Aleksej Borodin Published on January 4, 2009
by Aleksej Borodin

Aleksej Borodin's blog

Browse posts
Multlingva lernolibro (daŭrigo)
Posted on July 6, 2009
22 comments (latest 2 weeks ago)
Leciono 2 Parto 3 Dialogoj (multlingva)
Posted on May 10, 2009
14 comments (latest 3 weeks ago)
Leciono 2 Parto 2 multlingva
Posted on April 28, 2009
15 comments (latest 3 weeks ago)
La 2-a leciono Parto 1 (Multlingva lernolibro)
Posted on March 31, 2009
30 comments (latest 3 weeks ago)
Leciono 1 vortaro (angla-Eo-rusa-hungara-hi spana-germana-korea)
Posted on January 12, 2009
18 comments (latest 6 months ago)
Multlingva lernolibro!
26 comments (latest 7 months ago)
Am’ estas kiel ruĝa roz’
Posted on September 16, 2008
14 comments (latest 11 months ago)
Peter Ĝan helpis min
Posted on September 16, 2008

Member tags

Zöe Ŝel' Fratsalmo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 1 038 times

Multlingva lernolibro!

Sunday January 4, 2009 at 10:02AM

Kiel venis la ideo pri Esperanto al saĝa kapo de nia majstro Zamenhof? Li posedis multe da lingvoj kaj povis kompari ilin, ĉu ne? La plej grava ideo de Esperanto estas ke vi povas interparoli kun esperantistoj de la tuta mondo! Mi estas bonŝanca ĉar post duonjaro de lernado de esperanto, mi partoprenis en vera internacia Renkontiĝo! Miaj impresoj estas neforgeseblaj! Vi povas imagi tion, ĉu ne? Sed aparte mi ĝojas kaj estas feliĉa ke mi povas studi aliajn lingvojn kion mi tre ŝatas. Esperanto estas bona helpilo por trovi geamikojn kaj ne senti sin unusola. Nun mi vidas ke en la mondo estas multe da samideanoj kaj en tio mi trovas sencon de mia vivo.

En la grupo de "teachers" kiun mi poste renomis al "instruistoj kaj lernantoj" mi lanĉis kreadon de "multlingva lernolibro" baze de unu lernolibro pri la angla lingvo kiun mi uzas por privataj lecionoj. La strukturo de la lernolibro estas taŭga por ekparoli la lingvon, ĉio estas klara kaj la ekzercoj estas por trejni uzante similajn frazojn. Mi invitis multajn instruistojn kaj neinstruistojn el diversaj landoj kaj jam aperis tradukoj al la korea, hungara, japana, pola, portugala, ĉina, hispana, franca, kartvela kaj rusan tradukon mi faris mem. Mi aparte dankas miajn samideanojn kiuj aktive partoprenas: Universo (Koreio), Éva Juhász (Hungario), Mirka Kubicka (Pollando), Andy (Hispanio), Faro Tsukuru kaj Tomoko (Japanio). Mi alvokas japanajn esperantistojn partopreni pli aktive, mi tre ŝatus vidi la japanajn tekstojn. Ĉi tie mi metas la ligilojn al la ekzercoj en la ordo: Leciono 1, ekzercoj 1, 2, 3, 4, 5 ...

Leciono 1, ekzerco 1: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20638

ekzerco 2: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20641

ekzerco 3: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20665

ekzerco 4: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20718

ekzerco 5: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20759

ekzerco 6 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20773

vortaro angla - aliaj lingvoj http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20944



26 Comments / add your comment?

Aleksej Borodin says:
Mi esperas ke aperos aliaj lingvoj! Mi ŝatus vidi la tradukojn al la rumana, germana, finna, itala, turka, araba kaj aliaj. Mi provos traduki al la armena kaj kartvela se mi trovos helpon de iuj reprezentantoj de tiuj lingvoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin edited this comment 11 months ago.
Aleksej Borodin says:
Mi esprimas mian dankemon al František Horáček (Ĉeĥio) kaj César Dorneles (Brazilio), kiuj aliĝis kaj faris tradukojn al la ĉeĥa kaj brazila relative. Ankaŭ mi dankas Begabirdon el Hispanio por la traduko al la franca lingvo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin edited this comment 11 months ago.
František Horáčekpro replies:
Kara Aleksej,nedankinde...ĉiutage mi ŝatas trejni tradukadon el la ĉeĥa al Esperanto kaj reen...:-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Mi gratulas kara Aleksej! Tre bona ideo estas tiu multlingva lernolibro! Mi deziras al vi forton kaj persiston por realigi ĝin :-))
Posted 11 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Dankon, kara Erzsébet! Mi invitas vin ankaŭ partopreni laŭeble.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Vi entuziasmigis min partopreni en via projekto.
Mi longtempe preparadis la solvojn pri kompara kono de diversaj lingvoj, en modesta nivelo. Tial mi faris enkondukan tekston pri srba lingvo (unu el sudslavaj parolmanieroj). Tion mi preparis kiel enkondukon por srba versio de diversaj ekvivalentoj kiuj enhavas elektitajn frazojn el chiutaga vivo. Car vi jam elektis la enhavon kaj organizis kolektadon de ekvivalentoj, mi intencas fari ekvivalenton en oficiala parolmaniero en Srbio, nomata srpski jezik (srba lingvo).
Mi intencas balduh komenci chi kunlaboron.

Vivu! Je via sano!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Kara Bora, mi ĝojegas pri via partopreno! Pasintjare nian urbon vizitis Aleksandr Petroviĉ kaj mi iomete lernis la srban lingvon por almenaŭ ion diri al nia kara gasto. Mi sukcesis trovi nur dek simplajn lecionojn kun tekstoj kaj certe mi ellernis nemulte. Dank' al vi aperas espero ke mi sukcesos pli multe en ĉi-projekto. Хвала!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Jen, denove - mi sukcesis:
PRI LA PRONONCO EN LA SRBA LINGVO
La srbaj literoj bone rilatas al esperantaj literoj:
Aa – Aa, Бб – Bb, Вв – Vv, Гг – Gg, Дд – Dd, Ђђ – dj – mola ĝ (Đđ), Ee – Ee, Жж – Ĵĵ (Žž), Зз – Zz , Ии – Ii, Јј – Jj, Kk – Kk, Лл – Ll, Љљ – lj (mola I), Мм – Mm, Нн – Nn, Њњ – nj (mola n), Oo – Oo, Пп – Pp, Рр – Rr, Сс – Ss, Тт – Tt, Ћћ – mola ĉ (Ćć), Уу – Uu, Фф – Ff, Хх – Hh, Цц – Cc, Чч – Ĉĉ – dura ĉ (Čč), Џџ – dura ĝ (DŽ dž), Шш – Ŝŝ (Šš). Ĉi tiuj literoj nomiĝas cirila alfabeto (ćirilica – азбука).
La elparolo en srba lingvo estas kiel en Esperanto. Oni povas skribi per YU formo de latin-literoj, eĉ per Esperantaj literoj. En normita lingvo oni uzas nur 30 literojn.
En la srba lingvo ekzistas ankoraŭ tre multnombraj formoj da voĉoj kaj la sistemo de akcentoj, sed preskaŭ neniu uzas la sistemon. Preskaŭ nenie oni povas trovi tajpmaŝinon, aŭ komputilan programon disponantan pri la akcentoj. Estas tre malmulte da homoj, eĉ inter tre instruitaj, kiuj etas kapablaj akcenti la tekston kiun ili mem skribis. La prozodia sistemo estas tre multe esplorita, sed ne sufiĉe. Šajnas ke neniu scias kiom da formoj de la voĉoj ekzistas. Laŭ mia esplorado, estas malkovrita čirkaŭ 300 en popola parolo. La popolo, precipe neinstruita, tre bone sentas kaj korekte prononcas ĉiun formon da voĉoj, en ĉiuj parolmanieroj.
Estas tre interesa fenomeno en uzado de latinliteroj en ĉiutaga praktiko de komputora tajpado. Preskaŭ ĉiuj homoj parolantaj srblingve, uzas nur dudek du literojn tajpante latinlitere. En tiu praktiko ne ekzistas la literoj ч (č), ћ (ć), ш (š) kaj ж (ž), kvar literoj; LJ (lj), nj (nj), đ = dj (đ) kaj dž (dž) oni ne tajpas per apartaj literoj, ankoraŭ kvar – 30-(4+4)=22. Eĉ tiom da literoj estas sufiĉaj, sed – al kiŭ? Al la homoj, bone sciantaj la lingvon sufiĉas nur indiki la signifon de la vorto aŭ esprimo.

KELKAJ RIMARKOJ PRI HISTORIO DE LA SKRIBO EN SRBIO
Kutime oni mencias la klerigantojn el Grekio, Ćirilo kaj Metodio (IX jarcento). Tiuj klerigantoj "kreis preĝeja-slavan cirilan alfabeton". Tial la spiriteco grek-devena oni nomas "serba" spiriteco. Oficiala historio pri srboj enhavas nur iom da informoj el la tempo antaŭ la dinastio Nemanjić (XI jarcento) kies prapatro estas Stefan (girlando, krono – greka vorto) Nemanja (Sankta Simeun). Lia filo – Sankta Savao "disvastigis skribipovon kaj klerecon" en la monakejoj, por bezonoj de noblaro. Disvolvo de la srba kulturo inter la 1389a kaj la 1912a. estis multe sub la turka influo. En la unua duono de XIX jarcento Vuk Stefanović – Karaĝić, renovigis srban skribon surbaze de tre racia ortografio, laǔ Kvintilian, fondita sur la verkoj de Gavril Stefanović – Venclović (girlando, krono – venac), Zaharije Stefanović – Orfelin kaj de aliaj, preskaŭ ĉiuj vienaj lernantoj, ĉefe Sava (eble arameodevena vorto) Mrkalj (ortografio) kaj Luka Milovanov (gramatiko, prozodio – metriko).
Tradicia fenomeno de vartado de la parolado kun duma versado kaj la kanto turnante al soluloj kaj al ĉeestantaro, en gravaj solenaj okazoj, en rakontado pri gravaj aferoj kaj en la lasta omaĝo (Milman Peri) estas preskaŭ strangolita. Eble estus interesaj iuj "dubindaj" esploradoj pri srbaj toponimoj larĝeŭrope, en Egiptio, Irano, Bengalo kaj eble eĉ en Ĉinio (hindeǔropaj lingvoj). Krome oni montras al t.n. vinĉaj literoj, aĝaj pli ol 5000 jarojn, parencaj kun glagoljica (olda skribo ĉe slavoj) per kiuj skribis oldaj popoloj, kaj al tiu skribo en la tempo antaŭ Biblio (Radivoje Pesic, Svetislav Bilbia). Ofte estas dubeblaj la informoj el la informiloj. Ni nefacile povas kontroli la ekzakton de la informoj, precipe se ili devenas el malproksima pasinto. Iuj faktoj tamen povas esti indikiloj de la vero. Ni interesiĝas pri la ligoj kaj parencecoj inter la lingvoj kaj popoloj. Ni, por tio, devas uzi la avantaĝojn de Esperanto, kaj ĝi estu ĉie kaj ĉiam ĉeestanta! Ĉu ni estas kapablaj por tio?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin replies:
Kara Bora! Mi dankas vin pro interesa komento pri la srba skribo kaj ankaŭ pri la ekzercoj kun bonegaj klarigoj. Mi legas ĉion kun granda intereso! Mi havas libron kun lingvistikaj enigmoj kaj tie estas prezentita ankaŭ glagoljica, do mi imagas kiel ĝi aspektas.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
Se vi postulos - mi eble povos sendi la fontojn de glagoljica kaj diversaj pregheja-slavaj literoj, sed ni, en la komenco, ne bezonas prezenti chion. Mi ankauh eble povos trovi iun personon kiu regas sufiche sanskriton, ke faru mallongan klarigon pri tiu pralingvo de hindeuropaj lingvoj. Mi vidis ke vi jam uzis devanagari literojn por ekvivalento de hindu lingvo. Mi povos sendi ankauh vichajn "literojn" skanitajn kompare kun iuj aliaj literoj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
Borodin, bonan vesperon al vi!
Tre bona ideo! mi "amis" vian planon. Ne rezignu...persistu!
Sed, portugale, precipe en Brazilo, anstataŭ diri "BIRÔ", oni preferas vorton "ESCRIVANINHA"\(=- prononcu...skrivaninja, por "skribtablo".( leciono 1 ekzerco 1)
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Aleksej Borodin replies:
Bone, dankon pro la vizito kaj komento. Ĉio estas grava. Certe, mi komprenas ke malantaŭen mi rajtas iri, sed vere mi ne emas rezigni. Ja per tiu projekto dank' al geamikoj el diversaj landoj realiĝas mia revo pri lingvoj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Ŝajnas ke mi havis longan paŭzon, miaj karaj geamikoj sed nun mi revanas por daŭrigi la laboron. Mi petas pardonon pro mia longa foresto kaŭzita pro mia oficiala laboro kaj mi ĝojas ke mi povas reveni al nia komuna projekto. Mi intencas ordigi la materialon kiun ni jam havas kaj poste daŭrigi aperigi novajn tekstojn por traduki.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
Saluton! Borodin!
Cxu mi devos diri "Bonvenon"! Sed...tiu cxi estas via pagxo, cxu ne!? Bonan laboron!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Dankon, Francisko! Tiun ĉi projekton mi konsideras komunan kaj vi ankaŭ havas rajton diri ion ajn.
Mi ĝojas ke multaj samideanoj aktive partoprenas en tiu ĉi laboro kaj mi baldaŭ aperigos la rezulton de la unua etapo en vorda dosiero kaj poste mi ankaŭ faros prezentadon en Power point.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Markopro says:
Gratulon por via interesa projekto, Aleksej!
Mi invitas vin bonvole daŭrigi ĝin
Posted 8 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Kara Marko, grandan dankon al vi pro la traduko al la itala lingvo! Mi ne ĉesas pensi pri la projekto kaj certe mi esperas je via subteno. Nun mi preparas vordan dosieron pri la unua leciono. Mi pensas ke tiel estus pli facile uzi la materialon por studi ĝin. Ankaŭ mi preparas la prezentadon de la enhavo de la Unua Leciono en MicrosoftPowerPoint. Al tiu mi aldonas ankaŭ sondosierojn. Grandan dankon pro la intereso kaj helpo. Sincere, via amiko.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Markopro says:
Estis kaj estas plezuro helpeti vin laŭ via ambicia projekto; mi multe aprezas vian bonan volon ĉirilate. Kalkulu je mi por helptraduko al la itala.
Sincere kaj amike, Marko.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Ho, Marko, mi tre ĝojas akcepti vian helpon kaj mi esperas ke tiu ĉi projekto helpos am realigi mian revon legi kaj paroli pli ol dek lingvojn. Dankon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Markopro says:
Tre bone! Ĝi estos utila lernilo, kiu per sinteza lernoskemo konsentos facilan akiron de pluraj lingvoj ne nur al vi mem sed al la tuta 'homaro'!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Vi tute pravas, Marko. Mi nur atendas la tempon kiam mi denove estos pli libera por aktive daurigi la projekton.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Markopro says:
...kaj mi senpacience atendos legi vian daŭrigon! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Aleksej Borodin says:
Saluton, karaj gesamideanoj. Mi rapidas sciigi vin ke nun mi havas pli da libera tempo, kaj tio signifas ke baldau aperos la dua leciono en la angla, esperanto kaj la rusa. Mi gxojos ricevi viajn tradukojn. Mi jam laboras pri la enhavo de la dua leciono kaj pripensas kiamaniere ni daurigu nian kunlaboron konsiderante malavantagxojn de la unua leciono.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Markopro says:
Oni senpacience atendas la produktadon el via mineja menso, Aleksej!
Tamen...kiamaniere varbi aŭ kiel elbe plej vaste disvastigi la frukton de via laboro kaj de ĉiuj kunlaborantoj al tiu ĉi projekto?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Aleksej Borodin says:
Mi pensas ke mi povas meti la produktaĵon inter miaj dokumentoj de ipernity kaj oni povas simple alŝuti kaj uzi ĝin. Mi dankas vin, kara Marko pri via aprezo kaj mi espere atendas la tradukon de la unua parto de la dua leciono. Finfine, mia ĉefa laboro finiĝis kaj de nun mi pli ofte okupiĝos pri la projekto. Bonvenon al la senlima mondo de lingvoj. Ŝajnas al mi ke ĉiuj lingvoj devenas de unu fonto. Ni vivu por vidi tion. (Chi vivrà, vedrà)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Markopro replies:
Gratulon pro la perferkta ortografio de la proverbo en la itala, mio caro Alessio! :-)
Mi feliĉas konstati ke vi havas klarajn ideojn tiucele. Nu, ne restas al mi ol atendi por traduki la 2an lecionon. Produktu rapide, Aleksej, ke nun mi estas pli disponebla ĉar estas 'senvojaĝa tempo'!
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...