Intervjuo: Andy
Ĉi tiu intervjuo estas kun nia ipernitiano Andy Hernández Martínez, kubano, nuntempe loĝanta en Madrido, Hispanio.
Iu libro, iu filmo, iu muzikaĵo.
Mi ne havas specifan libron, mi ŝategas legi pri historio, lingvistiko, kuriozaĵoj, geografio kaj landoj.
Filmoj: unu el miaj plej ŝatataj filmoj estas korea filmo: Ĉiuj vojoj kondukas nin hejmen.
Muzikaĵo: mi ŝatas korusojn kaj Edith Piaf. Mireille Matieu. Nuntempe mi multe aŭskultas Siruŝon, el Armenio.
Iu frazo.
Vivu vivon vian kaj lasu vivi la alian.
Se vi estus fariganta iun tatuaĵon, kio kaj sur kiu parto de la korpo ĝi estus?
Sendube mia tatuo estus helverda stelo sur mia dorso.
Se vi povus esti naskiĝinta en alia kulturo, kiu ĝi estus?
Hm! Mi estus armeno aŭ eŭsko. Mi ne multe ŝatas mian kulturon.
Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni.
Amikoj, libroj kaj vojaĝoj!
Se mi havus pli da tempo...
Mi tradukus milojn da artikoloj por E-Vikipedio!
En kiu momento de via vivo vi pensis: 'mi volas lerni E-on'?
Tuj kiam post multaj jaroj mi trovis hispanlingvan lernolibron ĉe mia onklino kaj la enkonduko kaptis min!!!
En Madrido, kiun turismejon vi plej ŝatus montri al fremda turisto?
Madrido ja estas tre ŝatata urbo de mi. Mi nepre montrus la historian urbocentron.
Kio dolĉigas la vivon?
Ĉokolado!
(bonaj momentoj apud miaj amikoj).
Mi estas...
Mi estas stranga homo... kiu ĉiam interesiĝas pri aferoj kiuj eble ne estas interesaj por la plimulto de miaj konatoj.
Interesatoj ret-ricevi la informilon Jes Ja! bv. kontakti min:
E-TV en
http://tvbialystok.pl/tvesperanto/
Cultura em
La portugala lingvo lingvistike pritraktita en
Send a message
Search for members
Lucyna Chyla says:
Korajn salutojn por vi ambaŭ.
César Dorneles replies:
Andy Անդի replies:
César Dorneles replies:
Celso Tinta says:
Stranga afero! Nia amiko ne multe ŝatas pri propra kulturo.
Do, mi respektas lian opinion.
Andy Անդի replies:
Andrés ... replies:
Genoveva says:
César Dorneles replies:
Andy Անդի says:
Maria Zarębska says:
Agrablan dimanĉon al vi!
Celso Tinta says:
Prave, mim mem ne konsentas pri diversaj aferoj, kiuj okazas en mia lando.
Andy Անդի replies:
Eder Benedetti says:
Estas tre interesa koni plibone niaj amikoj en ipernity.
Mi ankaŭ trovas multegajn da aspektojn en la Brazila kulturo kiuj mi abomenas, sed mia verda-flava koro superas ĉiajn kulturabsurdaĵojn.
Hej Andy, bonega ideo pri la tatuo, hehehehehe!
Dankon Andy! Dankon César!
Fartu vin treege bone!
César Dorneles replies:
Andy Անդի replies:
Wel says:
Andy Անդի replies: