Unua vortaro pri la portugala
Instituto pri Brazilaj Studoj, de USP-Universitato de San-Paŭlo, disponigis en la Reto tutsenpage la 44 mil kapvortojn de la unua volumo de Vocabulario Portuguez e Latino, la plej antikva vortaro de la portugala lingvo, verkita de angldevena pastro Raphael Bluteau en 1712.
http://www.ieb.usp.br/online/index.asp
Ho, la moderna arto!...
La germana plasta artisto Gregor Schneider, en momento de granda inspiro, pensis pri kreo de instalaĵo (mi ne certas ĉu tiu estas la termino em E-o) en kiu iu preskaŭmortinto partoprenos en ĝi restante en la artgalerio ĝismorte. Bedaŭrinde Leonardo da Vinci ne havis la saman ideon, li nur pentris Mona-n Lisa-n kaj aliajn...
Ĉu francoj estas la plej malbonaj turistoj?
Esploro farigita de la brita vojaĝagentejo Expedia, en 15 mil hotelaj unuoj en Eŭropo, konkludis, ke la francoj estas la plej malbonaj turistoj... La esploro havis kiel kriteriojn la sintenon, la bonedukitecon, la organizemon, la bruon ktp.
La francoj estis konsiderataj la plej malbonaj sekve de la hindoj, ĉinoj, rusoj kaj britoj.
Jen aliaj konkludoj:
La plej malbone vestitaj: usonanoj, britoj kaj germanoj.
La japanoj estis konsiderataj la plej bonaj sekve de la usonanoj kaj britoj.
La plej elegantaj estas la italoj kaj francoj (nenia surprizo...).
La plej organizemaj estas la germanoj, sed ankaŭ la plej malavaraj laŭ trinkmonoj...
Jes, kiam mi devis resti dum kelkaj momentoj en la flughaveno de Frankfurto irvoje al Prago por partopreni en la UK-1996 mi povis propraokule admiri la organizemon de la germana popolo.
Unua geja kiso
La brazilanoj estas vidontaj la unuan gejan kison inter du viroj en la historio de la brazila teledramaturgio. Laŭ Aguinaldo Silva, la aŭtoro de Duas Caras (Du Vizaĝoj), nuntempe la plej spektata dramserio de la brazila TV, tio okazos en la lastaj ĉapitroj de la intrigo. En la pasinteco, du fikciulinoj kiuj estis lesbaninoj devis morti en incendio en butikuma centro pro premo de la publika opinio...
Diogeno en Braziljo
Onidire iam Diogeno (tiu greka filozofo kiu ĉiutage, sub la suno, iris tra la stratoj de Ateno portanta lanternon je la serĉo de honestulo) alvenis al Braziljo kaj miksiĝis inter la politikistojn por plui sian taskon.
- Kiel statas via serĉado? - demandis al li amiko.
- Ĝis nun, ĉio glate iras - respondis Diogeno. - Mi ankoraŭ havas mian lanternon.
Send a message
Search for members
Olivier says:
Interesa esploro kiam oni scias ke Francio estas la unua turista destino. Ĉu oni devas kompreni ke la francoj kondukas eksterlande laŭ la plej malbonaj kondutoj de turistoj kiujn ili vidas en ilia lando ? ;)
César Dorneles says:
Olivier replies: