KIAM, KIEL, KLAL MI ESPERANTISTIĜIS.
 
 
Mi ekkonis Esperanton en mil naŭcent sepdek kvar, kiam du el miaj amikoj proponis al mi ĝin lerni.
Multe ŝatante la lingvojn kaj lingvistikon ĝenerale, mi tuj akceptis la proponon de miaj amikoj aliĝante al la unuagrada kurso.
En tiuj jaroj I.E.F. havis sian sidejon en Torino, proksime de mia urbo, sed mi jam ne povis paŝi, tial miaj amikoj petis al la instruistino de la kurso, Sinjorino Ursula Grattapaglia, ĉu ŝi povis korekti miajn ekzercojn ankaŭ se mi ne partoprenis en la lecionoj.
Mi faris regule la ĉiusemajnajn taskojn hejme kaj la ĝentila instruistino korektis ilin, poste mi iris ĉe la lernejon nur okaze de la ekzameno en kiu mi bone sukcesis.
Unu jaron poste miaj amikoj kaj mi aliĝis al la duagrada kurso
Mi jam amis la belan kaj facilan Zamenhofan Lingvon.
Post unu jaro de lernado mi rezignis la ekzamenon ĉar miaj amikoj sin kaj min malkuraĝigis dirante ke la ekzameno estis tro malfacila, kaj ke ni certe ne sukcesos en ĝi.
Mia amo al Esperanto ne ĉesis kreski, kaj, post pli ol dudek jaroj, dum kiuj mi devis iom ĝin forlasi ĉar mi doktoriĝis en la Itala, Franca kaj Angla lingvoj, legante la gazeton “La Stampa” mi eksciis ke ekzistas retkurso de Esperanto.
Tuj mi aliĝis al la kurso, kaj per la helpo kaj ĉiama kuraĝigo de mia retinstruistino, mi finis ĝin bone.
Poste mi pensis ke mi devis fari ion por pli bone lerni kaj disvastigi la Lingvon Internacian.
Komputile mi atingis la retpaĝon de I.I.E. (www.esperanto.it) , kaj aĉetante la librojn ie indikitajn, mi komencis min prepari hejme kaj aŭtodidakte por pasi la duagradan ekzamenon.
Fakte, je la dekkvina de junio 2002a la ekzamenkomisiono venis ĉe min dank’ al la ĝenerala direktoro de I.I.E. kiu aranĝis eksterordinaran ekzamensesion.
Mi pasis mian duagradan ekzamenon tre bone rilate la skriban parton, sed ne tro bone rilate la parolan parton, ĉar mi neniam povis paroli Esperanton, sed mi tre ĝojis ĉar mi havis tre bonan poentaron laŭ la mezvaloro de miaj verkoj kaj parolado.
En la jaro 2004 mi sukcesis mian triagradan kaj lastan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto kaj nun mi instruas Esperanton pere de interreto.
Mi sincere kredas je la utilo de la Lingvo Internacia kiel pontlingvo inter la diversaj popoloj .
Multaj jaroj devos ankoraŭ pasi, sed mi opinias ke finfine la registaroj de la mondo komprenos ke nur Esperanto povas taŭgi por rekte kaj facile kontaktiĝi la homoj diverslandaj sen forpeli siajn gepatrajn lingvojn, dialektojn kaj kutimojn.
Mi jam de longe ekkonas Esperanton, kaj mi jam ricevis de ĝi multajn belajn spertojn, kaj ĝojgojn, unu el kiuj estas la korespondado kun multaj geamikoj tra la tuta mondo.
 
 
 
 
..