Recenzo pri la verko “Senso” de Camillo [alparolu Kamilo] Boito. Esperantigita de Jean-Luc Tortel.
La aŭtoro de tiu ĉi novelo naskiĝis en Romo la 30an de oktobro 1836 kaj mortis en Milano la 28an de junio 1914, li nur verkis du novelarojn kaj “Senso” aperis kiel lasta el liaj noveloj en la jaro1883; fakte Kamilo Boito estis arkitekto; tamen “Senso” famiĝis ankaŭ danke al samtitola filmo “Senso” aperinta en 1954 kies reĝisoro estis Luchino Visconti [Lukino Viskonti] kaj kies ĉefrolantoj estis Alida Valli kaj Massimo Girotti[Ĝirot-ti].
La travivaĵoj estas rakontataj al la leganto pere de la “sekreta kajereto” de la ĉefrolantino, fakte la venetia grafino Livia [Livja] je la epoko de nia novelo estas trideknaŭjaraĝa kaj finfine kuraĝas rakonti sian ĝistiean vivon. La memoro retroiras al la tempo de la plena juneco, kiam ,nur dudekdu jaraĝa Livia antaŭe altirita de la beleco de iu juna soldato, tuj lin forlasas por edziniĝi al maljuna kaj malforta sed tre riĉa kaj malavara grafo dum la juna, sennoma soldato mortas dum la tiel nomata “tria milito por sendependiĝo”. Livia havas apartan karakteron ŝi ĉiam estas malkvieta kaj altirita nur sense de la vira beleco. Fakte ŝi tuj forlasas la edzon kaj, en la venetia etoso varma kaj volupta, estante belega kaj plaĉa virino ŝi sukcesas altiri al si per terura pasio la oficiron de la aŭstria armeo Remigio Ruiz [Remiĝo]. La oficiro estas prezentita al la leganto kvazaŭ temus pri Adoniso aŭ Heraklo, Remigio estas tre bela kaj fortika viro, sed li estas samtempe malnobla, malmorala kaj cinika. Ĝuste tiuj ĉi malvirtoj de malheroeco altiras sense Livia-n, tiu anima malnobelo ŝajnas al Livia preskaŭ spuro de neesplorebla vireca energio. La pasio, nur sensa, puŝas Livia-n antaŭ ĉio al la adolto, poste al malespero. Kiam finfine Livia konscias ke Remigio nur celis havi de ŝi monon por povi dizerti de la armeo por vivi diboĉe kaj trankvile dum la milito daŭrigas, ŝi, sin sentinte humiligita de sia amato, decidiĝas lin denonci kaj mortpafigi lin tiamaniere. Por sin liberigi de la humiligo kaj de la honto Livia faras preskaŭ memanalizon de sia karaktero kaj poste, kiam venas malstreĉiĝon en sian menson ŝi tuj alvokas alian amanton, Gino [Ĝino] kiu vere amas ŝin.
Dum la tuta rakonto la leganto tuj povas konscii ke la verkisto estas fakulo pri arto kaj ne nur verkisto ĉar la etoso kaj la pejsaĝo mem aperas antaŭ la okuloj de la leganto kiel pentraĵoj pri Venecio, kaj la ĉefrolantoj estas preskaŭ marmoraj statuoj firmaj je ilia cinikeco.
La tradukisto sukcesis doni al la leganto freŝan kaj allogan verkon kiun oni legas preskaŭ unuspire malgraŭ aŭ danke al la maniero traduki la verkon kiun, kiel diras Profesoro Karlo Minnaja en sia antaŭparolo al la verko mem, ne estas tute komparebla kun la itala originalo; fakte la tradukinto mallongigis la frazojn kaj iom ŝanĝis la interpunkcion. Eble la tradukita verko ne atingis ĝis nun la merititan disvastigon pro du aferoj: unue oni trovas, dum la legado, tro da eliziojn ĉe la artikolo sekvata de vorto komencanta per vokalo: ekzemple: l’amo, l’okulojn,ktp kaj tio haltigas la legadon; due verŝajne iu ne itala leganto tute ne kapablas kompreni tuj la elparolo de la propraj nomoj kiuj devus esti skribita itale, jes, ja, sed kun esperanta elparolo interkrampe aŭ piedpaĝe, sed tio ne tro gravas al la bona traduko.
Rrecenzis: Silvia Garnero.
Send a message
Search for members