Mi volas rakonti pri tio kiel mi konatiĝis kun Patro장.
Tiam mi studis en Lingvistika Universitato en urbo Pjatigorsk (kvin-mont-urbo).
Iu invitis min al kunveno de kristanoj, kiun gvidis predikanto el Suda Koreio. Li ankaŭ donis lecionojn pri la korea lingvo al koreoj kiuj loĝas en Pjatigorsk. Tiel mi konatiĝis kun la Patro Ĝan. Unu tagon mi vizitis unu rusan amikon kiu frekventis la lecionojn kaj li montris al mi la loĝejon de la predikisto. Estis la jaro 1994.
Poste, somere, mi partoprenis Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj en proksima urbo Kislovodsk (acida-akvo-urbo). Tie mi konatiĝis kun Martin Meyer [majer], blinda Esperantisto el Svislando kaj post la Kongreso mi akompanis lin al Moskvo. La aviadilo startis en Minvodi (mineralaj akvoj). En Moskvo ni tranoktis ĉe Andreo kaj matene Martin kaj mi prenis taksion ĝis Ŝeremetjevo-2. En la taksio mi komprenis ke mi forlasis mian monujon en la loĝejo de Andreo. Martin pagis per DMarkoj kaj ni bone atingis la flughavenon. Estis mateno, ĉirkaŭ la deka horo. Mi devis reveni. Kie loĝis Andreo mi ne memoris. Mi havis mian bileton por aviadilo kiu startis je la dua tage de Vnukovo. Por atingi la flughavenon mi devis traveturi la tutan Moskvon! Laŭvoje mi devis ŝanĝi metro-stacion. Se mi ne atingus la flughavenon ĝustatempe, mi tute ne povus forlasi la grandan urbon, kaj ne havus kie loĝi. Certe mi pro tio maltrankviliĝis. Kiam mi eliris el la lasta stacio, mi trovis min en iu placeto je kelkaj kilometroj for de Vnukovo. Aŭtobuson mi ne trovis, atendado estis danĝera. Do, mi komencis serĉi iun kiu povis veturigi min. Mi estis bonŝanca, ĉar la dua homo konsentis veturigi min kontraŭ dek dolaroj kiun mi kunhavis feliĉe. Mi atingis mian flugon en la lasta momento! Post mi la registriĝo tuj finiĝis! Sed je tio ne finiĝis mia vojaĝo, ja mi alflugos nur al Minvodi. De tie mi veturis per aŭtobuso kiu kostis nemulte. Mi pagis dank’al mono kiun mi prunteprenis de unu maljunulino al kiu mi venis laŭvoje por preni librojn kiujn petis mia amiko el Armavir. Ĉu vi povas imagi min kun du pakaĵoj da libroj en unu mano kaj mia sako en la alia, ie en granda urbo preskaŭ nekonata por mi, malproksime de la flughaveno, kaj la tempo urĝas? Terure!
Tamen, bonŝance mi venis al Pjatigorsk vespere sen scii kion fari plu, ĉar la aŭtobuso al mia vilaĝo Otradnaja jam forveturis tage, je la tria kaj kvarono. Mi decidis iri al la Patro Ĝan. Dank’al Dio mi memoris kie li luis la loĝejon. Li estis tiel afabla kaj akceptis min kompleze. Unue mi certe prenis duŝon. Mi staris dum kelkaj minutoj sub la malvarmeta akvo, ĝuante la refreŝiĝon. Poste ni vespermanĝis koremaniere kaj babilis en la angla. Ĝis noktomezo ni spektis filmon pri la vivo de Jesuo Kristo.

Matene mi petis Ĝan-on pruntedoni al mi monon por aŭtobusbileto. Ne tuj, hezitante, li tamen donis al mi sufiĉan sumon, pensante verŝajne ke li fordonas ĝin por ĉiam. Mi ne estas tia. Mi dankas al tiu maljunulino kiu pruntedonis al mi monon kaj al Ĝan kiu ankaŭ helpis multe. Mi sendis al tiu pensiulino duoblan sumon kaj redonis al Ĝan pli ol prunteprenis. Mi ĝojas ke en la mondo troviĝas bonkoraj homoj kaj ĉiam pretas helpi al tiuj kiuj alparolas.