About this blog

  • 10 posts
  • 3 045 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 6, 2009

Spertoj de mia unua instruistino de Esperanto kaj de sia familio

Recenzo pri la verko:

“BONA ESPERO

idealo kaj realo



Pri la aŭtoro:

Roman Dobrzyński (naskiĝinta en 1937 estas pola esperantisto kaj ekde 2005 li estas honora membro de U.E.A.

Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto Junularo kaj redaktoro de la revuo Kontakto (1968-1970.

De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero(1984). En 1995 li esperantistigis la televidan lingvokurson de BBC: Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK en Varsovio 1987. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA 1989-92. Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof. En 2003 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro.Louis Christophe Zaleski- Zamrenof Tradukoj aperis ne nur en Esperanto (La Zamenhof-strato, 1-a eldono 2003, 2-a eldono 2005), sed ankaŭ en la litova (Zamenhofo gatvė, 2004), la ĉeĥa (Zamenhofova ulice, 2005), la japana (Zamenhof doori, 2005), la portugala (A Rua Zamenhof, 2006) kaj la slovaka (Zamenhofova ulica, 2006) kaj la franca (La rue Zamenhof, 2008).

La verko: Temas pri diverstempaj interviuoj de la ĵurnalisto kun gesinjoroj Grattapaglia kiujn ekde la jaro 1974 vivas ĝuste en la bieno-lernejo “Bona Espero” kies nomo aperas kiel titolo de tiu ĉi verko. El la respondoj al plej diversaj demandoj starigitaj laŭvice al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia oni komprenas ke ili ,foririnte el Italio kun la du filoj tiam ankoraŭ tre ĵunaj, alvenis al Brazilo en la regiono Alto Paraiso de Goiàs estante puŝitaj de idealo, nome, realigi veran “Esperantistan Paradizon”, sed ili baldaŭ devis batali kontraŭ multaj problemoj naskiĝintaj inter ili kaj la lokaluloj aŭ aliaj personoj kiuj vigle minacis “Bonan Esperon” pri malapero. Ili devis eĉ alfronti multajn antaŭjuĝojn ĉar ili ambaŭ estis eŭropanoj kaj “ blankuloj”oni ilin moke nomis”gringoj” Sed ĉiam senperforte, kvankam foje malkuraĝigitaj, geedzoj Grattapaglia trapasis ĉiuspecajn malfacilaĵojn. Nun ili vivas en Bona Espero kaj Brazilo fariĝis ilia dua patrujo: fakte la du filoj vivas kaj labora en la ĉefurbo Braziljo. Ursula kaj Giuseppe jam estas geavoj kaj havas kvar genepojn kiuj flue parolas Esperanton kiel familian lingvon.

La verko estas bonstile kaj amikece verkita sed prezentas problemojn dum legado, fakte la demandoj estas skribitaj per grasa litertipo dum la respondoj estas skribitaj per normala sed tro hela litertipo kaj tiu eldonmaniero iom streĉiĝas la okuloj de la legantoj; tamen ĝi estas rekomendinda legaĵo por ĉiuj esperantistoj kiuj ne tute konvinkiĝis pri la utilo kaj utiligado de Esperanto en la ĉiutaga vivo kaj por la tuta esperantistaro en la mondo.

Published at 03:12PM ( 0 comments / 137 visits )
This post is public

July 5, 2009

Itala literaturo en Esperanto



Recenzo pri la verko “Senso” de Camillo [alparolu Kamilo] Boito. Esperantigita de Jean-Luc Tortel.



La aŭtoro de tiu ĉi novelo naskiĝis en Romo la 30an de oktobro 1836 kaj mortis en Milano la 28an de junio 1914, li nur verkis du novelarojn kaj “Senso” aperis kiel lasta el liaj noveloj en la jaro1883; fakte Kamilo Boito estis arkitekto; tamen “Senso” famiĝis ankaŭ danke al samtitola filmo “Senso” aperinta en 1954 kies reĝisoro estis Luchino Visconti [Lukino Viskonti] kaj kies ĉefrolantoj estis Alida Valli kaj Massimo Girotti[Ĝirot-ti].

La travivaĵoj estas rakontataj al la leganto pere de la “sekreta kajereto” de la ĉefrolantino, fakte la venetia grafino Livia [Livja] je la epoko de nia novelo estas trideknaŭjaraĝa kaj finfine kuraĝas rakonti sian ĝistiean vivon. La memoro retroiras al la tempo de la plena juneco, kiam ,nur dudekdu jaraĝa Livia antaŭe altirita de la beleco de iu juna soldato, tuj lin forlasas por edziniĝi al maljuna kaj malforta sed tre riĉa kaj malavara grafo dum la juna, sennoma soldato mortas dum la tiel nomata “tria milito por sendependiĝo”. Livia havas apartan karakteron ŝi ĉiam estas malkvieta kaj altirita nur sense de la vira beleco. Fakte ŝi tuj forlasas la edzon kaj, en la venetia etoso varma kaj volupta, estante belega kaj plaĉa virino ŝi sukcesas altiri al si per terura pasio la oficiron de la aŭstria armeo Remigio Ruiz [Remiĝo]. La oficiro estas prezentita al la leganto kvazaŭ temus pri Adoniso aŭ Heraklo, Remigio estas tre bela kaj fortika viro, sed li estas samtempe malnobla, malmorala kaj cinika. Ĝuste tiuj ĉi malvirtoj de malheroeco altiras sense Livia-n, tiu anima malnobelo ŝajnas al Livia preskaŭ spuro de neesplorebla vireca energio. La pasio, nur sensa, puŝas Livia-n antaŭ ĉio al la adolto, poste al malespero. Kiam finfine Livia konscias ke Remigio nur celis havi de ŝi monon por povi dizerti de la armeo por vivi diboĉe kaj trankvile dum la milito daŭrigas, ŝi, sin sentinte humiligita de sia amato, decidiĝas lin denonci kaj mortpafigi lin tiamaniere. Por sin liberigi de la humiligo kaj de la honto Livia faras preskaŭ memanalizon de sia karaktero kaj poste, kiam venas malstreĉiĝon en sian menson ŝi tuj alvokas alian amanton, Gino [Ĝino] kiu vere amas ŝin.

Dum la tuta rakonto la leganto tuj povas konscii ke la verkisto estas fakulo pri arto kaj ne nur verkisto ĉar la etoso kaj la pejsaĝo mem aperas antaŭ la okuloj de la leganto kiel pentraĵoj pri Venecio, kaj la ĉefrolantoj estas preskaŭ marmoraj statuoj firmaj je ilia cinikeco.

La tradukisto sukcesis doni al la leganto freŝan kaj allogan verkon kiun oni legas preskaŭ unuspire malgraŭ aŭ danke al la maniero traduki la verkon kiun, kiel diras Profesoro Karlo Minnaja en sia antaŭparolo al la verko mem, ne estas tute komparebla kun la itala originalo; fakte la tradukinto mallongigis la frazojn kaj iom ŝanĝis la interpunkcion. Eble la tradukita verko ne atingis ĝis nun la merititan disvastigon pro du aferoj: unue oni trovas, dum la legado, tro da eliziojn ĉe la artikolo sekvata de vorto komencanta per vokalo: ekzemple: l’amo, l’okulojn,ktp kaj tio haltigas la legadon; due verŝajne iu ne itala leganto tute ne kapablas kompreni tuj la elparolo de la propraj nomoj kiuj devus esti skribita itale, jes, ja, sed kun esperanta elparolo interkrampe aŭ piedpaĝe, sed tio ne tro gravas al la bona traduko.



Rrecenzis: Silvia Garnero.



Published at 04:04PM ( 0 comments / 61 visits )
This post is public

July 3rd, 2009

Recenzo farita sed neniam publikigita

Tiu ĉi recenzo estas nun publikigita en la numero kvar (julio- aŭgusto) de la revuo "L'Esperanto", oficiala organo de la ITALA ESPERANTO FEDERACIO .

read more
Published at 04:01PM ( 0 comments / 65 visits )
This post is public

December 14, 2008

Bonsajo

Maksimoj de konfuĉeo
Tiun ĉi dosieron sendis al mi esperantisto mia amiko, mi multe ŝatas ĝin kaj deziras ke ankaŭ vi ĝuu ĝin kiel kristnaska n donacon kun miaj bondeziroj la plej varmaj. Silvia Garnero

Published at 07:26PM ( 0 comments / 257 visits )
This post is public

September 1st, 2008

Post la feriatempo

Pasintĵaŭde mi revenis hejmen post sufiĉe longa feriatempo; mi havis tre belajn tagojn sed la malvarmo foje sentiĝis, nur la tagon antaŭ nia foriro mi komencis senti varmon kaj, reveninte hejmen mi preskaŭ svenis pro la varmego kiu atendis min! Mi havis multe da vizitoj sed, bedaŭrinde, ne temis pri esperantistaj amikoj, tamen mi renkontis tri sinjorinojn kiuj, kvankam ne tro junaj, multe interesiĝis pri tiu stranga lingvo, nome Esperanto. Ili rakontis al mi belegan travivaĵon havitan de ilia pli aĝa nepo: tiu ĉi doktoriĝis pri juro poste iris en Anglujon por lerni bone la Anglan, sed, post tri monatoj da restado tie li ne nur ne lernis la anglan li eĉ forgesis la italan kaj bonege lernis... la piemontan dialekton kiun li kutime aŭdis sed neniam parolis hejmen! Do mi multe pripensis tiun ĉi travivaĵon kaj konklude mi povas diri ke ni ne devas timi la anglan lingvon kaj ĝin forpuŝi, ni nur devas ĉiam pli disvastigi Esperanton en nia medio kaj certe, kvankam Esperanto ne venkos, la angla ne povos malhelpi ĝin kiel ĝi ja ne malhelpis tiun junulon lerni bone sian gepatran dialekton kvankam li troviĝis en fremda lando. Karegaj Ipernity amikoj se vi hazarde legas tiun ĉi artikolon bonvolu ne nur forlasi viajn komentojn sed ankaŭ diri al mi ĉu vi trovis en ĝi multe da erarojn ĉar mi skribis tute senpripense kaj rekte en Eo. Dankon de Silvia Garnero.

Published at 01:11PM ( 0 comments / 241 visits )
This post is public

August 10, 2008

La vilaĝo kie mi ferias

Ĉi jare mi ferias en Aosta Valo, en eta vilaĝo kiu nomiĝas Gressoney Saint Jean. Kutime en Aosta Valo oni parolas la francan lingvon krom la italan, ĉi tie, male,oni parolas germanan dialekton, la vilaĝo estas tre bela kaj havas belegajn vidindajn lokojn kiel, ekzemple, la Kastelo kie iam feriis la reĝino Margerita el Savojo, belegan lageton troviĝas meze de la vilaĝo kaj tie oni povas fiŝkapti kaj, dum somero, multaj geknaboj tie ludas kaj povas rajdi sur etajn ĉevalojn. Ĉi tie estas ankaŭ muzeo pri lokaj bestoj. Dum la plej gravaj festoj viroj, virinoj kaj eĉ beboj surmetas belegajn kostumoj. Pri tiuj ĉi aferoj mi baldaŭ enmetos fotojn se mi sukcesas havigi ilin belaj.Mi multe ŝatas mian montaran ferialokon kaj esperas ke ankaŭ venontjare mi povu ferii tie ĉi kun la tuta mia familio.Salutojn al ĉiuj ipernity amikoj de Silvia Garnero.


Published at 02:23PM ( 4 comments / 311 visits )
This post is public

July 4, 2008

Fabelo

 

Bestoj, homoj kaj Esperanto
 
Estis iam farmobieno tre granda kie vivis geedzoj ; la viro, kies nomo estis Petro laboregis ĉiutage en la kampoj kaj la virino, kiu nomiĝis Maria, ĉiam restis hejme en la kuirejo kaj multe ŝatis dombestojn kaj la gekokojn , sed estis ĉiam problemoj kun la du hundoj kaj la du katoj kiuj vivis en la farmobieno, ili fakte estis tre mildaj kaj dolĉaj kiam temis rilati kun la amata mastrino, sed inter ili neniam estis paco. Nun la sciencistoj scias la kialon de miskompreno inter katoj kaj hundoj, fakte ili diras ke la hundoj vostosvingas kiam ili estas trankvilaj kaj ke la katoj tion faras nur por montri ke ili nervoziĝas, do la hundoj vidante ke la katoj vostosvingas emas kune ludi kun la katoj sed tion fari ili ne povas kaj inverse, kiam la hundoj ne svingas vostojn la katoj tuj volas ludi kune kun ili sed tio ne eblas.
Je la tempo de nia rakonteto, tiun ĉi aferon la homoj ne sciis, do ili foje devis eĉ stopi la orelojn por ne aŭdi la senfinan bojadon kaj miaŭadon de la bestetoj.
Maria kaj Petro parolis esperanton inter si kaj ili neniam kverelis aŭ kriaĉis ĉar ili tute bone interkompreniĝis kvankam Petro estante italo tute ne komprenis la gepatran lingvon de Maria kies deveno estis pola kaj Maria tute ne parolis la italan.
Kiel ni scias la dombestoj ofte estas pli inteligentaj ol la
homoj.
 La hundoj: Ĉirilo kaj Boj-boj, iun tagon pripensis aferon: “se ni sukcesos paroli kune kaj kun la katoj la saman lingvon kiun parolas inter si niaj mastroj ni certe povos pli bone vivi kun la katoj kaj ludi kun ili, krome neniu homo povos plendi ĉe niaj mastroj pro nia daŭra kverelado.
Boj-boj kaj Ĉirilo ekde tiam komencis resti pli longtempe en la domo kaj atente lernis la bazajn vortojn de Esperanto kiun Maria kaj Petro tre flue kaj senerare parolis.
Kiam, finfine, Ĉirilo kaj Boj-boj estis certaj bone regi la lingvon ili komencis ĝin paroli ankaŭ kiam ili estis en la bienkorto strebante altiri tiamaniere la atenton de la du katoj kiuj nomiĝis Karlota kaj Pipro.
Dekomence Pipro mokridetis aŭdante la hundoj paroli strangan lingvon kaj preskaŭ tute ne plu boji, dum la katino komencis interesiĝi pri la afero kaj la nova lingvo, sed, kiel alproksimiĝi sentime al malamika hundo?
Iun belan printempan tagon Ĉirilo kaj Boj-boj trankvile dormetis sub la tegmentita parto de la grandega korto kaj Karlota timigite alproksimiĝis ilin: per gestoj de piedoj kaj vostoj kaj milde miaŭante Karlota  sukcesis iom pli ekscii pri la nova lingvo kiun ŝi ja aŭdis paroli de Petro kaj Maria, sed kiu ĝis tiam ne interesis nek al ŝi nek al Pipro
Ĉirilo komencis instrui al Karlota iom da Esperanto por bestoj kaj ŝi tuj entuziasmiĝis pri la nova kaj miriga komunikilo; Karlota tuj alkuris al Pipro
kaj longtempe interparolis kun li pri la nova afero; iom post iom Pipro konvinkiĝis ke estus utile paroli tiun strangan lingvon kaj Ĉirilo fariĝis la instruisto de Esperanto kurso por bestoj kies unuaj lernantoj estis, kompreneble, Karlota kaj Pipro sed al kiu aliĝis eĉ gekokoj, ĉevaloj, anseroj, gebovoj kaj ĉiuj aliaj bestoj kiu vivis en tiu mirinda Esperanto farmobieno. Ekde tiam en tiu fabela bieno la hundoj kaj la katoj ludas ĝoje kune kaj, pli atentante la ordonojn de la gemastroj la hundoj ne plu bojas al leterportisto, la bovoj pli akurate trenas la plugilon; krome Maria kaj Petro ne bezonas aŭtojn por veturi al la urbo, sufiĉas ke ili milde kaj pacience diru al la ĉevalo, iru tien kaj tien, se vi bone laboros vi havos eĉ pli da bongusta manĝaĵo ol kiun vi atendas, la bestoj trankvile obeas la mastrojn kaj ĉiuj vivas ĝoje kaj amike sen iu ajn kverelo.
Tiu ĉi fabelo havas multon por instrui al ni.La bestoj ĝis nun instruis al homoj ke oni ne rajtas murdi kaj perforti infanojn, ili tion faris de antaŭ longa tempo, sed daŭre la ĵurnaloj nin montras kruelajn murdojn kaj perfortojn al infanoj , ve, eĉ de la gepatroj mem, tamen estus bone se, legante tiun ĉi tute fantazian fabelon homoj komencus kompreni ke Esperanto krom esti facila lingvo povas esti utila komprenilo inter la plej diversaj popoloj kaj, kio pli gravas, ĝi povas esti kelkmaniere eĉ lingvo paciganta la malamikajn popolojn kiuj ĉiŭtempe batalas inter si kiel faris iam la bestoj de nia fantazia fabelo.
 
Verŝajne kiam Esperanto povos sin montri ne nur kiel eksterordinara pontlingvo, sed ankaŭ kiel vera paclingvo, tiam ĝi estos konsiderata kiel ĝi meritas eĉ de la tutmonda estraro ne plu nur kiel artefarita sed kiel vere utiliginda lingvo en la internaciaj rilatoj.
 
 
Silvia Garnero- (Tiu ĉi fabelo, multe plibonigita, jam aperis en la Revuo "Bazaro" kiu eldoniĝas en klujo Rumanio, la ĉefredaktorino Julia Sigmond apartenas al la reto de miaj amikoj ĉe Ipernity kaj ŝi estas vere kara amikinopor mi eĉ se mi ne konas ŝin persone)
 
 
Published at 08:24PM ( 5 comments / 290 visits )
This post is public

June 20, 2008

Pinokjo

 

Surprizo post legado de libro.
 
 
 
Kiam mi estis nur sesjara knabineto, jam mi multe ŝatis legi, tiel, dum la kristnaska festo de tiu sama jaro, unu el miaj onkloj, donis al mi belan libron, kun multaj belegaj bildoj; la libro titoliĝis “Pinokjo “, kaj mi tuj komencis ĝoje legi ĝin.
     Sed mi tuj rezignis la legadon ĉar al mi ŝajnis ke ĝi estas tro fabela: fakte mia patro havis lignaiĵejon sed mi neniam aŭdis pecon da ligno plorantan kvazaŭ infano.
Do mi ne plu daŭrigis la legadon,ĉar la libro ŝajnis al mi tre mokema.
Mi nun estas plenkreska virino, kaj ,dum la lasta kristnaska festo,mi denove ricevis donace de mia kara amiko la historion de Pinokjo tradukita en Esperanto.
Mi ĝoje legis la libron kaj ne plu rezignis la legadon preferante iomete pripensi ĝian enhavon el diversaj vidpunktoj.
 
Mi tuj komprenis ke la libro povas esti legata kaj kiel fabelo por infanoj kaj, eĉ pli ĝuste, kiel filozofia kaj socia romano.
Mi komencis analizi la diversajn personojn de la romano, kaj mi havis strangan kaj belan surprizon: mi trovis en la romano mem, ne nur belan kaj trafan bildon de la vivo en eta vilaĝo dum la deknaŭa jarcento, sed mi malkovris ankaŭ ke ĉiuj personoj de la romano estas bildoj de fortoj, pensoj kaj vivo de iu ajn homo ekde la naskiĝo ĝis la morto kaj Resurekto el kristana vidpunkto.
Fakte,jam de la komenco, mi vidas Majstron Ĉerizon, kiu pretas fari piedon al iu tableto kaj, kiel ateisma homo, kiu rifuzas miraklojn kaj kredas nur je materio, li tuj teruriĝas sentante voĉeton elirantan el peco da ligno.
Bonŝance, Majstro Ĉerizo sukcesas donaci la lignopecon al Ĝepeto, kiu, laŭ mi, estas bildo de Dio; fakte ni povas vidi ke Ĝepeto volas fari marioneton por gajni per ĝi iom da mono por pli bone vivi, kiel Dio kreas ĉiun homon por ke li faru Lian Volon.
Pinokjo ne estas ankoraŭ tute farita  kiam li jam sin ribelas al la volo de Ĝepeto: li mokas lin,li kuras for de la patra hejmo,li volas nek studi nek labori kaj volas nur vivi laŭplaĉe,kaj amikiĝas kun Meĉjo,la bildo de la diboĉo.
En la sinteno de Pinokjo, ĉiu homo povas vidi siaj sintenoj; fakte en la ĉiutaga vivo la homoj nur malofte kaj eĉ kontraŭvole faras rekte la dian volon, ili preferas vivi laŭplaĉe.
Eĉ kiam la konscienco vokas la homon por ke li entreprenu la rektan vojon de sia vivo, li ŝtopas ĝian voĉon,ĝuste kiel faras Pinokjo kiam, per grandega martelo, mortigas la grilon parolantan, kiu en tiu ĉi libro estas bildo de la konscienco mem.
Laŭ mi ĉiuj aliaj okazintaĵoj alfrontendajn de Pinokjo dum la disvolviĝo de la tuta libro estas simboloj de la diversaj malbonaĵoj kiujn ĉiu homo devas elteni por savi sian animon kaj atingi la Eternan Vivon.
Finfine,parolante pri la bluhara feino, laŭ mi ŝi povas esti konsiderata kiel bildo de la Sankta Virgulino aŭ de iuj aliaj sanktuloj, al kiuj ĉiuj Kristanoj fidas ilian vivon en la plej diversaj momentoj de la surtera vivo.
Je la fino de la libro Pinokjo iĝas vivanta infano, kvazaŭ iu homo, kiu.post sia surtera vivo, se li bone kaj religie vivas, atingas la veran vivon, kiu,por ni Kristanoj, estas la ĉiela vivo en Paradizo. verkis Silvia Garnero
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
,
Published at 01:27PM ( 0 comments / 159 visits )
This post is public

June 19, 2008

Esperantistaj spertoj

 

KIAM, KIEL, KLAL MI ESPERANTISTIĜIS.
 
 
Mi ekkonis Esperanton en mil naŭcent sepdek kvar, kiam du el miaj amikoj proponis al mi ĝin lerni.
Multe ŝatante la lingvojn kaj lingvistikon ĝenerale, mi tuj akceptis la proponon de miaj amikoj aliĝante al la unuagrada kurso.
En tiuj jaroj I.E.F. havis sian sidejon en Torino, proksime de mia urbo, sed mi jam ne povis paŝi, tial miaj amikoj petis al la instruistino de la kurso, Sinjorino Ursula Grattapaglia, ĉu ŝi povis korekti miajn ekzercojn ankaŭ se mi ne partoprenis en la lecionoj.
Mi faris regule la ĉiusemajnajn taskojn hejme kaj la ĝentila instruistino korektis ilin, poste mi iris ĉe la lernejon nur okaze de la ekzameno en kiu mi bone sukcesis.
Unu jaron poste miaj amikoj kaj mi aliĝis al la duagrada kurso
Mi jam amis la belan kaj facilan Zamenhofan Lingvon.
Post unu jaro de lernado mi rezignis la ekzamenon ĉar miaj amikoj sin kaj min malkuraĝigis dirante ke la ekzameno estis tro malfacila, kaj ke ni certe ne sukcesos en ĝi.
Mia amo al Esperanto ne ĉesis kreski, kaj, post pli ol dudek jaroj, dum kiuj mi devis iom ĝin forlasi ĉar mi doktoriĝis en la Itala, Franca kaj Angla lingvoj, legante la gazeton “La Stampa” mi eksciis ke ekzistas retkurso de Esperanto.
Tuj mi aliĝis al la kurso, kaj per la helpo kaj ĉiama kuraĝigo de mia retinstruistino, mi finis ĝin bone.
Poste mi pensis ke mi devis fari ion por pli bone lerni kaj disvastigi la Lingvon Internacian.
Komputile mi atingis la retpaĝon de I.I.E. (www.esperanto.it) , kaj aĉetante la librojn ie indikitajn, mi komencis min prepari hejme kaj aŭtodidakte por pasi la duagradan ekzamenon.
Fakte, je la dekkvina de junio 2002a la ekzamenkomisiono venis ĉe min dank’ al la ĝenerala direktoro de I.I.E. kiu aranĝis eksterordinaran ekzamensesion.
Mi pasis mian duagradan ekzamenon tre bone rilate la skriban parton, sed ne tro bone rilate la parolan parton, ĉar mi neniam povis paroli Esperanton, sed mi tre ĝojis ĉar mi havis tre bonan poentaron laŭ la mezvaloro de miaj verkoj kaj parolado.
En la jaro 2004 mi sukcesis mian triagradan kaj lastan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto kaj nun mi instruas Esperanton pere de interreto.
Mi sincere kredas je la utilo de la Lingvo Internacia kiel pontlingvo inter la diversaj popoloj .
Multaj jaroj devos ankoraŭ pasi, sed mi opinias ke finfine la registaroj de la mondo komprenos ke nur Esperanto povas taŭgi por rekte kaj facile kontaktiĝi la homoj diverslandaj sen forpeli siajn gepatrajn lingvojn, dialektojn kaj kutimojn.
Mi jam de longe ekkonas Esperanton, kaj mi jam ricevis de ĝi multajn belajn spertojn, kaj ĝojgojn, unu el kiuj estas la korespondado kun multaj geamikoj tra la tuta mondo.
 
 
 
 
..
Published at 02:02PM ( 2 comments / 249 visits )
This post is public

May 25, 2008

Rakonto

 

Sonĝe kun Zamenhof
Iun nokton mi sonĝis ke mi estis en granda parko kie multaj maljunaj homoj sidis sur benkoj kaj legis ĵurnalojn dum genepoj ludis trankvile; mi vidis aŭton kiu haltiĝis , temis pri granda moderna aŭto el kie foriris malgranda, maldika homo kun etaj okulvitroj tra kiuj vidiĝis viglaj okuloj, la blanka barbo kiu preskaŭ kovris la tutan vizaĝon de la homo komprenigis al mi ke li estis Zamenhof: Mi ja scias ke li mortis antaŭ naŭdek jaroj sed en mia sonĝo li estis vivanta kaj alproksimiĝis al la maljunuloj demandinte al  ili ĉu iu tie parolas la Lingvon Internacian, nome, Esperanton. Ili tute ne komprenis lin kaj ne respondis , tiam mi komencis voki lin: “Bonvenon, Doktoro Zamenhof, mi iom regas nian karan lingvon. Ĉu vi ŝatus iom babili kun mi? Mi iom fuŝparolas Esperanton ĉar en mia urbo kaj eĉ en mia familio neniu regas ĝin. Zamenhof afable min salutis kaj mi komencis etan intervjuon al li: jen ĝi.
Mi: “Doktoro Zamenhof, kion vi opinias pri la nuntempa disvastigado en Italio kaj en la tuta mondo de la Lingvo kiun vi kreis?”
Zamenhof: “Mi ĝojas ke ĝi ankoraŭ vivas... tamen... mi dezirus ke ĝi estus instruata en ĉiuj lernejoj; kial tio ankoraŭ ne okazas?
Mi: “Laŭ mi en la mondo ekzistas ankoraŭ tro da antaŭjuĝoj al nia kara lingvo; kiel vi opinias ke oni povu instrui ĝin en ĉiuj lernejoj de la mondo?”
Doktoro Zamenhof: Se mi povus mi instruus ĝin unue en la lasta jaro de la bazlernejo, poste en la lasta jaro de mezlernejo mi starigos duan pliprofundigan kurson, kaj tiel mi daŭrigos ĝis la Universitato kun finaj ekzamenoj dum ĉiu kurso.
Mi: Vi pravas, mi tute konsentas kun vi ĉar nur tiamaniere oni havos plej novajn kaj junajn esperantistojn por anstataŭi la malplijunajn kiuj ne plu havas forton por daŭrigi la disvastigadon de Esperanto.
Mi: Majstro, kiuj estas laŭ vi la kaŭzoj kiuj malhelpas nian lingvon fariĝi internacia komunikilo?
Zamenhof: “Miaopinie, la esperantistaro estas tro disigita en si mem; fakte ni trovas la fakajn asociojn, poste la lokajn,poste la landajn, kaj ĉiuj bezonas monon por sin vivteni,kaj organizi kongresojn kie ĉiam sin renkontas la samaj homoj ĉiujare; ja sufiĉus Universala Esperanto Asocio kaj TEJO kiu organizus kelkajn aranĝojn ĉiuloke dum jaro, nur tiel Esperanto povus sin montri kiel vera pacigilo por kiu neniu homo pli valoras ol iu alia.
Loke, laŭ mi, estus pli utile se ĉiusemajne esperantistoj iros duope aŭ triope renkonti samideanon hejmen por kune babili kaj korekti unu la aliajn la erarojn faritajn dum la elparolo, tiamaniere ne plu ekzistus la lokaj grupoj kaj fakaj grupoj sed nur “homoj kun homoj” ligitaj de la lingvo mem.
Mi: Ĉu vi scias ke oni proponis kiel kandidaton al Nobel Premio por paco ĝuste “UEA-n?
Zamenhof: Ĉu vere? Estas ĝojiga informo por mi, sed ĉu la ŝtatestroj interesiĝas pri nia lingvo kaj financas la Esperanto renkontiĝojn?
Mi: Bedaŭrinde, neniu ŝtato subtenas nian lingvon kaj laŭ mi la ŝtatestroj ŝajnas forkuri de ĝi kvazaŭ ili ĝin timu.
Zamenhof: “Ho kia bedaŭro, tamen mi esperas ke iam Esperanto povos akiri la rajton de vere vivanta lingvo kaj esti utiligata en ĉiu kampo de la homa kulturo, tiel ke ĝi estu konsiderata ne plu nur kiel hobio sed kiel vere vivanta pacigilo. Mi: Majstro, bonvolu doni al mi kelkajn konsilojn por plibonigi mian skribmanieron kaj parolmanieron en nia kara lingvo”.
Zamenhof:”Mi konsilas vin...
Tie mia sonĝo abrupte finis ĉar jam la birdoj pepadis proksime de la fenestro de mia dormoĉambro kaj vekis min.
Mi ne havis eĉ la tempo por saluti kaj danki nian Majstron pro sia sonĝa babilado kun mi, sed vekiĝinte mi ekhavis la impreson ke mi ion interesan lernis pri Esperanto ankaŭ se temis nur pri sonĝo.
 
Verkis: Silvia Garnero.
 
 
 
 
 
Published at 01:51PM ( 2 comments / 292 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Silvia Garnero

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...