Pasintĵaŭde mi revenis hejmen post sufiĉe longa feriatempo; mi havis tre belajn tagojn sed la malvarmo foje sentiĝis, nur la tagon antaŭ nia foriro mi komencis senti varmon kaj, reveninte hejmen mi preskaŭ svenis pro la varmego kiu atendis min! Mi havis multe da vizitoj sed, bedaŭrinde, ne temis pri esperantistaj amikoj, tamen mi renkontis tri sinjorinojn kiuj, kvankam ne tro junaj, multe interesiĝis pri tiu stranga lingvo, nome Esperanto. Ili rakontis al mi belegan travivaĵon havitan de ilia pli aĝa nepo: tiu ĉi doktoriĝis pri juro poste iris en Anglujon por lerni bone la Anglan, sed, post tri monatoj da restado tie li ne nur ne lernis la anglan li eĉ forgesis la italan kaj bonege lernis... la piemontan dialekton kiun li kutime aŭdis sed neniam parolis hejmen! Do mi multe pripensis tiun ĉi travivaĵon kaj konklude mi povas diri ke ni ne devas timi la anglan lingvon kaj ĝin forpuŝi, ni nur devas ĉiam pli disvastigi Esperanton en nia medio kaj certe, kvankam Esperanto ne venkos, la angla ne povos malhelpi ĝin kiel ĝi ja ne malhelpis tiun junulon lerni bone sian gepatran dialekton kvankam li troviĝis en fremda lando. Karegaj Ipernity amikoj se vi hazarde legas tiun ĉi artikolon bonvolu ne nur forlasi viajn komentojn sed ankaŭ diri al mi ĉu vi trovis en ĝi multe da erarojn ĉar mi skribis tute senpripense kaj rekte en Eo. Dankon de Silvia Garnero.