Międzygórze nia
feriej' montara,
nesto familia,
loko senkompara.
Gastoj jam alvenas
al hotel' „Giganto“,
homon hom' komprenas
dank' al Esperanto.

Refreno:
Ho, Intermontejo ─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros ravajn tagojn ĉi.
De Intermontejo monden flugu kri':
Vizitinda estas bela Silezi'!
De Intermontejo monden flugu kri':
Vizitinda estas bela Silezi'!

Al la kurs' matene
iras patr' kun filo,
lernas nun sisteme
lingvon kun admiro.
Filinet' gracie
kun kastoroj ludas,
kaj patrin' pasie
Ĉe-metode studas.

Jen, Maria Neĝa
de la pap' kronita,
al ekskurso preĝa
ĉiujn nun invitas.
Venas al Maria,
jam de du jarcentoj,
pilgrimantoj piaj
el diversaj gentoj.

Parolemaj iĝas
korespondkursanoj;
ili tuj fariĝas
gesamideanoj.
Lingvon ili konas
nur el gramatiko,
tial nun bezonas
multe da praktiko.

Esperantologoj
dum seminario
studas pri alvokoj
de l'Akademio.
For Problem' malnova
pri la „-ata -ita“,
ĉar la Zamenhofa
daŭre stil' validas.

Ĉe tabelo genta
sidas familio,
vigle prikomentas
nomojn sur folio.
Diras av' grizhara:
dank' al multa peno
estas nun pli klara
familideveno.

Sur herbej' karlino
al la sun' ekridas,
knaboj kaj knabinoj
ĉirkaŭ ĝi eksidas.
Bluaj gencianoj,
en arbar' filiko,
lernas nun infanoj
pri la botaniko.

Ŝvebas trans la valon
tiu ĝoja kanto,
ligas infanaron
bela Esperanto.
Jen alvenas voje
tri knabinoj junaj,
babiladas ĝoje
pri hobioj kunaj.

Kiam dum siesto,
gastoj somerumas,
brava feriestro
sur balkon' cerbumas:
kiel pliriĉigi
la ripoz-programon,
al feri' certigi
la tutmondan famon.

Al „Fabelĝardeno“
gvidas ĉiĉeronoj,
al legendaj scenoj,
gnomoj kaj demonoj.
Font' eliĝas tie
tre junig-efika;
logas dumferie
tiu lok' mistika.

Montarmotacilo
nun en Vilĉka vadas,
patro kun la filo
de post branĉoj gvatas.
Naĝas trut' petola
en river' malvarma,
vivas tie sola,
fiŝo tiu ĉarma.

Al Sneĵnik' ralie
iras gejunuloj,
marŝas energie
ĝojo en okuloj.
Sur junulaj brustoj
verdaj steloj brilas,
ĉirkaŭ en arbustoj
birdoj laŭte trilas.

Supre en arbaro
nigras mirtelberoj,
ĝojas infanaro,
plenas jam siteloj.
Ankaŭ maturiĝas
beroj vakciniaj
sakoj tuj pleniĝas,
gajas koroj niaj.

Anglo dum vespero
la lumbildojn montras,
pri la tuta tero
saĝe li rakontas.
Sidas ĉe prelego
preskaŭ nur olduloj,
ĉar al diskoteko
fuĝis gejunuloj.

Je tegmento lada
pluv' tamburas densa,
ĉambre regas frata
babilad' intensa.
El kongreso fotojn
kimro prikomentas,
gajajn anekdotojn
ŝerce li prezentas.

En la maskobalo
turko kun haremo,
negro el ĝangalo,
en turban' ulemo.
Gajnis ĉefpremion
la cigana paro,
aplaŭdegas tion
esperantistaro.

Dum programo arta
laŭte kantas svisoj,
ĝis vespero tarda
ripetiĝas bisoj.
Sur buŝharmoniko
ludas anglo rave
la popol' muzikon,
ĉiuj krias: brave!

Ĉiujare venas
svedoj kaj italoj,
en montar' promenas
enamintaj paroj.
Flustras in' al viro
dum promen' arbare:
brava kavaliro
kisu senavare.

Ĉiuj nun eksciu,
ke post unu jaro,
en la lok' ĉi-tiu
iĝos ni edzparo.
En preĝej', surmonta,
nupte ĉe altaro,
lingvo la tutmonda
ligos nian paron.

Ĉirkaŭ fajr' arbare
sidas feriantoj,
zumas ĉegitare
esperantajn kantojn.
Nokto jam malfruas,
sed la amikaro
gaje rendevuas
meze de montaro.

Gaja kant' belsonas
ardas koroj junaj,
plezuregon donas
tiuj tagoj sunaj.
Ĉiujare nia
kolegar' ariĝas,
ĉiujare plia
amikec' ligiĝas.