Aleksej Borodin Published on July 6, 2009
by Aleksej Borodin

Aleksej Borodin's blog

Browse posts
Multlingva lernolibro (daŭrigo)
22 comments (latest 7 weeks ago)
Leciono 2 Parto 3 Dialogoj (multlingva)
Posted on May 10, 2009
14 comments (latest 8 weeks ago)
Leciono 2 Parto 2 multlingva
Posted on April 28, 2009
15 comments (latest 8 weeks ago)
La 2-a leciono Parto 1 (Multlingva lernolibro)
Posted on March 31, 2009
30 comments (latest 8 weeks ago)
Leciono 1 vortaro (angla-Eo-rusa-hungara-hi spana-germana-korea)
Posted on January 12, 2009
18 comments (latest 7 months ago)
Multlingva lernolibro!
Posted on January 4, 2009
26 comments (latest 8 months ago)
Am’ estas kiel ruĝa roz’
Posted on September 16, 2008
14 comments (latest 12 months ago)
Peter Ĝan helpis min
Posted on September 16, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 630 times

Multlingva lernolibro (daŭrigo)

Monday July 6, 2009 at 02:31PM

Karaj geamikoj, mi proponas daŭrigi la projekton en la grupo "teachers" kaj jam mi aperigis la tekston de la 3-a leciono. Ĉi tie mi poste aldonos ligilojn de aliaj tekstoj por traduki. Mi tutkore dankas ĉiujn kiuj aktive helpas. Viaj proponoj ankaŭ estas bonvenaj.

Leciono 3

ekzerco 1 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23635

ekzerco 2 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23673

ekzerco 3 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23806

ekzerco 4 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/24069

dialogo 1 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/24099

dialogo 2 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/26542


Leciono 4

ekzerco 1 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/26902



22 Comments / add your comment?

Sulko says:
Mi pardonas ĉar mi malfruas, sed mi esperas ke mi baldaŭ povos daŭrigi kunlaboron.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
La 5an de oktobro mi aliros Instituton de kardio-vaskulaj malsanoj. Tie oni intervenos en maldekstra vestiblo de mia koro. Se mi restos viva - mi esperas ke ni daŭrigu kunlaboron.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Kara samideano Sulko (Bora)! Mi ĝojas ke vi aperis ĉi tie kaj mi esprimas mian dankemon pri via intereso al la projekto!
Mi ankaŭ volas danki ĉiujn kiuj helpas al mi kaj dank' al kiuj la projekto plu vivas:
Tomoko (japana)
Andrés (Kolombio, hispana)
Éva Juhász (hungara)
Mirka Kubicka (pola)
Robert Bogenschneider (germana kaj finna)

Mi respondecas pri la angla, Esperanto, rusa kaj transskribo por la japana teksto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
brilanto* replies:
Kiom da lecionoj kaj ekzercoj estas entute? Ŝajnas esti preskaŭ vivtasko, ĉu ne?

Alia afero estas, ke "ekzerco" kaj "praktiko" por mi estas sinonimoj..
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Ho, Robert, vi ĝuste divenis pri la daŭro de la projekto. Mi timas tion konfesi, sed la unua volumo konsistas el 27 lecionoj. Kaj mi devas pensi pri mallongigo. Tamen la enhavo de la lernolibro permesas multe praktiki kaj ekparoli la lingvon kiun vi lernas. Miaj gelernantoj kiuj studis la anglan lingvon uzante menciitan lernolibron, montras bonan scipovon de la angla. Ĝuste pro tio mi ekpensis, ke estus bone lerni ankaŭ aliajn lingvojn. Certe, eĉ la studado prenas multe da tempo, kaj nature la traduko de la materialoj postulas pli da tempo kaj pacienco. Ekzistas multaj lernolibroj en la mondo, sed malofte oni povas trovi unu kun komentoj en Esperanto, ĉu ne?
Mi ege dankas vin pri via partopreno kaj mi aparte ŝatas legi la finnan! Mi havas unu maldikan lernolibreton pri la finna sed tio ne sufiĉas por posedi la lingvon.
Mi esperas ke vi ne lasos la projekton kiomlonge eblas. (Olkaa hyvä)
Olen hyvin iloinen saadessani tutustua sinuun!
Posted 5 months ago. ( permalink )
brilanto* replies:
Saluton, Aleksej,
kaj dankon pro tiu respondo.
Ne, mi simüple scivolemis pri la kurso - imagante, ke vi havas pli-malpli pretan ideon pri la fina aspekto, do ankaŭ pri la nombro de ekzercoj, unuoj ktp.
Same Eo-kursoj tre diversas: iuj havas 10 lecionojn, aliaj 12, 24, 52 aŭ 100 unuojn: aspektas sufiĉe kaprice kaj apenaŭ estas science klarigeble.

Iom malfeliĉe estas, ke mi sufiĉe ofte nur hazarde ekscias pri nova ekcerco - ŝajne ne estas io aŭtomata sciigo, aŭ ĉu necesas aboni ion, aŭ instali ian servon?
Pro tio estus domaĝe, ke mi maltrafus iujn ekzercojn.
Aliflanke mi ne certas, ĉu mi ĉiam komprenas la celon de la ekzercoj, ne estante pedagogo. Ja eblas esprimi gramatikaĵojn diversmaniere ("das ist mein Auto" / "das Auto gehört mir" kiel genitiva ekzemplo) - kaj ne en ĉiu lingvo estas ekzakte la sama esprimmaniero kiel en la origina angla (se jam pensi pri gramatikaj seksoj, fleksio, kazoj ktp.).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
oj oj ojjjjjjjj!
cxu mi ankoraux povos partopreni....?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Kiel mi komprenas, vi ne plu emas esti aktiva ĉi tie? Mi ne rajtas devigi. Vi mem decidas kion fari.
Ĉu eble almenaŭ la trian lecionon eblas ĝisfine traduki? Ĉi tie restas nur du dialogoj.
Ĉiukaze mi senĉese vin dankas kaj restas via amiko!
Posted 5 months ago. ( permalink )
brilanto* replies:
Ĉu mi volis ĉesi?
Kiom longe eblas, mi partoprenas (kun helpo de mia kunulinjo..) - simple ne estas antaŭvideble, kiam kaj kiom venas tradikendaĵoj.

Ĉu vi publikigas plian ekzercon, kiam vi lernis la ricevitajn? Aŭ ĉu estas hazardo depende de okupiteco, familiaj devoj ks.?

Estas ja honoro kunlabori en tia projekto, kaj bele (se ne eĉ utile), ke vi plukleriĝas.
Dankon pro la agrabla kunagado.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo replies:
Jes! Estro...mi daurigxos miajn tradukojn! Ne estu tro severa estro..mi petas! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Kara Robert, eble mi miskomprenis la demandon "ĉu mi ankoraŭ povos partopreni....?"
Mi ĝojas ke vi vidas utilon en tiu ĉi laboro.
Kial mi ne aperigas tuj ĉion? La kialo estas jena: ne ĉiuj partoprenantoj reagas rapide kaj mi atendas ĝis kiam aperos almenau tiuj lingvoj je kiuj mi kalkulas nun.(certe mi dezirus pli multe) Kiam mi vidas ke la teksto estas tradukita al la japana, germana, finna, pola, hungara, hispana, mi aperigas novan tekston. Mi pensas ke estas pli oportune traduki po iom, sed tio dependas de multaj cirkonstancoj. Ni devas interkonsenti kiel kunlabori plu. Ekzemple, kun Tomoko kaj Éva Juhász mi ofte interparolas en skype kaj ili ricevas informon tie. Mi povas ankau sendi informleteron per ipernitya poŝto. Kion vi opinias?
Pardonu min pro miskompreno.
Amike via
Posted 5 months ago. ( permalink )
brilanto* replies:
Eble la demando pri ĉeso ne temis pri mi - sed estis ankaŭ tiel komprenebla.

Nu: se la projekto estas en Ipernitio, plej taŭge informoj ankaŭ venu tien - en Skajpo mi estas tre malofte, kaj apenaŭ eblos fari tie pli ol kune babili, sed ne teni iajn rezultojn.

(Al mi plaĉas la tradukejo de lernu.net: frazoj povas esti libere korektataj, kaj transparente videblas, kio ekzistas. Sed kompreneble estas alia afero starigi tian retejon kaj vikian sistemon..
Ipernitio supozeble estas bona kompromiso.)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo replies:
Amiko Aleksej!
Kiu demandis tion al vi, estis mi, Francisko, ne Robert!
sed mi komprenis tre bone vin!
dankon!
Mi plezure partoprenos...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin replies:
ho, jes. kial mi ne rimarkis tion? mi ne komprenas. bone, ke vi atentigis min.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Karaj amikoj, mi estas feliĉa ke ni estas teamo de samideanoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Andrés ... says:
Vi mem scias mian amegon pri lingvoj!
Mi ĝoje helpas ĉiam kiam mi povas evidente. Mi ankaŭ ŝatus lerni MULTE da lingvoj, kaj mi ŝatus havi vian helpon por tiu!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Mi amike premas vian manon kaj certe, ni lernu la lingvojn kune!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Karaj geamikoj, post longa prokrasto mi revenas al la projekto kaj petas kompreni mian nenifaradon dum kelkaj monatoj. Nun mi povas kombini tion kun mia nuna laboro en la lernejo. Kaj mi ĝojos vian helpon. Amike mi salutas ĉiujn.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
František Horáčekpro says:
Kara Alexej, ....mi jam reviviĝis kaj estas preta kunlabori!..:-)
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Ĉu io okazis al vi, ke vi diras "revivighis"?
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
František Horáčekpro replies:
Mi batalis kun simptomaro de laceco..kredu, ke ĝi estas tre danĝera malamiko...mi volis senĉese dormi...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Aleksej Borodin replies:
Ho, mi tion bone komprenas. Mi mem foje suferis pro tio.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...