Sonĝe kun Zamenhof
Iun nokton mi sonĝis ke mi estis en granda parko kie multaj maljunaj homoj sidis sur benkoj kaj legis ĵurnalojn dum genepoj ludis trankvile; mi vidis aŭton kiu haltiĝis , temis pri granda moderna aŭto el kie foriris malgranda, maldika homo kun etaj okulvitroj tra kiuj vidiĝis viglaj okuloj, la blanka barbo kiu preskaŭ kovris la tutan vizaĝon de la homo komprenigis al mi ke li estis Zamenhof: Mi ja scias ke li mortis antaŭ naŭdek jaroj sed en mia sonĝo li estis vivanta kaj alproksimiĝis al la maljunuloj demandinte al  ili ĉu iu tie parolas la Lingvon Internacian, nome, Esperanton. Ili tute ne komprenis lin kaj ne respondis , tiam mi komencis voki lin: “Bonvenon, Doktoro Zamenhof, mi iom regas nian karan lingvon. Ĉu vi ŝatus iom babili kun mi? Mi iom fuŝparolas Esperanton ĉar en mia urbo kaj eĉ en mia familio neniu regas ĝin. Zamenhof afable min salutis kaj mi komencis etan intervjuon al li: jen ĝi.
Mi: “Doktoro Zamenhof, kion vi opinias pri la nuntempa disvastigado en Italio kaj en la tuta mondo de la Lingvo kiun vi kreis?”
Zamenhof: “Mi ĝojas ke ĝi ankoraŭ vivas... tamen... mi dezirus ke ĝi estus instruata en ĉiuj lernejoj; kial tio ankoraŭ ne okazas?
Mi: “Laŭ mi en la mondo ekzistas ankoraŭ tro da antaŭjuĝoj al nia kara lingvo; kiel vi opinias ke oni povu instrui ĝin en ĉiuj lernejoj de la mondo?”
Doktoro Zamenhof: Se mi povus mi instruus ĝin unue en la lasta jaro de la bazlernejo, poste en la lasta jaro de mezlernejo mi starigos duan pliprofundigan kurson, kaj tiel mi daŭrigos ĝis la Universitato kun finaj ekzamenoj dum ĉiu kurso.
Mi: Vi pravas, mi tute konsentas kun vi ĉar nur tiamaniere oni havos plej novajn kaj junajn esperantistojn por anstataŭi la malplijunajn kiuj ne plu havas forton por daŭrigi la disvastigadon de Esperanto.
Mi: Majstro, kiuj estas laŭ vi la kaŭzoj kiuj malhelpas nian lingvon fariĝi internacia komunikilo?
Zamenhof: “Miaopinie, la esperantistaro estas tro disigita en si mem; fakte ni trovas la fakajn asociojn, poste la lokajn,poste la landajn, kaj ĉiuj bezonas monon por sin vivteni,kaj organizi kongresojn kie ĉiam sin renkontas la samaj homoj ĉiujare; ja sufiĉus Universala Esperanto Asocio kaj TEJO kiu organizus kelkajn aranĝojn ĉiuloke dum jaro, nur tiel Esperanto povus sin montri kiel vera pacigilo por kiu neniu homo pli valoras ol iu alia.
Loke, laŭ mi, estus pli utile se ĉiusemajne esperantistoj iros duope aŭ triope renkonti samideanon hejmen por kune babili kaj korekti unu la aliajn la erarojn faritajn dum la elparolo, tiamaniere ne plu ekzistus la lokaj grupoj kaj fakaj grupoj sed nur “homoj kun homoj” ligitaj de la lingvo mem.
Mi: Ĉu vi scias ke oni proponis kiel kandidaton al Nobel Premio por paco ĝuste “UEA-n?
Zamenhof: Ĉu vere? Estas ĝojiga informo por mi, sed ĉu la ŝtatestroj interesiĝas pri nia lingvo kaj financas la Esperanto renkontiĝojn?
Mi: Bedaŭrinde, neniu ŝtato subtenas nian lingvon kaj laŭ mi la ŝtatestroj ŝajnas forkuri de ĝi kvazaŭ ili ĝin timu.
Zamenhof: “Ho kia bedaŭro, tamen mi esperas ke iam Esperanto povos akiri la rajton de vere vivanta lingvo kaj esti utiligata en ĉiu kampo de la homa kulturo, tiel ke ĝi estu konsiderata ne plu nur kiel hobio sed kiel vere vivanta pacigilo. Mi: Majstro, bonvolu doni al mi kelkajn konsilojn por plibonigi mian skribmanieron kaj parolmanieron en nia kara lingvo”.
Zamenhof:”Mi konsilas vin...
Tie mia sonĝo abrupte finis ĉar jam la birdoj pepadis proksime de la fenestro de mia dormoĉambro kaj vekis min.
Mi ne havis eĉ la tempo por saluti kaj danki nian Majstron pro sia sonĝa babilado kun mi, sed vekiĝinte mi ekhavis la impreson ke mi ion interesan lernis pri Esperanto ankaŭ se temis nur pri sonĝo.
 
Verkis: Silvia Garnero.