Bestoj, homoj kaj Esperanto
 
Estis iam farmobieno tre granda kie vivis geedzoj ; la viro, kies nomo estis Petro laboregis ĉiutage en la kampoj kaj la virino, kiu nomiĝis Maria, ĉiam restis hejme en la kuirejo kaj multe ŝatis dombestojn kaj la gekokojn , sed estis ĉiam problemoj kun la du hundoj kaj la du katoj kiuj vivis en la farmobieno, ili fakte estis tre mildaj kaj dolĉaj kiam temis rilati kun la amata mastrino, sed inter ili neniam estis paco. Nun la sciencistoj scias la kialon de miskompreno inter katoj kaj hundoj, fakte ili diras ke la hundoj vostosvingas kiam ili estas trankvilaj kaj ke la katoj tion faras nur por montri ke ili nervoziĝas, do la hundoj vidante ke la katoj vostosvingas emas kune ludi kun la katoj sed tion fari ili ne povas kaj inverse, kiam la hundoj ne svingas vostojn la katoj tuj volas ludi kune kun ili sed tio ne eblas.
Je la tempo de nia rakonteto, tiun ĉi aferon la homoj ne sciis, do ili foje devis eĉ stopi la orelojn por ne aŭdi la senfinan bojadon kaj miaŭadon de la bestetoj.
Maria kaj Petro parolis esperanton inter si kaj ili neniam kverelis aŭ kriaĉis ĉar ili tute bone interkompreniĝis kvankam Petro estante italo tute ne komprenis la gepatran lingvon de Maria kies deveno estis pola kaj Maria tute ne parolis la italan.
Kiel ni scias la dombestoj ofte estas pli inteligentaj ol la
homoj.
 La hundoj: Ĉirilo kaj Boj-boj, iun tagon pripensis aferon: “se ni sukcesos paroli kune kaj kun la katoj la saman lingvon kiun parolas inter si niaj mastroj ni certe povos pli bone vivi kun la katoj kaj ludi kun ili, krome neniu homo povos plendi ĉe niaj mastroj pro nia daŭra kverelado.
Boj-boj kaj Ĉirilo ekde tiam komencis resti pli longtempe en la domo kaj atente lernis la bazajn vortojn de Esperanto kiun Maria kaj Petro tre flue kaj senerare parolis.
Kiam, finfine, Ĉirilo kaj Boj-boj estis certaj bone regi la lingvon ili komencis ĝin paroli ankaŭ kiam ili estis en la bienkorto strebante altiri tiamaniere la atenton de la du katoj kiuj nomiĝis Karlota kaj Pipro.
Dekomence Pipro mokridetis aŭdante la hundoj paroli strangan lingvon kaj preskaŭ tute ne plu boji, dum la katino komencis interesiĝi pri la afero kaj la nova lingvo, sed, kiel alproksimiĝi sentime al malamika hundo?
Iun belan printempan tagon Ĉirilo kaj Boj-boj trankvile dormetis sub la tegmentita parto de la grandega korto kaj Karlota timigite alproksimiĝis ilin: per gestoj de piedoj kaj vostoj kaj milde miaŭante Karlota  sukcesis iom pli ekscii pri la nova lingvo kiun ŝi ja aŭdis paroli de Petro kaj Maria, sed kiu ĝis tiam ne interesis nek al ŝi nek al Pipro
Ĉirilo komencis instrui al Karlota iom da Esperanto por bestoj kaj ŝi tuj entuziasmiĝis pri la nova kaj miriga komunikilo; Karlota tuj alkuris al Pipro
kaj longtempe interparolis kun li pri la nova afero; iom post iom Pipro konvinkiĝis ke estus utile paroli tiun strangan lingvon kaj Ĉirilo fariĝis la instruisto de Esperanto kurso por bestoj kies unuaj lernantoj estis, kompreneble, Karlota kaj Pipro sed al kiu aliĝis eĉ gekokoj, ĉevaloj, anseroj, gebovoj kaj ĉiuj aliaj bestoj kiu vivis en tiu mirinda Esperanto farmobieno. Ekde tiam en tiu fabela bieno la hundoj kaj la katoj ludas ĝoje kune kaj, pli atentante la ordonojn de la gemastroj la hundoj ne plu bojas al leterportisto, la bovoj pli akurate trenas la plugilon; krome Maria kaj Petro ne bezonas aŭtojn por veturi al la urbo, sufiĉas ke ili milde kaj pacience diru al la ĉevalo, iru tien kaj tien, se vi bone laboros vi havos eĉ pli da bongusta manĝaĵo ol kiun vi atendas, la bestoj trankvile obeas la mastrojn kaj ĉiuj vivas ĝoje kaj amike sen iu ajn kverelo.
Tiu ĉi fabelo havas multon por instrui al ni.La bestoj ĝis nun instruis al homoj ke oni ne rajtas murdi kaj perforti infanojn, ili tion faris de antaŭ longa tempo, sed daŭre la ĵurnaloj nin montras kruelajn murdojn kaj perfortojn al infanoj , ve, eĉ de la gepatroj mem, tamen estus bone se, legante tiun ĉi tute fantazian fabelon homoj komencus kompreni ke Esperanto krom esti facila lingvo povas esti utila komprenilo inter la plej diversaj popoloj kaj, kio pli gravas, ĝi povas esti kelkmaniere eĉ lingvo paciganta la malamikajn popolojn kiuj ĉiŭtempe batalas inter si kiel faris iam la bestoj de nia fantazia fabelo.
 
Verŝajne kiam Esperanto povos sin montri ne nur kiel eksterordinara pontlingvo, sed ankaŭ kiel vera paclingvo, tiam ĝi estos konsiderata kiel ĝi meritas eĉ de la tutmonda estraro ne plu nur kiel artefarita sed kiel vere utiliginda lingvo en la internaciaj rilatoj.
 
 
Silvia Garnero- (Tiu ĉi fabelo, multe plibonigita, jam aperis en la Revuo "Bazaro" kiu eldoniĝas en klujo Rumanio, la ĉefredaktorino Julia Sigmond apartenas al la reto de miaj amikoj ĉe Ipernity kaj ŝi estas vere kara amikinopor mi eĉ se mi ne konas ŝin persone)