Jen intervjuo kun nia kara Mike59, E-isto el Thumeries, Francio.
En kiu momento de via vivo vi pensis: 'Mi volas lerni E-on'?
Ĉefe kiam mi travivis gravajn problemojn en mia laboro kaj en mia persona vivo. Dank'al la retejo Lernu! kaj per libroj mi lernis esperanton, mi ekkonis novajn kaj tre interesajn personojn, eĉ verajn geamikojn nun. Dank'al esperanto mi sukcesis venki seriozan deprimon. (Mi lernas mem.)
Iu libro, iu filmo, iu muzikaĵo.
Mi ege ŝatis legi la romanon Anne Frank ne estas de hieraŭ (inspirita de ŝia vivo) kaj ankaŭ ŝatas legi Vere aŭ Fantazie de Claude Piron (vidu mian e-librejon: www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911). JoMo estas mia plej ŝatata kantisto. Mi havis grandan ŝancon renkonti lin kaj ĉeesti lian koncerton. Ankaŭ estis granda evento por mi renkonti Jacques Yvart okaze de la prezento de sia nova KD en esperanto.
Iu loko.
Dunkirko, kie mi renkontis Jacques Yvart kaj Flo de Vinilkosmo. Kun Flo mi unuafoje parolis esperante (post iom da uzado de Skajpo kun aliaj personoj).
Lillo (Lille), kie mi ĉeestis la koncertonde JoMo kaj persone renkontis lin.
Bjalistoko, kien mi revis iri por ĉeesti la Universalan Kongreson - sed bedaŭrinde ne povis.
Ipernity, kie oni povas renkonti la tutan mondon kaj facile komuniki dank'al esperanto!
Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni.
Vojaĝon pro ĉeesti Universalan Kongreson!!!... sed ankaŭ librojn aŭ revuojn (ekz. Monato-n) en esperanto.
Kio dolĉigas vian vivon?
Esperanto.
Kio maldolĉigas la vivon?
Mi ne povas paroli pri tio, bedaŭrinde... sed almenaŭ mi sentas min tre trista ĉar mia edzino kaj mia familio opinias, ke mi estas revulo pri e-o, ke mi perdas mian tempon (ili eĉ preskaŭ pensas, ke espéranto estas kiel sekto...)
Se mi havus pli da tempo...
Mi legus multe esperante kaj tradukus esperante el la franca.
Iu frazo.
Carpe Diem! (latina - sed mi ne scias tiun lingvon!)
Esperanto estas...
Mirinda ilo por paco kaj amikeco en la tuta mondo.
Mi estas...
Certe revulo, sed mi ne estas la sola... Same kiel Martin King, ni revu... eble la mondo iĝos pli bone dank'al esperanto!
Ankaŭ vizitu:
Romia muziko en
http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/182256
Send a message
Search for members
Erzsébet Tuboly says:
César Dorneles replies:
Odilia Milhomens says:
César Dorneles replies:
Mike59pro says:
Dankegon al vi, kara César, sed mi tute ne meritas tiom da honoro!!!
César Dorneles replies:
Odamir says:
Mike estas tre agrabla kaj amikema persono!!
Raŝi says:
César Dorneles replies:
Mondocivitano says:
Mondocivitano says:
César Dorneles replies:
Neuza Brienze says:
Salutojn!
Dimitrije Janicic says:
Dankon Mike por aktiveco!
Renkontiĝo du bonaj esperantistoj - ĝojo por ĉiuj.
Andy Անդի says:
César Dorneles replies: