César Dorneles Published on April 26, 2008
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Lesbaninoj, fundamentalismo, Karl Marx ktp.
Posted on May 11, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Etimologioj, San-Paŭlo, koro ktp...
Posted on May 8, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Humuraj anoncetoj, Irako, puno ktp.
Posted on May 4, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Como seriam os títulos dos filmes se eles fossem rodados nos pampas...
Posted on May 1st, 2008
5 comments (latest 6 months ago)
Eŭropaj turistoj, geja kiso, Diogeno ktp.
3 comments (latest 6 months ago)
Oni atendu nun la brazilan portugalan variaĵon...
Posted on April 25, 2008
14 comments (latest 6 months ago)
Sankta Antono, Gronlando, tomatoj ktp.
Posted on April 22, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Japanaĵoj, pensoj, brazila civilizo
Posted on April 21, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Zamenhof, usona fundamentalismo, Berlusconi, ĉerkoj
Posted on April 20, 2008
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 241 visits

Eŭropaj turistoj, geja kiso, Diogeno ktp.

Saturday April 26, 2008 at 01:01PM

Unua vortaro pri la portugala

Instituto pri Brazilaj Studoj, de USP-Universitato de San-Paŭlo, disponigis en la Reto tutsenpage la 44 mil kapvortojn de la unua volumo de Vocabulario Portuguez e Latino, la plej antikva vortaro de la portugala lingvo, verkita de angldevena pastro Raphael Bluteau en 1712.

http://www.ieb.usp.br/online/index.asp

Ho, la moderna arto!...

La germana plasta artisto Gregor Schneider, en momento de granda inspiro, pensis pri kreo de instalaĵo (mi ne certas ĉu tiu estas la termino em E-o) en kiu iu preskaŭmortinto partoprenos en ĝi restante en la artgalerio ĝismorte. Bedaŭrinde Leonardo da Vinci ne havis la saman ideon, li nur pentris Mona-n Lisa-n kaj aliajn... 

Ĉu francoj estas la plej malbonaj turistoj?

Esploro farigita de la brita vojaĝagentejo Expedia, en 15 mil hotelaj unuoj en Eŭropo, konkludis, ke la francoj estas la plej malbonaj turistoj... La esploro havis kiel kriteriojn la sintenon, la bonedukitecon, la organizemon, la bruon ktp.

La francoj estis konsiderataj la plej malbonaj sekve de la hindoj, ĉinoj, rusoj kaj britoj.

Jen aliaj konkludoj:

La plej malbone vestitaj: usonanoj, britoj kaj germanoj.

La japanoj estis konsiderataj la plej bonaj sekve de la usonanoj kaj britoj.

La plej elegantaj estas la italoj kaj francoj (nenia surprizo...).

La plej organizemaj estas la germanoj, sed ankaŭ la plej malavaraj laŭ trinkmonoj...

Jes, kiam mi devis resti dum kelkaj momentoj en la flughaveno de Frankfurto irvoje al Prago por partopreni en la UK-1996 mi povis propraokule admiri la organizemon de la germana popolo.

Unua geja kiso

La brazilanoj estas vidontaj la unuan gejan kison inter du viroj en la historio de la brazila teledramaturgio. Laŭ Aguinaldo Silva, la aŭtoro de Duas Caras (Du Vizaĝoj), nuntempe la plej spektata dramserio de la brazila TV, tio okazos en la lastaj ĉapitroj de la intrigo. En la pasinteco, du fikciulinoj kiuj estis lesbaninoj devis morti en incendio en butikuma centro pro premo de la publika opinio...

Diogeno en Braziljo

Onidire iam Diogeno (tiu greka filozofo kiu ĉiutage, sub la suno, iris tra la stratoj de Ateno portanta lanternon je la serĉo de honestulo) alvenis al Braziljo kaj miksiĝis inter la politikistojn por plui sian taskon.

- Kiel statas via serĉado? - demandis al li amiko.

- Ĝis nun, ĉio glate iras - respondis Diogeno. - Mi ankoraŭ havas mian lanternon.

 

 

3 Comments / add your comment?

Olivier says:
"la francoj estas la plej malbonaj turistoj" ;)

Interesa esploro kiam oni scias ke Francio estas la unua turista destino. Ĉu oni devas kompreni ke la francoj kondukas eksterlande laŭ la plej malbonaj kondutoj de turistoj kiujn ili vidas en ilia lando ? ;)
Posted 6 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Esploroj estas esploroj... Ĉi tie tiu nur troviĝas kiel kuriozaĵo, sed pensiga.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
jes, mi tute konscias pri tio
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.