la latina al la portugala...
arena> are~a> area> areia (areno)
bona> bo~a> boa (bona)
bove> boe> boi (bovo)
colore> color> coor> cor (koloro)
matre> made> mãe (patrino)
nudu> nudo> nuu> nu (nuda)
patre> padre> pade> pae> pai (patro)
persona> perso~a> persoa> pessoa (persono)
pluvia > pluiva> chuiva> chuva (pluvo)
populu> populo> pobolo> poboo> pobo> povo (popolo)
Nu bone, la portugala estas la mallongigo de la latina...
Kion ili diris...
Se ne estas problemoj havi eksterlandajn soldatojn en la patria lando, certe Usono ne oponos al la ideo pri militista bazo de Ekvadoro en Miami. > Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro
Estas sensencaĵo la ulo fari tipon de supoza arto kiu havas nek manlaborecon, nek principon, nek normon, nek nenian celon. (...) Bach devis lerni muzikon por povi komponi. > Ferreira Gullar, brazila poeto
La junuleco estas la ebrieco sen vino. > Goethe
La plej malbela kaj danĝera urbo kiun vi jam amis. > The New York Times, en la turisma kajero, pri San-Paŭlo - la plej granda brazila urbo
K U R I O Z A Ĵ O J
Estis iu itala matematikisto, Leonardo Fibonatti (1170-1240), la unua diskoniganto de la arabaj numeroj en la Okcidento. Li konatiĝis kun la araba numersistemo dum vojaĝo al la nordo de Afriko.
Ekzistas 3 milionoj da brazilanoj kiuj loĝas nuntempe en la eksterlando. 10% el ili en Japanio, kiuj sendas US$ 2 miliardojn po jaro hejmlanden.
I D I O M A Ĵ O J
El la libro Tingo: o Irresistível Almanaque das Palavras que a Gente não Tem (Tingo: la Nerezistebla Almanako de la Vortoj kiujn Oni ne Havas), far Adam Jacot Boinod:
Olfrygt - el la dana: 'timo manki biero'...
Catra patra - el la turka: 'fuŝe paroli lingvon'...
Bakkushan - el la japana: 'bela virino eldorse vidata'...
Mokita - el la kiriwana (Papuo-Nov-Gvineo): 'la vero pri kiu ĉiuj scias sed pri kiu neniu volas paroli'...
Koro - el la japana: 'timo, ke la peniso estas mallongiĝanta ENEN de la korpo'...
Elke, el Nederlando, pianumas kaj kantas esperante:
http://br.youtube.com/watch?v=DOKnLPkIZWg

Send a message
Search for members
Erzsébet Tuboly says:
César Dorneles says:
Tilio says: