About this blog

July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 6, 2009

Multlingva lernolibro (daŭrigo)

Karaj geamikoj, mi proponas daŭrigi la projekton en la grupo "teachers" kaj jam mi aperigis la tekston de la 3-a leciono. Ĉi tie mi poste aldonos ligilojn de aliaj tekstoj por traduki. Mi tutkore dankas ĉiujn kiuj aktive helpas. Viaj proponoj ankaŭ estas bonvenaj.

Leciono 3

ekzerco 1 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23635

ekzerco 2 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23673

ekzerco 3 www.ipernity.com/group/47562/discuss/23806

ekzerco 4 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/24069

dialogo 1 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/24099

dialogo 2 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/26542


Leciono 4

ekzerco 1 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/26902



Published at 14:31 ( 22 comments / 521 visits )
This post is public

Published at 09:48 ( 14 comments / 339 visits )
This post is public

April 28, 2009

Leciono 2 Parto 2 multlingva

Mi aperigas la duan parton de la 2-a leciono. Ĉi tie estas praktikaj ekzercoj kaj pro la diferencoj en diversaj lingvoj mi bezonas ankaŭ la solvoj de tiuj ĉi ekzercoj aŭ eble mi sendu al vi individue miajn plenumitajn ekzercojn por ke vi kontrolu kaj korektu la rezulton?

En la angla lingvo ĉio estas simpla ĉar oni ne uzas finaĵojn por genro. Kaj la pluralo estas pli malpli facile formata. En la rumana lingvo mi bezonas helpon, ĉar tie oni aldonas diversajn finaĵojn depende de la genro kaj nombro.

Published at 05:57 ( 15 comments / 389 visits )
This post is public

March 31, 2009

La 2-a leciono Parto 1 (Multlingva lernolibro)

Karaj geamikoj! Mi daŭrigas aperigi la tekstojn por la multlingva lernolibro. Ĉi tie mi metas la enhavon de la 2-a leciono. Samtempe mi prilaboras la materialojn de la 1-a leciono kaj baldaŭ aperos la rezulto kiel dosiero inter miaj dokumentoj. Mi ankaŭ preparas prezentadon de la 1-a leciono en Power Point programo de Microsoft.

Konsiderante la malavantaĝojn dum la unua leciono, mi decidis meti la tekstojn ĉi tie, en blogo kaj mi petas skribi nur tradukon al via propra lingvo sen kopii la originalon, ĉar poste mi tutegale devas forigi tiun por fari apartajn dokumentojn por ĉiu lingvo. Mi iom ŝanĝas la strukturon de la originala lernolibro, ĉar la lecionoj tie estas tro ampleksaj. Mi ankau petas aldoni la nomon de via lingvo en originalo kaj en Esperanto aŭ angla.

Mi dankas ĉiujn kiuj partoprenas la projekton. Dank' al vi, paŝo post paŝo mi ekparolos viajn lingvojn. Kaj mi ankaŭ esperas ke tiu projekto povas helpi al la aliaj ipernity-anoj, ĉar ipernity uzas diversajn lingvojn, ĉu ne?

Published at 06:34 ( 30 comments / 563 visits )
This post is public

January 12, 2009

Leciono 1 vortaro (angla-Eo-rusa-hungara-hispana-germana-korea)

Leciono 1

Vortaro

No angla Esperantor u s ahungara hispana germana ...korea
1applepomoяблокоalmamanzanader Apfel사과[sagua]
2armchairbrakseĝoкреслоkarosszéksillónder Sessel안락의자[allaguiza]
3articleartikoloстатьяcikkartículoder Artikel기사[gisa]
4askdemandiспрашиватьkérdezpreguntarfragen묻다[mutda]
5bagsakoсумкаzsákbolsader Sack자루[zaru]
6ballpilkoмячlabdapelotader Ball[gong]
7bankbankoбанкbankbancodie Bank은행[unheng]
8bedlitoкроватьágycamadas Bett침대[chimde]
9biggrandaбольшойnagygrandegroß[kun]
10blacknigraчёрныйfeketenegroschwarz검은[gomun] 검은색[gomunseg]
11bluebluaголубой / синийkékazulblau파란[paran] 파란색[paranseg]
12booklibroкнигаkönyvlibrodas Buch[cheg]
13bootbotetoботинокcipőbotader Stiefel단화(短靴)[danhua]
14bottleboteloбутылкаpalack, üvegbotelladie Flasche(甁) [byong]
15boxskatoloящик, коробкаdobozcajadie Schachtel, die Kiste상자[sangza]
16brownbrunaкоричневыйbarnamarrónbraun
17busyokupitaзанятой(el)foglaltocupadobeschäftigt
18caketortoтортtortatorta, tartadie Torte
19caraŭtoмашина, автомобильautócochedas Auto
20catkatoкошкаmacskagatodie Katze
21chainĉenetoцепочкаlánccadenadie Kette
22chairseĝoстулszéksillader Stuhl
23chalkkretoмелkrétatizadie Kreide
24cleanpuraчистыйtisztalímpiosauber
25cleversaĝaумныйokosinteligenteklug
26clockhorloĝoчасыórarelojdie Uhr
27coatpaltoпальто(férfi)kabátabrigoder Mantel
28coinmoneroмонетаpénzérmemonedadie Münze
29comeveniприходитьjönvenirkommen
30cuptasoчашкаcsészetazadie Tasse
31deepprofundaглубокийmélyprofundotief
32deskskribotabloписьменный столíróasztalescritorioder Schreibtisch
33dofariделатьcsinálhacertun, machen
34doctordoktoroврач, докторdoktor, orvosdoctorder Arzt
35easyfacilaлёгкийkönnyűfácileinfach
36emptymalplenaпустойüresvacíoleer
37fixripariчинитьjavítreparar, arreglarreparieren
38flowerfloroцветокvirágflordie Blume
39forkforkoвилкаvillatenedordie Gabel
40girljunulino, knabinoдевушка, девочкаlánychicadas Mädchen
41glassglasoстакан(üveg)pohárvasodas Glas
42goodbonaхорошийbuenogut
43greygrizaсерыйszürkegrisgrau
44handbagsaketoсумочкаkézitáskabolsodie Handtasche
45hatĉapeloшляпаkalapsombreroder Hut
46heavypezaтяжёлыйnehézpesadoschwer
47

here

come here

ĉi tie(n)

venu ĉi tien

здесь, сюда

иди сюда

itt (ide)

gyere ide

aquí

ven aquí

hier (her)

komm hier her

48homeworkhejmtaskoдомашняя работа, домашнее заданиеházi feladattareadie Hausaufgabe
49jacketĵaketoкурткаzsakettchaquetadas Jacket
50keyŝlosiloключkulcsllaveder Schlüssel

Published at 19:42 ( 18 comments / 757 visits )
This post is public

January 4, 2009

Multlingva lernolibro!

Kiel venis la ideo pri Esperanto al saĝa kapo de nia majstro Zamenhof? Li posedis multe da lingvoj kaj povis kompari ilin, ĉu ne? La plej grava ideo de Esperanto estas ke vi povas interparoli kun esperantistoj de la tuta mondo! Mi estas bonŝanca ĉar post duonjaro de lernado de esperanto, mi partoprenis en vera internacia Renkontiĝo! Miaj impresoj estas neforgeseblaj! Vi povas imagi tion, ĉu ne? Sed aparte mi ĝojas kaj estas feliĉa ke mi povas studi aliajn lingvojn kion mi tre ŝatas. Esperanto estas bona helpilo por trovi geamikojn kaj ne senti sin unusola. Nun mi vidas ke en la mondo estas multe da samideanoj kaj en tio mi trovas sencon de mia vivo.

En la grupo de "teachers" kiun mi poste renomis al "instruistoj kaj lernantoj" mi lanĉis kreadon de "multlingva lernolibro" baze de unu lernolibro pri la angla lingvo kiun mi uzas por privataj lecionoj. La strukturo de la lernolibro estas taŭga por ekparoli la lingvon, ĉio estas klara kaj la ekzercoj estas por trejni uzante similajn frazojn. Mi invitis multajn instruistojn kaj neinstruistojn el diversaj landoj kaj jam aperis tradukoj al la korea, hungara, japana, pola, portugala, ĉina, hispana, franca, kartvela kaj rusan tradukon mi faris mem. Mi aparte dankas miajn samideanojn kiuj aktive partoprenas: Universo (Koreio), Éva Juhász (Hungario), Mirka Kubicka (Pollando), Andy (Hispanio), Faro Tsukuru kaj Tomoko (Japanio). Mi alvokas japanajn esperantistojn partopreni pli aktive, mi tre ŝatus vidi la japanajn tekstojn. Ĉi tie mi metas la ligilojn al la ekzercoj en la ordo: Leciono 1, ekzercoj 1, 2, 3, 4, 5 ...

Leciono 1, ekzerco 1: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20638

ekzerco 2: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20641

ekzerco 3: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20665

ekzerco 4: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20718

ekzerco 5: http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20759

ekzerco 6 http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20773

vortaro angla - aliaj lingvoj http://www.ipernity.com/group/47562/discuss/20944



Published at 10:02 ( 26 comments / 1028 visits )
This post is public

September 16, 2008

Am’ estas kiel ruĝa roz’

Robert Burns (1759-1796)
A Red, Red Rose
O my luve is like a red, red rose
That’s newly sprung in June:
O my luve is like the melodie
That’s sweetly played in tune.
As fair art thou, my bonie lass,
So deep in luve am I:
And I will luve thee still, my dear,
Till a’ the seas gang dry:
Till a’ the seas gang dry, my dear,
And the rocks melt wi’ the sun;
And I will luve thee still, my dear,
While the sands o’ life shall run.
And fare thee weel, my only luve,
And fare thee weel a while!
And I will come again, my luve,
Tho’ it were ten thousand mile!
Mia Esperantigo
Am’ estas kiel ruĝa roz’,
Naskita en juni’.
Am’ estas kiel melodi’
Kun kiu vagas mi.
Ho, kiel bela estas vi,
En koro plenas am’:
Mi amos vin ĝis en la mar’
Sekigos akvon flam’.
Ĝis mar’ sekiĝos, karulin’
Mi ĉiam amos vin;
Ĝis mont’ degelos sub la sun’,
Ĝis estos mia viv’.
Feliĉa estu, amatin’,
Ne trafu vin malĝoj’!
Mi ja revenos, amatin’,
Eĉ se estus longa voj’ !

hungara

PIROS, PIROS RÓZSA
A RED, RED ROSE
Szép június piros, piros
rózsája, szerelem
tiszta dallam, mit hallok én
szívemben szüntelen.
Szerelmem mélyebb nem lehet,
s te szép vagy, mint a nap;
szeretlek, míg az óceán
vize ki nem apad.
Amíg nem porlad szét a szirt,
s zúgnak a tengerek:
szeretlek én, míg életem
homokja elpereg.
Isten veled, egy ideig
nem látsz, egyetlenem!
De visszahúz még tízezer
mérföldről is szivem.

Kálnoky László

Published at 15:14 ( 14 comments / 707 visits )
This post is public

September 16, 2008

Peter Ĝan helpis min

Mi volas rakonti pri tio kiel mi konatiĝis kun Patro장.
Tiam mi studis en Lingvistika Universitato en urbo Pjatigorsk (kvin-mont-urbo).
Iu invitis min al kunveno de kristanoj, kiun gvidis predikanto el Suda Koreio. Li ankaŭ donis lecionojn pri la korea lingvo al koreoj kiuj loĝas en Pjatigorsk. Tiel mi konatiĝis kun la Patro Ĝan. Unu tagon mi vizitis unu rusan amikon kiu frekventis la lecionojn kaj li montris al mi la loĝejon de la predikisto. Estis la jaro 1994.
Poste, somere, mi partoprenis Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj en proksima urbo Kislovodsk (acida-akvo-urbo). Tie mi konatiĝis kun Martin Meyer [majer], blinda Esperantisto el Svislando kaj post la Kongreso mi akompanis lin al Moskvo. La aviadilo startis en Minvodi (mineralaj akvoj). En Moskvo ni tranoktis ĉe Andreo kaj matene Martin kaj mi prenis taksion ĝis Ŝeremetjevo-2. En la taksio mi komprenis ke mi forlasis mian monujon en la loĝejo de Andreo. Martin pagis per DMarkoj kaj ni bone atingis la flughavenon. Estis mateno, ĉirkaŭ la deka horo. Mi devis reveni. Kie loĝis Andreo mi ne memoris. Mi havis mian bileton por aviadilo kiu startis je la dua tage de Vnukovo. Por atingi la flughavenon mi devis traveturi la tutan Moskvon! Laŭvoje mi devis ŝanĝi metro-stacion. Se mi ne atingus la flughavenon ĝustatempe, mi tute ne povus forlasi la grandan urbon, kaj ne havus kie loĝi. Certe mi pro tio maltrankviliĝis. Kiam mi eliris el la lasta stacio, mi trovis min en iu placeto je kelkaj kilometroj for de Vnukovo. Aŭtobuson mi ne trovis, atendado estis danĝera. Do, mi komencis serĉi iun kiu povis veturigi min. Mi estis bonŝanca, ĉar la dua homo konsentis veturigi min kontraŭ dek dolaroj kiun mi kunhavis feliĉe. Mi atingis mian flugon en la lasta momento! Post mi la registriĝo tuj finiĝis! Sed je tio ne finiĝis mia vojaĝo, ja mi alflugos nur al Minvodi. De tie mi veturis per aŭtobuso kiu kostis nemulte. Mi pagis dank’al mono kiun mi prunteprenis de unu maljunulino al kiu mi venis laŭvoje por preni librojn kiujn petis mia amiko el Armavir. Ĉu vi povas imagi min kun du pakaĵoj da libroj en unu mano kaj mia sako en la alia, ie en granda urbo preskaŭ nekonata por mi, malproksime de la flughaveno, kaj la tempo urĝas? Terure!
Tamen, bonŝance mi venis al Pjatigorsk vespere sen scii kion fari plu, ĉar la aŭtobuso al mia vilaĝo Otradnaja jam forveturis tage, je la tria kaj kvarono. Mi decidis iri al la Patro Ĝan. Dank’al Dio mi memoris kie li luis la loĝejon. Li estis tiel afabla kaj akceptis min kompleze. Unue mi certe prenis duŝon. Mi staris dum kelkaj minutoj sub la malvarmeta akvo, ĝuante la refreŝiĝon. Poste ni vespermanĝis koremaniere kaj babilis en la angla. Ĝis noktomezo ni spektis filmon pri la vivo de Jesuo Kristo.

Matene mi petis Ĝan-on pruntedoni al mi monon por aŭtobusbileto. Ne tuj, hezitante, li tamen donis al mi sufiĉan sumon, pensante verŝajne ke li fordonas ĝin por ĉiam. Mi ne estas tia. Mi dankas al tiu maljunulino kiu pruntedonis al mi monon kaj al Ĝan kiu ankaŭ helpis multe. Mi sendis al tiu pensiulino duoblan sumon kaj redonis al Ĝan pli ol prunteprenis. Mi ĝojas ke en la mondo troviĝas bonkoraj homoj kaj ĉiam pretas helpi al tiuj kiuj alparolas.

Published at 14:36 ( 0 comments / 220 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Aleksej Borodin

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...