Raj Published on April 24, 08
by Raj

Raj's blog

Browse posts
new Nefumanta Esperantio
Posted on August 29, 08
new Bona flanko de inflacio ;-)
Posted on August 29, 08
Eta Rivereto kaj Granda Tubo
5 comments (latest 3 months ago)
Granda Animo
Posted on February 25, 08
3 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 236 visits

Eta Rivereto kaj Granda Tubo

Thursday April 24, 2008 at 05:59AM

Hieraŭ mi, laborante mian duan provizoran laboreton ( statistikaj esploroj, vizitante respondantojn hejme ), promenadis en ĉe-la-randa teritorio de la urbo, kie situas nur individuaj domoj de urbanoj. En tiuj lokoj iam antaŭ multaj jaroj mi ofte bicikladis, ĉar tiam loĝis relative proksime en patrinhejmo . Do, paŝante kaj raviĝante naturon, kiun mi tiom mankas, loĝante en urbo, mi ekvidis etan rivereton. Kia mirakleto !.., - pripensis mi. Kaj...tuj ekvidis granddiametran tubon, tra kiu en rivereton fluis kanaliza akvo......

5 Comments / add your comment?

František Horáček says:
Estimata Raj,

ofte mi meditadas pri jena peka penso: Kia Edeno estus la mondo sen specio "hommo sapiens"...kaj samtempe mi tre tre hontas...
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Parisoserk says:
Vi tute pravas Fratišek, ankaŭ mi hontas. Ĉu vere pro monavido kaj aĉeco la homaro detruos sin kaj tiun belegan planedon? Feliĉe tion mi espereble ne vidos, sed mi pensas pri la estontaj generacioj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Gekaraj, la vivo por ni estas donita nun. Nun, tutcerte! Ni devas nun krei subteneblan evoluon au reveni al la nulevoluo, se tio estas la kosto de la vivebla vivo. Ni ne nepre devas ĉasi la ŝanĝojn por riĉiĝi per objektoj, kiujn -- kiam ni elportis ilin el la vendejo -- valoras jam nur la duonon. Se tiel mi rigardas la aferon, ni vivas inter ruboj, por kiuj ni donis la vivon. (Ĉu vi vidis jam grandan elpakadon, kiam iu mortas? Amaso da ruboj restas post li -- ankau la ĉiutagaj uzobjektoj iĝas ruboj.) Do, mi diras tion ne pensante, ke ni reiru en la savaĝperiodon de nia historio, tamen ni devas rekonsideri la valorhierarĥion, al kiu ankau ni apartenas.
Posted 3 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mia loĝlando (Germanujo) troviĝas sur la sama planedo. Provetu lasi ĉi tie rubaĵon surstrate aŭ fluigi iun aĉaĵon en rivereton. Nerimarkite de vi iu vidos kaj denuncos vin, kaj dumsekunde alvenos la polico aŭ anoj de la urba ordoservo.

Por ke niaj vivejoj ne dronu en rubo kaj feko oni bezonas ordon je ŝtata kaj loka nivelo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raj replies:
Mi vere tre ĝojas,ke ie sur la planedo tiu ordo funkcias. Mi de infaneco raviĝis per ordigemeco de germanoj...
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.