César Dorneles Published on May 4, 08
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Inventoj, virinoj kaj mensogoj
Posted on May 21, 08
4 comments (latest 2 months ago)
999 jaroj, trajnoj, bovinoj ktp.
Posted on May 19, 08
8 comments (latest 2 months ago)
Lesbaninoj, fundamentalismo, Karl Marx ktp.
Posted on May 11, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Etimologioj, San-Paŭlo, koro ktp...
Posted on May 8, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Humuraj anoncetoj, Irako, puno ktp.
2 comments (latest 2 months ago)
Como seriam os títulos dos filmes se eles fossem rodados nos pampas...
Posted on May 1st, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Eŭropaj turistoj, geja kiso, Diogeno ktp.
Posted on April 26, 08
3 comments (latest 3 months ago)
La Usono kiun oni amas
Posted on April 25, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Oni atendu nun la brazilan portugalan variaĵon...
Posted on April 25, 08
14 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
Attribution + no Derivs
  1. 143 visits

Humuraj anoncetoj, Irako, puno ktp.

Sunday May 4, 2008 at 11:17PM

 

Afabla artikolo pri E-o anglalingve

Mary Carey, ĵurnalistino de Amherst Bulletin (Usono), verkis tre afablan artikolon pri E-o:

http://www.amherstbulletin.com/story/id/81578/

 

Anoncetoj hispanlingve

 

Psicôpata asesino busca a chica para relación corta.

Psikopata murdisto serĉas fraŭlinon por mallonga interrilato.

Busco perro y suegra perdidos. Gran recompensa por el perro.

Mi serĉas hundon kaj bopatrinon perdiĝintajn. Granda rekompenco pro la hundo.

Vendo auto, 4 puertas, con excelente vista a la calle.

Mi vendas 4pordan aŭton kun bonega vidaĵo al la strato.

Se solicita jovencita de grandes aspiraciones para trabajar como aspiradora.

(Netradukebla pro la vortludo)

Cambio lindo perro Doberman por mano ortopédica.

Mi interŝanĝas belan hundon Doberman per ortopedia mano.

 

T.E. Lawrence pri Irako

En septembro 1920 verkisto T.E.Lawence sendis leteron al The Sunday Times por arde protesti kontraŭ la 'liberigo' de Irako por Britio el la otomana reĝimo:

'Nia registaro estas pli malbona ol la antikva registaro de la turkoj. Ili havis 14 mil rekrutojn en la loko kaj mortigis 200 arabojn averaĝe po jaro cele al la subtenado de la paco. Ni havas 90 mil homojn, aviadilojn, blenditaĵojn, armhavajn barkojn kaj blenditajn trajnojn. Ni mortigas pli ol 10 mil arabojn envolviĝintajn en la ĉisomera ribelado. (...) Dum kiam da tempo ankoraŭ ni permesos, ke milionoj da pundoj, miloj da imperiaj trupoj kaj dekon da milionoj da araboj estu sinoferitaj nome de iu kolonia administrado kiu bonfaras al neniu krom al siaj propraj administrantoj?"

La manifestacioj de malamo al Okcidento ie-tie havas profundajn kialojn historiajn kaj oni devas konscii pri ili (ne ripeti...) cele al la konstruo de la paco.

Puno

En Norda Riogrando, ŝtato en la nordorienta regiono de Brazilo, tri junuloj akuzitaj pri ŝtelado de bankpasvortoj pere de interreto, por resti en provizora libereco, devos plenumi la jenan kondamnaĵon de la juĝisto:

- reveni al la studoj,

- iri nek al internetejoj nek aŭ bordeloj,

- legi du klasikaĵojn el la brazila literaturo ĉiutrimonate kaj liveri manskribitan resumon pri ili al la Justico. 

 

2 Comments / add your comment?

Tilio says:
" Mi ŝanĝas matracon por haŝiŝ tabulo samgranda."
.............................
("Cambio lindo madrazzo por ....... egalgrande.)
............................................................

"En bocca fesciata non vientra la mosca"

"En fermita buŝo ne eniras muŝo"
................................................................

Ĉu mi parolas protugalan, aŭ almenaŭ hispanan?!

Ĉu, ĉu? Mi poliglotas, yeah!
Posted 2 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Vi ĵus kreis novan internacian lingvon!...
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.